15. Estu hontigitaj kaj malhonoritaj ĉiuj, kiuj volas
pereigi mian animon; retiriĝu returne kaj
kovriĝu per honto miaj malbondezirantoj.
16. Teruritaj estu de sia honto tiuj, kiuj diras al mi: jen
vi havas!
17. Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj
serĉantoj; la amantoj de Via helpo dlru ĉiam:
granda estas Dio.
18. Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; Dio pensu pri
mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; mia Dio, ne
malrapidu.