2. Mi esperis, mi esperis al Dio, kaj Li kliniĝis al
mi kaj aŭskultis mian krion.
3. Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la ŝlima
marĉo, kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj
fortikigis miajn paŝojn.
4. Kaj Li metis en mian buŝon novan kanton,
laŭdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, kaj
ili esperos al Dio.
5. Feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur
Dion kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la
mensogemuloj.
6. Multon Vi faris, Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj
pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj
parolos, sed ili estas super ĉiu kalkulo.
7. Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; la orelojn Vi
malfermis al mi; bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas.
8. Tiam mi diris: jen mi venas; en la libro estas skribite
pri mi.
9. Plenumi Vian volon, mia Dio mi deziras, kaj Viaj ordonoj
estas en mia koro.
10. Mi predikas justecon en granda kunveno; jen mi ne fermas
mian buŝon, Dio, Vi tion scias.
11. Vian justecon mi ne kaŝis en mia koro, pri Via
fideleco kaj Via helpo mi parolis, mi ne kaŝis Vian
favorkorecon kaj Vian verecon antaŭ la granda
kunveno.
12. Vi, Dio, ne fermu Vian favorkorecon antaŭ mi, Via
boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu.
13. Ĉar ĉirkaŭis min suferoj
sennombraj, atingis min miaj kulpoj, ke mi ne povas vidi;
ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo, kaj
mia koro min forlasis.