CXAPITRO XIX

Se tio okazus antaux ol li forlasis la hejmon, la Princo piedfrapus, kaj

grandan bruegon farus, cxar li devas ecx unu minuton atendi ion

deziritan; sed, dum la longa marsxado, li lernis, inter aliaj lecionoj,

la lecionon pri pacienco; tial li nek bruegis nek kriis; sed, enirante

la palacon, li eksidis en loko, de kiu li povis vidi la grandan

horlogxon, kaj pacience atendis la noktomezon.

Tamen li estis tiel lacega, ke li ne povis teni la okulojn malfermitaj,

kaj li baldaux dormis profunde. Fine la kato lin tusxis sur la sxultro,

tiel pikante lin per la ungopintoj, ke li subite eksaltis.

"Vekigxu!" kriis la kato, "post sep minutoj la dekdua horo sonos."

"Cxu vere? Cxu mi dormis?" demandis la Princo, frotante la okulojn.

"Tiel sxajnas," respondis la kato. "Kial vi lasis la korteganaron

enfermita en la skatolo?"

"Por diri la veron," konfesis la Princo, "mi timis, ke ili eble

cxirkauxkuros sur la planko en la mallumo, kaj--iu eble mangxos ilin

erare."

"Nu," respondis la kato, rugxigxante, (se kato _povas_ rugxigxi,) "eble

vi estas prava. Oni neniam povas scii tion, kio eble okazos. Nun jam

estas preskaux la dekdua, kaj ni devas rapidi. Elkuru sur la terason kaj

rigardu, cxu la pavino demetis ovon. Se jes, alportu gxin al mi; sed

rapidu!"

Frotante la dormon for de la okuloj, la Princo rapidiris por obei. Li

efektive trovis ovon, kaj rekurante al la palaco, li jxus atingis la

cxambregon, kiam la horlogxo eksonigis la dekduan horon.

"Krevigu gxin precize tra la mezo, kaj faru tion per tri frapoj,"

ordonis la kato.

La Princo obeis, kaj el la fragmentoj de la sxelo, precize kiam cxesis

la lasta horfrapo, elpasxis la Feino Kopeto, _energia_, fresxa, vigla,

de kapo gxis piedo, kvazaux sxi estus jxus kreita, kaj tute ne kvazaux

sxi estus trovinta mallargxa aux kunpremanta sian logxejon en la ovo.

Per rapida flirteto sxi ekskuis sian jupon, malpeze saltetis de la

tablo, kaj per sia bastoneto frapetis la Princon sur la kapo.

"Nu!" sxi akre diris, "kio pri la Blua Sorcxisto? Cxu vi lin tiom

sxatas, kiom vi antauxe supozis?"

"Mi ne scias," balbutis la kompatinda Princo, multe surprizita de la

subita apero de la baptopatrino. "Cxu mi diris, ke mi lin sxatas? Mi

forgesis--mi volas diri: mi tute _ne_ sxatas lin, se vi volas,

Baptopatrino."

"Ho!" mokeme ekkriis la maljunulino. "Cxu vere? Tamen, se mi gxuste

memoras, antauxnelonge vi efektive sopiris pri vizito de li. Nu do, kio

pri la giganto de Bogarru kaj la Komikulo, ambaux intimaj amikoj miaj?

Cxu vi sxatis ilin, he? Cxu vi trovis ilin spritaj kaj agrablaj? Cxu ili

respektege kondutis kontraux vi, cxar vi estas reala, vivanta

princo, he?"

"Vi bone scias ke ne," ekkriis la Princo. "Mi devas diri, Baptopatrino,

ke vi montras strangan guston elektante amikojn."

"Cxiu laux sia prefero," senzorge respondis Kopeto. "Mi supozas, ke pli

grandan plezuron faris al vi tiu stulta meduzo, aux tiu melankolia

latuna simio, aux tiu torditulo; li estas belulo, cxu ne?"

"Mi ja sxatis ilin," brave respondis la Princo; "tiel bonkoraj ili

estis. Cxu ili ankaux estas viaj amikoj, Baptopatrino?"

"Nu, jes," diris la feino, dum la okuloj petoleme briletis, "mi opinias

ke mi povas diri, ke ni estas iom intimaj."

"Mi duone konjektis," iom timeme provdiris Vanc', "ke ili cxiuj eble

estas vi, Baptopatrino."

"Eble vi kredas, ke mi estas speco de vivanta tabelo de multobligado,"

sxi akre respondis, "aux ke mi posedas tiom da vivoj, kiom ia kato.[4]

Flankeparolante, cxu vi nun povas nomi la limojn de la regno?"

[Piednoto 4: Vidu noton, p. 80 (pn. 3).]

"Mi devus povi ilin nomi," respondis la Princo, "mi cxirkauxiris la

tutan regnon piede."

"Nu," respondis la Baptopatrino, "sendube la irado ne malutilis al vi.

Tio rememorigas al mi: cxu vi jam spertis suficxon?"

"Ho, mi petas, Baptopatrino," kriis Vanc', "mi spertis suficxe da cxio,

krom amikeco; kaj ho, Baptopatrino, se vi nur sciigus al mi kiel

resxangxi miajn parencojn, ja estas nenio kion mi ne farus. Kredu min,

kara Baptopatrino, mi estas knabo tre malsimila al tiu, kiu ne volis

lerni la landlimojn, kaj kiu deziris konatigxi kun la Blua Sorcxisto;

vere mi estas."

"Ha, ha!" mokridis la feino, kvankam en si mem sxi ne estis pri li

malkontenta. "Cxiuokaze, vi estas knabo multe pli malpura. Cxu vi lavis

la vizagxon dum via foresto?"

"Mi timas ke mi ne lavis gxin tre ofte," konfesis la humiligxinta

Princo. "Vi scias, tiom da aliaj aferoj okupis mian cerbon,

Baptopatrino."

"Ba!" ekkriis la feino. "Iru por bani!"

"Sed la korteganoj, Baptopatrino," timeme petis la Princo, "la

longedauxra malgrandeco certe ilin tedegis."

"Fi, fi!" akre kriis la Baptopatrino, "kiel sencxese vi ja kantacxas la

saman kanton. Tio estas tre maldeca. Tamen, cxar tio ne estas por vi

mem, mi konsentas diri al vi, ke gxi estas tre simpla afero, se vi nur

scias gxin fari. Ili sidis kun vizagxo kontraux vizagxo, kiam ili

malgrandigxis, cxu ne?"

"Jes," diris la Princo, rugxigxante.

"Turnu, do, por ili cxiuj, la dorson kontraux la dorso," malafable diris

la feino. "Mi supozis, ke iu malspritulo antauxlonge povus esti suficxe

sagxa por fari tion."

Vanc' malfermis la skatolon, kaj tremante pro eksciteco, arangxis siajn

parencojn kaj amikojn dorse dorsen en du vicoj.

Puf! La rezultato estis mirakla! Multe pli rapide ol kiam ili

malgrandigxis, la etuloj atingis sian antauxan amplekson. Tiam konfuzo

ekregis. Kiaj babilado kaj cxirkauxkurado; kiaj manpremoj, gratuloj, kaj

cxirkauxprenoj; kiaj riprocxoj kaj frapoj por Vanc', cxar li

malgrandigis ilin, kaj poste kiaj kisoj kaj karesoj, cxar li refaris

ilin grandaj! Neniam antauxe, nek poste, en ia regxa palaco, okazis tiom

da konfuzo kaj bruego.

"Sed, Baptopatrino," nekuragxe demandis Vanc', post kiam la eksciteco

suficxe malpliigxis, por ke oni povu denove ekpensi,-- "Sed,

Baptopatrino, mi petas, cxu mi povos fari al vi unu demandon?"

"Se gxi estas mallonga," respondis la incitema maljunulino, "kaj ne

_tro_ malsagxa."

"Nu do," demandis Vanc', "mi tre sxatus ekscii: kion ni povus fari, se

la pavino okaze ne estus demetinta ovon?"

"Fi!" kolere diris la Baptopatrino. "Sensencajxo!"

Princo Vanc' · 第 23 / 26 题