CXAPITRO II

Kion ajn alian oni povus diri pri la Blua Sorcxisto, neniu iam nomus lin

belulo. Liaj nazo kaj mentono estis longaj kaj pintaj, la brovoj grandaj

kaj densaj, la dentoj akraj kaj elstarantaj el la busxo; kaj cxiuj

partoj, hararo, hauxto, dentoj kaj vestajxoj, estis tiel bluaj kiel

sennuba cxielo en Junio. Li ankaux havis kutimon fortege skui la kapon,

laux tre konfuzanta maniero, gxin tiregante maldekstren kaj dekstren,

kiel ludmandareno. Li brave eniris la korton de la palaco, kvazaux la

tuta apudajxo apartenus al li; kaj, ekvidante Princon Vanc' supre cxe la

fenestro, li levis unu fingron, longan, maldikan, kaj bluan kiel

delfinia floro, kaj signofaris ke li venu malsupren.

La Princo sxanceligxis. La Blua Sorcxisto certe ne estis suficxe bela,

ke oni dezirus alproksimigxi, sed Vanc' okaze rememoris, ke lia

baptopatrino sxajnis grave malaprobi cxi tiun saman sorcxiston; tial,

por malplacxi Kopeton, la Princo obeis la mansignon kaj malsupreniris.

Vidata proksime, la Sorcxisto aspektis ecx pli malbela ol malproksime.

Liaj lipoj estis bluaj kaj, kiam li malfermis la busxon, oni vidis, ke

blua ankaux estis ecx la lango.

"Nu!" li diris al la Princo per iom cxagrenita vocxo, "mi opinias, ke vi

atendigas min suficxe longatempe, kvankam mi nur venis por lernigi al vi

kuriozan artifikon."

"Tio estas bona," respondis Vanc', tuj interesata; "mi tre gxuas

artifikojn. Kio gxi estas?"

"Gxi estas en cxi tiu," diris la Blua Sorcxisto, montrante belan oran

bombonujon. "Nur konsentigu iun, ke li mangxu unu el cxi tiuj bombonoj,

kaj vi vidos kion vi vidos."

La Princo ekprenis la skatolon, kaj malfermis la busxon por fari alian

demandon; sed, antaux ol li povis eligi unu solan vorton, la Blua

Sorcxisto tute malaperis, kaj Vanc' staris sola. Malrapide kaj penseme

li supreniris, demandante al si, kio povas esti la artifiko.

"Unue mi gxin provos je la instruisto," li decidis, "cxar certe ne

gxenos min, kio ajn okazos al li, kaj mi vere devas sciigxi, kio estas

la kurioza ruzo."

Li do ridetante aliris al la instruisto, kaj prezentis la malfermitan

bombonujon; kaj la simplanima maljunulo, nenion suspektante, riverencis

kaj ridetis, pro la granda honoro ricevata de la Princa Mosxto, kaj tuj

englutis unu el la bombonetoj.

Jen kio okazis. Puf! La malfelicxa instruisto tuj mallongigxis simile al

teleskopeto, kaj igxis malgranda kiel pigmeo. Efektive estus tiel utile

havi nenian ajn instruiston, kiel havi tian etulon!

Kiel Princo Vanc' ridegis! El cxiuj sorcxistoj, kiujn li jam konis

(kvankam tiel juna, lia Mosxto estis koninta multajn sorcxistojn; li

preskaux cxiam renkontis kelkajn, kiam, elgrimpinte el posta fenestro,

li forkuris por fisxkapti), li opiniis, ke la Blua Sorcxisto estas la

plej amuza, kaj estas elpensinta la plej komikan ruzajxon.

"Ho ve! Via Mosxto," diris la kompatinda instruisto, per tiel eta vocxo,

ke la Princo apenaux povis lin auxdi. "Ho ve! Kio estas? Certe mi sentas

min tre stranga; ja treege!"

"Vi aspektas pli stranga ol vi povas vin senti," respondis la malica

Princo, gxoje ridacxante.

Li prenis la malfelicxan instruiston, metis lin sur la fenestron, kaj

ridis gxis liaj flankoj doloris. Poste li komencis konsideri, kiel li

povas plej facile fari petolajxojn, kaj sin amuzi, per la bombonoj, cxar

ili ne estis multnombraj; kaj, estante sagaca juna fripono, li fine

elpensis jenan projekton: enmeti ilin en la glaciajxon, kiun oni en tiu

momento estis preparanta por la regxa cxefmangxo; tiamaniere cxiu

almenaux mangxetos porcion de la sxerca frandajxo; kaj, sxtelirante en

la kuirejon, la malbona junulo sukcesis efektivigi tiun malican kaj

dangxeran intencon.

Princo Vanc' · 第 6 / 26 题