Tre korajn dankojn mi sxuldas al Sinjorinoj Hankel, Bastoul kaj
Scheerpeltz, kaj al aliaj kompetentuloj, kiuj afable tralegis la
manuskripton de cxi tiu traduko, kaj pri gxi donis bonan konsilon.
Profesoro Arlo Bates estas cxefprofesoro de la angla literaturo cxe
Massachusetts Institute of Technology, en Boston, Massachusetts, Usono,
konata auxtoro de multaj romanoj kaj poemaroj, kaj sxatata paroladisto
pri literaturaj temoj.
"Eleanor Putnam" estas pseuxdonimo de Sinjorino Arlo Bates, kiu posedis
tre artistan literaturan guston, kaj kelkfoje kunlaboris kun sia edzo,
antaux sia bedauxrinda morto, kiu okazis antaux kiam aperis cxi tiu
fabelo.
La originala angleverkita libro, "Prince Vance," jam ne estas acxetebla.
Al Profesoro Bates, kiu bonkore permesas la eldonadon de cxi tiu
traduko, kun la originalaj ilustrajxoj, gxi estas tre dankeme dedicxita
de
La Tradukinto.