En unu bela julia mateno, dum la suno dormeme leviĝis super la ombra
arbaro, Henrik Horn staris sur la sojlo de sia dometo, preta iri al la
urbeto. "Ne forgesu pri la kafo kaj teo kaj fromaĝo kaj ovoj," diris la
edzino, "kaj jen estas kruĉo. Alportu ĝin plena de vinagro."
"En la nomo de ĉiuj sanktuloj ne parolu plu," diris Henrik, "eble vi
opinias ke mi havas la plej bonan memoron en tuta Svedujo."
Elenoro afable ridegis kaj per kvietiga voĉo daŭrigis: "Peston, mi
preskaŭ forgesis ke mi deziras iom da tuko por fliki la pantalonon de
Karlo. Nun adiaŭ, karulo! Ne restu tiel longe ke vi devos reiri tra la
arbaro post la sunsubiro, ĉar oni diras ke la nimfo Kajsa ree loĝas tie,
kaj eble ŝi kaptus vin. Bonan vojaĝon! Ankaŭ alportu iom da kando!"
Henrik malpacience skuis la kapon kaj sen ia vorto ekiris. Lia kolero,
tamen, ne longe daŭris, ĉar la senpensaj vortoj pri Kajsa baldaŭ revenis
en lian kapon kaj iom post iom maltrankviligis lin pli kaj pli. Kvankam
li ne estis granda timulo, li tamen ne estis bravulo kaj dum li sola
iris li ne povis forgesi la arbarnimfon. Laŭ la kredo de la maljunaj
popoloj Kajsa jam vivis dum multaj generacioj. Ŝi plejofte aperis kiel
juna, belega fraŭlino kun nigra hararo de eksterordinara longeco. Ŝi
ofte estis vidata de ĉasistoj, sidanta sur arbostumpo, kombanta al si la
harojn, kiuj atingis ĝis la tero. Tiuj, kiuj iris al la marĉoj por lavi
la vestojn, iafoje ekvidis ŝin iom malproksime, ankaŭ lavantan vestojn,
kiuj havis blankecon neordinaran. Al maljunaj virinaĉoj ŝi ofte igis sin
videbla, kaj kun ŝajna plezuro mimikis iliajn movadojn; sed kiam ajn ŝi
ekaperis estis nur momente, kaj se oni eĉ sekunde rigardis aliloken, ŝi
tuj malaperis.
[Ilustraĵo: "_Sur branĉo de unu el la arboj sidis rave belega
fraŭlino._"]
La suno jam varmege brilis, kiam Henrik atingis al la vilaĝeto, kaj li
havis plej fortan soifon. "Bonan tagon, najbaro!" diris unu, kaj "Kiel
vi sanas, Henrik?" diris alia, kaj pro tia aminda saluto li baldaŭ
trovis sin en la drinkejo, tenanta en la mano grandegan glason da biero.
Kiom da likvoro li drinkis estas malfacile diri, sed ke li englutis tro
multe estas tre certe. Pri la kafo kaj teo kaj fromaĝo kaj ovoj, kaj
tiel plu, li tute forgesis. Tio ne estas mirinda, ĉar en la drinkejo oni
ja forgesas ĉion.
La tago rapide proksimiĝis al nokto, kiam Henrik ekiris hejmen. En unu
mano li portis la vinagrokruĉon plenan de viskio, kaj sur la dorso li
portis sakon, enhavantan iom da tabako kaj cigaroj kaj alumetoj kaj
aliaj bagateloj.
Iafoje li haltis kaj trinkis el la kruĉo. "Mirinda vinagro tio estas!"
li diris al si mem. Li ne plu timis, tute ne; la vinagro ja havis
mirindan povon kaj li sentis sin bravega kiel leono.
Gaje li antaŭeniris. La arbaro jam estis malhela, kaj la granda, flava
luno ĵetis mirindajn, fantomsimilajn ombrojn sur la vojeton. Iafoje la
raŭka voĉo de rano aŭdiĝis el najbara lageto kaj la strigo funebre
respondis. "Ha, ha, Kajsa!" diris Henrik kiam ajn la strigo pepegis, "mi
ne timas vin; kie vi estas?"
Post iom da tempo la vojeto malaperis kaj Henrik sin trovis en la plej
densa parto de la arbaro. Li haltis, ne sciante kion fari.
En tiu momento li ekaŭdis la plej muzikan ridon el la profundaĵo de la
nigra arbaro. "Tio sendube estas ia nekonata birdo," li diris al si mem,
"ĉar homo, kompreneble, ne loĝas tie ĉi." Silente kiel ombro li
proksimiĝis la lokon, de kie aŭdiĝis la ridego, sed kiam li tie alvenis
li ree aŭdis la strangan sonon iom antaŭe. "Eble estas vi, Kajsa," li
diris, kaj ree sekvis la belegan ridegon. Post longa, malfacila
antaŭenirado li alvenis al iom libera loko kaj sur branĉo de unu el la
arboj li ekvidis la plej rave belegan fraŭlinon, kiun li iam vidis. La
longaj nigraj haroj etendis ĝis ŝiaj piedoj kaj la diafanaj vestoj nur
parte kaŝis formon plej belegan. Kun dolĉega rideto ŝi rigardis lin kaj
tiam per melodia voĉo petis lin sekvi. Li bone sciis ke ŝi estas
fantomo, sed pro ŝia supernatura, hipnota povo li ne povis kontraŭstari,
sed plezure sekvis ŝin. Facile kiel granda papilio ŝi flugetis de arbo
al arbo ĝis ili alvenis al nekonata monteto en kies flanko sin trovis
granda malfermaĵo.
"Eniru, Henrik!" diris la fraŭlino, "vi estas malriĉa kaj mi donos al vi
tiom da oro, kiom vi povos forporti. Sekvu min!"
Dirante tiujn ĉi vortojn ŝi eniris la malfermaĵon kaj Henrik volonte
sekvis. La subtervojo estis nigra kiel senstela nokto, sed la fraŭlino
paŝetis apud li kaj montris al li la vojon. La muroj laŭ la vojo estis
malsekaj kaj malvarmaj, kaj grandaj vespertoj flugis tien ĉi kaj tien.
Post iom da tempo la vojo subite kurbis kaj ili eniris grandan ĉambron,
hele lumigitan. La muroj brilis kiel plej pura oro kaj sur ili li
ekvidis diamantojn kaj rubenojn kaj aliajn multekostajn ŝtonojn. En la
centro de la ĉambro staris granda kupra skatolo. Irante al ĝi li levis
la pezan kovrilon kaj sub ĝi li trovis multe da oro kaj arĝento. Li
avide ekkaptis la plej grandan pecon, sed en tiu sama momento blindiga
lumo plenigis la ĉambron, kaj je tio, ĉio nigriĝis kaj li svenis.
Post longa tempo li vekiĝis kaj kun granda miro li trovis sin ĉe la
hejma pordo. Apud li staris la edzino kun severa mieno.
"Kajsa, kara Kajsa," diris Henrik, ĉar pro sia ebrieco li ne rekonis la
edzinon. "Venu al miaj brakoj!"
"Jes, mi tre baldaŭ venos al viaj brakoj, vi kanajlo," aldonis Elenoro.
"Mi ĵus eltrovis ke via kruĉo enhavas viskion anstataŭ vinagro. Kiom da
ĝi vi drinkis?"
"M-m-m-mi n-nur drinkis duonon da ĝi."
Elenoro ne multe respondis sed ŝi bone elektis siajn vortojn kaj ili
estis akraj kiel nova razilo, kaj Henrik memoris ilin dum sia tuta
vivo.