D.a Francinjo havas alian amanton. Ili ofte interparolis, skribis
leterojn, promesis reciprokan amon, fidelecon, konstantecon... Kaj
fine, ekzistas ĉe ambaŭ pasio tiel firma, ke malhelpaĵoj kaj
foresteco, anstataŭ malfortigi, eĉ kunhelpis ĝin pligrandigi...
Sub tiaj kondiĉoj...
D.a Ire.--Sed ĉu vi ne komprenas, sinjoro, ke tio ĉio estas
trompaĵo eltrovita de la skandalema lango kiu malamas min?
D. Die.--Ni ree komencas kiel antaŭe. Ne, sinjorino, tio ne estas
trompaĵo. Mi ripetas de nove ke mi tion scias.
D.a Ire.--Kiel vi povas tion scii, sinjoro, nek kian verŝajnon
havas tio? Tiamaniere la filineto de mia koro, enŝlosigita en
monaĥinejo, fastinte ĉian vendredon kaj cetere, akompanita de
tiuj sanktaj virinoj! Ŝi, kiu eĉ ne scias kia estas la mondo, kiu
ankoraŭ ne eliris el la ovŝelo, por tiel paroli! Kiel, videble, vi
ne konas la karakteron de _Circuncision_... Kia virino por pardoni la
plej malgrandan peketon!
D. Die.--Ni ne pritraktas nun peketon ian, sinjorino D.a
Irene; ni traktas pri honesta inklino, pri kiu ni ne havis antaŭan
informon. Via filino estas knabino tre honesta, kaj ŝi ne estas
kapabla fari malbonaĵon... Kion mi diras, tio estas ke patrino
_Circuncision_, kaj _Soledad_, kaj _Candelaria_, kaj ĉiuj patrinoj,
kaj vi, kaj mi precipe, ni rideginde eraris. La knabino volas
edziniĝi kun alia, kun mi ne... Ni alvenis malfrue; vi kalkulis tro
rapide kun la konsento de via filino... Sed, kial ni laciĝas? Legu
tiun ĉi paperon, kaj vi vidos ĉu mi estas prava.
(_Li donas al ŝi la paperon de don Carlos. D.a Irene ne legas ĝin, sed
leviĝas tre agitata, direktas sin al la pordo de sia ĉambro kaj
frapas. D. Diego leviĝas kaj provas vane malhelpi ŝin._)
D.a Ire.--Mi nepre freneziĝos!... Francinjo!... Virgulino de l'
Tremedalo!... Rita!... Francisca!
D. Die.--Sed kial vi alvokas ilin?
D.a Ire.--Jes, sinjoro; mi volas ke ŝi venu kaj sciu kia homo
vi estas.
D. Die.--Ŝi ĉion difektis... Tio okazas al tiu, kiu konfidas al
prudento de virino.
SCENO XII
D.a Francisca, Rita, D.a Irene, D. Diego.
Rita.--Sinjorino!
D.a Fran.--Ĉu vi vokis min?
D.a Ire.--Jes, filino, jes; ĉar D. Diego agas kun ni laŭ
modo kiu ne estas plu tolerebla. Kiajn amojn vi havas, infano? Al
kiu vi promesis edziĝon? Kia konspiraĵo estas ĉi tiu? Kaj vi,
granda friponino... vi ankaŭ devas scii... vi nepre scias... Kiu
skribis tiun ĉi leteron? Kion ĝi diras? (_Prezentante la leteron
malfermitan al D.a Francisca._)
Rita.--(_Flanken, al D.a Francisca._) Lia ĝi estas.
D.a Fran.--Kia malboneco!... Sinjoro D. Diego, ĉu tiamaniere vi
plenumas vian promeson?
D. Die.--Dio bone scias ke mi ne estas kulpa... Venu tien ĉi...
(_Ekkaptante manon de D.a Francisca li lokigas ŝin ĉe sia
flanko._) Nenion timu... Kaj vi, sinjorino, aŭskultu kaj silentu,
kaj ne devigu min fari sensencaĵon... Donu al mi tiun paperon...
(_Forprenante la paperon el la manoj de donja Irene._) Francinjo, vi
ja memoras la tri manplatbatojn de l' pasinta nokto.
D.a Fran.--Dum mi vivos mi memoros.
D. Die.--Bone, do, jen estas la papero kiun oni ĵetis tra la
fenestro... Ne timu, mi jam diris... (_Li legas._)
«Karulino: Se mi ne sukcesos paroli kun vi, mi faros ĉion eblan
por ke vi ricevu tiun ĉi leteron. Tuj kiam mi disiĝis de vi, kaj
renkontis en la gastejo tiun kiun mi nomis mia malamiko, ekvidinte
lin mi ne scias kial mi ne mortis pro doloro. Li ordonis al mi ke mi
tuj eliru el la urbo, kaj estis necese obei lin. Mia nomo estas D.
Carlos, ne D. Felix. D. Diego estas mia onklo. Vivu ĉiam feliĉa,
kaj forgesu por eterne vian malfeliĉan amikon, _Carlos de Urbina_.»
D.a Ire.--Nu, ĉu tio estas?
D.a Fran.--Malfeliĉa mi!
D.a Ire.--Nu, ĉu tio estas vera kion diris la sinjoro, grandega
friponino? Certege vi memoros min.
(_Ŝi direktas sin al donja Francisca, kolerigite kaj volas ŝin
frapadi. Rita kaj don Diego penadas malhelpi ŝin._)
D.a Fran.--Patrino!...
D.a Ire.--Ne, sinjoro, mi mortigos ŝin.
D. Die.--Kia frenezo estas tiu?
D.a Ire.--Mi mortigos ŝin.
SCENO XIII
D. Carlos, D. Diego, D.a Irene, D.a Francisca, Rita.
D. Car.--Ne, ne. (_Eliras rapidege don Carlos el ĉambro, ekkaptas
brakon de donja Francisca, kondukas ŝin al la fundo de l' teatro,
kaj staras antaŭ ŝi por defendi ŝin. Donja Irene teruriĝas kaj
deiras._) Antaŭ mi neniu ofendos ŝin!
D.a Fran.--Carlos!
D. Car.--(_Alproksimiĝante al don Diego._) Senkulpigu mian
trokuraĝon... Mi vidis ke oni insultis ŝin, kaj mi ne povis
subpremi min.
D.a Ire.--Kio estas tio kio okazas, Dio mia?... Kiu estas vi?...
Kiaj agoj estas tiuj ĉi?... Kia skandalo!
D. Die.--Tie ĉi ne estas skandaloj... Li estas tiu kun kiu estas
enamiĝinta via filino... Ilin disigi kaj ilin mortigi estas tute
same... Carlos... negrave... Prenu vian edzinon.
(_D. Carlos iras kien estas donja Francisca, kaj ambaŭ genufleksas ĉe
la piedoj de D. Diego._)
D.a Ire.--Ha, ĉu via nevo?
D. Die.--Jes, sinjorino, mia nevo kiu per siaj manplaŭdoj, kaj sia
muziko, kaj sia papero pretigis por mi la nokton plej teruran kiun mi
pasigis dum mia tuta vivo... Kio estas, gefiloj miaj, kio estas?
D.a Fran.--Ĉu vi, do, pardonas nin kaj igas nin feliĉaj?
D. Die.--Jes, gekaruloj de mia koro... Jes. (_Li devigas ilin
leviĝi kun karesaj esprimoj._)
D.a Ire.--Ĉu estas eble ke vi decidu fari oferon?...
D. Die.--Mi estus povinta ilin disigi por ĉiam kaj ĝuadi
trankvile posedon de tiu ĉi ĝentila infano, sed mia konscienco
malpermesas... Carlos!... Francinjo!... Kian dolorigan senton lasas ĉe
mia spirito la peno kiun mi ĵus faris! Ĉar, fine, mi estas homo
mizera kaj malforta.
D. Car. (_kisante liajn manojn_).--Se mia amo, se mia dankemeco
sufiĉos konsoli vin pro tia perdo...
D.a Ire.--Tial ke ĉi tiu estas D. Carlos! Nu, nu, mi...
D. Die.--Li kaj via filino freneziĝis pro amo, ĉar vi kaj la
onklinoj konstruadis kastelojn en la aero, kaj plenigadis mian cerbon
je iluzioj kiuj malaperis kiel sonĝoj... Tiel rezultas trouzo de
rajto, de subpremado de juneco, tiaj estas la certigoj kiujn donas
gepatroj kaj zorgantoj, kaj tia la konfido kiun oni povas havi je
la jeso de knabinoj... Per ŝanco mi ekkonis la eraron en kiu mi
troviĝis... Ho, ve al tiuj kiuj ĝin ekkonas tro malfrue!
D.a Ire.--Resume, Dio igu ilin bonaj, kaj ili ĝojadu multajn
jarojn... Venu tien ĉi, sinjoro, venu; mi volas ĉirkaŭpreni vin...
(_D. Carlos kaj donja Irene ĉirkaŭprenas sin, donja Francisca
genufleksas kaj kisas ŝian manon._) Filino, Francinjo, vere vi faris
bonan elekton... Li estas sendube bela viro... Iomete brunulo, sed li
havas okulrigardon tre sorĉigan.
Rita.--Ja, diru tion, ĉar la knabineto nenie suspektis ĝin...
Fraŭlino, milionon da kisoj.
(_Donja Francisca kaj Rita kisas sin reciproke, elmontrante grandan
kontenton._)
D.a Fran.--Ĉu vi vidas kiom da ĝojo?... Kaj vi, ĉar vi amas
min multe... ĉiam, ĉiam vi estos mia amikino.
D. Die.--Bela Francinjo (_li ĉirkaŭprenas donja Francisca_),
akceptu la unuajn ĉirkaŭprenojn de via nova patro... Mi ne timas
plu la izolecon kiu minacis mian maljunan aĝon... Vi (_ekkaptante
la manojn de donja Francisca kaj D. Carlos_), estos la ĉarmo de mia
koro; kaj la unua frukto de via amo, jes, gefiloj miaj, tiu mem...
nepre, tiu estos mia. Kaj kiam mi karesos lin ĉe miaj brakoj, mi
povos ekdiri: Al mi devas la vivon tiu ĉi nepeka infaneto; se liaj
gepatroj vivas, se ili estas feliĉaj, mi estas la kaŭzo.
D. Car.--Benita estu tiom da boneco!
D. Die.--Gefiloj, benita estu tiu de Dio.
FINO
Noto de transskribinto:
La originala libro havis multajn preserarojn. Mi silente ĝustigis etajn
interpunkciajn erarojn, kaj registris aliajn ŝanĝojn per html-aj
komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.