Biblioteko de «La Suno Hispana»
LA JESO DE KNABINOJ
TRIAKTA PROZA KOMEDIO
ORIGINALO
DE
Leandro F. Moratín
(1760-1828)
_Unue prezentata en Madrido, ĉe la Teatro de la Cruz, la 24an
Januaro 1806_
ESPERANTIGITA
DE
NORMAN MACLEAN
_Prezidanto de l' Grupo de Murcia_
Prezo: 0'50 ptoj.
VALENCIA:
PRESEJO MODERNA, AVELLANAS, 11
_1907_
PERSONOJ
Don Diego, riĉa fraŭlo.
Don Carlos, lia nevo, oficiro.
Donja Irene, vidvino.
Donja Francisca, ŝia filino.
Rita, servistino de donja Francisca.
Simono, servisto de don Diego.
Kalamoĉo, servisto de don Carlos.
La sceno pasas en gastejo de urbo Alcalá de Henares.
La teatro prezentas traireblan salonon kiu havas pordojn de
gastoĉambroj, ĉiuj numeritaj. Unu pli granda ĉe la fundo, kun
ŝtuparo kiu kondukas al la teretaĝo de la domo. Ĉe unu flanko,
fenestro je brustalteco. Centre, tablo, kun benkoj, seĝoj, k. t. p.
La Agado komencas je la sepa horo vespere, kaj finas je la kvina
matene.
LA JESO DE KNABINOJ
UNUA AKTO
SCENO I
D. Diego. Simono.
D. Die.--Ĉu ili ne venis ankoraŭ?
Sim.--Ne, sinjoro.
D. Die.--Vere ili ne volas rapidi.
Sim.--Kredeble ĉar ŝia onklino amas ŝin multe kaj ne vidis ŝin
de la tempo, kiam oni forportis ŝin al Guadalajara...
D. Die.--Jes. Mi ne diras, ke oni ne devas vidi ŝin sed duonhora
vizito kun tri-kvar larmetoj sufiĉas.
Sim.--Ankaŭ estis stranga via decido ne eliri el tiu ĉi hotelo
dum du tutaj tagoj. Lacigas legado, lacigas dormado .... Kaj precipe
lacigas la malgajeco de la ĉambro, la seĝoj malkomfortaj, la
pentraĵoj de la malŝparema filo, la bruo de sonoriloj kaj alvokoj,
kaj la malĝentila interparolado de kondukistoj kaj laboristoj, kiuj
malpermesas eĉ momenton da kvieteco.
D. Die.--Tamen, konvenis tiel agi. Tie ĉi ĉiuj konas min kaj mi
ne volas, ke iu min vidu.
Sim.--Mi ne komprenas la tialon de tiom da izoleco. Ĉu, do, nia
vizito tien ĉi signifas pli ol tio, ke vi venis akompani donja Irene
ĝis Guadalajara por ke ŝi eligu la knabinon el la monaĥinejo, kaj
tuj reiri kun ili Madridon?
D. Die.--Naivulo! Jes, ĝi signifas pli ol vi vidis.
Sim.--Diru, do.
D. Die.--Bone... sed mi ree petegas vin, ke vi nenion diru pri tio
al iu ajn.
Sim.--Konsentite sinjoro. Mi neniam ŝatis skandaletojn.
D. Die.--Mi tion bone scias; tial mi volas konfidi al vi. Estas
vere, mi konfesas, ke mi neniam vidis tiun donja Francinjo, sed per
mia amikeco kun ŝia patrino mi ofte havis informojn pri ŝi; mi
legis multajn leterojn ŝiajn; mi vidis aliajn skribitajn de ŝia
onklino, la monaĥino, apud kiu ŝi loĝis en Guadalajara; resume, mi
havis ĉiujn informojn ŝateblajn pri ŝiaj emoj kaj konduto. Fine,
mi eĉ sukcesis vidi ŝin: mi penadis elkonadi ŝin dum la lastaj
tagoj, kaj mi konfesas, ke al mi ŝajnas nesufiĉaj ĉiuj laŭdoj,
kiujn oni faris pri la knabino.
Sim.--Jes, vere, ŝi estas bela kaj...
D. Die.--Ŝi estas tre bela, tre gracia, tre humila... kaj
precipe tia naiveco, tia simplanimeco! Kredu min, tio nuntage estas
maloftega... Kaj pri talento... jes, Simono, multe da talento. Tial,
mi resume diras al vi, ke tio, kion mi decidis estas...
Sim.--Vi ne bezonas diri ĝin al mi.
D. Die.--Ĉu ne? Kial do?
Sim.--Ĉar mi jam divenis ĝin. Kaj ĝi ŝajnas al mi bonega ideo.
D. Die.--Kion vi diras?
Sim.--Bonega.
D. Die.--Tiel, vi tuj komprenis, ke...
Sim.--Kial ne? Mi certigas vin, ke mi trovas tre bona la fianĉon;
bona, bona.
D. Die.--Jes. Mi pripensis ĝin multe kaj mi konsideras ĝin tre
saĝa afero.
Sim.--Certege.
D. Die.--Sed mi volas, ke absolute neniu ĝin sciu ĝis kiam la
afero estos finita.
Sim.--Kaj tiamaniere vi agas bone.
D. Die.--Ĉar ĉiuj ne vidas aferojn laŭ sama maniero, kaj ne
mankos kritikantoj, kiuj diros, ke ĝi estas malsaĝeco, ke min...
Sim.--Malsaĝeco! Brava malsaĝeco! Kun filineto kiel ŝi, ĉu
vere?
D. Die.--Sed pripensu. Ŝi estas malriĉa. Tio estas vera. Sed mi
ne serĉis monon, ĉar monon mi jam havas; kion mi serĉis, tio estis
modesteco, ĝentileco, virto.
Sim.--Tio precipe. Kaj fine, via havo, al kiu do, ĝi devas
aparteni?
D. Die.--Vi estas prava. Kaj, ĉu vi scias kiom valoras virino
prudenta, laborema, kiu scias mastrumi hejmon, vigladi pri ĉio?
Ĉiam batalanta kun servistinoj, ĉar se unu estas maldiligenta,
alia pli ankoraŭ, aŭ frandemaj, aŭ sciemaj, aŭ babilemaj, plenaj
je histerismo, maljunaj aŭ malbelaj kiel diablinoj... Ne, sinjoro,
vivadon novan ni havu! Mi havos iun, kiu helpos min ame kaj fidele,
kaj ni kunvivados kiel gesanktuloj... Kaj lasu, ke oni parolu kaj
babilu, kaj...
Sim.--Sed, sinjoro, estante ambaŭ kontentaj, kion povos iu diri?
D. Die.--Ne, mi ja scias kion oni diros, sed... Oni diros, ke la
fianĉo ne estas bona, ke la aĝoj estas malsamaj, ke...
Sim.--Lasu, do. Al mi ŝajnas ke la diferenco estas malgranda. Sep
aŭ ok jaroj pleje.
D. Die.--Kion vi diras? Ŝi plenumis nur dekses jarojn antaŭ
malmultaj monatoj.
Sim.--Bone, sed kion tio signifas?
D. Die.--Kaj pri mi, kvankam fortika, dank' al Dio, estas neeble
forpreni miajn kvindek-naŭ jarojn!
Sim.--Sed mi ne parolas pri tio.
D. Die.--Nu, pri kio vi parolas?
Sim.--Mi diris... Sed, kiamaniere...? Aŭ vi malbone klarigas la
aferon aŭ mi komprenas ĝin male. Resume, tiu ĉi donja Francinjo,
kun kiu ŝi edziniĝos?
D. Die.--Kia demando! kun mi.
Sim.--Kun vi?
D. Die.--Kun mi.
Sim.--Bonega solvo!
D. Die.--Kion vi diras? Diru, do. Kion?
Sim.--Kaj mi kredis, ke mi estas diveninta.
D. Die.--Sed vi, kion vi divenis? Por kiu, kredis vi ke mi difinis
ŝin?
Sim.--Por don Carlos, via nevo, talenta junulo, instruita, bonega
militisto, amata de ĉiuj pro lia tuta historio. Por li, mi kredis,
ke vi gardas la priparolatan fraŭlineton.
D. Die.--Sed ne, sinjoro, ne, ne, ne!
Sim.--Bone, ja, bone.
D. Die.--Kia ideo! Kun tiu mi edzinigi ŝin! Ne, sinjoro. Ke li
studu siajn matematikojn.
Sim.--Li ja studas ilin; aŭ, pli korekte, li nun instruas ilin.
D. Die.--Ke li fariĝu homo kuraĝa, kaj...
Sim.--Kuraĝa! Ĉu vi petas ankoraŭ pli da kuraĝo al oficiro,
kiu en la lasta militiro, kun malmultaj aliaj, kiuj volis akompani
lin, prenis du bateriojn, ennajligis la pafilegojn, prenis kelkajn
kaptitojn kaj revenis al la kamparo, plena je vundoj kaj kovrita
per sango? Tiam vi estis kontentega pro la kuraĝo de via nevo; kaj
mi vidis vin plorantan pro ĝojo pli ol unu fojon, kiam la reĝo
rekompencis lin per la rango de leŭtenanto-kolonelo kaj la ordeno de
Alcántara.
D. Die.--Efektive; ĉio tio estas vere; sed ĝi ne rilatas la nunan
aferon. Estas mi, kiu edziĝas.
Sim.--Se vi estas certa, ke ŝi amas vin, se ne timigas ŝin la
diferenco de aĝo, se ŝia elekto estas libera...
D. Die.--Kial, do, ne estus ĝi libera? Kion gajnus ili trompante
min? Vi bone scias, ke la monaĥino de Guadalajara estas tre prudenta
virino; la alia de Alcalá, kvankam mi ne konas ŝin, mi scias, ke
ŝi estas bonega, virta sinjorino; kaj konsideru ĉu donja Irene ne
devas deziri la feliĉecon de sia filino. Nu, ili ĉiuj certigas
min pri tio... La servistino, kiu servis ŝin en Madrido, kaj dum
pli ol kvar jaroj en la monaĥinejo, laŭdegas ŝin tutkore, kaj
krom tio, ŝi informis min, ke ŝi neniam ekvidis ĉe la knabino la
malplej grandan inklinon al iu el la malmultaj viroj, kiujn ŝi povis
renkonti en tiu enfermejo. Brodi, kudri, legi religiajn librojn,
ĉeesti meson, kaj kuradi en la ĝardeno post papilioj, aŭ verŝi
akvon en la formik-truojn, tiaj estis ŝiaj okupadoj kaj amuzoj. Kion
vi diras?
Sim.--Mi? Mi nenion diras, sinjoro.
D. Die.--Kaj ne pensu vi, ke malgraŭ tiom da certigoj, mi ne
profitas la okazojn, kiuj sin prezentas por altiri al mi ŝian
amikecon kaj ŝian konfidon, kaj klopodi, ke ŝi klarigu sian penson
laŭ absoluta memvolo... kvankam por tio restas multe da tempo...
Sed tiu donja Irene ĉiam ŝin interrompas; ŝi sola volas ĉion
paroli... Kaj ŝi estas tre bona virino, bonega...
Sim.--Fine, sinjoro, mi esperas, ke tio sukcesos kiel vi deziras.
D. Die.--Jes, mi esperas, Dio helpante, ke la afero ne malsukcesos.
Kvankam vi malmulte ŝatas la fianĉon... Kaj kiel malĝustatempe vi
rekomendis al mi la diritan nevon? Ĉu vi ne scias kiel li kolerigis
min?
Sim.--Kion li faris?
D. Die.--Petolaĵon lian... Kaj ĝis antaŭ kelkaj tagoj mi
nenion sciis. La pasintan jaron, vi ja scias li estis du monatojn
en Madrido... Kaj sufiĉe da mono devigis min elspezi tiu vizito...
Tamen li estas mia nevo kaj mi ne pentas... sed mi daŭrigu. Alvenis
la tago, kiam li devis iri Zaragozon realiĝi al sia regimento. Vi ja
memoras, ke post malmultaj tagoj de lia foriro mi ricevis avizon, ke
li alvenis.
Sim.--Jes, sinjoro.
D. Die.--Kaj ke li daŭris skribi al mi, kvankam ne tro ofte, ĉiam
sub dato en Zaragozo.
Sim.--Estas vere.
D. Die.--Bone, do, la fripono ne estis tie, kiam li skribis al mi
tiujn leterojn.
Sim.--Kion vi diras?
D. Die.--Jes, sinjoro. La trian de Julio li foriris de mia domo
kaj en la fino de Septembro ankoraŭ ne estis li alveninta en sian
garnizonon. Ĉu tio ne ŝajnas al vi ke tiel veturi poŝte estas
rimarkinda diligenteco?
Sim.--Eble li malsaniĝis veturante, kaj por ne doni al vi
malĝojon...
D. Die.--Neniel. Amindumaĵoj de lia oficira Moŝto, kaj kapricoj
kiuj turmentetis lin. Tie, en ia urbo, kredeble... kiu scias? Se li
renkontis paron da nigraj okuloj, li tuj perdiĝis. Ne permesu Dio ke
trompu lin unu el tiuj friponinoj kiuj vendas honoron por edziniĝo.
Sim.--Ho! ne timu. Kaj se li renkontos ian vendistinon de amo, ŝi
estos tre lerta, se ŝi trompas lin.
D. Die.--Ŝajnas al mi, ke ili tie estas... Jes, venigu la
veturiston, por ke ni konsentu la horon, kiun ni devos foriri
morgaŭ.
Sim.--Estas bone.
D. Die.--Mi jam diris al vi, ke mi ne volas, ke tio ĉi estu
malkovrita, nek... Ĉu vi komprenas?
Sim.--Ne timu, sinjoro. Mi nenion diros.
(_Simono foriras tra la posta pordo. Eniras tra la sama tri virinoj
kun kapŝaletoj kaj promene vestitaj. Rita metas ligitan tukon sur
la tablon, kolektas la ŝalojn kaj faldas ilin._)
SCENO II
D.a Irene, D.a Francisca, Rita, D. Diego.
D.a Fran.--Fine, jen ni estas.
D.a Ire.--Ha, kia ŝtuparo!
D. Die.--Bonvenon, sinjorinoj.
D.a Ire.--Kiel! Vi, verŝajne, ne eliris? (_Sidiĝas D.a
Irene kaj D. Diego._)
D. Die.--Ne, sinjorino. Poste, pli malfrue, mi eliros iomete
promeni. Mi legis iom. Mi penadis dormi, sed en tiu ĉi gastejo estas
neeble dormi.
D.a Fran.--Vere estas... Kaj kiaj kuloj! Malbenon al ili! La
pasintan nokton mi ne povis dormi pro ili. Sed, rigardu, sinjoro,
rigardu! (_Ŝi malfaldas la tukon kaj montras la aferojn nomotajn._)
Kiom da belaĵoj mi havas! Rozarioj el perlamoto, krucoj el cipreso,
la regularo de Sankta Benedikto, sanktakvujeto el kristalo; rigardu,
do, kiel beleta!
D.a Ire.--Bagateloj kiujn al ŝi donacis la monaĥinoj. Ili
freneziĝis pro amo al ŝi.
D.a Fran.--Tial ke ili ĉiuj min amas! Kaj mia onklino, mia
bonega onklino, ploris tiel!... Sed ŝi estas ja tre maljuneta.
D.a Ire.--Ŝi bedaŭris multe, sinjoro, ke ŝi ne konas vin.
D.a Fran.--Jes, verege. Ŝi diris, kial ne venis tiu sinjoro?
D.a Ire.--Liaj Moŝtoj la ekleziulo kaj la paroĥestro de «La
Verdaj» venis kun ni ĝis la pordego.
D.a Fran.--Prenu, (_ŝi refaldas la tukon kaj donas al Rita, kiu
foriras kun ĝi kaj kun la ŝaloj en la ĉambron de D.a Irene_)
metu ĉion tien, en la ŝranko. Sed, ho, Dio! Rompiĝis mia Sankta
Gertrudo el mielkuko!
Rita.--Tio estas nenio. Mi manĝos ŝin.
SCENO III
D.a Irene, D.a Francisca, D. Diego.
D.a Fran.--Ĉu mi eniros, patrineto, aŭ ĉu mi restos tie ĉi?
D.a Ire.--Tuj, filino; ĉar mi volas ripozi iom.
D. Die.--Hodiaŭ la varmo ĝenis multe.
D.a Ire.--Kaj kiel malvarmeta ili havas tiun salonon! ĝi
ŝajnas Paradizo. (_Sidiĝas D.a Francisca apud D.a Irene._)
Mia fratino daŭras ĉiam iom malsana. Ŝi multe suferis la lastan
vintron. Sed, ho! ŝi sciis, kion fari por sia nevino. La bona
sinjorino estas tre kontenta pro nia elekto.
D. Die.--Mi ĝojas, ke ĝi estas tiel kontentiga por tiuj personoj
al kiuj vi devas grandajn bonaĵojn.
D.a Ire.--Jes, Trinidad estas tre kontenta, kaj pri
Circuncision, vi jam vidis. La disiĝo tre dolorigis ŝin. Sed ŝi
komprenas ke ĉar estas feliĉo, ŝi devas ĉion konsenti. Vi ja
memoras kiel afabla ŝi estis, kaj...
D. Die.--Estas vere. Nur mankas, ke la fianĉino havu la saman
kontenton kiel tiu, kiun elmontras la personoj kiuj ŝin amas.
D.a Ire.--Ŝi estas obeema filino, kaj ŝi neniam rifuzos kion
decidis sia patrino.
D. Die.--Ĉio tio estas certa, sed...
D.a Ire.--Ŝi estas el bona familio, kaj pensas bone, kaj
kondutos laŭ honora maniero.
D. Die.--Jes, mi komprenas; sed, ĉu ŝi ne povas, sen ofendo por
sia rango kaj sia honoro...?
D.a Fran.--Ĉu mi foriras, patrino? (_Ŝi leviĝas kaj ree
sidiĝas._)
D.a Ire.--Ŝi ne povas; ne, sinjoro. Knabino bone edukita,
filino de bonaj gepatroj, ne povas ne agi ĉiam laŭ konveneco kaj
devo. La knabino, tiel kiel vi vidas ŝin tie, estas viva portreto
de sia avino, kiun Dio pardonu, la sinjorino donja Jeronimo de
Peralta. La pentraĵo estas en mia domo, kie vi sendube vidis ĝin.
Kaj oni faris ĝin, kiel rakontis al mi lia Moŝto, por ĝin sendi
al ŝia onklo, la respektegita monaĥo, Serapio de Sankta Johano
Krisostomo, elektita episkopo de Mechoacan.
D. Die.--Ha!
D.a Ire.--Kaj mortis sur la maro la bona religiulo, kio estis
grandega perdo por la tuta familio. Same ĝi estas hodiaŭ, kaj
ankoraŭ ni ploras pro lia morto, precipe mia kuzo. D. Kukufato,
tutviva guberniestro de Zamoro, kiu ne povas aŭdi pri lia Moŝto sen
ekplorego.
D.a Fran.--Ho, Dio, kiaj muŝoj tiel...!
D.a Ire.--Kaj li mortis kiel mortas sanktulo.
D. Die.--Tio estas bona.
D.a Ire.--Jes, sinjoro, sed ĉar la familio tiamaniere malprosperis...
Kion vi volas, sinjoro? Kie ne ekzistas rimedoj... Kvankam por lin
honori, oni skribas lian biografion, kaj kiu scias ĉu ian tagon, per
favoro de Dio, ĝi presiĝos.
D. Die.--Jes, kredeble, ĉio presiĝas.
D.a Ire.--Certe estas ke la aŭtoro, kiu estas nevo de mia
bofrato la Kanono de Castrojeriz, ne haltigas la laboron, kaj en la
nuna horo li estas ja verkinta naŭ volumojn de folia formato, kiuj
enhavas la naŭ unuajn jarojn de l' vivo de l' sankta episkopo.
D. Die.--Tial, por ĉiu jaro unu volumo?
D.a Ire.--Jes, sinjoro, tiun planon li proponis al si.
D. Die.--Kaj je kia aĝo mortis lia respekteginda moŝto?
D.a Ire.--Je okdek-du jaroj, tri monatoj kaj dek-kvar tagoj.
D.a Fran.--Ĉu mi iros, patrino?
D.a Ire.--Iru, do. Kiel malpacienca vi estas!
D.a Fran.--Ĉu vi volas, sinjoro D. Diego, (_ŝi leviĝas kaj
salutante ĝentile la sinjoron, kisas sian patrinon kaj foriras en la
ĉambron de tiu ĉi._) ke mi salutu vin laŭ la Franca maniero.
D. Die.--Ho, jes, ĉarmulino. Ni vidu.
D.a Fran.--Ekvidu, do. Tiel.
D. Die.--Ĉarmega knabino! Vivu, Francinjo, vivu!
D.a Fran.--Por vi, saluton; por mia patrineto, kison.
SCENO IV
D.a Irene, D. Diego.
D.a Ire.--Ŝi estas tre amikema kaj tre ĝojiga.
D. Die.--Ŝi posedas naturan ĉarmon, kiu frenezigas.
D.a Ire.--Kion vi volas? Edukita sen artifikoj aŭ kapricoj
mondaj, kontenta pro tio, ke ŝi vidas sin nove apud sia patrino,
kaj, aparte, ĉar estas tiel proksima ŝia edzina stato, ne estas
mirinde ke ĉio, kion ŝi faras, estas spritplena, precipe je la
okuloj viaj, kiu tiel volas ŝin favori.
D. Die.--Mi nur volas, ke ŝi sin klarigu sincere pri nia proponata
unuiĝo, kaj...
D.a Ire.--Vi aŭdus la samon, kiun mi diris al vi.
D. Die.--Jes, mi ne dubas; sed sciu, ke mi meritas je ŝi ian
inklinon, tion aŭdi el ŝia graciplena buŝo, estus por mi plezuro
neesprimebla.
D.a Ire.--Ne havu pri tio eĉ la plej malgrandan dubeton, sed
memoru ke al nenia knabino decas diri propramove kion ŝi sentas.
Estus malkonvene, sinjoro D. Diego, ke fraŭlino hontema kaj edukita
laŭ timo al Dio, kuraĝu diri al viro ia: Mi amas vin!
D. Die.--Bone, se li estus viro, kiun ŝi okaze renkontus sur la
strato, kaj ŝi neatendite estus favorinta lin per tia komplimento,
estas certe, ke la fraŭlino agus tre malbone, sed al viro kun kiu
ŝi devas edziniĝi post malmultaj tagoj, ŝajnas al mi, ke ŝi povas
ion diri kio... Krom tio, estas diversaj manieroj klarigi...
D.a Ire.--Intime, ĉe ni mem, ŝi estas malpli kaŝema.
Ĉiumomente ni parolas pri vi, kaj en ĉio ŝi elmontras la grandan
korinklinon kiun ŝi havas por vi, kun kia saĝeco ŝi parolis
hieraŭ nokte post via kuŝiĝo! Mi ne scias kion mi estus doninta
por ke vi povu ŝin aŭdi.
D. Die.--Kaj, kiun? Ĉu ŝi parolis pri mi?
D.a Ire.--Kaj tiel saĝe; ke estas tre preferinde por knabino de
ŝia aĝo havi edzon nejunan, maturan, respektatan...
D. Die.--Kiel? Ŝi diris tion?
D.a Ire.--Ne, mi tion diris al ŝi; kaj ŝi aŭskultis min kiel
ŝi estus kvardek-jara virino, tute same. Kiom da aferoj mi diris
al ŝi! Kaj ŝi, kiu estas sufiĉe lerta, kvankam mi mem ne devas
tion diri, ... Kaj, ĉu ne estas domaĝe, sinjoro, vidi kiel nune
oni edziĝas? Oni edzinigas knabineton dekkvinjaran kun nesciulo
dekok-jara, aŭ deksep-jarulino kun dudekdujara vireto; ŝi, knabino,
sen sperto kaj sen prudento, kaj li ankaŭ infano, sen atomo da
talento nek konado de l' mondo. Nu, sinjoro, tio kion mi diras
estas, kiu devas mastrumi la hejmon? kiu ordoni la servistaron?
kiu instruadi kaj korekti la gefilojn? Ĉar okazas ankaŭ, ke tiuj
gejunuloj malsaĝaj ĝenerale kovras sin tuj per infanoj laŭ terura
rapideco.
D. Die.--Tre certe estas domaĝe vidi ĉirkaŭatajn de infanoj
multajn gepatrojn, kiuj ne havas la talenton, la sperton, aŭ la
virton kiuj estas necesaj por aranĝadi ilian edukadon.
D.a Ire.--Kion mi povas certigi al vi, sinjoro, tio estas, ke
mi apenaŭ estis deknaŭ-jara kiam mi edziniĝis unuan fojon kun mia
mortinta don Epifanio--li estu en la ĉielo!--Kaj li estis homo tia,
(kun pardono via), ke estas neeble trovi alian pli ĝentilan aŭ pli
sinjoran... kaj samtempe tiel gajhumora kaj bonvola! Nu, pardonu, li
havis kvindekses jarojn, tre bone kalkulitajn, kiam li edziĝis kun
mi.
D. Die.--Bona aĝo... Li ne estis infano, sed...
D.a Ire.--Ĝuste mi tion volis diri. Do, ne konvenis por mi en
tiu tempo ia junulo malsaĝa, malpripensema... Ne, sinjoro... Kaj
neniu diru, ke li estis malsana aŭ senforta--tio neniel! Li estis
dank' al Dio, sana kiel pomo; en la tuta daŭro de lia vivo li nur
suferis atakojn de speco da epilepsio, kiu kelkfoje minacis lin.
Sed poste, kiam ni edziĝis tio komencis lin ataki tiel ofte kaj
tiel forte, ke post sep monatoj mi vidis min vidvino kaj graveda
kun infano, kiu naskiĝis poste, sed fine tiu ĉi ankaŭ mortis pro
skarlatino.
D. Die.--Atentu! Kian posteulon lasis tiu bona don Epifanio!
D.a Ire.--Jes, sinjoro. Kiel ne?
D. Die.--Mi diras tion ĉar poste rezultas... Sed pri tio oni ne
bezonas zorgi... Kaj ĉu ĝi estis knabo aŭ knabino?
D.a Ire.--Knabo tre bela. Kiel arĝentaĵo estis la anĝeleto.
D. Die.--Certe estis konsolaĵo havi tian infanon, kaj...
D.a Ire.--Ho, sinjoro, ili igas multe suferi, sed tio ne estas
grava, ĝi estas granda ĝojo, granda.
D. Die.--Mi ja kredas vin.
D.a Ire.--Jes, sinjoro.
D. Die.--Oni facile komprenas la plezuron kaj...
D.a Ire.--Kial ne?
D. Die.--La ĉarmegon ilin vidi ludetantajn kaj ridantajn, ilin
karesi kaj partopreni en iliaj nepekaj ĝojoj.
D.a Ire.--Ho, miaj karegaj infanoj! Dudekdu mi havis per la tri
edzoj, kiujn mi havis ĝis nun kaj el ili ĉiuj nur restas al mi
fraŭlineto; sed mi certigas vin, ke...
SCENO V
Simono, D.a Irene, D. Diego.
Sim. (_Enirante tra la centra pordo._)--Sinjoro, la veturisto
atendas.
D. Die.--Diru al li, ke mi tuj iros. Ha, alportu unue mian bastonon
kaj ĉapelon; mi volas promeneti en la kamparo. (_Simono eniras la
ĉambron de don Diego, revenas kun ĉapelo kaj bastono, donas ilin
al sia mastro, kaj je la fino de la sceno li foriras kun li tra la
centra pordo._) Tial, mi supozas, ke morgaŭ frumatene ni ekiros?
D.a Ire.--Ne ekzistas kontraŭaĵo por tio. Je la horo, kiun vi
diros.
D. Die.--Ĉirkaŭ la sesa. He?
D.a Ire.--Tre bone.
D. Die.--Ni havos la sunon malantaŭe. Mi diros ke li venu
duonhoron pli frue.
D.a Ire.--Jes, ĉar mi havas mil pakaĵetojn por ordigi.
SCENO VI
D.a Irene, Rita.
D.a Ire.--Helpu min Dio! Nun mi memoras... Ĉu oni lasis ĝin
morti? Rita!
Rita.--Sinjorino. (_Alvenas Rita kun kapkusenoj kaj lit-tukoj sub
sia brako._)
D.a Ire.--Kion vi faris pri la turdo? Ĉu vi donis al ĝi
nutraĵon?
Rita.--Jes, sinjorino. Ĝi manĝis pli ol la struto. Mi metis ĝin
tien, en la fenestron de la galerio.
D.a Ire.--Ĉu vi faris la litojn?
Rita.--Via jam estas farita. Mi tuj faros la aliajn, antaŭ
noktiĝo, ĉar se ne, tial, ke ni nur havas lumon per unu oleolampo
kaj ĝi ne havas meĉon, mi estos malhelpata.
D.a Ire.--Kaj tiu knabino, kion ŝi faras?
Rita.--Ŝi disrompas kukon por la manĝo de don Perikito.
D.a Ire.--Kiel malvolonta mi estas por skribi. (_Ŝi leviĝas
kaj eniras sian ĉambron._) Sed estas necese, ĉar tiu bona
Circuncisión estas plena je timo.
Rita.--Kia sensencaĵo! Nur pasis du horoj de kiam ni foriris de
tie kaj oni jam komencas sendi kaj resendi poŝtaĵojn. Kiel malmulte
mi amas virinojn hipokritajn kaj flatemajn! (_Ŝi eniras la ĉambron
de donja Francisca._)
SCENO VII
Kalamoĉo.
(_Li eniras tra la centra pordo kun valizoj, vipo kaj botoj; li
metas ĉion sur la tablon kaj sidiĝas._)
Ho, oni difinis al mi la 3.an! Dio, pardonu. Bonege konas mi la 3.an!
Pli fama kolektado da insektoj ne ekzistas eĉ en la Muzeo de
Naturscienco. Mi timegas eniri tien... Ho, ve, kiajn dolorojn mi
havas! Tiuj ĉi estas verege doloroj. Paciencon, malfeliĉa Kalamoĉo,
paciencon... Kaj dank' al la ĉevaletoj, ĉar ili diris: Ni ne povas
plu. Ĉar se ne, mi ne vidus nun la numeron 3.an kun la Egiptaj
pestoj, kiujn ĝi enhavas. Resume, se la bestoj estos vivaj morgaŭ
matene, miraklo estos. Ili defalas pro laceco... (_Rita ekkantas interne,
Kalamoĉo leviĝas streĉante sin._) Aŭskultu! Danc-muzikon? Ŝi
ne kantas malbone... Ha, aventuron ni tuj havos! Fi, kiamaniere
mi estas disrompita!
SCENO VIII
Rita, Kalamoĉo.
Rita.--Plibone estas fermi, por ke neniu ŝtelu vestaĵojn, kaj...
(_Penante enmeti la ŝlosilon._) Nu, vere ĉi tiu ŝlosilo estas
abomena.
Kal.--Ĉu vi volas ke mi helpu vin, belulino?
Rita.--Mi dankas, beluleto.
Kal.--Ho, Rita! Ĉu vi?
Rita.--Kalamoĉo!
Kal.--Kia feliĉa renkontiĝo!
Rita.--Kaj, via mastro?
Kal.--Ni ambaŭ ĵus alvenis.
Rita.--Ĉu estas vere?
Kal.--Ne, estas ŝerce. En la momento kiam li ricevis la leteron de
donja Francisca, mi ne scias kien li iris, nek kun kiu li parolis,
nek kiel li tion aranĝis; mi nur scias ke tiun posttagmezon ni
forveturis de Zaragozo. Ni rapidis kiel du fulmoj sur la vojo.
Hodiaŭ ni alvenis al Guadalajara, kaj tuj ni ekscias, ke la
birdoj estis jam forflugantaj. Ree sur la ĉevaloj, kaj de nove
rajdante, ŝvitante kaj vipfrapante. Fine, lacigitaj la bestoj, kaj
duonlacigitaj ni mem, ni haltis tie ĉi intencante reeliri morgaŭ.
Mia Leŭtenanto ĵus iris al ĉefa Kolegio vidi ian amikon dum oni
preparas vespermanĝon. Jen la historio.
Rita.--Do, li estas tie ĉi?
Kal.--Jes, kaj pli ol iam enamigita, ĵaluza, fajregema, maltimega
ĝis eĉ mortigi iun ajn, kiu disputos lian rajton al lia adorata
Francinjo.
Rita.--Kion vi diras?
Kal.--Tion mem.
Rita.--Kiel grandan plezuron vi donas al mi! Nun ja vidiĝas la
amo, kiun li havas por ŝi.
Kal.--Amon!... Bagatelon!... Kompare kun li la arabo Gazul' estis
timulo, Medoro hontemulo, kaj Gaiferoso lernanto de eklezia doktrino.
Rita.--Ho, kiam tion ekscios mia fraŭlino!
Kal.--Sed, ni komprenu tion! Kial vi estas tie ĉi? Kun kiu estas
vi? Kiel alvenis vi tien ĉi? Kia...
Rita.--Mi tion rakontos. La patrino de donja Francinjo komencis
skribi leterojn post leteroj dirinte, ke ŝi interkonsentis ŝian
edziniĝon en Madrido kun sinjoro riĉa, honesta, respektata; resume,
nobla kaj perfekta, tiel ke oni ne povis pli deziri. Turmentite la
knabino de tiaj proponoj, kaj sensanigite de la longedaŭraj admonoj
de tiu sankta monaĥino, ŝi deviĝis konsenti fari ĉion, kion oni
diros al ŝi... Sed mi ne povas trograndigi ŝian ploregadon, la
suferado de l' malfeliĉulineto. Ŝi ne volis plu dormi nek manĝi.
Kaj samtempe estis necesege konduti kaŝeme, tiel ke neniu suspektu
la veron. De ĉio rezultis, ke post la unua teruro, kiam ni povis
pripensadi rimedojn kaj forkurojn, ni sukcesis nur skribi leteron
al via mastro, esperante, ke se lia amo estas tiel vera kaj tiel
honesta kiel li profesis al ni, li ne konsentos, ke ŝin posedu alia
homo nekonata, kaj ke perdiĝu por eterne tiom da karesoj, tiom da
larmoj kaj tiom da ekĝemoj dismetitaj sur la muro de la ĝardeno.
Sed tuj post la forsendo de nia letero, jen estas la veturilo kun la
kondukisto Gasparo, kun siaj bluaj ŝtrumpoj, kaj la patrino kaj la
fianĉo kiuj venas por ŝi. Ni rapide kolektis niajn pakaĵojn, oni
ligis la kestojn, ni diris adiaŭon al tiuj bonaj virinoj kaj post
rapidega kurado jen ni estas tie ĉi en Alcalá. La haltado estas por
ke la sinjorino vizitu alian onklinon sian, ankaŭ monaĥino, tiel
surda kaj tiel sulkigita kiel tiu, kiun ni postlasis. Ŝi jam vidis
ŝin, jam sufiĉe kisis ŝin unu post unu ĉia religiulino, kaj mi
kredas ke morgaŭ frumatene ni foriros. Tiel ni troviĝis...
Kal.--Jes, ne parolu plu... Sed... ĉu vere la fianĉo estas en la
gastejo?
Rita.--Tiu estas lia ĉambro (_montrante la ĉambron de don Diego_,
_tiun de donja Irene_, _kaj tiun de donja Francisca_), tiu estas la
patrina, kaj tiu la nia.
Kal.--Kiel «nia»? Ĉu via kaj mia?
Rita.--Ne, certe. Tie ĉi la fraŭlino kaj mi dormos hodiaŭ
nokton, ĉar hieraŭ, metitaj ni tri en tiun kontraŭan, ni povis
nek stari piede nek dormi unu momenton nek eĉ respiri.
Kal.--Bone, adiaŭ. (_Li reprenas la aferojn, kiujn li metis sur la
tablon, laŭ forira maniero._)
Rita.--Kien vi iras?
Kal.--Mi scias tion... Sed, ĉu la fianĉo kunportas servistojn,
amikojn aŭ aliajn, kiuj savos lin el la unua danĝero, kiu minacos
lin?
Rita.--Unu servisto akompanas lin.
Kal.--Malgranda afero!... Aŭskultu, diru al li pro Dio, ke li
preparu sin, ĉar li estas en danĝero. Adiaŭ!
Rita.--Ĉu vi revenos baldaŭ?
Kal.--Supozeble. Tiuj ĉi aferoj bezonas rapidecon, kaj kvankam
mi apenaŭ povas marŝi, estas necese, ke mia leŭtenanto lasu la
viziton kaj venu prizorgi sian negocon, ordigu la enterigon de tiu
homo, kaj... Nu, tiu estas nia ĉambro. Ĉu ne?
Rita.--Jes, de la fraŭlino kaj mia.
Kal.--Friponino!
Rita.--Sentaŭgulo! Adiaŭ.
Kal.--Adiaŭ, malbelulino! (_Li eniras la ĉambron de don Carlos
kun la pakaĵoj._)
SCENO IX
D.a Francisca, Rita.
Rita.--Kiel petolema li estas!... Sed... dank' al Dio, don Felix
tie ĉi!... Jes, li amas ŝin, tio estas videbla. (_Eliras Kalamoĉo
de la ĉambro de don Carlos, kaj foriras tra la centra pordo._)
Ho, lasu ke oni parolu; estas viroj tre ĝentilaj; kaj tiam, kion
povas fari virino? Ilin ami, devige, ilin ami. Sed, kion diros la
fraŭlineto kiam ŝi vidos lin? ĉar ŝi estas blindenamigita por li.
Karulino! ĉu ne estus domaĝe se... Jen ŝi estas.
D.a Fran.--(_Enirante._) Ho, ve, Rita!
Rita.--Kio estas? Ĉu vi ploris?
D.a Fran.--Ĉu mi ne devas plori? Se vi estus vidinta mian
patrinon... Treege decidinta, ke mi amu tiun homon. Se ŝi scius
tiun homon. Se ŝi scius tion, kion vi scias, ŝi ne ordonus ke mi
faru neeblaĵojn... Ke li estas tiel bona, ke li estas tiel riĉa,
ke mi estos tiel feliĉa kun li... Ŝi tre koleriĝis kaj nomis min
fripona, malobeema... Malfeliĉa mi! ĉar mi ne mensogas nek scias
hipokriti, pro tio ŝi nomas min fripona.
Rita.--Fraŭlino, pro Dio, ne estu tiel malĝoja.
D.a Fran.--Ja, ĉar vi ne aŭdis ŝin... Kaj ŝi diras, ke
don Diego plendas, ke mi nenion diras al li... Tro diras mi al li,
kaj mi tre penadis ĝis nun ŝajniĝi kontenta kun li, kiel mi
neniel estas, kaj rideti kaj babili... Kaj ĉio por kontentigi mian
patrinon, ĉar se ne... Sed la Virgulino bone scias ke tio ne venas
el mia koro. (_La teatro komencas mallumiĝi iom post iom._)
Rita.--Ho, ĉesu, ne estas ankoraŭ necesa tiom da maltrankvileco!
Kiu scias?... Ĉu vi ne memoras jam tiun feliĉan tagon, kiun ni
pasigis la lastan jaron en la kampodomo de l' administranto?
D.a Fran.--Ho, kiel mi povas forgesi ĝin? Sed... kion vi volas
diri al mi?
Rita.--Mi volas diri ke tiu sinjoro, kiun vi vidis tie kun la kruco
verda, tiel ĝentila, tiel bele vestita...
D.a Fran.--Kiom da paroloj!... Don Felix... Kaj, kio?
Rita.--Kiu akompanis nin ĝis la urbo...
D.a Fran.--Bone... kaj poste li revenis, kaj mi vidis lin,
malfeliĉe, multajn fojojn... malsaĝe konsilita de vi.
Rita.--Kial, fraŭlino? Kiun ni ofendis? Ĝis nun neniu en la
monaĥinejo suspektis tion. Li neniam eniris tra la pordoj, kaj kiam
nokte li parolis kun vi, estis inter vi du spaco tiel longa, ke vi
ofte malbenis ĝin... Sed tio ne estas la afero. Kion mi volas diri
al vi, tio estas, ke estas neeble, ke amanto kiel tiu forgesu sian
adoratan Francinjon. Konsideru ke ĉio, kion ni sekrete legis en
romanoj ne valoras, kion ni vidis ĉe li. Ĉu vi memoras tiujn tri
manplaŭdojn kiuj aŭdiĝis inter la dekunua kaj la dekdua nokte? kaj
tiun sonan frapeton tiel delikatan kaj signifan?
D.a Fran.--Ho, Rita! Jes, mi ĉion memoras kaj dum mi vivos mi
konservos la memoron. Sed li forestas, kaj eble amuzas sin per nova
amindumo.
Rita.--Mi ne povas tion kredi.
D.a Fran.--Sed li estas viro, kaj ili ĉiuj...
Rita.--Kia sensencaĵo! Ne trompu vin, fraŭlino. Ĉe viroj kaj
ĉe virinoj okazas tio sama, kio okazas ĉe la melonoj de Añover'.
Estaj bonaj kaj malbonaj; kio ne estas facila, tio estas elekti.
Kiu rezultas malfeliĉa en la elekto, tiu kulpigu sian ŝancon,
sed ne mallaŭdu la komercaĵon ... Estas viroj tre trompemaj, tre
friponaj; sed estas neeble, ke tia estas li kiu donis tiom da pruvoj
de amo kaj persisteco. Tri monatojn daŭris la serenado kaj sekreta
interparolado, kaj dum tiu tuta tempo vi bone scias, ke ni neniam
vidis ĉe li agon neĝentilan, nek aŭdis ĉe lia buŝo vorton
malhonestan aŭ malrespektan.
D.a Fran.--Estas vere. Tial mi amis lin multe, tial mi havas lin
tiel fiksita tie ĉi... tie ĉi... (_Ŝi montras sian bruston._) Kion
estus li dirinta kiam li ricevis mian leteron? Ho, mi bone scias,
kion li dirus... Ho, jes!... Estas domaĝe!... Tre certe... Kara
Francinjo!... Kaj ĉio finiĝis... Li sendube ne dirus pli... nenion
pli.
Rita.--Ne, fraŭlino, li ne diris tion.
D.a Fran.--Kion vi scias?
Rita.--Mi bone scias. Kiam li legis la leteron li tuj estus
ekveturinta kaj venos flugante konsoli sian amikinon. Sed...
(_Alproksimiĝante al la pordo de l' ĉambro de donja Irene._)
D.a Fran.--Kien vi iras?
Rita.--Mi volas vidi, ĉu...
D.a Fran.--Ŝi skribas.
Rita.--Ŝi, do, devos baldaŭ fini, ĉar komencas noktiĝi...
Fraŭlino, tio, kion mi diris estas ĉio tute vera... Don Felix estas
nun en Alcalá.
D.a Fran.--Kion vi diras? Ne trompu min.
Rita.--Tiu estas lia ĉambro... Kalamoĉo ĵus parolis kun mi.
D.a Fran.--Ĉu vere?
Rita.--Jes, fraŭlino, li jam eliris lin serĉi tial ke...
D.a Fran.--Do, li amas min! Ho, Rita, kiel bone ni agis
avertinte lin... Sed ĉu vi vidas tian ĝentilecon?... Ĉu li fartas
bone?... Veturadi tiom da mejloj sole por vidi min... ĉar mi lin
ordonis...! Kiel dankema mi devas esti por li! Ho, mi promesas ke li
ne plendos pro mi. Eterna dankemeco kaj amo.
Rita.--Mi nun iros serĉi kandelojn. Mi penos restadi tie malsupre
ĝis kiam ili revenos. Mi tiam scios, kion li diras kaj intencas fari
ĉar dum ni estos ĉiuj tie ĉi povas okazi ia terura batalo inter la
patrino, la filino, la fianĉo kaj la amanto, kaj se mi ne preparas
bone tiun ĉi renkontiĝon ni ĉiuj ruiniĝos en ĝi.
D.a Fran.--Vi estas prava. Sed, ne... Li estas kuraĝa kaj
talenta, kaj li scios decidi tion kio estas plej bona. Kaj kiel vi
avertos min? Memoru, tuj kiam li venos mi volas vidi lin.
Rita.--Estu trankvila. Mi lin venigos tien ĉi, kaj faros tiun
tuseton sekan... ĉu vi komprenas min?
D.a Fran.--Jes, bone.
Rita.--Nu, tiam vi eliros, kun ia ajn preteksto. Mi restos sola
kun la sinjorino. Mi parolados kun ŝi pri ĉiuj ŝiaj edzoj kaj pri
ŝiaj bofratoj, kaj pri la episkopo, kiu mortis sur la maro... Krom
tio, se estos tie don Diego...
D.a Fran.--Bone, iru, kaj tuj kiam li alvenos...
Rita.--En tiu sama momento.
D.a Fran.--Ne forgesu tusi.
Rita.--Ne timu.
D.a Fran.--Se vi scius kiel mi estas konsolita!
Rita.--Kvankam vi ne ĵuros, mi vin kredas.
D.a Fran.--Ĉu vi memoras kiam li diris, ke estis neeble, ke li
forigu min el sia memoro, ke ne estas danĝeroj kiuj kontraŭstaros
lin, nek malhelpoj, kiujn li ne detruos por mi?
Rita.--Jes, mi bone memoras.
D.a Fran.--Ho, nun vidu kiel li diris veron.
(_D.a Francisca foriras en la ĉambron de D.a Irene; Rita, tra
la centra pordo._)
DUA AKTO
SCENO I
(_Teatro malluma._)
D.a Fran. (_sola_).--Ankoraŭ neniu aperas... (_Ŝi
alproksimiĝas al la centra pordo, kaj revenas<!-- revenis -->._) Kiom da malpacienco
mi havas! Kaj diras mia patrino ke mi estas naivulino, ke mi nur
pensas ludi kaj ridi, kaj ke mi ne scias tion kio estas amo... Jes,
deksep jaroj, kaj ne plenaj ankoraŭ, sed mi scias bone kio estas
amegi, kaj kiom da maltrankvileco kaj larmoj tio kostas.
SCENO II
D.a Irene, D.a Francisca.
D.a Ire.--Sola kaj sen lumo vi lasis min tie.
D.a Fran.--Ĉar vi estis finanta vian leteron, patrino, kaj por
ne distri vin mi venis tien ĉi, kie estas multe pli malvarmete.
D.a Ire.--Sed tiu knabino, kie ŝi estas? kial ŝi ne alportas
kandelon? Pro la plej malgranda afero ŝi malfruas unu tutan jaron,
kaj mi kiu havas karakteron kiel pulvon... (_Ŝi sidiĝas._) Estu
ĉio por Dio!... Kaj ankoraŭ ne venis don Diego?
D.a Fran.--Ŝajnas ke ne.
D.a Ire.--Nu, memoru, filino mia, kion mi jam diris. Kaj atentu
ke mi ne ŝatas diri dufoje aferon ian. Tiu ĉi sinjoro estas
ofendita, kaj li havas grandan kaŭzon.
D.a Fran.--Bone; jes, sinjorino, mi ja scias. Ne min riproĉu
plu.
D.a Ire.--Tio ĉi ne estas riproĉi, filino; ĝi estas konsili.
Tial ke vi ne havas ankoraŭ saĝecon por kompreni kian bonaĵon
estas alveninta al nia pordo... Kaj aparte kiam mi estas kovrita de
ŝuldoj, tiel ke mi ne scias kio estus fariĝinta via malfeliĉa
patrino... ĉiam faletante kaj leviĝante... Kuracistoj, apoteko...
Kaj tiu sovaĝulo, don Bruno (sed ĉar li mortis, Dio lin pardonu!)
kiu igis min pagi po kvin kaj sep frankoj unu papereton da piloloj
el asafetido kaj kolokintido... Konsideru ke tre malmultaj sukcesas
fari edziniĝon kiel vian. Kvankam ni ne devas tian ŝancon al viaj
meritoj nek al mia agemeco, sed al la preĝoj de viaj onklinoj kiuj
estas piulinoj. Kion vi diras?
D.a Fran.--Mi, nenion, patrineto.
D.a Ire.--Fi! vi neniam diras ion. Dio min helpu! Kiam mi
parolas al vi pri tio, vi havas nenion por diri.
SCENO III
Rita _(eniras tra la centra pordo kun kandeloj kaj metas ilin
sur la tablon),_ D.a Irene, D.a Francisca.
D.a Ire.--Nu, virino, mi kredis, ke vi ne venus ja tiun ĉi
nokton.
Rita.--Sinjorino, mi malfruis ĉar oni devis eliri aĉeti
kandelojn... Tial ke la fumo de la lampo faras al vi tiom da malbono!
D.a Ire.--Certe, ĝi faras al mi grandegan malbonon, kun tiu ĉi
kapdoloro kiun mi suferas... Mi fine deviĝis forigi la kanforajn
bandaĵojn; ili neniel taŭgis por mi. La hostioj estas ŝajne
pli bonaj... Atentu, lasu tie la kandelon kaj portu alian en mian
ĉambron kaj fermu la kurtenojn por ke ĉio ne pleniĝu je kuloj.
Rita.--Tre bone. (_Ŝi prenas kandelon kaj ŝajnigas foriri._)
D.a Fran. (_Flanken al Rita._)--Ĉu li ne venis?
Rita.--Li venos.
D.a Ire.--Aŭskultu, donu la leteron kiu kuŝas sur la tablo
al servisto de l' gastejo, por ke li portu ĝin tuj al la poŝto.
(_Foriras Rita en la ĉambron de D.a Irene._) Kaj vi, karulino,
kion vi havas por vespermanĝi? Ĉar ni devas baldaŭ kuŝiĝi por
ekiri frumatene.
D.a Fran.--Ĉar la monaĥinoj donis al mi iom por manĝeti
posttagmeze...
D.a Ire.--Malgraŭ tio... almenaŭ iom da supo por komfortigi
la stomakon... (_Eniras Rita kun letero en la mano, kaj ĝis fino de
la sceno ŝajnigas ekiri kaj revenas, laŭ montro de la dialogo._)
Memoru, vi varmigu la buljonon kiun ni apartigis tagmeze kaj preparu
por ni du tasojn da supo, kaj alportu ilin tuj kiam ili estos pretaj.
Rita.--Ĉu nenion plu?
D.a Ire.--Ne, nenion... Ha! sed faru la supon bone varmigita.
Rita.--Jes, mi ja scias.
D.a Ire.--Rita!
Rita.--Ankoraŭ! Kion vi ordonas?
D.a Ire.--Memorigu bone la serviston, ke li tuj portu la
leteron... Sed ne, pli bone estas... Mi ne volas ke li portu ĝin,
ĉar ili estas tiel drinkemuloj, ke neniu povas... Diru vi al Simono,
ke mi diris ke li havu la bonecon meti ĝin en la poŝtakeston. Ĉu
vi komprenas?
Rita.--Jes, sinjorino.
D.a Ire.--Ha, aŭskultu!
Rita.--Ankoraŭ!
D.a Ire.--Vere, tio ĉi ne urĝas... sed tuj poste vi devas
preni la turdon el tie kaj pendigi ĝin tie ĉi, por ke ĝi ne falu
kaj vundiĝu... (_Foriras Rita tra la centra pordo._) Kian malbonan
nokton ĝi kaŭzis al mi! Imagu, do! La besto, dum la tuta, sankta
nokto, ne faris alion ol kantadi la _Gloria Patri_ kaj ripetadi la
preĝon pri la sankta mortkitelo. Tio estas, sendube, edifa... sed
kiam oni deziras dormi...
SCENO IV
D.a Irene, D.a Francisca.
D.a Ire.--Nu, kredeble don Diego renkontis iun sur la strato
kaj pro tio li malfruas... Vere li estas sinjoro tre respektinda,
tre akurata... Tiel bona Kristano! Tiel ĝentila! Tiel afabla! Kaj,
kia grandanima kaj malavara li estas! Kompreneble ĉe viro riĉa kaj
potenca... Kaj, kian hejmon li havas! Ĝi estas brila kiel oro; ĝi
estas mirinda... Kia tolaĵejo! kia kuirejo! kaj kia manĝaĵejo
plena je ĉio kion Dio donas! Sed ŝajnas, ke vi ne atentas kion mi
diras.
D.a Fran.--Jes, sinjorino; mi bone aŭdas, sed mi ne volis
interrompi vin.
D.a Ire.--Tie vi estos, filino mia, kiel fiŝo en akvo. Se vi
deziros birdetojn el la ĉielo vi havos ilin, ĉar li tiel amas vin,
kaj li estas nobelo tiel respektata kaj religia... Sed, aŭskultu
Francisca, efektive tio lacigas min ke vi ĉiam silentas kiam mi
parolas pri tio... Vere, vi estas enuiga!
D.a Fran.--Ho! patrineto, ne koleriĝu.
D.a Ire.--Kian kapricon vi havas! Ĉu vi pensas, ke mi ne scias
de kie venas ĉio tio? Ĉu vi ne vidas, ke mi bone konas la deziron
kiu eniris vian paseran kapon? Dio pardonu min!
D.a Fran.--Sed, kion vi scias do?
D.a Ire.--Kiel? Ĉu vi kredas, ke vi povas trompi min? Ho!
filino, mi estas ja nejuna, mi scias multe kaj mi havas tro da
sagaceco por ke vi povu trompi min.
D.a Fran.--(_Flanken._) Mi perdiĝis.
D.a Ire.--Ne kalkulante kun via patrino,--kvazaŭ vi ne havas
patrinon. Mi certigas vin, ke se ne estus por tio ĉi, estus ja
tute necese eltiri vin el la monaĥinejo. Kvankam mi estus devigata
fari la vojiradon piede kaj sole, mi estus eltiranta vin el tie...
Mirigas min la ideo de tiu ĉi knabino! Nur ĉar ŝi vivis iomete
da tempo inter monaĥinoj ŝi kaptis la kapricon fariĝi monaĥino
ŝi ankaŭ! Kion scias ŝi pri tio, kaj kion...? En ĉiuj statoj oni
servas Dion, Francinjo, sed la unua devo de filino obeema estas plaĉi
sian patrinon, ami ŝin, akompani ŝin, kaj konsoli ŝin en ŝiaj
kontraŭaĵoj... Sciu tion, do, se vi ankoraŭ ne scias ĝin.
D.a Fran.--Estas vere, patrino. Sed mi neniam intencis forlasi
vin.
D.a Ire.--Ho, tio estas ke mi ne scias...
D.a Fran.--Ne, sinjorino, kredu min. Francinjo neniam disiĝos
de sia patrino, nek donos al ŝi enuojn.
D.a Ire.--Pripensu ke estu certa tio kion vi diras.
D.a Fran.--Jes, sinjorino, ĉar mi ne scias mensogi.
D.a Ire.--Nu, filino, vi ja scias kion mi diras. Vi vidas kion
vi perdas, kaj vi konos la malĝojon kiun vi donos al mi se vi ne
kondutos dece... Ne forgesu tion.
D.a Fran.--(_Flanken._) Ho, ve!
SCENO V
D. Diego _(eniras tra la centra pordo kaj lasas sur la
tablo sian ĉapelon kaj bastonon),_ D.a Irene, D.a
Francisca.
D.a Ire.--Nu, kial tiel malfrue?
D. Die.--Tuj kiam mi eliris, mi renkontis la rektoron de Malago kaj
doktoron Padilla, kaj ĝis kiam ili plenigis min per ĉokolado kaj
kukoj ili ne volis lasi min. (_Li sidiĝas apud D.a Irene._) Kaj
nun, kiel vi fartas?
D.a Ire.--Tre bone.
D. Die.--Kaj D.a Francinjo?
D.a Ire.--D.a Francinjo ĉiam rememorema pri siaj monaĥinoj.
Mi ĵus diris al ŝi ke nun estas tempo ŝanĝi sistemon kaj pensi
sole plaĉi sian patrinon kaj ŝin obei.
D. Die.--Diablo! ĉu ŝi tiom rememoras...?
D.a Ire.--Ĉu vi miras? Ĉe knabinoj... Ili ne scias kion ili
deziras, nek kion ili abomenas. En tia aĝo, tiel...
D. Die.--Ne; iom post iom, tute ne. Precipe en tiu aĝo la pasioj
estas pli fortaj kaj decidemaj ol en nia, kaj des pli neperfekta
kaj malforta la saĝeco, ju pli perfortaj estas la agoj de l' koro.
(_Li ekkaptas unu manon de D.a Francisca kaj devigas ŝin sidiĝi
apud si._) Sed ĉu vere, D.a Francisca, vi volonte reirus en la
monaĥinejon?... Diru la veron.
D.a Ire.--Sed ŝi ne...
D. Die.--Permesu, sinjorino! permesu ke ŝi mem respondu.
D.a Fran.--Vi bone scias kion mi ĵus diris... Ne volu Dio ke mi
kaŭzu al vi malĝojon.
D. Die.--Sed tion vi diras tiel malgaje, kaj...
D.a Ire.--Tio estas komprenebla, sinjoro. Ĉu vi ne vidas...?
D. Die.--Silentu, pro Dio, D.a Irene, kaj ne diru al mi tion,
kio estas komprenebla. Kio estas komprenebla, tio estas ke la
knabino estu plena je timo, kaj ne kuraĝu diri eĉ vorton kiu povas
kontraŭstari tion, kion sia patrino volas ke ŝi diru... Sed se tio
okazus, ho, ve! kia ridinda rolo estus mia.
D.a Fran.--Ne, sinjoro, tion mem kion diras via Moŝto, tion
diras mi, la samon. Ĉar mi obeos ĉion, kion ŝi ordonos al mi.
D. Die.--Ordoni, karulino mia! Ĉe tiuj ĉi aferoj tiel delikataj
la gepatroj saĝaj ne ordonas. Ili inspiras, proponas, konsilas; jes,
ili tion faras, ĉion tion; sed ordoni! Kaj poste kiu forpelos la
bedaŭrindajn rezultatojn de tio kion ili ordonis? Ĉar, kiel ofte
ni vidas geedzojn malfeliĉajn, unuigojn monstrajn efektivigitajn
nur ĉar la malsaĝa patro volis ordoni kiam li ne devis ordoni?
Kiel ofte mizera virino trovas antaŭtempan morton en la palisaro
de klaŭstro ĉar ŝia patrino aŭ ŝia onklino obstinis donaci
al Dio ion kion Dio ne deziris. Ho! ne; tio estas malprava. Sciu,
D.a Francinjo, ke mi ne estas unu el tiuj homoj kiuj kaŝas
siajn difektojn. Mi scias ke nek mia vidiĝo nek mia aĝo estas
decaj enamigi iun ajn; sed nek ankaŭ kredis mi ke estas neeble ke
knabino saĝa kaj bone edukita povu ami min per tiu amo trankvila kaj
konstanta kiu tiom similas amikecon, kiu sola povas doni feliĉecon
en edza stato. Por ĝin ricevi mi ne serĉis fraŭlinon el tiuj, kiuj
vivadas en honesta libereco... Honesta; ĉar mi ne kulpigas tion kio
ne kontraŭstaras la praktikadon de virto. Sed, kiu estas ŝi, el
ĉiuj, kiu ne havus jam inklinon al alia amanto pli ŝatinda ol mi?
Kaj en Madrido! Pripensu, en ĉefurbo kiel Madrido!... Tiel pensante
ŝajnis al mi, ke eble mi trovos ĉe vi kion mi deziris.
D.a Ire.--Kaj vi povas kredi, sinjoro D. Diego, ke...
D. Die.--Mi tuj finos, sinjorino; permesu ke mi finu. Mi bone
komprenas, kara Francinjo, kian grandan influon havis sur vian animon
la sanktaj kutimoj kiujn vi vidis uzadi en tiu malpeka rifuĝejo
de la religio kaj la virto; sed se malgraŭ ĉio tio la fantazio
hejtigita, cirkonstancoj neatenditaj, igis vin elekti personon pli
indan, sciu ke mi nenion volas perforte. Mi estas verdirema; mia
koro kaj mia lango neniam kontraŭdiras unu la alian. Tion saman mi
petas al vi, Francinjo, sincerecon. La amo kiun mi havas por vi ne
devas igi vin malfeliĉa. Via patrino ne estas kapabla deziri ion
nejustan, kaj ŝi scias tre bone ke neniu estas feliĉa per forto.
Se vi ne trovas ĉe mi ecojn kiuj vin inklinas, se vi sentas alian
ameton en via koro, kredu min, la plej malgranda sekreto kaŭzus al
mi multegan bedaŭron.
D.a Ire.--Ĉu mi povas paroli nun, sinjoro?
D. Die.--Ŝi, ŝi devas paroli, kaj sen rememorigisto kaj sen
tradukisto.
D.a Ire.--Kiam mi tion ordonos...
D. Die.--Nu, vi povas nun tion ordoni, ĉar estas ŝi, kiu devas
respondi. Mi edziĝos kun ŝi; kun vi, ne.
D.a Ire.--Mi kredas, sinjoro D. Diego, ke nek kun ŝi nek kun
mi. Kian opinion havas vi pri ni? Prave diras ŝia baptopatro, kaj
tre klare li skribis al mi antaŭ malmultaj tagoj, kiam mi avizis
lin pri tiu ĉi fianĉiĝo. Ĉar, kvankam li ne revidis ŝin de la
tago kiam li tenis ŝin en preĝejo, li amas ŝin multege, kaj al
ĉiuj kiuj traveturas Burgon de Osma li demandas kiel ŝi fartas, kaj
senĉese li sendas komplimentojn per la kondukisto.
D. Die.--Bone, sinjorino, kion skribis la baptopatro? Aŭ, pli bone
parolante, kian rilaton havas tio ĉio al la afero kiu nun okupas
nin?
D.a Ire.--Jes, sinjoro, ĝi havas rilaton; jes, sinjoro.
Kaj kvankam mi mem tion diras, mi certigas al vi ke eĉ pastro ia
de Atocha neniam verkis leteron pli bonan ol tiu, kiun li sendis
pri la edziniĝo de la knabino... Kaj li ne estas profesoro, nek
abituriento, nek io simila, sed ordinara homo, kvazaŭ negrava,
simpla burĝo, kiu havas mizeran oficon kie li apenaŭ perlaboras
sufiĉon por manĝi... Sed li estas tre ruza, kaj scias ĉion, kaj
havas mirindan facilecon paroladi kaj skribas laŭ ĝojiga stilo,
preskaŭ la tuta letero estis verkita Latine,--ĉu vi aŭdas? kaj en
ĝi li donis tre prudentajn konsilojn. Ŝajnas ke li perfekte divenis
tion ĉi, kiu nun okazas al ni.
D. Die.--Sed, sinjorino, neniel okazas afero ia kiu povas vin
ofendi.
D.a Ire.--Kial? Ĉu vi volas ke mi ne ofendiĝu aŭdante vin
paroli pri mia filino laŭ maniero, kiu... Ŝi, kun aliaj amoj aŭ
duboj!... Nu, se tiaj ekzistus... Dio pardonu min!... mi mortigus
ŝin per batoj; ĉu vi scias? Respondu al li tuj, tial ke li volas,
ke vi parolu kaj mi silentu. Rakontu al li kiom da amantoj vi lasis
en Madrido, kiam vi estis dudekjara, kaj tiujn, kiujn vi havis en la
monaĥinejo ĉe tiu sankta virino. Diru tion por ke li trankviliĝu,
kaj...
D. Die.--Mi, sinjorino, estas pli trankvila ol vi.
D.a Ire.--Respondu al li.
D.a Fran.--Mi ne scias kion respondi. Vi estas tiel kolerigitaj.
D. Die.--Ne, karulino; tio ĉi estas nur iom klarigi tion, kion
oni devas diri, sed koleri! neniel. D.a Irene scias kiom mi
estimas ŝin.
D.a Ire.--Jes, sinjoro, mi tion scias, kaj mi estas tre dankema
pro la favoroj, kiujn vi faris al ni... kaj precipe por tio...
D. Die.--Neniu parolu pri danko; ĉio tio kion mi povas fari estas
malmulta... Mi nur deziras ke D.a Francinjo estu kontenta.
D.a Ire.--Nu, ĉu ŝi ne tia estas? Respondu.
D.a Fran.--Jes, sinjoro, mi estas kontenta.
D. Die.--Kaj ke la ŝanĝo de stato kiu alproksimiĝas ne kaŭzu al
ŝi la plej malgrandan bedaŭron.
D.a Ire.--Ne, sinjoro; tute kontraŭe. Edziĝo pli ŝatinda al
ĉiuj ne estas imagebla.
D. Die.--Sub tiu supozo mi povas certigi vin ke ŝi neniam havos
kaŭzon penti. En nia hejmo ŝi vivos amata kaj adorata; kaj mi
esperas ke per bonaĵoj mi meritos ŝian estimon kaj amikecon.
D.a Fran.--Mi dankas vin, sinjoro D. Diego... Al orfulino
malriĉa, senhelpa kiel mi!...
D. Die.--Sed de ecoj tiel estimindaj, ke ili ŝin indigas je pli
granda riĉeco.
D.a Ire.--Venu tien ĉi, venu... Venu tien ĉi, filino mia!
D.a Fran.--Patrineto!
(_D.a Francisca leviĝas, ĉirkaŭprenas sian patrinon, kaj ili sin
karesas reciproke._)
D.a Ire.--Ĉu vi vidas kiom mi amas vin?
D.a Fran.--Jes, sinjorino.
D.a Ire.--Kaj kiom mi serĉas vian feliĉecon; ĉar mia sola
celo estas vidi vin loĝigita antaŭ ol mi mortu.
D.a Fran.--Mi bone scias tion.
D.a Ire.--Karulino mia! Ĉu vi estos bona?
D.a Fran.--Jes, sinjorino.
D.a Ire.--Ho! vi ne scias kiom vin amas via patrino.
D.a Fran.--Sed, ĉu mi do ne amas vin?
D. Die.--Ni foriru, ni foriru de tie ĉi. (_Leviĝas D. Diego, kaj
poste D.a Irene._) Iu povas alveni kaj trovi nin tri plorantajn
kiel tri infanoj.
D.a Ire.--Jes; vi parolas prave.
(_Ili du iras en la ĉambron de D.a Irene. D.a Francisca iras poste;
kaj Rita, kiu eniras tra la centra pordo, ŝin haltigas._)
SCENO VI
Rita, D.a Francisca.
Rita.--Fraŭlino... He! Silenton! Fraŭlino...
D.a Fran.--Kion vi volas?
Rita.--Li venis.
D.a Fran.--Kiel?
Rita.--Li ĵus alvenis. Mi donis al li kareson,--petante al vi
pardonon--kaj nun li supreniras la ŝtuparon.
D.a Fran.--Ho, Dio!... Kion mi devas fari?
Rita.--Belega demando! Nun estas plej grave ne perdi tempon per
amindumaj sensencaĵoj... Al la afero... kaj prudente. Kaj memoru
ke en la loko, kie ni trovas nin la interparolado ne povas esti tre
longa... Jen li estas.
D.a Fran.--Jes; estas li.
Rita.--Mi foriras vigligi tiujn personojn... Kuraĝon, fraŭlino, kaj
decidecon. (_Ŝi eniras la ĉambron de D.a Irene._)
D.a Fran.--Ne, ne, ĉar mi ankaŭ... Sed ne konvenas...
SCENO VII
D. Carlos _(eniras tra la centra pordo),_ D.a
Francisca.
D. Car.--Francinjo!... Ĉarmulino mia!... Jen mi estas. Kiel vi
fartas, belulino? kiel?
D.a Fran.--Bonvenon al vi.
D. Car.--Kial tiel malĝoja? Ĉu ne meritas mia alveno pli da
ĝojo?
D.a Fran.--Estas vere. Sed ĵus okazis al mi aferoj kiuj
frenezigas min. Ĉu vi scias?... Jes, vi ja scias. Post kiam mi
skribis tiun leteron, oni venigis min... Morgaŭ Madridon... Tie
estas mia patrino.
D. Car.--Kie?
D.a Fran.--Tie, en tiu ĉambro. (_Montrante la ĉambron de
D.a Irene._)
D. Car.--Sola?
D.a Fran.--Ne, sinjoro.
D. Car.--Ĉu kun la fianĉo edzigota? (_Li alproksimiĝas al la
ĉambro de D.a Irene, haltas kaj revenas._) Plibone... Sed, ĉu ne
estas alia kun ŝi?
D.a Fran.--Neniu plu... Kion vi pensas fari?