NORA. Ba! Mi ne parolas pri la mono, kiun mi al vi sxuldas. Diru
al mi kioman sumon vi postulas de mia edzo, kaj mi havigos al vi la
monon.
KROGSTAD. Mi postulas neniun monon de via edzo.
NORA. Kion vi do postulas?
KROGSTAD. Tion vi sciu. Mi volas min restarigi, sinjorino; volas
supren; kaj por tio via edzo helpu min. Dum unu jaro kaj duono mi
faris nenion malhonestan; en tiu periodo mi batalis kontraux peniga
malricxeco; mi estis kontenta laborigante min supren sxtupon post
sxtupo. Nun mi estas forpelita, kaj mi ne lasas min kontentigi nur
per indulga reakcepto. Mi volas supren, auxdu. Mi volas reen en la
bankon, -- ekhavi pli altan postenon; via edzo starigu postenon por
mi --
NORA. Tion li neniam faros!
KROGSTAD. Li faros; mi konas lin; li ecx ne kuragxos grumbli. Tuj
kiam mi estos tie interne kune kun li, vi vidos! Post jaro mi estu
la dekstra mano de la direktoro. Estos Nils Krogstad kaj ne Torvald
Helmer, kiu estros la Akciobankon.
NORA. Tion vi neniam spertos!
KROGSTAD. Eble vi volas --?
NORA. Nun mi kuragxas.
KROGSTAD. Pa, vi ne timigas min. Delikata, dorlotata sinjorino,
kiel vi --
NORA. Vi vidos; vi vidos!
KROGSTAD. Sub la glacio, eble? Profunde en la malvarma,
karbonigra akvo? Kaj poste en la printempo flosanta elprofunde,
malbela, nerekonebla, kun defalanta hararo.
NORA. Vi ne timigas min.
KROGSTAD. Ankaux vi ne timigas min. Tiajxojn oni ne faras,
sinjorino Helmer. Krome por kio utilus? Mi tamen havas lin en la
posxo.
NORA. Poste? Kiam mi ne plu --?
KROGSTAD. Cxu vi forgesas, ke tiam _mi_ decidos pri via
reputacio?
(_Nora_ konsternita staras lin rigardante)
KROGSTAD. Nu jes, nun mi avertis vin. Ne faru iun stultajxon.
Kiam Helmer estos ricevinta mian leteron, mi atendos mesagxon de
li. Kaj bone memoru, ke estas via edzo, kiu mem devigis min denove
iri tian vojon. Tion mi neniam pardonos al li. Adiaux, sinjorino.
(Li eliras tra la antauxcxambro.)
NORA (al la pordo de la antauxcxambro, malfermas gxin duone kaj
sxtelauxskultas). Foriras. Ne liveras la leteron. Ho ne, ne, estus
ja tute neeble! (malfermas la pordon pli kaj pli) Kio estas?
Li staras ekstere. Ne malsupreniras la sxtuparon. Cxu li
hezitas? Li eble --?
(Letero falas en la leterskatolon; poste oni auxdas la pasxojn
de _Krogstad_ perdigxantaj malsupre de la sxtuparo)
NORA (kun mallauxta ekkrio, kuras trans la plankon kaj al la tablo
apud la sofo; mallonga pauxzo). En la leterskatolo! (sxteliras
timeme al la pordo de la antauxcxambro) Tie gxi kusxas. -- Torvald,
Torvald, -- nun ni estas sensavaj!
LINDE (venas kun la kostumo el la maldekstra cxambro). Nun mi ne
trovas ion plian por ripari. Eble ni surprovu --?
NORA (rauxke kaj mallauxte). Kristine, venu cxi tien.
LINDE (jxetas la kostumon sur la sofon). Kio estas al vi? Vi
aspektas kiel konfuzita.
NORA. Venu. Vi vidas tiun leteron? _Tie_; vidu, -- tra la
vitrajxo en la leterskatolo.
LINDE. Jes, jes; mi bone vidas.