NORA. Okazos la terurajxo. Gxi tamen venos. Ne, ne, ne. Ne povas
okazi; ne okazu.
(Sxi iras kaj riglas la pordon de _Helmer._)
(La _cxambristino_ malfermas la pordon de la antauxcxambro
por _juristo Krogstad_, kaj fermas malantaux li. Li estas
vestita en vojagxpelto, botoj kaj felcxapo.)
NORA (proksimigxas al li). Parolu mallauxte; mia edzo estas
hejme.
KROGSTAD. Nu, lasu lin.
NORA. Kion vi volas?
KROGSTAD. Informigxi pri io.
NORA. Do, rapide. Kio estas?
KROGSTAD. Vi certe scias, ke mi ricevis mian maldungon.
NORA. Mi ne povis malhelpi gxin, sinjoro Krogstad. Mi batalis
gxis ekstremo por via afero; sed helpis neniom.
KROGSTAD. Cxu via edzo ne havas pli da amo al vi? Li scias pri
kio mi povas endangxerigi vin, sed tamen li kuragxas --
NORA. Kiel povas vi imagi, ke li sciigxis pri tio?
KROGSTAD. Ho ne, mi ankaux tion ne pensis. Ne karakterizus mian
bonan Torvald Helmer montri tiom da vira kuragxo --
NORA. Sinjoro Krogstad, mi postulas estimon por mia edzo.
KROGSTAD. Dio gardu, cxian sxuldatan estimon. Sed cxar sinjorino
tiel timeme tenas la aferon kasxita, mi rajtas supozi, ke post
hieraux vi iom pli bone informigxis pri la graveco de tio, kion vi
vere faris?
NORA. Pli ol _vi_ iam ajn povus al mi instrui.