NORA. Do estas tial ke tiu povra Krogstad --

HELMER. Hm.

NORA (dauxre apogata al la segxodorso; malrapide tauxzante liajn

nukharojn). Se vi ne estus tiom okupata, mi estus petinta vin pri

ege granda servo, Torvald.

HELMER. Diru. Kio estus?

NORA. Estas ja neniu, kiu havas tiel delikatan guston kiel vi. Mi

ege dezirus aspekti bele en la kostumobalo. Torvald, eble vi povus

helpi min kaj decidi, kion mi prezentu, kaj kia estu mia

kostumo?

HELMER. Jen, jen; la obstinulineto sercxas savonton?

NORA. Jes, Torvald, mi neniel progresas sen via helpo.

HELMER. Bone, bone; mi pensos pri la afero; ni trovos solvon.

NORA. Ho, kiom bona vi estas. (iras al la Jularbo; pauxzo) Kiel

bele la rugxaj floroj aspektas. -- Sed diru, cxu vere estas tiom

fia, la ago pri kiu Krogstad kulpigxis?

HELMER. Skribis falsajn nomojn. Vi ne distingas, kion tio

signifas?

NORA. Eble li tion faris pro mizero?

HELMER. Eble, aux, kiel multaj faras, senprudente. Mi ne estas

tiel senkora, ke mi senplue kondamnus homon pro tia unusola

ago.

NORA. Ne, vere ne, Torvald?

HELMER. Multaj povas morale rehonorigi sin, se ili malkasxe

konfesas sian kulpon kaj akceptas sian punon.

NORA. Punon --?

HELMER. Sed tiun vojon Krogstad ne iris; li trahelpis sin per

ruza artifiko; kaj estas tio, kio morale detruis lin.

NORA. Vi kredas, ke farigxus --?

HELMER. Pensu nur, kiel tia kulpokonscia homo devas mensogi kaj

hipokriti kaj simuli al cxiuj flankoj, kaj montri maskon antaux

siaj plej proksimaj, ecx antaux sia propra edzino kaj siaj propraj

infanoj. Kaj tio koncerne la infanojn, tio estas la plej terura,

Nora.

NORA. Kial?

HELMER. Cxar tia haladza etoso de mensogo enkondukas infekton kaj

malsanojn en la vivon de tuta hejmo. Cxiuj enspiroj de la infanoj

en tia hejmo estas plenaj de gxermoj por io fia.

NORA (pli proksime malantaux li). Kaj pri tio vi estas tute

certa?

HELMER. Kara mia, tion mi suficxe ofte spertis kiel advokato.

Preskaux cxiuj frue koruptitaj homoj havis mensogantajn

patrinojn.

NORA. Kial gxuste -- patrinojn?

HELMER. Devenas plej ofte de la patrinoj; sed patroj kompreneble

influas en la sama direkto; tion tre bone scias cxiu juristo. Kaj

tamen tiu Krogstad dum jaroj en sia hejmo venenigis siajn proprajn

infanojn en mensogo kaj simulo; tial mi nomas lin morale koruptita.

(etendas al sxi la manojn) Tial, mia dolcxa Nonja promesu al mi ne

pledi por li. Vian manon pri tio! Nu do, kio estas? Donu al mi la

manon! Jen bone. Do decidite. Mi certigas al vi, ke ne eblus labori

kune kun li; mi fakte sentas korpan malsanon en la cxeesto de tiaj

homoj.

NORA (tiras al si la manon, kaj iras al la alia flanko de la

Jularbo). Kiom varme estas. Kaj mi, kiu havas tiom por fari.

HELMER (ekstaras kaj kolektas siajn dokumentojn). Nu, mi devas ja

provi tralegi iom de tiuj dokumentoj antaux ol iri al la tablo.

Ankaux vian kostumon mi devas pripensi. Kaj krome mi havas preta

ion por pendigi en orpapero sur la Jularbo. (metas la manon sur

sxian kapon) Ho vi, mia benita kantbirdeto. (Li iras en sian

cxambron kaj fermas la pordon post si.)

NORA (mallauxte post silento). Ho ne! ne estas tiel. Estas

neeble. Devas esti neeble.

VARTISTINO (cxe la pordo maldekstre). La etuloj tiel bele petas,

ke ili povu enveni al panjo.

NORA. Ne, ne, ne; Ne enlasu ilin al mi! Restu cxe ili vi,

Anne-Marie.

Puphejmo · 第 42 / 83 题