KROGSTAD. Ankaux mi iam konis sxin.
NORA. Mi scias.
KROGSTAD. Ehe? Vi scias pri tiu afero. Tion mi pensis. Do,
permesu ke mi vin demandu rekte: Cxu sinjorino Linde ricevos
postenon en la Akciobanko?
NORA. Kial vi povas permesi al vi pridemandi _min_, sinjoro
Krogstad, vi, kiu estas unu el la subuloj de mia edzo? Sed cxar vi
demandas, mi sciigu vin: Jes, sinjorino Linde estos dungata. Kaj
estas mi, kiu pledis por sxi, sinjoro Krogstad. Do nun vi
scias.
KROGSTAD. Mi do kalkulis gxuste.
NORA (iom pasxadas sur la planko). Hm, oni havas ja iometan
influon, mi supozas. Kvankam oni estas virino, tio ne signifas, ke
-- Kiam oni staras en subula rilato, sinjoro Krogstad, oni devus
vere esti singarda kaj ne ofendi iun, kiu -- eh --
KROGSTAD. -- kiu havas influon?
NORA. Jes gxuste.
KROGSTAD (sxangxas tonon). Sinjorino Helmer, bonvolu uzi vian
influon por mi.
NORA. Kion do? Al kio vi celas?
KROGSTAD. Bonvolu prizorgi, ke mi gardu mian subalternan postenon
en la banko.
NORA. Kion tio signifu? Kiu intencas preni de vi vian
postenon?
KROGSTAD. Ho, vi ne bezonas ludi nescion antaux mi. Mi bone
komprenas, ke ne estos agrable por via amikino riski renkonti min;
kaj nun mi ankaux komprenas, kiun mi danku por la decido forpeli
min.