NORA (sufokata ekkrio; turnas sin kaj eksaltas duone supren). Ho,
kion vi volas?
KROGSTAD. Pardonu; la ekstera pordo estis nur duone fermita; iu
estas forgesinta fermi gxin --
NORA (ekstaras). Mia edzo ne estas hejme, sinjoro Krogstad.
KROGSTAD. Tion mi scias.
NORA. Nu -- kion vi do volas?
KROGSTAD. Paroli kelkajn vortojn kun vi.
NORA. Kun --? (al la infanoj, mallauxte) Eniru al Anne-Marie.
Kion? Ne, la fremda viro ne volas ion malbonan fari al panjo. Ni
denove ludos post kiam li foriris. (Sxi kondukas la infanojn en la
maldekstran cxambron kaj fermas la pordon malantaux ili)
NORA (maltrankvila, atentema). Vi volas paroli kun mi?
KROGSTAD. Jes, mi volas.
NORA. Hodiaux --? Sed ankoraux ne estas la unua en la monato.
KROGSTAD. Ne, sed estas Julvespero. Dependas de vi kian
Julplezuron vi havos.