NORA. Do estas --

KROGSTAD. Nur sekaj bankaferoj, sinjorino; tute nenio alia.

NORA. Nu, bonvolu eniri la oficejpordon.

(salutas indiferente, fermante la pordon de la antauxcxambro;

poste sxi ordigas ion cxe la forno)

LINDE. Nora, -- kiu estas tiu sinjoro?

NORA. Estas juristo Krogstad.

LINDE. Do vere estas li.

NORA. Vi konas tiun homon?

LINDE. Mi konis lin -- antaux pluraj jaroj. Dum periodo li estis

prokuristo en nia distrikto.

NORA. Jes, li ja estis.

LINDE. Kiom li sxangxigxis.

NORA. Li travivis malfelicxan edzecon.

LINDE. Nun li ja estas vidvo.

NORA. Kun multaj infanoj. Jen, fine ekflamas en la forno.

(Sxi fermas la pordon de la forno, kaj sxovas la balancan segxon

iom flanken)

LINDE. Li agadas en multspecaj negocoj, oni diras?

NORA. Cxu? Povas esti; mi tute ne scias --. Sed ni ne pensu pri

negocaj aferoj. Estas tiel tede.

(_Doktoro Rank_ venas el la oficejo de _Helmer_)

RANK (enirante, parolante al _Helmer_). Ne, ne; mi ne volas

gxeni; prefere mi eniru al via edzino. (fermas la pordon kaj

rimarkas sinjorinon _Linde_) Pardonu, eble mi gxenos ankaux

tie cxi.

NORA. Neniel. (prezentas) Doktoro Rank. Sinjorino Linde.

RANK. Nu tiel. Nomo, kiun oni ofte auxdas en cxi tiu hejmo. Mi

kredas ke mi preterpasis vin, Sinjorino, en la sxtuparo, kiam mi

venis.

LINDE. Jes; mi supreniras malrapide; mi ne bone eltenas.

RANK. Aha, iom kaduka interne?

LINDE. Prefere trostrecxita.

RANK. Nenio alia? Do vi certe venis al la urbo por iom ripozi en

la multaj festenoj?

LINDE. Mi venis por trovi laboron.

RANK. Cxu tio estu efika rimedo kontraux troa strecxo?

LINDE. Oni devas vivi, sinjoro doktoro.

RANK. Jes, estas ja gxenerala opinio, ke estas tiom necese.

NORA. Ho, ne troigu, doktoro Rank, -- ankaux vi volas tamen

vivi.

RANK. Certe jes, mi volas. Tiel mizera kiel mi estas, mi tamen

deziras subigxi plej longe la torturon. Estas same pri cxiuj miaj

pacientoj. Kaj tiel estas ankaux pri la morale infektitaj. Gxuste

nun estas unu tia morale malsanuleja kandidato cxe Helmer --

LINDE (mallauxte). Aj!

NORA. Al kiu vi aludas?

RANK. Nu, estas iu juristo Krogstad, homo pri kiu vi nenion

scias. Difektigxis liaj karakterradikoj, Sinjorino. Sed ecx li,

kvazaux estus gravege, komencis paroli pri la neceso _vivi._

NORA. Eh, pri kio volis li paroli kun Torvald?

RANK. Vere mi ne scias; mi auxdis nur, ke estas io pri la

Akciobanko.

NORA. Mi ne sciis ke Krog --, ke tiu juristo Krogstad havas

rilaton kun la Akciobanko.

RANK. Sed jes, li estas iel dungita tie. (al sinjorino _Linde_) Mi

ne scias, cxu oni ankaux en via distrikto havas tiajn homojn, kiuj

anhelante cxirkauxkuras por elflari moralan putradon, kaj poste

enmetigi la koncernaton por observado en iun avantagxan oficon. La

sanaj devas rezignacie stari ekstere.

LINDE. Estas ja la malsanaj, kiuj pleje bezonas lokon

interne.

RANK (sxultrotiras). Jen gxuste tio. Estas tiu konsidero, kiu

faras el nia socio malsanulejon.

(_Nora_ en siaj propraj pensoj, ekridas kaj frapas la manojn.)

RANK. Kial vi ridas pri tio? Cxu vi funde scias kio estas la

socio?

NORA. Cxu mi zorgu pri tiu teda socio? Mi ridis pri io tute alia,

-- io ege amuza. -- Diru, doktoro Rank, -- cxiuj kiuj nun estas

dungitaj en la Akciobanko, estos nun dependaj de Torvald, cxu

ne?

RANK. Do estas _tio_,

kion vi trovas tiom ege amuza?

NORA (ridetas kaj kantetas). Lasu al mi pri tio! Lasu al mi pri

tio! (pasxas tien kaj reen sur la planko) Jes, vere estas ege amuze

pensi, ke ni -- ke Torvald ekhavis tiom da influo sur multajn

homojn. (elprenas la saketon el la posxo) Doktoro Rank, bonvolu

etan makaronon.

RANK. Jen, jen; makaronojn. Mi kredis, ke tiuj estas malpermesitaj

varoj cxi tie.

NORA. Jes, sed tiuj estas kelkaj, kiujn Kristine donis al mi.

LINDE. Kio? Mi --?

NORA. Nu, nu, nu; ne timigxu. Vi ne povis scii, ke Torvald

malpermesis tiajxojn. Sciu ke li timas, ke ili malbeligos miajn

dentojn. Sed pa, -- unu fojon --! Cxu ne, doktoro Rank? Bonvolu!

(metas en lian busxon makaronon) Kaj ankaux vi, Kristine. Kaj ankaux

mi havu unu; nur etetan -- aux eble du. (denove marsxas)

Jes, nun vere mi estas senmezure felicxa. Nun restas nur io sola,

kion mi ege dezirus fari.

RANK. Nu? Kaj kio estas tio?

NORA. Estas io, kion mi ege sxatus diri, kun Torvald

auxskultanta.

RANK. Kaj kial vi do ne povas tion diri?

NORA. Ne, mi ne kuragxas, cxar estas tro malbela.

LINDE. Malbela?

RANK. Nu ja, sekve ne estas konsilinde. Sed al ni vi ja povas --.

Kio do estas tio, kion vi tiom ege sxatus diri kun Helmer

auxskultanta?

NORA. Mi treege sxatus diri: Diablo prenu!

RANK. Vi estas freneza!

LINDE. Sed Dio gardu, Nora --!

RANK. Diru. Jen li estas.

NORA (kasxas la saketon). Ts, ts, ts.

(_Helmer_ kun surtuto sur la brako kaj cxapelo en la mano

venas el sia cxambro)

NORA (al li renkonte). Nu, kara Torvald, vi liberigxis de li?

HELMER. Jes, nun li foriris.

NORA. Permesu ke mi prezentu: Estas Kristine, kiu venis al la

urbo.

Puphejmo · 第 22 / 83 题