LINDE. Mi opinias, ke estas malprudente, ke vi sen lia scio --

NORA. Sed gxuste li devis ja nepre nenion scii! Je Dio, cxu vi ne

komprenas tion? Li ecx ne devus scii kiom dangxere estas pri si. Ja

al mi la kuracistoj venis kaj diris, ke lia vivo estas en dangxero;

ke nenio alia povus savi lin krom restado en suda lando. Jen

komprenu, ke unue mi devis provi palpe sercxi la vojon. Mi

prezentis al li kiel bone estus por mi kiel por aliaj junaj edzinoj

vojagxi eksterlanden; mi ploris kaj petis; mi diris ke li absolute

devus pripensi la cirkonstancojn en kiuj mi estas, kaj ke li devus

esti gxentila kaj cedi al mi; kaj jen mi sugestis ke li povus

pruntepreni sumon. Sed tiam li farigxis preskaux kolera, Kristine.

Li diris, ke mi estas facilanima, kaj ke estas lia devo kiel edzo

ne cedi al tiaj kapricoj kaj ideoj -- kiel li nomis ilin. Nu ja, mi

pensis, savota vi estu; kaj tiam mi trovis rimedon --

LINDE. Kaj via edzo, cxu li ne sciigxis de via patro, ke la mono

ne venis de li?

NORA. Ne, neniam. Pacxjo mortis gxuste en tiuj tagoj. Mi intencis

informi lin pri la afero kaj peti lin nenion malkasxi. Sed cxar li

kusxis malsana --. Bedauxrinde, ne farigxis necese.

LINDE. Kaj vi neniam poste konfidis vin al via edzo?

NORA. Ne, pro cxielo! kiel vi povas pensi tion. Li, kiu estas

tiom severa en tiu rilato. Kaj krome -- Torvald, kun sia vira

memkonscio -- kiom gxene kaj humilige estus por li scii, ke li ion

sxuldus al mi. Tio tute missxovus la rilaton inter ni; nia bela,

felicxa hejmo ne plu restus, kio gxi nun estas.

LINDE. Kaj vi neniam informos lin?

NORA (pensema, duone ridetante). Jes -- iam eble; -- post multaj

jaroj, kiam mi ne plu estos tiel bela kiel nun. Ne ridu!

Kompreneble mi pensas: Kiam Torvald ne plu sxatos min kiel nun;

kiam li ne plu trovos plezuron rigardi min danci por li, alivesti

min kaj deklami. Tiam estus bone havi ion rezerve -- (interrompas)

Pa, pa, pa. Tiu tempo neniam venos. -- Nu, kion vi diras pri mia

granda sekreto, Kristine? Cxu ne ankaux mi tauxgas por io? -- Cetere

sciu, ke tiu afero multe maltrankviligis min. Ne estis cxiam facile

por mi plenumi la devojn en gxusta tempo. Sciu ke en la mondo de

negoco estas io, kio nomigxas kvaronjaraj rentoj, kaj io kio

nomigxas partopago; kaj estas cxiam malfacile trovi monon por ili.

Sekve mi devis sxpari tie kaj tie laux ebleco, kiel vi komprenas.

El la sumo por mastrumado mi povis nenion flankenmeti, cxar Torvald

devis ja bone vivi. La infanoj ne povis esti malbone vestitaj; kion

mi ricevis por ili, mi opiniis, ke mi devas por ili uzi. La

dolcxaj, benitaj etuloj!

LINDE. Do vi rezignis pri viaj propraj bezonajxoj, kompatinda

Nora?

NORA. Kompreneble. Mi ja estis la unua por tio. Cxiam kiam

Torvald donis al mi monon por novaj roboj aux io simila, mi neniam

uzis pli ol la duonon; acxetis cxiam la plej simplajn kaj

malmultekostajn specojn. Dia beno estis, ke cxio tiel bone konvenas

al mi, tiel ke Torvald nenion observis. Sed estis al mi peze

multajn fojojn, Kristine; cxar tamen estas agrable porti belajn

vestojn. Cxu ne?

LINDE. Ho jes, vere.

NORA. Nu, mi ja ankaux havis aliajn enspezfontojn. Lastan vintron

mi sukcesis ricevi kopilaboron. Mi sxlosis la pordon de mia

cxambro, kaj cxiun vesperon mi sidis skribante gxis malfrue en la

nokto. Aj! Mi estis ofte laca, lacega. Sed tamen estis ege amuze

tiel sidi laborante kaj gajni monon. Mi preskaux sentis min

viro.

LINDE. Sed kiom vi nun tiel povis repagi?

NORA. Nu, tion mi ne povas gxuste diri. Sciu ke pri tiaj aferoj

estas tre malfacile teni klaran superrigardon. Mi scias nur, ke mi

pagis cxiom, kiom mi povis alrasti. Multfoje mi ne vidis eliron.

(ridetas) Tiam mi sidis cxi tie revante, ke maljuna ricxa sinjoro

enamigxis en mi --

LINDE. Kio? Kiu sinjoro?

NORA. Pa, pa! -- ke jen li mortis, kaj kiam oni malfermis lian

testamenton, oni legis tie grandlitere: "Mian monon la afabla

sinjorino Nora Helmer tuj ekhavu kontante elpagata."

LINDE. Sed kara Nora, -- kia sinjoro tiu estas?

NORA. Bona Dio! Cxu vi ne komprenas? La maljuna sinjoro tute ne

ekzistis; estis ja nur fantazio, pri kiu mi sidis cxi tie revante

ree kaj ree, kiam mi ne vidis eblecon ekhavi monon. Tamen estas

indiferente; tiu maljuna, teda homo restu kie li estas; mi sopiras

nek lin nek lian testamenton, cxar nun mi estas senzorga.

(eksaltas) Ho Dio! Tamen estas gxuige pri tio pensi, Kristine!

Senzorga! Povi esti senzorga, tute senzorga; povi ludi kaj danci

kun la infanoj; povi ornami kaj beligi en la domo, cxion kiel

Torvald sxatas gxin! Kaj imagu, baldaux venos printempo kun vasta,

blua cxielo. Kaj eble ni povos iom vojagxi. Eble mi revidos la

maron. Ho, jes, estas ja vere grandioze vivi kaj esti felicxa.

(sonoras en la antauxcxambro)

LINDE (ekstaras). Oni sonorigas; eble pli bone ke mi foriru.

Puphejmo · 第 20 / 83 题