NORA (ridetas). Jes, tion kredas Torvald kaj cxiuj aliaj; sed --

LINDE. Sed --?

NORA. Pacxjo donis al ni ecx ne unu sxilingon. Estis mi, kiu

havigis al ni la monon.

LINDE. Vi? La tutan grandan sumon?

NORA. Mil ducent talerojn. Kvar mil ok cent kronojn. Jen, kion vi

diras?

LINDE. Jes sed, Nora, kiel eblis? Cxu vi gajnis en la

loterio?

NORA (malestime). En la loterio? (siblas) Kia lerteco estus

tio?

LINDE. Sed de kie vi ricevis gxin?

NORA (kantetas kaj ridetas mistere). Hm; tra la la la!

LINDE. Cxar pruntepreni vi ja ne povis.

NORA. Nu? Kial ne?

LINDE. Ne, edzino ne rajtas pruntepreni sen la konsento de la

edzo.

NORA (jxetskuas la kapon). Nu, kiam estas edzino, kiu iom tauxgas

pri negocaj aferoj, -- edzino kiu scias iom sagxe arangxi, kaj --

Puphejmo · 第 18 / 83 题