UNUA AKTO

(Hejmeca kaj agrabla, sed ne lukse meblita cxambro. Pordo

dekstre en la fono kondukas al la antauxcxambro; alia pordo

maldekstre fone kondukas al la oficejo de _Helmer_. Inter tiuj

pordoj estas piano. Meze de la maldekstra muro estas pordo, kaj pli

antauxe estas fenestro. Cxe la fenestro estas ronda tablo kun

braksegxoj kaj malgranda sofo. Sur la dekstra muro, iom malantauxe,

estas pordo, kaj iom pli antauxe estas kahxela forno, apud kiu

estas braksegxoj kaj balanca segxo. Inter la forno kaj la flanka

pordo estas tableto. Kuprogravurajxo sur la muro. Etagxero kun

porcelanajxoj kaj aliaj malgrandaj artajxoj; malgranda librosxranko

kun libroj lukse binditaj. Tapisxo sur la planko; fajro en la

forno. Vintrotago.)

(Oni sonorigas en la antauxcxambro; poste oni auxdas ke iu

malfermas. _Nora_ envenas, kontente kantetante; sxi estas

vestita elirveste kaj portas plurajn paketojn, kiujn sxi metas sur

la tablon dekstre. Sxi lasas malferma la pordon post si, kaj oni

vidas portiston, kiu portas Julpiceon kaj korbon, kiujn li donas al

la cxambristino, kiu malfermis por ili.)

NORA. Kasxu bone la Jularbon, Helene. La infanoj nepre ne vidu

gxin antaux la vespero, kiam gxi estos ornamita. (al la portisto;

elprenante la monujon) Kiom --?

PORTISTO. Kvindek oerojn.

NORA. Jen unu krono. Ne! Vi prenu la tuton.

(La _portisto_ dankas kaj foriras. _Nora_ fermas la

pordon. Sxi dauxre ridas mallauxte kaj kontente dum sxi deprenas la

supervestojn)

NORA (prenas papersaketon kun makaronoj el la posxo kaj mangxas

kelkajn; poste sxi iras piedpinte kaj sxtelauxskultas cxe la pordo

de sia edzo). Jes, li estas hejme. (kantetas denove irante al la

dekstra tablo)

HELMER (en sia cxambro). Cxu estas la alauxdeto, kiu kvivitas

tie?

NORA (malfermante kelkajn paketojn). Jes, estas.

HELMER. Cxu estas la sciureto, kiu cxirkauxkuras tie?

NORA. Jes!

HELMER. Kiam revenis la sciureto!

NORA. Jxus nun! (metas la saketon kun makaronoj en la posxon, kaj

visxas sian busxon) Venu, Torvald, kaj rigardu kion mi acxetis.

HELMER. Ne gxenu min! (iom poste; malfermas la pordon, rigardas,

tenante plumon) Acxetis, vi diras? Cxion cxi? Do mia disipa birdeto

flirtis denove malsxparante monon!

NORA. Jes, sed, Torvald, cxi-jare ni vere povas iom senbridigxi.

Estas ja la unua Julfesto, kiam ni ne bezonas sxpari.

HELMER. Nu, nu! Malsxpari ni ne povas.

NORA. Tamen, Torvald, iomete ni nun povas malsxpari, cxu ne? Nur

etan iometon. Vi ja ricevos grandan salajron kaj gajnos multe,

multe da mono.

HELMER. Jes, ekde novjaro; sed poste pasos kvarona jaro antaux

nova salajrodato.

NORA. Pa! Ni povas ja pruntepreni intertempe.

HELMER. Nora! (proksimigas sin al sxi kaj sxerce pincxas sxian

orelon) Cxu estas la facilanimeco kiu denove ludas? Supozu ke mi

hodiaux prunteprenis mil kronojn, kaj vi elspezis ilin dum la

Julsemajno, kaj ke novjarvesperon tegolo trafis al mi la kapon, kaj

jen finite pri mi --

NORA (kovras lian busxon per sia mano). Ho fi! Ne parolu tiel

malbele!

HELMER. Supozu ke io simila okazus, -- kio poste?

NORA. Se io tiel terura okazus, estus tute egale por mi cxu mi

havus sxuldojn aux ne.

HELMER. Nu, sed la personoj de kiuj mi pruntis?

NORA. Ili? Kiu zorgas pri ili? Ili estas ja fremduloj.

HELMER. Nora, Nora, vi estas virino! Tamen parolante serioze,

Nora, vi scias, kion mi pensas tiurilate. Neniun sxuldon! Neniam

pruntepreni! Hejmo kiu fondigxas sur sxuldoj, farigxos senlibera,

do malbela. Gxis nun ni du kune eltenis brave; kaj tion ni ankaux

faros dum la mallonga tempo ankoraux necesa.

NORA (iras al la forno). Jes ja, kiel vi volas, Torvald.

HELMER (sekvas sxin). Nu, nu; la kantalauxdo ne trenu siajn

flugilojn. Kio? Cxu la sciureto staras tie pauxtante? (elprenas la

monujon) Nora, divenu kion jen mi havas.

NORA (turnas sin rapide). Monon!

HELMER. Jen rigardu! (donas al sxi kelkajn monbiletojn) Kara mia,

certe mi scias, ke en hejmo dum la Jultempo oni multe bezonas.

NORA (kalkulas). Dek -- dudek -- tridek -- kvardek. Ho,

dankon, dankon, Torvald; tio helpos min longe.

HELMER. Jes, vere gxi devus.

NORA. Jes, jes, vere helpos. Sed venu por ke mi montru al vi,

kion mi acxetis. Kaj kiom malmultekoste! Rigardu, novajn vestojn

por Ivar -- kaj sabron. Kaj jen cxevalo kaj trumpeto por Bob. Kaj

jen pupo kaj pupa lito por Emmy; estas simplaj; sed sxi ja

cxiuokaze baldaux dissxiros ilin. Kaj jen robsxtofo kaj tukoj por

la servistinoj; maljuna Anne-Marie devus ja havi multe pli.

HELMER. Kaj kio estas en jena paketo?

NORA (krias). Ne, Torvald, tiun vi nur rajtas vidi

cxi-vespere!

HELMER. Nu, tiel. Sed diru nun al mi, vi malsxparulineto, kion vi

pensis por vi mem?

NORA. Pa! Por mi? Mi tute nenion deziras.

HELMER. Certe vi ion deziras. Menciu al mi ion moderan, kion vi

pleje sxatus havi.

Puphejmo · 第 6 / 83 题