RUBAJATO DE OMARO KAJAMO.

Tradukita de Ben Elmy.

1

Vekigxu! Jen, la suno jam forpelas

Stelojn kaj nokton; el cxiel' akcelas

Radi' unua, kaj per sia brilo,

La turo de l'Sultano alte helas.

2

Dum el mallum' kreskadis taga pleno,

Auxdigxis vocx', plendante pri deteno,--

"Dormulo, kial vi ekstere restas?

En templo jam atendas la festeno!"

3

La kok' ekkrias; cxiuj en akordo,

Ekpetas, "Malfermata estu pordo!

Ni povas resti iom nur da tempo,

Nek plu vidigxos cxe la tera bordo!"

4

Printempo, la naskigxo de novjaro!

Revivas nun la juna deziraro;

Sed homo pensa pace nun forigxas,

Cxe fresxaj blankaj floroj de l'kamparo.

5

Iram' pereis, vere, kun jasmeno,

Sed restas lag' alia, kaj gxardeno;

Se vazon de Jamsxid' ne plu ni vidas,

En vino brilas cxiam la rubeno.

6

David' silentis; sed, per vocxo klara,

Al rozo pepas najtingalo kara,--

"Vin' vin' vin' vino, rugxa rugxa vino!"

Kaj roz' rugxigxas, en respond' nesxpara.

7

Plenigu vazon; cxe printempa festo,

Bruligxu gxoje vintra pentovesto;

Mallongan vojon havas tempobirdo

Por flugi, kaj rapidas al la nesto.

8

Cxe urbaj aux cxe kampaj societoj,

La vin' de vivo falas per gutetoj;

Simile, kvazaux floro kadukanta,

De vivo falas vice folietoj.

9

Mil rozoj, oni diras, venos morgaux;

Sed kien iris rozoj de hieraux?

Monato sama, rozojn alportante,

Jamsxidon prenos, Kajkobadon ankaux.

10

Nu; prenu gxi, do, ilin! Kial ni

Pri Kajkobado zorgos? Tie cxi,

Rustum' kaj Zalo ne pli grave estas

Ol la vespermangxad' al vi kaj mi.

11

Ripozu ni cxe tiu cxi herbejo,

Jxus inter la dezerto kaj plantejo;

Neniel je Sultan' aux sklavo pensu,

Kaj lasu la Mahmudon al regxejo.

12

Versolibret' sub arbo tie cxi,

Krucxo da vino, pano nur, kaj vi,

Kantante dolcxe en dezerto, jen!

Dezerto estus Paradiz' por mi!

The Esperantist, Vol. 1, No. 7 · 第 24 / 35 题