INSTINKTO AUX INTELIGENTECO?

Originale verkita de O.W., Esperantisto 7074 (el Francujo).

Oni ofte parolas pri la instinkto de iaj bestoj, precipe de la

hundoj. Oni rakontas pri ili historiojn, kiuj kredigus pli al ilia

inteligenteco ol al ilia instinkto. Mi volas rakonti al vi nur

anekdoton, kiun mi certigas al vi tute vera.

Kiam mi komencis ekzerci la medicinon, mi logxis en urbeto proksima

de bela rivero. Unu el miaj parencoj tie posedis akvomuelejon, kaj mi

tre sxatis la banojn en rivero. Ofte, kun miaj amikoj, ni trairis la

riveron per barko por bani je la alia flanko de la digo, kie estas

profunda kaj tre agrabla loko, ombrigita de multaj kaj altaj arboj.

La bruado de la akvo, kiu faladis de la kluzo, cxarmis nin, kaj donis

al ni akvon cxiam movan.

En tiu tempo mi havis belan cxashundinon grifonrasan, kun la haraj

rigidaj. Gxi estis bona, amema besto, tute sindona por sia mastro.

Gxi neniam lasis min. Nokte kaj tage gxi estus difendinta min

kontraux kiu ajn, kaj malgraux tio, gxi estis karesema.

Ian tagon, kiam mi banis min kune kun amikoj, mi diris al unu el ili,

kiu estis apud mi: "Mi sxajnigos droni por vidi kion faros la

hundino."

En tiu momento gxi estis dekkvinjara, kaj ne tre sxatis la akvon. Mi

pusxis ekkrion, alvokante: "Dian! Dian!" sxauxmigante la akvon

cxirkaux mi.

Tuj ekjxetigxis la hundino en la akvon, kaj rapide alnagxis al mi.

Gxi per siaj dentoj ekkaptis sendolore mian sxultron por alkonduki

min teren; sed mi prenis la voston de Dian' dirante al gxi: "Iru,

Dian'! Iru!" kaj la hundino rapidis por atingi la bordon.

Mi suprenrampis la deklivon, kaj mi alvenis sur la herbejon. Tie

Dian' elmontris gxojegon blekante pro plezuro, saltante por leki

miajn manojn, kaj mian vizajxon. Tio certe ne estis miriga; multe da

hundoj estus same agintaj, propramove, _instinkte_, se vi volos. Sed

la historio ne estas finita.

Post kelkaj tagoj, ni decidis ankoraux, ke ni banus nin. Mi do aliris

cxe mian parencon por preni la barkon. Mi pretigxis por senkatenigi

la barkon, kaj por gxin eniri, kiam mi sentis, ke io malebligis min;

gxi estis mia hundino kiu, per siaj dentoj, tenis mian pantolonon:

Dian' ne volis ke mi eniru la barkon. Tre malfacile mi sukcesis por

enirigi gxin kaj ni deiris. Ni albordigxis al la elektita kaj

kutimita loko. Miaj amikoj senvestigxis, kaj mi lasis mian jakon,

sed, kiam mi volis dauxrigi, mi ne povis.

Dian' blekis furioze kontraux mi, montrante al mi siajn dentojn. Mi

provis kvietigi gxin, sed vane; mi estis devigita revestigi min.

Dian' ne volis, ke mi banu min. Cxu tio estas _instinkta_ aux

_inteligenta_?

Mi lasos vin respondi tiun demandon, sed de longe mia opinio estas

difinita.

The Esperantist, Vol. 1, No. 7 · 第 23 / 35 题