Prospero.-- Iru! (_Foriras Kalibano_)

_Revenas_ Arielo _nevidebla, ludante kaj kantante; sekvas_ Ferdinando.

Kanto de Arielo.

_Sur la flavan sablon venu,_

_Manojn interprenu;_

_Salutintaj, ecx kisintaj,--_

_(Paca mar' sin tenu!)--_

_Tie cxi kaj tie saltu,_

_Koboldeme: nun, ni haltu._

_Auxskultu!_

Rekantajxo (malproksime): _Boju, hundoj, boju!_

_Hundoj, boju, boju!_

Rekantajxo: _Boju, hundoj, boju!_

_Auxdu nun la kokan krion;_

_Cxantikliro[2] kantas tion:_

_"Kokorauxko!" krias koko._

Ferdinando.--El kie venis tia stranga kanto?

El aer' aux el tero?... Plu ne sonas ...

Cxu estas io de insula dio?--

Mi sidis ploreganta pri la sorto

De mia patro kiu jxus pereis ...

Dolcxegaj sonoj venis super l'ondo,

Gxin kvietigis,--ecx doloron mian;--

Altiris min cxi tien l'harmonio,

Sed jxus forcxesis.... Ne! gxi rekomencas....

Arielo Kantas:

_Sub tridek futoj da marakvo_

_Profunde patro restas;_

_Farigxas ostoj nun koralo;_

_Okuloj perloj estas:_

_Aliformigxas li marame,_

_Tre ricxe kaj orname._

_Hore mortsonoro tintas,_

_Maraj nimfoj kantas:_

The Esperantist, Vol. 1, No. 7 · 第 18 / 35 题