AKTO I.

Sceno 2 (_dauxrigo_).

Mi cxion montris!... Ke la sorcxartiloj

De Sikorakso, buf', skarab', vesperto ...

Sur vin tuj falu!--Estas mi subulo!

Mi tiam sola mia propra regxo!

Min porke nun vi tenas en sxtonego,

Dum la ceterajn partojn vi posedas!

Prospero.--Mensoga sklavo, kiun bonaj agoj

Neniam povis tusxi, sed nur skurgxo!

Sxlimido, mi unue kun vi agis

Zorgeme, home, ecx mi vin lokadis

En groto mia ... gxis vi idon mian

Atencis malvirgigi....

Kalibano.-- Vi malhelpis.

Se rajte estus gxi de mi farita,

L'insulo estus Kalibanigita!

Prospero.--Ho, sklavo abomena, ne ameco

Kortusxos vian malbonecon bestan;

Nur povas vi plenumi bestan rolon.

Kompate, mi paroli vin instruis,

Novajxon tauxgan montris tage, hore;

Bestulon, kiu tiam sole blekis

Simile al la bruto, mi instruis

Paroli home, kaj objektojn nomi.

Sed, parolante, via bruta raso

Enhavas tion, kio ne permesas

Honeste agi: tial en sxtonego

Malliberulo vi de tiam restas,

Anstataux pli malbona sorto.

Kalibano.-- Vere

Paroli vi min faris: la profito

Jen estas: mi nun povas vin malbeni.

Erizipelo ambaux vin mortigu!

Mi lernis tion el la lingvo via.

Prospero.--Sorcxido! for de tie cxi! rapidu!

Hejtajxon tuj alportu, mi konsilas;

Plimulte poste, sed nun tion faru!

Cxu sxanceligxos vi, cxu malobeos,

Mi tiam strecxos la muskolojn viajn,

Kaj ostojn dolorigos: vi blekegos ...

La bestojn timigante.

Kalibano.-- Ne, mi petas.

(_Flanken_) Obei li magie min devigas.

Potenco tia ke l'patrina dio

Setebos estus gxia sklavo!

The Esperantist, Vol. 1, No. 7 · 第 17 / 35 题