Mi opinias ke neniam ni sciis lian veran nomon. Certe, nia malscio
pri ĝi neniam starigis por ni ajnspecan socian maloportunaĵon ĉar
ĉe Sablo-Baro en 1854, viroj plejparte rebaptonomiĝis. Foje tiuj
prunteprennomoj baziĝis sur iu diferencigo de kostumo, kiel en la kazo
de "Drelikaĵo-Jaĉjo"; aŭ sur iu aparteco de kutimo, kiel vidiĝis en
"Salpetro-Vilĉjo," tiel nomata pro malordinara kvanto da tiu kemiaĵo
en lia ĉiutaga pano; aŭ pro malbonŝanca erareto, kiel elmontriĝis en
"La Fera Pirato," milda, malofendema viro gajninta tiun malbonaŭguran
titolon pro sia bedaŭrinda misprononco de la termino "feraj piritoj."
Eble tio estis la fonto de ia kruda heraldiko, sed mi devas kredi ke
la fenomeno rezultis de la fakto ke la vera nomo de iu viro en tiu
epoko dependis ununure de lia propra senpravigita deklaro. "Vi nomas
vin Klifordo, ĉu?" diris Bostono, alparolante kun infinita malestimo
timidan novalveninton; "Infero plenas je tiaj Klifordoj!" Tiam li
prezentis la kompatindan viron, kies nomo malbonŝancis esti efektive
Klifordo, sub la kromnomo Garolo-Karolo, malbenita inspiraĵo de la
momento restinta fiksita al li ĉiam poste.
Sed ni revenu al la Partnero de Tenesio, kiun neniam ni konis alie
ol laŭ tiu relativa titolo. Tion ke iam li ekzistis kiel aparta kaj
sendependa individuo ni eksciis nur poste. Ŝajnas ke en 1853 li
forlasis Poker-Ebenaĵon por aliri San-Franciskon, laŭraporte por
havigi al si edzinon. Li neniam sukcesis preteriri Stoktonon. En tiu
loko li ekinteresiĝis pri juna persono kelnerinanta ĉe la hotelo kie
li prenis siajn manĝojn. Iun matenon li diris al ŝi ion kio igis
ŝin rideti ne malamikine, kaj iom koketuline rompi teleron da toastoj
super lia suprenrigardanta, serioza, simpla vizaĝo kaj retiriĝi
al la kuirejo. Li sekvis ŝin kaj reaperis plurajn momentojn poste,
kovrite je ceteraj toastoj kaj venko. La saman tagon semajnon poste
juĝisto de la paco geedzigis ilin kaj ili revenis al Poker-Ebenaĵo. Mi
konscias ke eblus pliteatrigi tiun aventureton sed mi preferas rakonti
ĝin tiel kiel ĝi estis rakontita ĉe Sablo-Baro—en la ravinoj kaj
drinkejoj—kie ĉiun sentimentalecon forta senso de humuro modifis.
Pri ilia geedza feliĉo nur malmulto sciatas, eble pro tio ke Tenesio,
loĝante ĉe sia partnero, utiligis la oportunon diri ion al la nova
edzino nome de si mem, je kio, estas dirate, ŝi ridetis ne malamikine
kaj retiriĝis modeste—ĉi-foje ĝis Marizvilo, kien Tenesio sekvis
ŝin, kaj kie ili estigis kunloĝadon sen la helpo de juĝisto de la
paco. La Partnero de Tenesio reagis simple kaj serioze, laŭ sia kutimo,
al la perdo de sia edzino. Sed, por la surprizo de ĉiuj, kiam iun tagon
Tenesio revenis de Marizvilo, sen la edzino de sia partnero—ŝi jam
ridetis kaj retiriĝis kun iu alia—la Partnero de Tenesio manpremis
lin la unua kaj salutis lin kun bonvolo. Indignis, kompreneble, la
uloj kuniĝintaj en la ravino por spektadi la pafbatalon. Ilia indigno
povintus sin elverŝi en sarkasmo escepte de tio ke speciala brilo
en la rigardo de la Partnero de Tenesio signalis liaflankan mankon
de humura alttakso. Efektive, li estis serioza viro, kun konstanta
traktado pri praktika detalaro kiu malplaĉis kiam li staris alfronte al
malfacilaĵoj.
Intertempe ĝenerala sento malfavore al Tenesio disvolviĝis. Estis
sciate ke li estis vetludisto; estis suspektate ke li estis ŝtelisto.
Pri tiuj suspektoj la Partnero de Tenesio estis egale kompromitita;
pri lia daŭra intimeco kun Tenesio post la supre citita afero oni
povis doni konton nur hipotezante kunpartnerecon en krimo. Finfine la
kulpo de Tenesio fifamiĝis. Iun tagon li devancis nekonaton survoje al
Ruĝ-Hundo. La nekonato raportis poste ke Tenesio superruzis la tempon
rakontante interesajn anekdotojn kaj memoraĵojn, sed kontraŭlogike
fermis la intervjuon en la sekvontaj vortoj: "Kaj nun, juna viro, mi
ĝenu vin por via tranĉilo, viaj pistoloj kaj via mono. Komprenu, viaj
armiloj povus vin embarasi ĉe Ruĝ-Hundo kaj via mono estus tento al la
malicemuloj. Mi pensas ke vi diris ke via adreso estas San-Francisko. Mi
klopodos efektivigi viziton." Estas ĝuste diri ke Tenesio disponis pri
bela humurfluo kiun povis entute digi nenia komerca konsideraĵo.
Tiu heroaĵo estis lia fina. Ruĝ-Hundo kaj Sablo-Baro kunagis kontraŭ
la vojrabisto. Tenesio estis ĉasita en preskaŭ la sama maniero kiel
lia prototipo, la griza urso. Dum la trenretoj pli kaj pli streĉe
ĉirkaŭis lin, li faris senesperan fulmkuron tra la Baro, malplenigante
sian revolveron al la homamaso antaŭ Arkad-Drinkejo, kaj supren laŭ
Griz-Kanjono; sed ĉe ĝia plej malproksima ekstremaĵo haltigis lin
malgranda viro sur griza ĉevalo. La viroj sin rigardis unu la alian
dum momento en silento. Ambaŭ estis sentimaj; ambaŭ aplombaj kaj
sendependaj; kaj ambaŭ ekzemploj de civilizacio kiu en la deksepa
jarcento nomiĝintus "heroa" sed en la deknaŭa "sendisciplina."
"Kion vi havas tie?—Mi deklaras," diris Tenesio, trankvile.
"Du damojn kaj ason," diris la fremdulo, egale trankvile, elmontrante du
revolverojn kaj Bovio-tranĉilon.
"Tio superas min," respondis Tenesio; kaj, kun tiu epigramo de
vetludisto, li forĵetis sian senutilan pistolon kaj revenrajdis kun sia
kaptinto.
Estis varma nokto. La friska venteto kiu leviĝis kutime je la subiro
de la suno malantaŭ la veprejkronita monto mankis tiun vesperon ĉe
Sablo-Baro. La kanjonjeto sufokiĝis je varmigitaj rezinecaj odoroj,
kaj la putranta drivligno sur la Baro eligis malfortajn, malsanigantajn
elspiraĵojn. La febremeco de la tago kaj ties ferocaj pasioj ankoraŭ
plenigis la kampadejon. Lumoj moviĝis maltrankvile laŭ la riverbordo,
levigante nenian respondan reflekton el la flavbruna fluo. Kontraŭ la
nigreco de la pinarboj la fenestroj de la malnova subtegmento super
la ekspresoficejo reliefiĝis brile, kvazaŭ fiksrigardante; kaj tra
iliaj senkurtenaj vitroj la ternivelaj lantantoj vidis la formojn de
la viroj en tiu momento fiksantaj la sorton de Tenesio. Kaj super ĉio
tio, gravurite sur la malhela firmamento, elstariĝis Siero-Montaro,
fordistanca kaj senpasia, kronite per steloj pli fordistancaj kaj pli
senpasiaj.
La proceso de Tenesio efektiviĝis tiel juste kiel eblis sub la egido de
juĝisto kaj ĵurio sin sentintaj iom devigataj pravigi en sia verdikto
la antaŭajn okazaĉojn de aresto kaj akuzo. La leĝo de Sablo-Baro
estis nepacigebla sed ne venĝema. La ekscitiĝo kaj la personaj sentoj
de la ĉasado jam finiĝis; tenante Tenesion sekure enmane, ili estis
pretaj aŭskulti pacience iun ajn defendadon, kiu estus, tamen, ili
jam antaŭkonkludis, nesufiĉa. Havante nenian dubon en siaj propraj
mensoj, ili bonvolis cedi al la kaptito ajnan fidon povantan ekzisti en
la mensoj de aliaj. Certaj pri la hipotezo ke li estu pendumita nome de
ĝeneralaj principoj, ili indulgis lin je pli da defendospaco ol lia
temerara aŭdaco ŝajnis rajtigi. La juĝisto ŝajnis pli anksia ol
la malliberulo, kiu tute senzorge pri ceteraj temoj, verŝajne sentis
makabran plezuron pri la respondeco kiun li estigis. "Mi elmetas nenian
manon en ĉi-tiu matĉo," estis lia senŝanĝa sed bonhumora respondo al
ĉiuj demandoj. La juĝisto—kiu estis ankaŭ lia kaptinto—bedaŭris
svage dum momento ne esti mortpafinta lin "je vido," sed baldaŭ
malakceptis tiun homan malforton, konsiderante ĝin maltaŭgaĵo por
la juĝista menso. Tamen, kiam aŭdiĝis ĉeporta frapeto, kaj estis
raportite ke la Partnero de Tenesio ĉi-tieas nome de la malliberulo,
tuj tiu estis enlasita sen rezisto. Eble la pli junaj membroj de la
ĵurio, al kiuj la procedoj fariĝis ĝene pensigaj, salutis lin kiel
malstreĉiĝon.
Ĉar li ne estis, certe, impona figuro. Malalta kaj korpulenta, kun
kvadrata vizaĝo, sunbrulita en preternaturan ruĝecon, vestite en
malstreĉa tika bluzo kaj pantalono strekita kaj spruĉita je ruĝa
tero, li vidigis aspekton sub iuj ajn cirkonstancoj strangan sed nun
eĉ ridindan. Dum li kliniĝis por lasi ĉepiede pezan tolsakon kiun li
portis, evidentiĝis, laŭ duonvideblaj tekstoj kaj enskriboj, ke la
ŝtofo je kiu lia pantalono estis flikita, destiniĝis origine al iu
malpli ambicia kovraĵo. Tamen li antaŭeniris kun granda digno kaj post
manpremi ĉiun personon de la ĉambro kun penigita afableco, li viŝis
sian seriozan konsternitan vizaĝon per ruĝa vakertuko, nuancete pli
hela ol lia haŭtkoloro, kuŝigis sian fortan manon sur la tablon por
sin stabiligi, tiam alparolis la juĝiston:
"Mi preterpasis," li komencis, pardonpete, "kaj mi elektis nur enpaŝi
kaj kontroli kiel fartas jen tiu Tenesio—mia partnero. Estas varma
nokto. Mi malmemoras tian veteron iam ajn antaŭe sur la Baro."
Li paŭzis momenton, sed ĉar neniu bonvolis prezenti ceterajn
meteologiajn memoraĵojn, denove li sin turnis al sia vakertuko kaj dum
kelkaj momentoj ŝvabris sian vizaĝon diligente.
"Ĉu vi havas ion por diri favore al la malliberulo?" diris la juĝisto
tempofine.
"Jen estas la afero," diris la Partnero de Tenesio en tono de
malstreĉiĝo. "Mi venas ĉi tien-ĉi kiel partnero de Tenesio—lin
konante jam preskaŭ kelkajn kvar jarojn, proksime kaj malproksime,
seke kaj malseke, bonŝance kaj malbonŝance. Liaj farmanieroj ne estas
ĉiam miaj farmanieroj, sed en ĉi tiu-ĉi junulo ne estas faroj, ne
estas agoj liaflankaj kiujn mi malkonas. Kaj vi diras al mi, diras
vi—kvazaŭ konfidence, kaj inter viro kaj viro—diras vi, 'Ĉu vi
scias ion ajn favore al li?' kaj mi diras al vi, diras mi—kvazaŭ
konfidence, kvazaŭ inter viro kaj viro—'Kion viro devas scii pri sia
partnero?'"
"Ĉu tio estas ĉio kion vi havas por diri?" demandis la juĝisto
malpacience, pensante, eble, ke danĝera simpatia humoro komencis
homecigi la tribunalon.
"Prave," aldiris la Partnero de Tenesio. "Mi malrajtas diri ion ajn
kontraŭ li. Kaj nun, kio estas la kazo? Jen estas Tenesio kiu deziras
monon, ĝin deziregas, kaj malbonvolas peti ĝin al sia longtempa
partnero. Nu, kion faras Tenesio? Li embuskigas fremdulon kaj kaptas
tiun fremdulon; kaj lin vi mem embuskigas viavice kaj lin kaptas; kaj
la honoroj estas facile al vi. Kaj mi demandas vin, ĉar vi estas
honestamensa viro, kaj vin ĉiujn, kiuj estas ĉiuj ĝentlemanoj, kaj
honestamensaj, ĉu mi ne pravas?"
"Malliberulo," diris la juĝisto, interrompante, "ĉu vi havas demandojn
por starigi al ĉi tiu viro?"
"Ne, ne!" aldiris haste la Partnero de Tenesio. "Mi elmetas sola
ĉi tiun manon. Bazoroke, jen estas la afero; Tenesio, jen tiu,
ruzludigis iom krude kaj multkoste fremdulon kaj ĉi tiun kampadejon.
Kaj nun, kio estas la ĝusta sumo? Kelkaj dirus ke granda, kelkaj
dirus ke malpli granda. Jen estas dek sep cent dolaroj, en kruda oro
kaj horloĝo—estas preskaŭ la tutaĵo de miaj havaĵoj—kaj nomu
tion kvita!" Kaj antaŭ ol mano povus leviĝi por malpermesi lin, li
elverŝis la enhavon de la tolsako sur la tablon.
Dum momento lia vivo minaciĝis. Unu-du viroj saltstariĝis, pluraj
manoj palpserĉis kaŝitajn armilojn kaj propono "elĵetu lin tra la
fenestro" estis nuligita nur per gesto de la juĝisto. Tenesio ridis.
Kaj verŝajne malkonsciante pri la ekscitiĝo, la Partnero de Tenesio
elprofitis la oportunon reŝvabri sian vizaĝon per sia vakertuko.
Kiam ordo estis restaŭrita kaj oni komprenigis al la viro, uzante
fortaj esprimoj kaj retoriko, ke la ofendon de Tenesio mono ne povus
pardonigi, lia vizaĝo alprenis pli seriozan kaj sangvinan koloron kaj
la plej proksimaj al li rimarkis ke lia malglata mano tremetis sur
la tablo. Li hezitis momenton dum malrapide li remetis la oron en la
tolsakon kvazaŭ ne ankoraŭ tute prikonsciante la altigitan senton de
justeco kiu influis la tribunalon kaj konsternite pro la supozo esti
ofertinta malsufiĉon da mono. Tiam li turniĝis al la juĝisto, kaj
dirante, "Ĉi tiu estas solapersona mano, elmetita solapersone kaj sen
mia partnero," li riverencis al la ĵurio kaj estis retiriĝonta kiam la
juĝisto lin revokis.
"Se vi havas ion por diri al Tenesio, pli bone estus diri tion nun."
Unuafoje tiun vesperon la okuloj de la malliberulo kaj lia stranga
advokato renkontiĝis. Tenesio ridetis, elmontris siajn blankajn
dentojn, kaj dirante, "Superludite, oldulo," etendis la manon. La
Partnero de Tenesio alprenis ĝin en sian, kaj dirante, "Dum mi
preterpasis mi nur hazarde eniris por vidi kiel fartas la afero,"
lasis la manon fali passive kaj aldirinte ke "estas varma nokta,"
denove ŝvabris sian vizaĝon per sia vakertuko kaj sen cetera vorto
retiriĝis.
Neniam denove la du viroj renkontiĝis vivaj. Ĉar la senparalela
ofendo de la ŝmirmono ofertita al Juĝisto Linĉo—kiu, ĉu
antaŭjuĝa, ĉu malfortvola, ĉu mallarĝmensa, restis almenaŭ
nekoruptebla—stabiligis en la menso de tiu mita persono ajnan hezitan
decidon pri la sorto de Tenesio; kaj je tagiĝo oni marŝigis lin,
streĉe garditan, por ĝin renkonti ĉe la supro de Marlejo-Monteto.
Kiel li alfrontis ĝin, kiom aplomba li estis, kiel li malkonsentis diri
ion ajn, kiom perfektaj estis la aranĝoj de la komitato, tio ĉio estis
raportita siatempe, kun la aldono de averta moralaĵo kaj ekzemplo por
ĉiuj estontaj maliculoj en _Ruĝa-Hundo-Klariono_, per ties redaktoro,
kiu ĉeestis la aferon kaj al kies vigla Anglalingvo mi ĝoje direktas
la leganton. Sed la beleco de tiu mezsomera mateno, la benita amikeco
de tero kaj aero kaj ĉielo, la vekita vivo de la liberaj arbaretoj
kaj montetoj, la ĝoja renovigo kaj la promeso de la Naturo, kaj super
ĉio, la infinita sereneco kiu entuziasmigis pere de ĉiu el tiuj, ne
estis raportitaj, malapartenante al la socia leciono. Kaj tamen, kiam la
senvalora kaj stulta ago estis plenumita, kaj iu vivo, kun siaj eblecoj
kaj respondecoj, forpasis el la misformaĵo pendanta svinge inter tero
kaj ĉielo, la birdoj kantis, la floroj malfermiĝis, la suno brilis,
tiel gaje kiel antaŭe; kaj eble _Ruĝa-Hundo-Klariono_ pravis.
La Partnero de Tenesio ne enestis la aron ĉirkaŭantan la minacan
arbon. Sed dum la ĉeestantoj turniĝis por disiĝi, ilia atento
direktiĝis al la malkutima aspekto de senmova azenĉaro haltinta
ĉeflanke de la vojo. Alproksimiĝante, tuj ili rekonis la respektindan
Ĵaninjon kaj la duradan ĉareton kiel havaĵojn de la Partnero de
Tenesio, utiligatajn de li por forporti teron el sia pretendejo; kaj
kelkajn paŝojn pli malproksime la proprietanton mem de la ekipaĵo,
sidantan sub cervokularbo, forviŝantan la ŝviton de sur sia brilanta
vizaĝo. Responde al iu demando, li diris ke li venis por la korpo de
la "forpaŝinto", "se tute malgravas al la komitato." Li ne deziris
hastigi "ion ajn"; li bonvolis "atendi." Li ne laboris tiun tagon; kaj
kiam la sinjoroj ne plu bezonis la "forpaŝinton," li forportus lin. "Se
estas iuj ajn," li aldiris en sia simpla serioza maniero, "bonvolantaj
partopreni en la cer'monio, ili rajtas alveni." Eble estis pro senso de
humuro, kiu, kiel me jam sugestis, estis trajto de Sablo-Baro—eble
estis pro io eĉ pli bona ol tio, sed du trionoj de la lantantoj
konsentis tuj pri la invito.
Estis tagmezo kiam la kadavro de Tenesio estis liverita en la manojn de
lia partnero. Dum la ĉaro apudiĝis al la fatala arbo, ni konstatis
ke ĝi enhavis krudan oblongan skatolon—verŝajne faritan el sekcio
de kluzo—kaj duone plenigitan je arboŝelo kaj pinkvastoj. La ĉaro
estis cetere ornamita per salikstikaĵoj kaj cervokularbaj floretoj.
Kiam la korpo estis kuŝigita en la skatolo, la Partnero de Tenesio
kovris ĝin per peco da gudrita dreliko, kaj suprensidigante sin
serioze sur la mallarĝan antaŭseĝon, kun la piedoj sur la timonoj,
antaŭenpeletis la azeneton. La ekipaĵo antaŭeniĝis malrapide, je
tiu deca ritmo kiu estis kutimo ĉe Ĵaninjo eĉ sub malpli solenaj
cirkonstancoj. La viroj—duone scivoleme, duone ŝerceme, sed ĉiuj
bonhumore—laŭpromenis apud la ĉaro, iuj antaŭ, iuj iom malantaŭ
la malbela katafalko. Sed ĉu pro la mallarĝiĝado de la vojo ĉu pro
iu aktuala senso de deco, dum la veturilo preterpasis, la kompanio
maldevanciĝis duope, tenante la paŝritmon, kaj alie alprenante la
eksteran aspekton de ceremonia procesio. Jaĉjo Folinzbeo, kiu dekomence
ludis funebran marŝon en muta ŝajnigo sur imaga trombono, ĉesis pro
manko de simpatio kaj alttakso—maldisponante eble pri la kapablo de la
aŭtenta humoristo sin kontentigi ĝuante sian propran ŝercadon.
La vojo laŭiris tra Griza Kanjono, nun vestita en funebra drapiraĵo
kaj ombroj. La ruĝlignoarboj, enterigante siajn mokasenigitajn piedojn
en la ruĝa tero, staris Indianvice laŭ la irejo, trenante maldelikatan
benon el siaj kliniĝantaj branĉoj sur la preterpasantan mortveturilon.
Leporo, surprizite en senhelpan malfaradon, sidiĝis rektadorse kaj
pulsante en la laŭvojaj filikoj dum la funebrantaro preterpasis.
Sciuroj hastis atingi sekuran spektadlokon en pli aliaj branĉoj; kaj la
blugaroloj, etendante siajn flugilojn, papiliumis avangarde antaŭ ili
ĝis tiuj atingis la antaŭlimon de Sablo-Baro kaj la solan kabanon de
la Partnero de Tenesio.
Vidate sub pli favoraj cirkonstancoj, ĝi ne estintus gajiga loko.
La malpitoreska starejo, la kruda kaj malbela silueto, la malplaĉaj
detaloj kiuj diferencigas la nestokonstruadon de la Kalifornia ministo,
ĉiuj ĉeestis, dum aldone apudestis la morneco de putrado. Kelkajn
paŝojn malproksime estis kruda enfermejo, kiu, en la malmultaj tagoj
de la geedza feliĉo de la Partnero de Tenesio, rolis kiel ĝardeno,
sed nun estis superkreskinta je filikoj. Dum ni alproksimiĝis ni
surpriziĝis ekkonsciante ke tio kion ni supozis esti lastatempa
entrepreno de kultivado estis rompita tero ĉirkaŭ malfermita tombo.
La ĉaro estis haltigita antaŭ la enfermejo, kaj malakceptinte la
proponojn de helpo kun la sama mieno de simpla memdependo kiun li jam
elmontris tra la tuta afero, la Partnero de Tenesio levis la krudan
ĉerkon sur sian dorson kaj kuŝigis ĝin solapersone en la malprofunda
tombo. Tiam li najlfermis la tabulon funkciantan kiel kovrilo, kaj
suririnte la altaĵeton de tero apud ĝi, li demetis sian ĉapelon kaj
viŝegis malrapide sian vizaĝon per sia vakertuko. Tion la homamaso
juĝis preludo de prelego kaj sin aranĝis diverspoze sur stumpoj kaj
rokegoj, kaj sidis atendante.
"Kiam viro kuras libere," komencis diri malrapide la Partnero de
Tenesio, "jam dum la tuta tago, kion li faru tute nature? Nu, li
hejmenrevenu. Kaj se li estas en malbona kondiĉo por hejmenreveni,
kion faru lia pli bona amiko? Nu, li hejmenrevenigu lin. Kaj jen estas
Tenesio kiu kuris libere ĝis nun kaj ni hejmenrevenigas lin post liaj
vagiradoj." Li paŭzis kaj alprenis kvarceron, frotis ĝin mediteme
sur sian manikon kaj pluparolis: "Ne estas la unua fojo kiam mi portis
lin surdorse, kiel vi vidis min ĵuse. Ne estas la unua fojo kiam mi
alportis lin al ĉi tiu ĉi kabano kiam maleblis al li sin helpi; ne
estas la unua fojo kiam mi kaj Ĵaninjo atendis lin sur tiu jen monteto
kaj alprenis lin kaj tial hejmenigis lin kiam maleblis al li paroli kaj
li ne rekonis min. Kaj nun ke jen estas la fina fojo, nu"—li paŭzis
kaj frotigis la kvarcon leĝere sur sia manikon—"vi vidas, estas iom
malfacile por lia partnero. Kaj nun, sinjoroj," li aldonis abrupte,
enmanigante sian longtenilan ŝovelilon, "la cer'monio finfiniĝis; kaj
miaj dankoj, kaj la dankoj de Tenesio, al vi por via komplezo."
Malagnoskante ĉiujn proponojn de helpo, li komencis plenigi la tombon,
turnante la dorson al la homamaso, kiu post kelkmomenta hezitado,
retiriĝis iom post iom. Dum ili transiris la kresteton kiu kaŝis
Sablo-Baron de vido, kelkaj, rigardante malantaŭen, kredis vidi la
Partneron de Tenesio, plenumintan sian laboron, sidantan sur la tombo,
kun la ŝovelilo inter siaj genuoj, dum lia vizaĝo estis enteregita en
lia ruĝa vakertuko. Sed aliaj kontraŭdiris ke je tiu distanco vizaĝo
kaj vakertuko sin similas unu la alian, kaj la punkto restis sendecido.
En la reago sekvinta la febran ekscitiĝon de tiu tago, oni ne forgesis
la Partneron de Tenesio. Sekreta enketo senkulpigis lin pri kompliceco
en la kulpo de Tenesio kaj nur postlasis suspekton pri lia ĝenerala
mensa sano. Intence Sablo-Baro vizitadis lin kaj liveradis al li
diversajn maldelikatajn sed boncelajn komplezojn. Sed ekde tiu tago lia
forta sano kaj lia granda potenco ŝajnis videble malkreski; kaj kiam la
pluva sezono establiĝis bone kaj la etaj herberoj komencis apereti el
la roka altaĵeto sur la tombo de Tenesio, li enlitiĝis.
Iun nokton, kiam la pinarboj apud la kabano ŝanceliĝis en la ŝtormo
kaj trenis siajn maldikajn fingrojn trans la tegmenton, kaj la bruego
kaj fluego de la ŝvelinta rivero aŭdiĝis sube, la Partnero de Tenesio
levis la kapon de sur la kuseno kaj diris: "Estas la horo iri renkonti
Tenesion; mi devas meti Ĵaninjon en la ĉaron," kaj estus ellitiĝinta
sen la deteno de sia prizorganto. Baraktante, daŭre li postkuris
sian unikan fantazion: "Nu, jen, trankvile, Ĵaninjo—trankvile, eta
karulino. Kiel malhele estas! Priatentu la vojsulkojn—kaj priatentu
ankaŭ lin, karulino! Foje, vi scias, kiam li estas blindige ebria, li
subenfalas rekte sur la vojeton. Daŭrigu vian iradon rekte ĝis la
pinarbo sur la supro de la monteto. Jen! Tiel mi ja diris!—jen li
estas—alvenante ĉi tien—tute sola, malebria, kun la vizaĝo tute
brilega. Tenesio! Partnero!"
Kaj tial ili renkontiĝis.