LA BONŜANCO DE RORA-KAMPADEJO

Estis brukonfuzo en Rora-Kampadejo. Ne temis pri batalo, ĉar en 1850

tiaĵo ne estis sufiĉe malkutima por kunvenigi la tutan setlejon. Ne

nur la fosaĵoj kaj pretendejoj estis forlasitaj, sed Tutleo-Nutrovarejo

kontribuis siajn vetludistojn, kiuj, ni memoru, daŭrigis trankvile sian

ludadon en la tago kiam Franca Peĉjo kaj Kanaka Joĉjo sin mortpafis

unu la alian trans la vendotablon de la antaŭĉambro. La tuta kampadejo

troviĝis en kunveno antaŭ kruda kabano ĉe la ekstera limo de la

malplenejo. Interparolado okazis en mallaŭta tono, sed virina nomo

ripetiĝis ofte. Estis nomo sufiĉe konata en la kampadejo: "Ĉerokea

Sanjo."

Eble pli bone estus malmulte paroli pri ŝi. Ŝi estis kruda kaj, ni

timu, ege peka virino. Sed en tiu tempo ŝi estis la sola virino en

Rora-Kampadejo, kaj ĵus tiam kuŝis en malfacilega embaraso, kiam ŝi

plej multe bezonis la flegadon de sia sekso. Diboĉema, forlasita,

nerevalorigebla, ŝi suferis tamen martirecon jam sufiĉe malfacilan

por toleri kiam vualitan per kompata virineco, sed nun teruran en sia

soleco. La praa malbeno surfalis ŝin en tiu origina izoleco devinta

tiel timegindigi la punon de la unua peko. Estis, eble, trajto de la

pentopago de ŝia peko, tio ke, en momento kiam plejmulte mankis al

ŝi la intuiciaj tenereco kaj prizorgo de sia sekso, ŝi renkontis nur

la duonmalestimajn vizaĝojn de siaj masklaj kunestantoj. Tamen kelkaj

el la spektantoj estis, mi opinias, kortuŝitaj per ŝiaj suferadoj.

Sanĉjo Tiptono pensis ke "malfacilas por Sanjo," kaj, primeditante

ŝian kondiĉon, dum momento noble kaj provizore forgesis tion ke li

tenis ason kaj du damojn en sia maniko.

Estos vidate, ankaŭ, ke la situacio estis originala. Mortoj estis

neniel malkutimaj en Rora-Kampadejo, sed naskiĝo estis novaĵo. Homoj

jam estis forsenditaj el la kampadejo efike, definitive kaj sen la eblo

de reveno, sed jen estis la unua fojo ke iu ajn prezentiĝis _ab

initio_. Tial la ekscitiĝo.

"Vi eniru tien, Stuĉjo," diris eminenta civitano konata kiel "Kentuko,"

alparolante unu el la lantantoj. "Eniru tien kaj kontrolu kion vi povas

fari. Vi estas spertulo pri tiaĵoj."

Eble la elekto estis taŭga. Stuĉjo jam estis, en aliaj klimatoj,

la laŭsupoza ĉefo de du familioj; efektive, estis al iu leĝa

senformaleco okaze de la koncernaj eventoj ke Rora-Kampadejo—urbo de

rifuĝo—ŝuldis lian kompanion. La homamaso aprobis la elekton kaj

Stuĉjo estis sufiĉe saĝa por cedi al la plejmulto. La pordo fermiĝis

malantaŭ la porokaza kirurgo kaj akuŝisto, kaj Rora-Kampadejo sidiĝis

ekstere, fumis sian pipon, kaj atendis la rezulton.

La kunvenintaro nombris ĉirkaŭ cent virojn. Unu-du el tiuj estis

efektivaj fuĝintoj de justico, kelkaj estis krimuloj kaj ĉiuj estis

sendisciplinaj. Fizike ili elmontris nenian indikon pri siaj antaŭaj

vivoj kaj karakteroj. La plej ofenda kanajlo havis Rafaelan vizaĝon,

kun abundo da blonda hararo; Okhursto, vetludisto, havis la melankolian

aspekton kaj intelektan abstraktecon de Hamleto; la plej aplomba kaj

plej kuraĝa viro estis alta je nur iom pli ol kvin futoj kaj havis

dolĉan voĉon kaj embarasitan timidan manieron. La termino "kruduloj"

aplikita al ili estis diferencigo pli ol difino. Eble pri la minoraj

detaloj de fingroj, piedfingroj, oreloj, ktp. povas esti ke la kampadejo

iom mankis, sed tiuj malgravaj preterlasoj ne malpliigis ilian agregitan

potencon. La plej forta viro havis nur tri fingrojn sur la dekstra mano;

la plej lerta pafisto havis solan okulon.

Tia estis la fizika aspekto de la viroj disiĝintaj ĉirkaŭ la kabano.

La kabano kuŝis en triangula valo, inter du montetoj kaj rivero. La

sola elirejo estis kruta pado trans la supron de monteto alfrontanta

la kabanon, nun lumigatan de la leviĝanta luno. Eble la suferanta

virino vidis ĝin de la kruda litbenko sur kiu ŝi kuŝis—vidis ĝin

suprenserpentadi kiel arĝenta fadeno ĝis perdiĝi en la supraj steloj.

Fajro de velkintaj pinbranĉoj aldonis gregemecon al la kunveno. Iom

post iom la natura gajeco de Rora-Kampadejo revenis. Vetaĵoj estis

libere proponitaj kaj agnoskitaj pri la rezulto. Tri kontraŭ kvin ke

"Sanjo travivos la aferon;" eĉ ke la infano travivus; flankvetaĵoj pri

la sekso kaj haŭtkoloro de la alvenonta fremdulo. Meze de ekscitita

diskutado ekbruo leviĝis inter tiuj plej proksimaj al la pordo kaj la

kampadejo haltis por aŭskulti. Super la ŝanceliĝado kaj la ĝemado

de la pinarboj, la hasta fluado de la rivero kaj la krepitado de la

fajro, altiĝis akuta plendema krio—krio kiel nenio aŭdita antaŭe en

la kampadejo. La pinoj ĉesis ĝemi, la rivero ĉesis hasti, la fajro

ĉesis krepiti. Ŝajnis ke ankaŭ la Naturo haltis por aŭskulti.

La kampadejo surpiediĝis kvazaŭ solavire! Oni proponis eksplodigi

barelon da pulvo, sed, en konsiderado pri la situacio de la patrino,

pli bonaj konsiloj regis kaj nur kelkaj revolveroj estis pafitaj; ĉar,

ĉu pro la kruda kirurgio de la kampadejo, ĉu pro alia kialo, Ĉerokea

Sanjo sinkis rapide. En la daŭro de sola horo ŝi suprengrimpis, por

tiel diri, laŭ tiu malfacila vojo kondukanta ĝis la steloj, kaj

tiel elpasis Rora-Kampadejon, ĝiajn pekadon kaj honton, por ĉiam.

Mi ne kredas ke la anonco multe ĝenis ilin, krom en spekulativado

pri la sorto de la infano. "Ĉu li povas travivi nun?" oni demandis

Stuĉjon. Tiu respondis dubeme. La sola cetera estaĵo de la sekso kaj

patrina kondiĉo de Ĉerokea Sanjo en la setlejo estis azenino. Okazis

kelke da konjektado pri taŭgeco, sed oni provis la eksperimenton. Tio

estis malpli problema ol la antikva pritrakto de Romulo kaj Remo, kaj

verŝajne egale sukcesa.

Kiam tiuj detaloj estis finaranĝitaj, kio forkonsumis ceteran horon,

la pordo estis malfermita kaj la anticipa viramaso jam formiĝinta en

vicon eniris unu post la alia. Apud la malalta benko aŭ breto, sur kiu

la patrina figuro reliefiĝis severe sub la kovriloj, staris pintablo.

Sur tiu estis metita kandelskatolo, en kiu, vindite en brila ruĝa

flanelo, kuŝis la plej lastatempa alveninto de Rora-Kampadejo. Apud la

kandelskatolo estis metita ĉapelo. Ĝia utiligo baldaŭ indikiĝis.

"Sinjoroj," diris Stuĉjo kun rara miksaĵo de aŭtoritato kaj laŭofica

memkontento,—"Sinjoroj bonvolu enpasi laŭ la antaŭpordo, laŭpasi la

tablon kaj elpasi laŭ la malantaŭpordo. Tiuj volantaj donaci ion ajn

al la orfo trovos oportunan ĉapelon." La unua viro eniris surportante

sian ĉapelon; li senĉapeligis tamen dum li ĉirkaŭrigardis; kaj

tial, malkonsciante, estigis ekzemplon por la sekvinto. En tiaj

komunumoj bonaj kaj malbonaj faroj estas kontaĝaj. Dum la procesio

eniris vice, aŭdiĝis komentoj—kritikoj direktitaj, eble, pli

ĝuste al Stuĉjo, kiel spektaklestro—"Ĉu estas li?" "ege malgranda

specimeno;" "mankas al li koloro;" "ne plu granda ol pistolo." La

donacoj estis egale tipaj: arĝenta tabakujo; Hispana ormonero; mararmea

revolvero arĝente muntita; orspecimeno; belege brodita naztuko de

virino (de Okhursto, la vetludisto); diamanta brustobroĉo; diamanta

ringo (sugestite per la broĉo, kun la komento de la donacinto ke li

"vidis tiun broĉon kaj pliproponis ĝin je du diamantoj"); katapulto;

Biblio (de nekonata donacinto); ora sprono; arĝenta kafkulero (la

inicialoj, mi bedaŭras diri, ne estis tiuj de la donacinto); paro da

tondiloj de kirurgo; lanceto; bankbileto de kvin pundoj de Banko de

Anglio; kaj ĉirkaŭ du cent dolaroj en hazardaj or- kaj arĝenteroj.

Dum tiuj procedoj Stuĉjo estigis silenton tiel senemocian kiel tiu

de la morta virino maldekstraflanke de li, gravecon tiel enigman kiel

tiu de la novnaskiĝinto dekstre de li. Sola evento okazis por rompi

la monotonecon de la stranga procesio. Dum Kentuko kliniĝis super la

kandelskatolo duonscivoleme, la infano turniĝis kaj, en spasmo de

doloro, kroĉis lian palpantan fingron kaj tenis ĝin fikse dum momento.

Kentuko aspektis stulte kaj embarasite. Kvazaŭa ruĝiĝo klopodis

sin fiksi sur lian veterbatitan vangon. "La malbenita kanajleto," li

diris, eligante sian fingron kun, eble, pli da tenereco kaj prizorgo

ol oni povintus juĝi lin kapabla elmontri. Li tenis tiun fingron

iom apartigita disde ties kunuloj dum li eliris kaj kontrolis ĝin

scivoleme. La kontrolo estigis la saman originan komenton pri la infano.

Efektive, li ŝajnis ĝui ripeti ĝin. "Li luktis kun mia fingro," li

rimarkis al Tiptono, elmontrante la membron, "la malbenita kanajleto!"

Estis la kvara horo de la mateno antaŭ ol la kampadejo elektis

kuŝiĝi. Lumo brilis en la kabano kie la vaĉantoj sidis, ĉar Stuĉjo

ne enlitiĝis tiun nokton. Nek Kentuko. Li drinkis liberege kaj rakontis

kun granda entuziasmo sian sperton, findirante senŝanĝe je sia kutima

kondamno de la novalveninto. Tio ŝajnis senzorgigi lin je iu ajn

maljusta akuzo de sentimentaleco, kaj Kentuko havis la malfortojn de la

pli nobla sekso. Kiam la aliaj ĉiuj jam enlitiĝis, li subeniris al

la rivero kaj fajfis mediteme. Tiam li suprenpromenis laŭ la ravino,

preter la kabano, ankoraŭ fajfante kun sinesprima senzorgo. Ĉe granda

ruĝligna arbo li paŭzis kaj resekvis siajn paŝojn kaj novan fojon

preterpasis la kabanon. Vojmeze ĝis la riverbordo li paŭzis denove

kaj tiam revenis kaj frapis je la pordo. Malfermis ĝin Stuĉjo. "Kiel

fartas la afero?" diris Kentuko, rigardante preter Stuĉjo ĝis la

kandelskatolo. "Ĉio trankvilas," respondis Stuĉjo. "Ĉu okazas io

ajn?" "Nenio." Estis paŭza—embarasa—dum Stuĉjo daŭre tenis la

pordon. Tiam Kentuko reprenis la temon de sia fingro, kiun li elmontris

al Stuĉjo. "Luktis kun ĝi,—la damnita kanajleto," li diris, kaj

retiriĝis.

La sekvintan tagon Ĉerokea Sanjo ricevis tian krudan enterigon kian

Rora-Kampadejo pridisponis. Post kiam ŝia kadavro estis konfidita al

la montetdeklivo, la kampadejo estigis ceremonian kunvenon por diskuti

kiel trakti ŝian infanon. Rezolucio adopti lin estis unuanima kaj

entuziasma. Sed tujege estiĝis vigla diskutado pri la maniero kaj

la farebleco de provizi lin per liaj bezonoj. Estis rimarkinde ke

elstariĝis en la debatado neniaj el tiuj ferocaj personecoj kiuj kutime

diferencigis diskutadojn ĉe Rora-Kampadejo. Tiptono proponis ke ili

sendu la infanon al Ruĝ-Hundo—kelkajn kvardek mejlojn for—kie eblus

ekhavi inan prizorgon. Sed la malbonŝanca sugesto renkontis ferocan

kaj unuaniman malkonsenton. Estis evidente ke ricevus eĉ momentdaŭran

aprobon nenia plano devigonta ilin sin senigi je sia nova akiraĵo.

"Krome," diris Toĉjo Rajdero, "tiuj uloj ĉe Ruĝ-Hundo interŝanĝus

lin kaj havigus al ni iun alian." Same kiel en aliaj lokoj, malkredo je

la honesteco de aliaj kampadejoj regis ĉe Rora-Kampadejo.

Ankaŭ la propono alvenigi flegistinon al la kampadejo renkontis

malaprobon. Estis argumentite ke nenia deca virino povus esti konvinkita

akcepti Rora-Kampadejon kiel sian hejmon kaj la parolanto urĝis ke

"ili ne plu volas virinojn de la alia speco." Tiu malĝentila aludo al

la forpasinta patrino, kiel ajn severa ĝi povas ŝajni, estis la unua

spasmo de deco—la unua simptomo de la renasko de la kampadejo. Stuĉjo

proponis nenion. Eble li sentis ioman heziton sin intermeti en la elekto

de ebla sekvonto al sia ofico. Sed kiam pridemandite, li asertis emfaze

ke li kaj "Ĵaninjo"—la besto antaŭe aludita—scipovos kreskigi

la infanon. La propono havis iom originalan, sendependan kaj heroan

karakteron kiu plaĉis al la kampadejo. Stuĉjo estis tenita en ofico.

Oni sendis alvenigi kelkajn necesaĵojn de Sakramento. "Atentu," diris

la kasisto, premante sakon da orpolvo en la manon de la ekspresisto,

"la plej bonaj kiuj haveblas—punto, vi scias, kaj filigranaĵoj kaj

krispoj—damnita estu la kosto!"

Strange estas tion diri, sed la infano travivis. Eble la vigliga klimato

de la montara kampadejo estis kompensado por la materiaj mankoj. La

Naturo alprenis la infanon kontraŭ sian pli larĝan bruston. En tiu

rara atmosfero de la antaŭmontetoj—tiu aero pikodora je balzama

aromo, tiu etera kordialo samtempe stimula kaj ĝojiga—povas esti ke

li trovis manĝaĵon kaj nutraĵon, aŭ subtilan kemion kiu aliigis

lakton de azeno en kalkon kaj fosforon. Stuĉjo emis kredi ke temis

pri tiulasta kaj bona mamnutrado. "Mi kaj tiu azeno," li kutimis diri,

"estas rolintaj kiel patro kaj patrino por li! Vi neniam," li aldiris,

alparolante la senhelpan pakaĵo antaŭ si, "nin perfidu."

Ĝis kiam li estis monataĝa, evidentiĝis la neceso havigi al li

nomon. Antaŭe li estis konata ĝenerale kiel "la Infanĉjo," "la

knabo de Stuĉjo," "la Kojoto" (aludo al liaj voĉaj povoj), kaj

eĉ, laŭ la amatiga diminutivo de Kentuko "la malbenita kanajleto."

Sed tiujn oni konsideris malprecizaj kaj malsufiĉaj kaj finfine

malakceptis reage al alia influo. Vetludistoj kaj aventuruloj estas

ĝeneralregule superstiĉaj kaj iun tagon Okhursto asertis ke la

bebo alportis "bonŝancon" al Rora-Kampadejo. Certe estis ke ili

sukcesis lastatempe. "Bonŝanco" estis la kunkonsentita nomo kun,

por pli granda oportuneco, la prefikso "Toĉjeto." Nenia aludo al la

patrino fariĝis kaj la patro estis nekonata. "Estas pli bone," diris

la filozofia Okhursto, "preni novan disdonon ĉiuflanke. Nomi lin

Bonŝanco kaj survojigi lin ĝuste." Sekve, tago estis rezervita por la

baptoceremonio. Povas imagi la signifon de tiu ceremonio la leganto jam

amasiginta kelkajn pensadojn pri la temerara malpieco de Rora-Kampadejo.

La ceremoniestro estis konata ŝercemulo nomita "Bostono," kaj la okazo

ŝajnis promesi grandegan malseriozecon. Tiu genia satiristo pasigis

du tagojn pretigante burleskaĵon de la preĝeja diservo, kun trafaj

lokaj aludoj. La ĥoron oni trejnis taŭge kaj Saĉjo Tiptono nomiĝis

baptopatro. Sed post kiam la procesio almarŝis la boskon kun muziko kaj

standardoj kaj la infano estis kuŝigita antaŭ falsa altaro, Stuĉjo

antaŭpaŝis la anticipan homamason. "Ne estas mia kondutmaniero fuŝi

ĝojon, knaboj," diris la vireto aserte, okulkontrolante la ĉirkaŭajn

vizaĝojn, "sed frapŝajnas al mi ke ĉi tiu ĉi afero estas iom

malhonesta. Estas iomege maldece rilate al ĉi tiu ĉi bebo primoki

lin en maniero kiun li ne kapablas kompreni. Kaj se necesas ke estu

baptopatroj ĉi tie ĉi, bonvolu diri al mi kiu pli rajtas ol mi

tiel roli." Silento sekvis la deklaron de Stuĉjo. Por honori ĉiujn

humuristojn ni diru ke la unua viro agnoskinte la justecon de tiu

deklaro estis la satiristo, tiel senigite je sia plezuro. "Tamen,"

diris Stuĉjo, rapide, elprofitante sian avantaĝon, "ni ĉi-tieas

por baptoceremonio kaj baptoceremonion ni ekhavos. Mi proklamas vin

Tomaso Bonŝanco, laŭ la leĝoj de Usono kaj Ŝtato Kalifornio, Dio

helpu min." Estis la unua fojo ke la nomo de Dio eldiriĝis alimaniere

ol sakre en la kampadejo. La formo de la ceremonio estis eble eĉ pli

ridindega ol tiu konceptita de la satiristo, sed, strangege, neniu

vidis tion kaj neniu ridis. "Toĉjeto" baptonomiĝis tiel serioze

kvazaŭ sub Kristana tegmento kaj ploris kaj estis konsolita en

ortodoksa maniero.

Kaj tial la laboro de renaskiĝo komenciĝis en Rora-Kampadejo.

Preskaŭ nepercepteble ŝanĝo surfalis la setlejon. La kabano

asignita al "Toĉjeto Bonŝanco"—aŭ "La Bonŝanco," kiel pli ofte

li nomiĝis—elmontris la unua indikojn de plibonigo. Oni tenis

ĝin nepre pura kaj kalkolaktita. Tiam oni provizis ĝin per novaj

tabuloj, toloj kaj tapetpaperoj. La rozligna lulilo—alportite okdek

mejlojn per azeno—"iom mortigis," laŭ la diraĵo de Stuĉjo,

"la ceteran meblaron." Tial la renovigo de la kabano eknecesis. La

viroj alkutimiĝintaj lanti ĉe Stuĉjo por kontroli "kiel fartas La

Bonŝanco" ŝajnis alttaksi la ŝanĝon, kaj, por sin defendi, la

rivala establaĵo Tutleo-Nutrovarejo sin vigligis kaj importis tapiŝon

kaj spegulojn. La reflektoj kiujn tiuj lastaj prezentis pri la fizika

aspekto de Rora-Kampadejo emis efektivigi pli striktajn kutimojn de

persona pureco. Cetere, Stuĉjo trudis specon de kvaranteno al tiuj

aspirantaj la honoron kaj privilegion de tenir "La Bonŝancon." Estis

kruela humiligo por Kentuko—kiu, en la senzorgo de sia granda naturo

kaj la kutimoj de la setlolima vivo, jam komencis konsideri ĉiujn

vestaĵojn kiel duan kutiklon kiun oni forĵetas, kiel serpento sian

haŭton, nur pere de putrado—malricevi la koncernan privilegion pro

kelkaj kialoj de prudenteco. Tamen tia estis la subtila influo de novigo

ke post tio li aperis senmanke ĉiun posttagmezon en pura ĉemizo kun

vizaĝo ankoraŭ brilanta post lavado. Nek oni malatentis moralajn

kaj sociajn sanitarajn leĝojn. "Toĉjeton", kiu devis pasigi sian

tutan ekziston en persista klopodo ripozi, bruo ne ĝenu. La kriadon

kaj hurladon gajnintan al la kampadejo ĝian malfeliĉan titolon oni

malpermesis en la aŭdkampo de Stuĉjo. La viroj interparolis en

flustroj aŭ fumis en Indiana seriozeco. Sakradon oni ĉesigis laŭ

subkompreno en tiuj sanktaj lokoj, kaj ĉie tra la kampadejo la viroj

flankenlasis popularan formon de sakraĵo tekstantan "Damnite estu

la bonŝanco!" kaj "Malbenu la bonŝancon!", konsiderante ĝin havi

novan personan signifon. Voĉa muziko ne estis interdiktita, ĉar

oni juĝis ĝin havi mildigan trankviligan kvaliton, kaj iu kanto,

kantate de "Militulo Jaĉjo," Angla maristo, el la Aŭstraliaj kolonioj

de Ŝia Reĝina Moŝto, estis ege populara kiel lulkanto. Ĝi estis

funebra rakonto pri la heroaĵoj de "la Aretuzo, Sepdek-kvar," en

dampita minora tonalo, finiĝante je daŭrigata mortanta falo je la

fermo de ĉiu refreno, "Sur ŝi-i-i-po Aretuzo." Estis bela spektaklo

vidi Jaĉjon tenantan La Bonŝancon, ruliĝantan de flanko al flanko,

kvazaŭ kun la moviĝado de la ŝipo, kaj lulkantantan tiun militflotan

kanzoneton. Aŭ pro la stranga ruliĝado de Jaĉjo aŭ pro la longo de

lia kanto—ĝi ampleksis naŭdek stancojn kaj estis daŭrigita kun

konscienca intenco ĝis la amara fino—kutime la lulkanto estigis

la deziritan efikon. En tiaj momentoj la viroj kuŝis plenlonge sub

la arboj, en la dolĉa somera krepuskolumo, fumante siajn pipojn,

sorbante la melodiajn eldiraĵojn. Malpreciza ideo ke tio estis kampara

feliĉo trapenetris la kampadejon. "Ĉi tiu ĉi specaĵo," diris la

orient-Londonano Simonzo, sin apogante mediteme surkubute, "estas

paradiza." Tio memorigis al li Grenviĉon.

Kutime, en la longaj someraj tagoj, La Bonŝanco estis portita al

la ravino el kiu fontis la ora trezoro de Rora-Kampadejo. Tie, sur

kovrilo sternita sur pinarbaj branĉoj, li kuŝis dum la viroj laboris

sube en la fosaĵoj. Lastatempe oni faris krudan klopodon ornami tiun

laŭbon per floroj kaj dolĉodoraj arbustoj kaj kutime iu portis al li

bukedon da loniceroj, azaleoj aŭ la pentritaj floroj de Las Mariposas.

Subite la viroj konsciis pri tio ke beleco kaj signifo enestis tiujn

neniaĵojn kiujn dum tiom longa tempo ili tretis senzorge subpiede.

Brila glimfloko, bunta kvarcero, helkolora ŝtoneto el la rojfundo,

beliĝis al okuloj tiele malobstrukcitaj kaj plifortigitaj, kaj senmanke

flankenmetiĝis por "La Bonŝanco." Estis mirinde vidi kiom la arbaretoj

kaj montetdeklivoj liveris da trezoraĵoj kiuj "taŭgus por Toĉjeto."

Ni esperu ke Toĉjeto, ĉirkaŭate de tiaj ludiloj kiajn neniam antaŭe

infano ricevis el felando, estis kontenta. Li aspektis sekure feliĉe,

kvankam li elmontris infanan seriozecon kaj, en siaj rondaj grizaj

okuloj, mediteman lumon kiuj, foje, maltrankviligis Stuĉjon. Li estis

ĉiam traktebla kaj kvieta kaj estas raportite ke foje, elrampinte sian

"tenejon"—heĝon de interplektitaj pinbranĉoj ĉirkaŭantan lian

liton—li falis trans la taluson sur sian kapon en la malmolan teron

kaj restis kun siaj makulaj kruroj en la aero en tiu pozo dum almenaŭ

kvin minutoj kun rezoluta graveco. Senmurmure li malimplikiĝis. Mi

hezitas registri la multajn ceterajn ekzemplojn de lia saĝeco kiuj

baziĝas, bedaŭrinde, sur la asertoj de antaŭjuĝaj amikoj. Kelkaj el

tiuj ne estis sen nuanco de superstiĉo. "Mi suprengrimpis ĵuse laŭ

la taluso," diris Kentuko, iun tagon, en stato de senspira ekscitiĝo,

"kaj damnita estu mia haŭto se li ne paroladis al blugarolo sidanta

sur liaj genuoj. Jen ili estis, tiel liberaj kaj gregemaj kiel plaĉus

al vi mem esti, interbabilante kvazaŭ du samtigaj ĉerizoj." Tamen,

ĉu li rampis trans la pinbranĉojn, ĉu li kuŝis pigre surdorse

palpebrumante al la folioj super si, al li la birdoj kantis, la sciuroj

babiladis kaj la floroj malfermiĝis. La Naturo estis lia flegistino kaj

kunludantino. Por li ŝi lasis gliti inter la folioj orajn faskojn de

sunlumo kiu falis ĵus en lian manatingon; ŝi sendis nomadajn ventetojn

por viziti lin kun la balzamo de laŭro kaj rezinecaj gumoj; al li la

altaj ruĝlignaĵoj kapneis amike kaj dormeme, la burdoj zumis kaj la

frugilegoj grakumis dormigan akompanon.

Tia estis la ora somero de Rora-Kampadejo. Tiuj estis "monhavaj

tempoj"—kaj la bonŝanco estis kun ili. La pretendejoj liveris

abundege. La kampadejo ĵaluzis pri siaj privilegioj kaj rigardis

suspekte fremdulojn. Enmigrado estis malinstigita, kaj, por

pliperfektigi sian izoladon, ili taŭge akaparis la teron ĉe

ambaŭ flankoj de la montomuro ĉirkaŭanta la kampadejon. Tio, kaj

reputacio por elstara kapablo kun la revolvero, tenis la apartecon de

Rora-Kampadejo netuŝebla. La ekspresisto—ilia sola ligilo kun la

ĉirkaŭanta mondo—raportis foje mirindajn rakontojn pri la kampadejo.

Li diradis: "Ili havas straton jen supre en 'Rora' kiu superkuŝus

iun ajn straton de Ruĝ-Hundo. Ili havas grimpoplantojn kaj florojn

ĉirkaŭ siaj domoj, kaj ili lavas sin dufoje ĉiutage. Sed ili traktas

fremdulojn ege malamikeme kaj ili kultadoras 'Inĝianan' bebon."

Kun la prospero de la kampadejo alvenis deziro por cetera plibonigo.

Estis proponite konstrui hotelon en la venonta printempo kaj inviti

unu-du decajn familiojn ekloĝi tie por la bono de "La Bonŝanco,"—kiu

povus profiti eble de ina kamaradeco. Pri la ofero kiun tiu koncedo al

la sekso trudis al tiuj viroj, kiuj estis feroce skeptikaj pri ties

ĝeneralaj virto kaj utileco, oni povas doni konton nur per ilia kareco

pri Toĉjeto. Kelkaj daŭre rezistis. Sed la decidon oni ne povus

efektivigi antaŭ tri monatoj, kaj la malplimulto cedis timide esperante

ke okazus io por malebligi tion. Kaj okazis io, jes ja.

La vintron de 1851 oni memoros longan tempon en la antaŭmontoj. La

neĝo kuŝis profunde sur la montaro kaj ĉiu montara rivereto fariĝis

rivero kaj ĉiu rivero fariĝis lago. Ĉiu ravino kaj ĉiu ravineto

aliiĝis en tumultan akvovojon kiu subenplonĝis laŭ la montetdeklivoj,

malstarigante gigantajn arbojn, disĵetante siajn drivaĵojn kaj

rubojn laŭ la ebenaĵon. Ruĝ-Hundo jam estis inundita dufoje kaj

Rora-Kampadejo ricevis antaŭaverton. "Akvo enmetis la oron en tiujn

ravinojn," diris Stuĉjo; "ĝi estis ĉi tie ĉi antaŭe kaj ĝi estos

ĉi tie ĉi denove!" Kaj tiun nokton Norda-Forkiĝo ekstersaltis

subite siajn bordojn kaj enhastis balailmove la triangulan valon de

Rora-Kampadejo.

En la konfuzo de impetaj akvoj, frakasantaj arboj kaj krepitanta ligno,

kaj la malhelo kiu ŝajnis flui kun la akvo kaj forbloki la belan valon,

nur malmulton oni povis fari por rekunigi la disigitan kampadejon. Kiam

la matenon sin anoncis, la riverborda kabano de Stuĉjo estis for.

Pli supre laŭ la ravino oni malkovris la korpon de ties malbonŝanca

proprietanto; sed la fieraĵo, la espero, la ĝojo, la Bonŝanco de

Rora-Kampadejo malaperintis. La viroj revenis kun malfeliĉaj koroj kiam

krio ekde la bordo revokis ilin.

Estis helpboato de sube laŭ la rivero. Ili trovis, ili diris, viron kaj

infanon, preskaŭ ellacigitajn, ĉirkaŭ du mejlojn sube. Ĉu iu konis

ilin, kaj ĉu ili apartenis ĉi tie?

Necesis nur ekrigardo por elmontri al ili Kentukon kuŝantan tie, kruele

premrompitan kaj kontuzitan, sed ankoraŭ tenantan en siaj brakoj

la Bonŝancon de Rora-Kampadejo. Dum ili kliniĝis super la strange

malsamaspektan paron, ili konsciis ke la infano estis malvarma kaj

senpulsa. "Li estas morta," diris unu. Kentuko malfermis la okulojn.

"Ĉu morta?" li ripetis, feble. "Jes, kara ulo, kaj ankaŭ vi mortas."

Rideto lumigis la okulojn de la forpasanta Kentuko. "Mi mortas," li

ripetis, "li forportas min kun si,—diru al la knaboj ke mi havas la

Bonŝancon kun mi nun;" kaj la forta viro, alkrociĝante al la delikata

bebo kvazaŭ laŭraporte dronanta viro alkroĉiĝas al pajlo, fordrivis

en la ombran riveron kiu fluas eterne en la nekonatan maron.

Tri Noveloj de Usona Verkisto Bret Harte · 第 3 / 6 题