X.

"Mi ne preterlasos veni!", la komerca konsilanto Bolnau kun mizeraj

mienoj kriis post li. "Li havas suspekton!", li diris al si. "Li

scias pri la vorto de la kantistino. Onidire ŝi ja resaniĝis; sed

ĉu la suspekto ne povas diskreski en la koro de tiu policano? Ĉu li

ne povas pro suspekto observigi min? La sekreta polico persekutos

min; ĉiupaŝe mi vidos ruzajn fremdajn vizaĝojn. Mi nenion plu

povos diri, tuj ĝi estos raportata, signifklarigata; mi fariĝos, ho

Dio en la ĉielo, mi fariĝos malkvieta, danĝera individuo; kaj

tamen mi vivis pace kaj senmalice kiel Vilhelmo _Tell_ en la

kvara akto!"

Tiel la malfeliĉa Bolnau parolis al si mem; lia angoro kreskis, kiam

li pensis pri la suspektiga demando koncerne la sekvontan maskobalon.

"Li certe opinias, ke mi ne kuraĝos proksimiĝi al la kantistino,

pro malpura konscienco; sed mi devas iri tien, mi devas forigi

lian suspekton! Kaj tamen—ĉu proksime de ŝi ne atakos min

tremado, ĝuste ĉar li povas pensi, ke mi tremos pro riproĉoj de

l'konscienco kaj pro timo?" Li turmentis sin per tiuj imagoj, ili

dum tutaj tagoj okupis lin; li rememoris, ke fama aŭtoro pruvis

en speciala publikaĵo, ke oni povas timi la timon, kaj ĝuste tio

ŝajnis al li okazi pri li mem. Sed li sentis, ke li devas kuraĝiĝi

kaj iri renkonte al la danĝero. Li alportigis de la maskopruntisto

la luksan veston de la paŝaho de _Janina_; li ĉiutage surmetis ĝin

kaj sin ekzercis antaŭ granda spegulo, tute egalpeze elrigardi

el sia masko. El sia negliĝo li faris pupon kaj sidigis ĝin

sur seĝo; ĝi prezentis kantistinon Bianetti: li kiel paŝaho

ĉirkaŭiris ŝin, alproksimiĝis kaj diris: "Mi senlime ĝojas, ke

mi vidas vin tiel laŭdezire bonfarta." En la tria tago li jam povis

tute sen tremo reciti sian lecionon, tial li taskigis al si ion pli

malfacilan. Li volis esti tre ĝentila kaj egalpeza kaj proponi al

ŝi teleron kun bombonoj kaj punĉo. Li ekzercis sin per glaso da

akvo, kiun li metis sur teleron. En la komenco ĝi terure tintis

en lia mano; sed ankaŭ tiun malfortecon li venkis, li eĉ provis

sufiĉe gaje diri ĉe tio: "Estimata, ĉu vi ne deziras iom da punĉo

kaj kelke da bombonoj?" Li bonege sukcesis; nenia mortemulo lin vidos

tremanta, li pensis. _Ali_, la paŝaho de Janina, sentis en si

kuraĝon, malgraŭ sia timo, viziti la maskobalon.

La medicina konsilanto Lange ne cedis al iu alia la rajton, por la

unua fojo la resaniĝintinon ree konduki inter la homojn. Ŝi volonte

konsentis; ĉar per sia fidela flegado, per la patra zorgemo, kun kiu

li klopodis pri ŝi, li ja akiris la rajton pri ŝia plej arda

dankeco. Do li venis kun ŝi al la balfesto kaj ŝajne ne malmulte

vantiĝis pri sia loko flanke de la bela, interesa knabino. La

loĝantoj de B. estas strangaj homoj. En la unuaj tagoj oni malbone

parolis pri la kantistino, de la plej elegantaj salonoj ĝis

en la bierejaĉoj; sed kiam gravaj viroj protektis ŝin, kiam

respektataj sinjorinoj ŝin publike defendis, oni akomodiĝis al la

cirkonstancoj, kaj la B...anoj kortuŝite de la sorto de l'kompatinda

infanino vagadis en la stratoj kaj preskaŭ mortis pro raviteco,

ke ŝi resaniĝis. Kiam ŝi eniris en la ĉambregon, ĉiuj ŝajne

atendis nur ŝin, kiel la reĝinon de l'festo; oni aklamis ŝin kaj

ĝojbruis, oni klakfrapis la manojn kaj kriis "brave!", kvazaŭ ĵus

prosperis al ŝi plej malfacilaj voĉruladoj. Ankaŭ la medicina

konsilanto ricevis sian parton de la aklamo: "Vidu, jen li", ili

kriis, "jen lerta viro, tiu savis ŝin."

La kantistino estis ĝoje emociita de tiu aklamo de l'homamaso;

afekciite de la murmurado de l'gratulantoj ŝi eĉ preskaŭ forgesis,

ke ankoraŭ pli serioza celo ŝin kondukis en tiun ĉambregon; sed la

kvar fortikaj domenuloj proksime post ŝi sekvantaj kaj la demandoj

de la kuracisto, ĉu ŝi ankoraŭ ne ekvidis la grizajn okulojn de la

chevalier, ree kaj ree memorigis ŝin pri ŝia intenco. Ŝi mem kaj

la kuracisto ne estis pretervidintaj, ke longa, malgrasa turko (en B.

oni nomis lian kostumon paŝaho Ali), konstante prempuŝas sin

proksimen al ŝi; kaj kiom ajn da fojoj la amasa moviĝo de la

maskuloj forŝiris lin, ĉiam li denove estis ĉe ilia flanko. La

kantistino puŝetis la kuraciston kaj montris per la okuloj al la

paŝaho. Li respondis ŝian okulsignon kaj diris: "Mi jam antaŭ

longe rimarkis lin." La paŝaho proksimiĝis per nefirmaj paŝoj; la

kantistino pli forte kroĉiĝis al la brako de Lange; li nun estis

tute proksime—rigidaj, grizaj okuloj elrigardis el la masko kaj

kava voĉo diris al ŝi: "Mi senlime ĝojas, ke mi vidas vin tiel

laŭdezire bonfarta." La kantistino timigite deturnis sin kaj ŝajne

skuetiĝis; ankaŭ la maskulo ĉe tiu vido tremante forturnis sin kaj

malaperis en la homamaso. "Ĉu tio estas li?", la medicina konsilanto

ekkriis. "Ekregu vin, nun estas necese, agi trankvile kaj ĉielzorge;

ĉu vi opinias, ke estas li?" "Ankoraŭ mi tion ne certe scias", ŝi

respondis, "sed mi opinias, ke mi rekonas liajn okulojn."

La medicina konsilanto ordonis al la kvar domenuloj, ke ili streĉe

atentu tiun paŝahon, kaj kun la sinjorino iris pluen. Sed apenaŭ li

faris kelke da paŝoj tra la ĉambrego, kiam reaperis la turko; sed

li restis malpli proksime, kvazaŭ observante la kantistinon.

La kuracisto kun sia akompanantino aliris al bufedo por recepti

al ŝi post la sentita teruro tason da teo; li rigardis

ĉirkaŭen—ankaŭ ĉi tie la turko ree estis, kaj jen, nun li havis

sur telereto glason da punĉo kaj kelke da bombonoj; li proksimiĝas

al la kantistino, liaj okuloj brilas, la glaso kun strangaj sonoj

saltetas kaj tintas sur la tremanta telero; li estas flanke de ŝi,

li prezentas al ŝi la teleron kaj diras: "Estimata, ĉu vi ne

deziras iom da punĉo kaj kelke da bombonoj?" La kantistino rigide

rigardis lin, ŝi paliĝis, repuŝis la teleron kaj ekkriis: "Ha, la

terura! Estas li, estas li, li volas veneni min!"

La paŝaho de Janina staris muta kaj sen movo, li ŝajne forlasis

ĉian penson pri defendo; senvole li lasis sin forkonduki de la kvar

fortikaj domenuloj.

Preskaŭ en la sama momento la nigra mantelo de la kuracisto estis

forte ektirata. Li rigardis returne; la malgranda, kreskokripla lakeo

el la hotelo de Portugalujo staris antaŭ li, pala kaj kun vizaĝo

terurita: "Pro la kompatemo de Dio, sinjor' medicina konsilanto,

bonvolu veni kun mi al la ĉambro n-ro 53, ĝuste nun la diablo volas

preni la francan sinjoron."

"Kion vi babilas?", la kuracisto malkontente demandis kaj volis lin

puŝi flanken, por sekvi la kaptiton al la polica direkcio. "Ĉu

koncernas min, se lin prenas la satano?"

"Sed mi petas vin", la malgrandulo preskaŭ plorante ekkriis, "li

eble tamen povas esti savata; via moŝto ja ĉi tie estas urba

kuracisto kaj havas la devon, veni al la fremduloj en la hotelojn."

La medicina konsilanto subpremis malbenon, kiun li estis preskaŭ

dironta; li vidis, ke li ne povas eviti tiun malagrablan iron, li

alvenigis per mansigno la orkestrestron Boloni, transdonis al li la

kantistinon kaj rapidis kun la malgrandulo al la hotelo de

Portugalujo.

La Kantistino · 第 22 / 36 题