Belega, paca vidaĵo etendiĝis antaŭ la okuloj de maljuna sinjorino,
kuŝanta sur malsanula puŝveturilo en la ombro de granda ulmo.
Ĉirkaŭ ŝi regis dolĉa trankvilo; kaj ŝiaj sentoj, laŭ ŝia pozo
kaj la serena esprimo de la pala vizaĝo, estis en plena harmonio
kun la paca pejzaĝo. Sur ŝiaj genuoj kuŝis libro, sed jam de
kelka tempo ŝi ĉesis legi por fordoni sin al la ĝuo de la bela
vespero. Inter trunkoj de kelkaj aretoj da majestaj ulmoj ŝi povis
vidi, ĉi tie kaj tie en la malproksimeco, sin paŝtantajn bovinojn
kaj ŝafojn. Ĉe unu flanko vidiĝis glata deklivo, formanta kun
kontraŭa montetaro vastan, herboriĉan valon, en kies fundo ridetis
bela lageto, el kiu en tiu momento pentrinde rebrilis oraj radioj
de la subiranta suno. Malantaŭe de la sinjorino troviĝis buksaj
arbetaĵoj, arte tonditaj kiel verda muro. Post tiu barilo estis
videblaj florĝardeno kaj, pli malproksime, la malantaŭa parto de
kampara domego.
La reva, paca medito de la maljunulino interrompiĝis per malproksima
bruo de kariolo sur la ĉefa vojo de la vilaĝo. Ŝi bone konis la
bruon de tiuj radoj kaj la frapadon de tiuj hufoj; eble ŝi jam
duonkonscie atendis aŭdi ĝin. Tuj ŝia pensema, bonkora vizaĝo
alprenis iom maltrankvilan aspekton. Pli ol unu fojon ŝi turnis sian
preskaŭ blankharan kapon en la direkto al la domo. Post kelke da
minutoj aperis en malfermaĵo de la buksa barilo figuro de virino,
bonguste vestita per malhele blua kostumo kaj larĝranda ĉapelo kun
multekosta struta plumego, kiu belkurbe kaj iom kokete superpendis
ĝian maldekstran flankon. Ŝi havis la aĝon de ĉirkaŭ tridek
jaroj, kvankam en tiu momento ŝi aspektis kelkajn jarojn pli aĝa.
Tion kaŭzis, eble, malserena humoro kaj maldolĉa esprimo ĉirkaŭ
buŝo, alie belforma.
La sinjorino kuŝanta sur la litseĝo sin turnis al la venantino
kaj per zorgoplena rigardo penis ekkapti ŝiajn okulojn kvazaŭ por
diveni ŝiajn hodiaŭajn travivaĵojn. Tiun rigardon la pli juna
virino tuj komprenis; tamen ŝi volis ŝajnigi, ke ŝi ne rimarkas
ĝin. Penante alpreni pli gajan mienon, ŝi ekparolis kun bonkora
tono:--
--Bonan vesperon, onklino Ida. Mi bedaŭras, ke mi malfruas; sed
nia vagonaro devis halti senpaciencige longan tempon ĉe la lasta
diskruciĝejo por lasi preterpasi skotan poŝtvagonaron el Londono.
Niaj malrapidegaj vagonaroj estas tiel senceremonie flankenŝovitaj,
kvazaŭ nia tempo kaj niaj aferoj estas nekonsiderindaĵoj. Sed, kion
vi faris ĉi tiun longan tagon?
La suferantino ankoraŭ zorgoplene rigardis la vizaĝon de la
nevino, en kiu ŝi vidis ne nur malbonan humoron, sed ankaŭ nervan
streĉitecon kaj fortan maltrankvilon. Post momento ŝi respondis per
belsona, milda voĉo:--
--Antaŭ la temanĝo mi komencis legi unu el la novaj, ĵus
alvenintaj romanoj, ĝis mi laciĝis, kaj poste mi fordonis min al
la ĝuo de ĉi tiu bela vespero. Kiel belega estas ĉi tiu peceto de
la mondo, kaj kiel dolĉa la paco, kiun oni povas ĝui ĉi tie kun
ripozema koro, Delfino. Ĉu vi vizitis sinjorinon Standring?
--Jes.
--Ĉu vi ankaŭ renkontis tie sinjorinon Gresswell kaj Esteron
Travers?
--Jes, onklino Ida.--Delfino respondis kun iom da hezito kaj
maltrankvilo en la voĉo.--Sed okazis nenia laŭforma kunveno por
psikaj enketoj.
Fraŭlino Ida Leggat ekprenis kaj karesis la manon de la nevino.
--Karulino,--ŝi diris milde,--mi tre dezirus, ke vi ĉesu partopreni
tiujn ... misterajn spiritistajn kunsidojn. Mi, verdire, ne komprenas
tiajn aferojn; efektive mi ne volas kompreni ilin, ĉar mi estas
konvinkita, ke la bona Dio ne volas, ke ni sciu pri la mondo de
spiritoj kaj pri la okupoj de la mortintoj pli, ol Li malkaŝis al
ni en la Sankta Skribo. Mi tute ne povas kompreni, kial vi tiel
fervore interesiĝas pri tiuj teruraj okultaĵoj. Certe estas, ke ili
malklarigas al vi la spiritan perspektivon kaj ke ili fine difektos
vian tutan vivon.
Delfino nur duone aŭskultis. Jam multfoje ŝi aŭdis similajn
avertojn kaj ŝi kompatis la karan, simplaniman maljunulinon pro ŝia
timemo kaj pro ŝia kortuŝa ortodokseco. Dume ŝia kapo estis plena
de aliaj premantaj pensoj. Neatente ŝi eltiris la pinglegojn el sia
ĉapelo, metis ilin ambaŭ sur malgrandan ĝardentablon kaj post
kelka tempo diris:
--Ne, ni tute ne priparolis psikajn aferojn. Sed, ho, kara onklino,
mi estas pli malfeliĉa, pli turmentata, ol iam antaŭe. Prezentu
al vi: Estero akompanis min ĝis la stacio kaj survoje sciigis min,
ke ŝi klare vidas, kial ŝia frato Roberto forĵetis min. Ho!
estas terure; sed mi ankaŭ jam klare vidas ĝin: Hugo, mia propra
duonfrato, venenis liajn pensojn kontraŭ mi kaj inside, mensoge
kalumniis min.
--Sensencaĵo, kara knabino, vi devas ne aŭskulti tiajn konjektojn.
--Tio estas pli ol nura konjekto, onklino; pli ol suspekto. Roberto
skribis al mi tiun eksfianĉiĝan leteron la saman vesperon, tuj
post vizito de Hugo, kiam ili havis longan, seriozan interparolon.
La sekvintan matenon Roberto sciigis al Estero pri sia subita
decido entrepreni longan vojaĝon eksterlandan. Krom tio, rekte
pridemandite, Roberto ne neis ŝian konkludon; kio, laŭ ŝia opinio,
estis plena konfeso.
--Sed, Delfino, kial Hugo volus agi tiele?
--Ho, vi kara simplanimulino,--respondis la pli juna virino kun tre
maldolĉa rideto ludanta ĉirkaŭ ŝia buŝo,--kial? Li plivolas
havi fraŭlinan firmanon, ol edzinan, kaj fraŭlinan onklinon por
siaj infanoj, ol edzinan kun ŝia propra idaro. Mi ja konas lin pli
bone, ol vi. Kiel lia kunfirmanino mi observas lin de flanko, laŭ
kiu vi lin ne konas, kaj mi scias, ke li estas tute kapabla tiel agi.
Malgraŭ lia ekstera skrupula rekteco, lia familia fiero kaj lia
religieco, mi ofte rimarkis en li fortajn emojn al troa monavido kaj
ekspluatemo, kiuj ĝisiras malhonestecon. Pli ol unu fojon mi tre
malkaŝe kaj energie esprimis mian malaprobon pri tiaj emoj.
--Vere?
--Jes,--akcente respondis Delfino Haverford. Ŝi eksilentis kaj
videble penis regi sin.--Li bone scias, kiom mi amas Roberton; ke mia
tuta animo perdiĝis en li. Li prave konjektas, ke neniam mi povos
ami alian viron. Kaj jam Roberto estas for, for, eble, same kiel mi,
kun rompita koro, serĉante distriĝon, forgeson.
En tiu momento malhelpis pluajn plendojn eksono de gaja rido el la
apuda ĝardeno kaj apero, tuj poste, de du infanoj, dekdujara knabo
kaj okjara knabino, sekvataj de juna viro. La infanoj brue kuris al
la sinjorinoj kaj ame salutis ilin. Ĉirkaŭbrakinte kaj kisinte
Delfinon, la knabino ekkriis:--
--Ho, onklino Delfino, ni venis kun sinjoro Marston kaj ni multege
amuziĝis survoje! Nun ni tre volas, ke vi venu kun ni tra la parkon
ĝis nia domo.
Fraŭlino Haverford karesis la buklan kapon de la knabino, kaj
ridetante respondis:
--Kaj ĉu mi devos iri hejmen tute sola, en la krepusko, tra la
densejo, kie estas tiom da teruraj koboldoj, karulineto?
--Ho!--rediris, gaje ridante, la infano,--vi ne estas timema,
onklino. Krom tio, koboldoj ja nur ekzistas en ferakontoj; tion vi
bone scias.
La infano estis plensana, rondvanga knabino, el kies belaj, bluaj
okuloj radiis infana feliĉo kaj varma, impulsema koramo. La knabo,
deprenante sian ĉapon, unue aliris la sinjorinon kuŝantan sur la
malsanula litseĝo kaj ame kisis ŝin. Ĝentile li diris:
--La patro ordonis al mi saluti vin liaparte kaj demandi, kiel vi
fartas. Ĉu vi fartas pli bone, onklino Ida?
La malfortulino karese frapetis la vangon de la knabo kaj respondis:
--Jes, dankon, kara Malkomo, mi fartas sufiĉe bone, almenaŭ mi ne
sentas dolorojn, kuŝante senmove sur ĉi tiu mola kuŝejo. Salutu la
patron kaj danku lin en mia nomo, mi petas.
Similaj amaj salutoj interŝanĝiĝis inter la knabo kaj la pli juna
onklino, kaj inter la knabino kaj la malsanulino.
La juna sinjoro, Leonardo Marston, atendinte, ĝis la intersalutoj
finiĝos, nun alpaŝis, tenante en unu mano ĉapelon kaj portante en
la alia paperujon. Li estis altkreska, rimarkinde beltalia viro de
ĉirkaŭ dudek du jaroj, kun belforma, ronda kapo, kovrita de krispaj
helbrunaj haroj. Lia vizaĝo montris honestecon kaj sincerecon; kaj
liajn trajtojn multaj nomis klasikaj. La sintenado de la juna viro
estis samtempe modesta kaj trankvile memkonscia.
--Bonan vesperon, sinjorinoj,--li diris tre ĝentile, tamen kun
ioma, senĝena familiareco. Sin turnante al fraŭlino Haverford, li
aldiris:
--Sinjoro Vincent petis min, survoje hejmen, transdoni al vi la
dokumentojn pri la aĉeto de la patento Hildebrand. Li tre deziras,
ke vi bonvolu denove trarigardi ilin kaj redoni antaŭ la deka
morgaŭ matene.
Ĉe ĉi tiuj vortoj la vizaĝo de Delfino Haverford alprenis kontraŭ
ŝia volo malbonhumoran aspekton, kaj kun nuanco de malplezuro en la
voĉtono ŝi respondis:
--Mi pripensos la aferon, sinjoro Marston; dankon.
Fraŭlino Leggat rigardis kun maltrankvilo la malserenan vizaĝon de
la nevino kaj, por malhelpi senpripensajn, malagrablajn dirojn, ŝi
demandis la junan viron bonkore:
--Kiel fartas via patro, sinjoro Marston?
Leonardo Marston rimarkis la subitan ŝanĝon en la vizaĝo de la pli
juna sinjorino kaj la malafablecon en ŝia mallonga respondo, sed
li ne tre miris pri tio, ĉar li bone sciis, ke la kunfirmanino de
lia estro, sinjoro Hugo Vincent, kvankam kutime ĝentila kaj por li
tre afabla, havas ŝanĝiĝeman humoron kaj kelkafoje malkonsentis
kun sia duonfrato pri komercaj aferoj, sole pro kaprico. Sed lia
serioza vizaĝo ne montris liajn pensojn. Li iris kelkajn paŝojn al
la litseĝo kaj, facile salutinte, respondis:
--Dankon, fraŭlino Leggat; mi tre timas, ke li estas eĉ pli
malforta, ol hieraŭ. Post la tagmanĝo li aspektis tre malgaja kaj
premita, kvazaŭ li jam tute ĉesis esperi, ke li resaniĝos. Mi
sentas kreskantan maltrankvilon pro lia stato.
Li parolis, tamen, trankvile per belsona voĉo; sed ambaŭ
sinjorinoj, kiuj lin bone konis, rimarkis la profundan emocion sin
montrantan en liaj bluaj, pensemaj okuloj.
* * * * *
Delfino Haverford, Leonardo Marston kaj la du infanoj iris kune
trans la deklivon, preter la lageto kaj de tie trans malgrandan
monteton kovritan per arbetaĵoj. La infanoj gaje ludis, ŝercis kaj
petolis de tempo al tempo, sukcesante partoprenigi en la sporto la du
plenkreskulojn, kiuj, tamen, tiun vesperon sentis pro tre malsamaj
kaŭzoj malinklinon al ŝercaĵoj. Nevidata kuniranto povus subaŭdi
okazajn fragmentojn de la ofte interrompita konversacio inter tiuj
lastaj, kiel ekzemple, la jenajn:
--Jes, fraŭlino Haverford, mia patro ofte priparolas kun mi psikajn
aferojn. Ili tre interesas lin... Ne, kontraŭe, li plej serioze,
insiste avertadas min, neniel enmiksiĝi en tiuj enketoj... Nu, li ne
absolute neas la eblon komuniki kun la spiritoj de mortintoj. Laŭ
lia opinio oni devas ne nei la realecon de ia asertita okazaĵo. "Ne
kredu", li diradas, "se atestaĵoj ne kontentigas vin; sed pro tio ne
asertu la neeblecon..."
--Li, do, havas sperton...
--Mi estas certa, ke jes; sed, laŭ kelkaj aludoj liaj, mi timas,
ke liaj eksperimentoj pri psikaj aferoj estis treege malfeliĉaj.
Cetere, li opinias, ke nur malofte estas certigeble, kun kiaspeca
spirito oni havas aferon. Li neniel dubas, ke unu fojon li
kontaktiĝis kun teruraj demonoj. Tio okazis en Mezafriko, kiam li
trapasis distrikton de sovaĝa, demon-adoranta gento. Ŝajne tiuj
travivaĵoj ankoraŭ nun plenigas lin per teruroj...
--Sed, mia amiko, ĉu vi ne opinias, ke tiuj misteraj aferoj estas
tre elserĉindaj; ke ni, kiel inteligentaj estaĵoj, dotitaj per
animoj kaj destinitaj al postmorta vivo, devas elserĉi ilin?
Post kelkmomenta silento venis la respondo de la juna viro, milda,
tamen dignoplena kaj fervora:
--Jes, mi interesiĝas pri tiaj demandoj, sed kvazaŭ aparte,
senkontakte. Cetere, mi sentas, ke mi povas pli utile uzi mian
tempon. Almenaŭ nuntempe mi ankoraŭ penas plifunde kompreni
spiritajn aferojn, por ke poste, kiam mia intelekto estos pli firme
starigita, mi povu pli klare rigardi tiujn misterajn aferojn el
spirita, sendanĝera vidpunkto. Plue, aliaj ambicioj jam de longe
instigas mian animon.
--Kiaj?
--Suprenlevi premitajn popolojn; disvastigi la ideon pri universala
frateco; anstataŭigi ĵaluzon, malpacon, batalemon per amo, sankta
fratamo. Kaj ĉiuj ĉi tiuj aferoj per helpo de _Esperanto_.
-- ... ĉar mi ne povas ne admiri vian patron pro liaj multaj
estimindaj ecoj ... mi pensas, ke li estas eksterordinara homo; certe
mi neniam renkontis nek aŭdis pri modesta farm-administranto kun tia
klereco kaj tia filozofiemo. Mi ofte ricevis impreson, ke li penas
kaŝi sian superecon eĉ super nedubeblaj intelektuloj; efektive, ke
li ne estas tia, kia li ŝajnigas esti.
-- ... Tio estas vera; ni havas preskaŭ neniajn amikojn, krom unu la
alian. Strange, nia reciproka amo tiurilate tute kontentigas nin. Ni
ĉiam estas kune, kiel du nedisigeblaj amikoj. Kiel vi prave diras,
lia klereco estas eksterordinara, kaj li estas multe pli profunda,
pli altanima pensulo, ol konjektas liaj konatoj. Li estas nobla,
puranima homo, fraŭlino Haverford. Mi estas tre fiera pri li.
--Kaj, sendube, via patro estas fiera pri vi... Mi estas tre
kontenta, ke vi tiel bone progresas en nia oficejo. Sinjoro Vincent
tre ŝatas vian laboron.... Ĉu vi jam ricevis la finajn dokumentojn
pri via patento?
--Ili alvenis hodiaŭ kune kun la aliaj.
--Mi esperas, ke mia frato dece rekompencos vin.... Jes, jes, vi
estas tro modesta. Ne timu postuli salajron kaj pozicion en la
oficejo laŭ via valoro.
--Mi tre dankas vin pro via afableco kaj viaj bondeziroj. Mi esperas,
ke mi trovos mian patron pli fortika. Se vi permesos, fraŭlino
Haverford, mi forrapidos hejmen; mi sentas, ke mi devas, kiom eble,
esti apud li.
La infanoj, vidante, ke la onklino kaj sinjoro Marston haltas kaj
adiaŭe manpremas unu la alian, tuj alkuris.
--Ho, sinjoro Marston,--ekkriis la knabo, malplezure sulkigante
la frunton,--ĉu vi jam foriros? Vi promesis ludi kun ni, sed vi
preskaŭ nur parolis kun onklino Delfino.
La knabino ekprenis la brakon de la juna viro kaj karese diris:
--Sinjoro Marston, mi tre volas, ke vi venu kun ni ĝis nia domo.
--Ne estu postulemaj, infanoj,--diris la onklino,--sinjoro Marston
devas tuj iri hejmen al sia malsana patro.
--Ho kompatinda, kara sinjoro Marston!--kortuŝe murmuretis la
knabino.
Leonardo Marston karesis la vangon de la infano kaj diris:
--Mi tre bedaŭras, karulino, ke mi devas rapidi for; mia kara patro
estas tre malsana. Eble mi venos kaj ludos kun vi morgaŭ aŭ iun
alian tagon.
Ankoraŭ alkroĉiĝinte al la brako de la juna viro, la knabino
konsentis:
--Bone; sed memoru plenumi vian promeson kaj ne forgesu kunporti la
papiliojn, kiujn vi promesis al mi. Adiaŭ.
Tiam kun ĉarma infana elmontro de amo ŝi levis la vizaĝon por
ricevi adiaŭkison. La altkreska viro sin klinis kun kontenta rideto
kaj, kisinte ŝin, respondis:
--Ne. Mi ne forgesos mian promeson, Lorna, mia dolĉa sinjorineto;
bonan vesperon.
--Adiaŭ!
--Adiaŭ!
Delfino Haverford adiaŭis la gajajn, petolemajn infanojn ĉe
la ĝardenpordego de ilia patra domo kaj malrapide transpaŝis
longforman, triangulan terpecon, farante al si vojon inter
rubusarbetoj kaj teraltaĵetoj. Ŝi volonte akompanis ilin kaj la
junan viron, kies dignoplena seriozeco allogis ŝin, por forigi dum
kelka tempo la obtuzan doloron, mordetantan ŝian koron, kaj la
maldolĉajn pensojn, kiuj de tempo al tempo kontraŭ ŝia volo regis
ŝin. Sed nun ekposedis ŝian tutan estaĵon neordinara korpremateco,
kiun eĉ ŝia natura viveco ne povis venki.
Post kelkaj minutoj ŝi alproksimiĝis al la pinto de la triangula
terpeco ĉe vojoforko. Subite ŝia dolora medito interrompiĝis.
De malantaŭ densa arbetaĵo ŝi ekaŭdis du virojn konfide
interparolantajn, kaj tuj rekonis la voĉojn de sia duonfrato
Hugo kaj de la vilaĝa pastro, sinjoro Dent. Ili staris ĉe la
vojoforkiĝo, konjekteble interŝanĝante la lastajn vortojn, antaŭ
ol ili disiĝos. Delfino preskaŭ ne konsciis, kial ŝi ekhaltis,
kial ŝi sin kaŝis malantaŭ la arbetaĵo kaj aŭskultis; sed ŝi
tion faris. En tiu momento Hugo Vincent parolis:
--Mi estas al vi tre danka, sinjoro Dent; la elekto de guvernisto por
mia filo estas grava afero. Malkomo estas ja mia sola infano--Lorna
estas, kiel vi scias, nur mia duonfilino--kaj li estas al mi pli
karega, ol mi povas eldiri. Mi karesas pro li agrablajn esperojn,
altajn ambiciojn, sinjoro Dent. Li posedas, ŝajnas al mi, pli da
memfido, pli da ambicio, ol kiom mi havis ĉe lia aĝo. Eble vi, kiel
fraŭlo, ridetos je la ambiciaj revoj de amanta, fiera patro, sed mi
tre deziras iam vidi lin ne nur grava industriisto kaj landsinjoro de
lia patra bieno, sed ankaŭ parlamentano por nia distrikto.
--Ne, ne,--rediris la pastro,--tio tute ne estas ridindaĵo, sinjoro
Vincent, tio estas tre laŭdinda, patra ambicio, tre laŭdinda.
--Dankon. Mi ripetas, ke mi deziras dungi guverniston, kiu sentigos
al li la gravecon de lia estonta pozicio, kaj edukos lin severe laŭ
la altaj principoj de la eklezio kaj de bona, saĝa konservatismo.
--Mi denove certigas vin, amiko mia, ke la nomita sinjoro plene
respondos al viaj postuloj,--diris sinjoro Dent.
--Tre bone. Nu, pri unu afero plu mi deziras paroli: Malkomo, kvankam
bona knabo, altanima kaj amema, estas ekscitema kaj iom nerva, kaj,
mi devas konfesi, eble pro tio, ofte iom obstina.
--Mi bedaŭras. Vi devas atentigi sinjoron Adams pri tio. Nu, bonan
vesperon, sinjoro Vincent. Sed haltu momenton; mi renkontis hodiaŭ
vespere fraŭlinon Haverford, revenantan de la stacidomo, kaj al mi
ŝajnis, ke ŝi aspektas treege malserena. Efektive ŝi ne rimarkis
min, kvankam mi tute apude preterpasis kaj salutis ŝin.
--Ho, vere?--demandis la alia viro kun ŝajnigita miro. Li tiom
mallaŭtigis la voĉon, ke Delfino ne povis kompreni la sekvantajn
vortojn. Ŝi do antaŭenklinis sin kaj forte streĉis la aŭdon. Nun
ŝi ree aŭdis:
-- ... kaj kredu min, sinjoro Dent, mi tute ne bedaŭras, ke ili
malpaciĝis--tio estu konfidencie dirita. Ili estas, laŭ mia opinio,
tre malakordema paro. Mi ja intime konas ilin, kaj mi sentis, ke
estas mia devo averti ambaŭ pri la malkonsilindeco de ilia intenco.
Sed restigu ĉi tiun aferon tute inter ni, mi petas.
--Certe. Nu denove, bonan nokton.
--Bonan nokton, sinjoro Dent.
Delfino ekpremis per ambaŭ manoj siajn febre batantajn tempiojn kaj
kun flama indigno en la koro rigardegis la malaperantan figuron de la
duonfrato.--Mi jam ne povas dubi pri lia perfidemo,--ŝi diris al si
mem.--"Malakordema paro"?! Hontinda kontraŭveraĵo! Li diris, ke li
avertis nin ambaŭ: kia mensogo! Ke vi mensogis al Roberto pri mi,
estas vere, perfidulo.... Ho! kiel terure, scii, ke mia duonfrato
mem intence ĵetis min en tian abismon de malfeliĉo.... Kiun mi nun
havas en la mondo, krom la onklino,--ŝi demandis sin malgaje,--kaj
kiel longe vivos la kara, dolĉa virino? Tia kaduka estaĵo!
La penso pri la malsanulino, kiu kredeble jam atendis ŝin en sia
teretaĝa dormoĉambro, eltiris Delfinon el ŝia maldolĉa medito.
Vigle ŝi suriris la ĉefvojon, kondukantan al la vilaĝo, kaj sekvis
ĝin dum kelka tempo. Alveninte al muro, kiu borderis la vojon
preskaŭ duonmejlon, ŝi malfermis pordeton kaj eniris sian propran
bienon. Krepuskiĝis; la aero estis balzama, senventa, kaj ĉie en
la vasta, parkosimila teraĵo regis dolĉa reviga silento. Sed la
poeziaj ĉirkaŭaĵoj neniel serenigis la pensojn de la korpremata
virino. Male, la preskaŭ solena trankvilo ŝajnis malbonefiki sur
ŝian spiriton. La estonteco, kiu antaŭ nur kelke da semajnoj
aspektis tiel rozokolora kaj luma, nun estis malluma, senespera. Kiam
ŝi trapasis malgrandan, nedensan arbareton deklivetiĝantan ĝis la
jam nomita lageto en la valo, ŝia koro pli kaj pli senkonsoliĝis.
Venis al ŝi la penso, neklare, preskaŭ senkonscie, ke la morto
estus por ŝi pli dezirinda, ol la vivo. Irante malrapide kaj
en profunda enpensiĝo, ŝi preterpasis la ekstremaĵon de la
lageto kaj alproksimiĝis al areto da maljunaj ulmoj. Subite ŝi
haltis kaj rapidmove premis la manon sur la koron. Ŝia vizaĝo
morte paliĝis kaj ŝiaj vitreciĝantaj okuloj ŝajne rigardegis
objekton, ekaperantan en larĝa, pli luma interspaco inter du dikaj
trunkoj. Al ŝia febra vido montriĝis dum momento la figuro de viro,
sufiĉe klara, tamen strange etera figuro. Ĝi iris malrapide, fikse
rigardante la kvazaŭ al la tero algluitan virinon kun nedireble
malgaja kaj grava mieno. Momenton poste ĝi malaperis malantaŭ la
arboj. La palaj lipoj de Delfino malfermiĝis, por eligi kriegon,
sed nenia sono aŭdiĝis dum kelka tempo. Kun furioze batanta koro
ŝi atendis, tamen preskaŭ ne esperante, ke la figuro reaperos
ĉe la alia flanko de la arbo. Nenio aperis. Apenaŭ spirante, ŝi
murmuretis:
--Roberto, ho, mia Roberto!
* * * * *
Pala kaj rapide spirante, Delfino eniris la ĉambron de la onklino
kaj ŝlosis post si la pordon. Granda lampo kun ruĝa ŝirmilo,
staranta en la mezo de duonrondaĵo de elstara fenestrego, ĵetis
agrablan, hejmecan lumon sur la profundon de vasta salono. Fraŭlino
Leggat kuŝis sur sia litseĝo en la rozokolora ombro de la
lampŝirmilo ĉe malgranda tablo, sur kiu troviĝis kelke da libroj,
kaj sur kiun la lampo ĵetis sian plenan blankan lumon. Turnante la
kapon al la venintino, ŝi diris laŭ sia milda, karesa parolmaniero:
--Kial vi ŝlosis la pordon, Delfino? Mario alportos mian
vespermanĝeton post kelkaj minutoj.
--En tiu okazo ŝi devos atendi ekstere.
Delfino ekparolis rapide kun febra peno, kvazaŭ ŝi volus eligi
la vortojn, antaŭ ol ŝi perdos sinregadon. Kun signoj de granda
eksciteco ŝi aliris la kuŝejon kaj ĵetis sin genue antaŭ
ĝi. Teruro kaj dolorego esprimiĝis per ĉiuj trajtoj de ŝia
esprimoplena vizaĝo. Post dolorĝemo ŝi ekkriis:
--Ho! onklino... onklino, vi ne povas diveni, kion mi ĵus vidis apud
la maljunaj ulmoj en la lagovalo!
--Trankviliĝu, karulino,--diris la malsanulino per tremetanta voĉo,
ekprenante la manon de la amata nevino,--vi ja estas tro ekscitita...
--Ne, kara onklino, fakte mi estis tute trankvila kaj sobranima; sed
kredu min aŭ ne, kiel vi volas: preterpasante la lastan areton de la
ulmoj mi subite vidis, klare, sen ebla iluzio, la spiriton de Roberto
Travers. Vere, onklino...
--Mia kara infano,--respondis fraŭlino Leggat, penante firmigi sian
tremetantan voĉon,--prudentiĝu kaj ne lasu al via imagemo tiom
superregi vin. Ho ve! karulino, tio estas ja la fatala sekvo de via
troa okupiĝo pri supernaturaj aferoj.
--Ne, onklino, aŭskultu, mi petas. Mi ne eraris. Okazis ja multaj
similaj aperoj, plene atestitaj. La oficialaj raportoj de la Societo
por Psikaj Enketoj estas plenaj de ili. Sed ho, mia koro rompiĝas,
ĉar mi tute ne dubas, ke Roberto ĵus mortis kaj ke lia spirito,
antaŭ ol forlasi la teran mondon, venis por adiaŭi min.
--Vi timigas min. Tamen mi ne povas kredi tiajn fantaziajn asertojn.
Ili estas ja tiom kontraŭaj al ĉiuj ĝisnunaj spertoj; krom tio,
Delfino, memoru, ke verŝajne vi troviĝis en forta korpremateco kaj
eksciteco; via kapo estis plena de la bildo de Roberto, kaj, iel--mi
ne scias, kiel,--iel fantazia bildo projekciiĝis antaŭ vi. Mi ne
scias... mi sentas min tro timigita por klare pensi.
Efektive ŝia dolĉa, ordinare paleta vizaĝo estis morte pala,
kaj ŝiaj maldikaj manoj ektremis. Delfino nur duone aŭskultis la
vortojn de la onklino; metante la vizaĝon sur ŝiajn genuojn, ŝi
ekploregis kaj dum kelka tempo fordonis sin al neregebla kordoloro.
* * * * *
Post sia disiĝo de fraŭlino Haverford kaj de la du infanoj,
Leonardo Marston rapidis hejmen laŭ la vilaĝa ĉefvojo kun ĉiam
pli malĝoja antaŭsento, ke lia patro fartas pli malbone. La vojo
kondukis la junan viron laŭlonge de la muro, ĉirkaŭanta la
teraĵon de fraŭlino Haverford, kaj poste tra ĉefa parto de iom
granda, dise konstruita vilaĝo, okupanta duonon de vasta, bela
valo tra kiu fluis larĝa, sed malprofunda rivereto. Maldekstre
dometoj, pentrinde lokitaj, kaj kelke da negrandaj kampodomoj karese
alpremiĝis al folioriĉa deklivo kaj, kisate de la subiranta suno,
ŝajne penis allogi Leonardon al si. Dekstre, belsona, reviga plaŭdo
de la dormema rivereto kontraŭ ŝtonaĵoj invitis lin malrapidigi
siajn paŝojn por aŭskulti. Aliokaze ĉi tiuj ĉarmaĵoj de tempo
al tempo haltigus lin, kaj estigus en lia koro feliĉajn, poeziajn
pensojn, eble trankvilan ekstazon; sed tiuvespere lia kapo estis tro
plena de zorgemaj pensoj pro diversaj kaŭzoj. Ĉefe okupis lin la
danĝera sanstato de lia amata patro, sed ankaŭ la ĵusa interparolo
kun fraŭlino Haverford kaj kreskanta antaŭsento, ke la rilatoj kun
lia estro, sinjoro Hugo Vincent, povas fariĝi, en la estonteco,
malpli agrablaj pro ties pli kaj pli forte sin montranta manko de
sincereco kaj honesteco.
Juna Marston jam tre rapide progresis en la grava fabrikejo de
fotografaj kaj aliaj sciencaj aparatoj, eĉ preter seso da multe pli
aĝaj komizoj en la oficejo kaj la laborejo.
La vilaĝanoj, kiujn li preterpasis, por kiuj li estis antaŭ nur
kvin jaroj "Lenĉjo", kiam li alvenis en la vilaĝon kune kun sia
patro, respektoplene salutis "sinjoron Leonardon", kaj kelkaj viroj
eĉ ektuŝis la ĉapon, por montri sian estimon. La farmdomo de
lia patro troviĝis apud la ekstremaĵo de la vilaĝo. Kiam li
alproksimiĝis al la pordegejo, kondukanta al la antaŭdoma korto,
ŝajnis al li, ke la mienoj de aro da interbabilantaj virinoj estas
signifoplene seriozaj kaj kunsentemaj, kaj tio antaŭsentigis al
lia amzorga koro, ke malbona sciigo pri lia patro atendas lin. Li
ne eraris. Ĉe la pordo renkontis lin Anjo, la mezaĝa, fidela
domistino, kies bonkora kaj simplanima vizaĝo klare montris, ke ŝi
havas malĝojan sciigon por li. Dum momento ŝi rigardis la junan
viron kompateme, ne parolante. Ŝiaj lipoj tremetis, kvazaŭ ŝi
retenis la parolon, por ke ŝi ne ekploru. Jam leginte en la vizaĝo
de la virino la ricevotan novaĵon, Leonardo demandis:
--Nu, Anjo, kiel fartas la patro?
Anjo malgaje ekskuis la kapon kaj respondis mallaŭte:
--Mi preferus, Leonardo, ke doktoro Maitland sciigu al vi proprabuŝe
tion, kion li ordonis al mi diri. Li ordonis al mi prepari vin por
fatalaĵo. Li diris, ke la mastro jam ne povas vivi dudek kvar horojn
plu.
Senvorte la juna viro preterpasis la servistinon kaj mallaŭte
supreniris mallarĝan ŝtuparon. Senbrue li malfermis pordon kaj
eniris vastan, sed malaltan ĉambron, kiu donis vidon sur kvietan
angulon de kuireja ĝardeno. Lian amplenan rigardon renkontis
rigardo el viglaj, tamen trankvilaj okuloj de viro, kuŝanta en la
duonlumo de malnovmoda, kurtena lito. La vizaĝo de la viro estis tre
malgrasa kun kavaj vangoj kaj alta frunto de intelektulo. Longaj,
preskaŭ blankaj lipharoj kovris la buŝon, kaj la mentono montris
kelktagan, stoplecan kreskaĵon de grizaj haroj.
--Nu, kara patro?--demandis Leonardo kun trankvila, milda voĉtono.
--Kara knabo,--respondis basa voĉo de el la kurtenoj,--vi jam scias.
Anjo staris ĉe la dompordo en la daŭro de pli ol tuta horo por
milde sciigi al vi la konstaton de la kuracisto. Nun malsupreniru kaj
vespermanĝu. Poste revenu. Mi devas fari al vi gravajn komunikojn.
Tio malpezigos al mi la koron; kaj mi povos tiom pli trankvile dormi
mian longan dormon, ĝis la granda trumpeto eksonos, kaj la mortintoj
releviĝos. Mi ne timas la mondfinan juĝon, knabo mia, ĉar jam
de longe mi "estas pasinta de morto al vivo". Sed mi ŝuldas al vi
konfeson.
Tute laca la malsanulo eksilentis kaj ĝemetis. Leonardo sidiĝis
sur seĝon ĉe la lito kaj, premante la blankan, malgrasan manon de
la patro, kuŝantan sur la litkovrilo, li diris per kortuŝe karesa
voĉtono:
--Nenio grava, la vespermanĝo, kara patro; mi plivole sidos kun vi.
--Ne, karulo, faru laŭ mia deziro. La rakonto estas longa. Volu Dio
doni al mi fortojn kaj ... kuraĝon iri ĝis la fino.
Leonardo ne povis trovi vortojn por eldiri la pensojn, kiuj profunde
emociis lian koron. Silente li klinis sin super la mano de la patro,
ame kisis ĝin kaj senvorte eliris el la ĉambro. Post kvaronhoro
li revenis, portante negrandan lampon kun malhela ŝirmilo. Lia
bela vira vizaĝo aspektis preskaŭ kiel skulptaĵo el marmoro,
kaj montris solenecon kaj spiritecon, kiujn povas inspiri nur la
konsciata sankteco de mortoĉambro. Senbrue li metis la lampon sur
komodon, starantan apud la lito, tiel ke la kurteno detenis la lumon
de la vizaĝo de la malsanulo. Sidiĝinte, la juna viro ame rigardis
en la okulojn de la patro kaj, vidante en ili pli da trankvilo kaj
animpaco, ol li kuraĝis atendi, li ekdiris:
--Nu, kara patro, se vi pensas, ke la komuniko, kiun vi intencis
fari, iom malpezigos al vi la koron, parolu; kaj Dio donu al vi
serenecon.
--Aŭskultu, do, pacience kaj indulgeme. Antaŭ dudek ses jaroj mi
estis juna, ambicia guvernisto, M. A.[1] en la domo de tre fiera,
sed ŝuldopremata landsinjoro, Sir Albert Hamilton, en izola parto
de la graflando Roxburgh en Skotlando, ne malproksime de la angla
landlimo. Lia sola filino estis en tiu tempo deknaŭjara knabino de
eksterordinara beleco. Sed la ĉarmo de ŝia personeco, la pureco
kaj poeziemo de ŝia animo eĉ superis tiun belecon. Bela floro de
dolĉa, senmakula virineco tia, kian povas produkti nur delikateco
en kontakto kun la sendifekta naturo en poezioriĉa kamparo. De l'
komenco ni amis unu la alian kun profunda, senmorta amo.--
La enkaviĝintaj okuloj de la malsanulo ekbriletis, kaj sur lia pala
vizaĝo aperis febra ruĝeto.
--Ho! Kiel dolĉaj estis la ŝtelitaj duonhoroj, kiujn ni pasigis
kune en la biblioteko aŭ en la parko; momentoj de pura feliĉego,
ĉar niaj koroj estis puraj, senartifikaj kaj senzorgaj. Sed kiel
malsaĝaj ni estis, revante, ke la ĉielo super ni ĉiam estos blua
kaj gaja! Jam la nigraj nuboj de senkompata sorto kolektiĝis ĉe la
horizonto.
La parolanto eksilentis de laciĝo, aŭ de emocio; kaj Leonardo uzis
la okazon por diri:
--Lasu ĉi tiun parton de via rakonto, se ĝi rememorigas al vi tro
malgajajn epizodojn.
--Ne, filo mia, mi decidiĝis, ke, per la helpo de Dio, mi ĝisfine
rakontos ilin. Nur lasu min de tempo al tempo kolekti miajn pensojn
... kaj fortojn. Kiom da malfeliĉego kaŭzis al tiu senkompara floro
de beleco kaj altanimeco mia pasia amo kaj mia ekflamemo! ... Neniu
suspektis mian amon krom ĵaluza amindumanto, juna oficiro de gvardia
regimento. La riĉa, lorda bienego de lia patro estis najbara al la
bieno de Sir Albert Hamilton. Mi sciis, ke li estas mia malamiko
kaj ke li forte malamas min pro mia senhonta aroganteco konkuri kun
li pri la amo de Marta. Certa kaj fiera pri la posedo de ŝia koro,
mi ... ho, kia sortoplena malsaĝaĵo! ... mi incitadis lin. Sed
kial denove travivi tiun junecan malsaĝaĵon? Sufiĉu diri, ke ni
okaze renkontiĝis unu tagon en soleca loko, kvazaŭ en la ombro de
ruinigita kastelo, la lulilo de liaj fieraj antaŭuloj. Li mokridis,
kaj mi incitegis lin. Li la unua kuraĝis meti manon sur min, kaj ni
sovaĝe interbatalis. Dio sole scias, kio estis en niaj koroj; ĉu
nur deziro venki por montri superecon, ĉu mortigema malamo. Fine per
peza bastono mi faligis lin teren. Dio pardonu al mi tiun baton! Ja,
laŭdo estu al Lia Nomo, Li jam de longe pardonis. De tiam mi neniam
plu portis bastonon.--
Dum kelke da minutoj la malsanulo silentis kaj enpensiĝe rigardis
en la spacon, kvazaŭ li forgesus la ĉeeston de sia filo. Leonardo
restis senmove, tenante la manon de la patro. Lia vizaĝo estis pala,
kiel statuo; nur liaj esprimoplenaj okuloj montris profundajn amon
kaj kompaton. Fine la malsanulo ree parolis:
--Li tiam ankoraŭ vivis. Vundita kaj dolore laca mi trenis min
ĝis la domo de la vilaĝa policano kaj lasis lin aresti min. Helpo
alvenis tro malfrue; la juna nobelo jam estis senviva. Ho ve! mankas
al mi la fortoj priskribi la rapide sin sekvantajn okazintaĵojn.
Ĉiuj malfavoris min, ĉiuj, krom mia amatino. Sed tion mi tiam
ne sciis. Dank' al la lerteco de mia advokato, la verdikto estis,
laŭ stranga skota leĝo, "ne pruvita". Oni ne povis pruvi intencon
mortigi, kaj la supozo venkis, ke, defendante mian propran vivon, mi
malfeliĉe mortigis la atakinton. Mi do estis kovrita de honto, tamen
libera min kaŝi ie, kie mi estos nekonata. Mi ne volas dolorigi
al vi la koron per priskribo de la terura stato de mia animo en la
daŭro de la sekvintaj jaroj. Teruraj travivaĵoj! Oni mensogis al
mi, dirante, ke ĉiuj konatoj, ĉiuj, eĉ Marta, malestimegas min.
Ili mensogis. Tio estis la fatalaĵo, kiu dum multaj jaroj malbenis
mian vivon. La plej malbona afero estis la anima maldolĉeco, kiu
tiam regis min. Ho! kiom da vanaj, malsaĝaj, eĉ pekaj penadoj
forgesi, forgesi la pasintaĵon! Kiel tio estus ebla! Sed mi ne volas
priskribi ilin detale ... kial fari tion? Mi vojaĝadis eksterlande;
mi febre dronigis min en nebonaj distraĵoj kaj entreprenoj. Pri
ĉi tiuj lastaj mi parolos poste. Du jarojn post tiu malfeliĉa
okazintaĵo mi edziĝis, vane serĉante forgeson en edzeco. Ĝi
estis tre malfeliĉa edzeco. Neniam, filo mia, eniru tiun sanktan
kunulecon sen vera, reciproka amo; fari tion estas peko kontraŭ Dio
kaj kontraŭ la virino. Nelonge post via naskiĝo via patrino mortis,
kaj, kiel vi rememoras, via onklino Johana, bona virino, prenis sur
sin vian edukon en la daŭro de ses aŭ sep jaroj. Dume mi denove
travagis la mondon kiel Kain kun terura ŝarĝo sur la animo, vane
penante forkuri de mi mem, vane penegante pruvi al mi mem, ke Dio ne
ekzistas. Vortoj mankas al mi por priskribi la terurecon ... ne, ne,
mi ne volas turmenti vin senbezone. Mi dubis pri la ekzisto de Dio,
sed mi fariĝis absolute certa pri la ekzisto de Satano.--
La parolanto denove silentis kaj fermis la okulojn. Lia tuta korpo
ektremetis kaj poste senmoviĝis. Timo ekkaptis Leonardon, ke la
animo de la amata patro jam forflugis. Sed ne; ankoraŭ li spiretis.
Post kelkaj minutoj da peza silento la juna viro leviĝis kaj iris
al la fenestro. Li elrigardis en la nokton kun dolorplena koro,
demandante sin, ĉu ne pli bone estus deziri, preĝi, ke la patro
tiel fordormu la lastan horon, ne sciiginte al li la ceteran parton
de sia doloriga rakonto. Duonhoro pasis. Ĝi ŝajnis al Leonardo
eterneco. Fine li volis elŝteli sin el la ĉambro por paroli kun
Anjo, kiam lia patro vokis lin per trankvila voĉo:
--Mia filo; ne eliru.
--Bone, kara patro; ĉu mi povas doni al vi ion?
--Ne, nenion, krom trinko da akvo ... Dankon. Mi sentas min nun pli
forta, sufiĉe forta por daŭrigi mian rakonton ĝis la fino. Sopiro
al vi, karulo, igis min reveni Anglujon, kiam vi estis sepjarulo.
Tiam mi sciiĝis de mia iama advokato, ke unu jaron antaŭe Marta
estis pro soleco kaj malriĉeco devigata edziniĝi kun, laŭ supozo,
riĉa sinjoro en Londono, kaj ke la edzeco estis malfeliĉa. Ŝi
havis tri infanojn, el kiuj nur unu, la plej juna filino, ankoraŭ
vivas. Unu jaron post la naskiĝo de tiu filino ŝi fariĝis vidvino
sen monrimedoj, sen proksimaj parencoj, krom kuzo de la mortinta
edzo, preskaŭ mezaĝa vidvo kun unu infano, tri- aŭ kvar-jara
knabo. Ŝi edziniĝis kun li. Nelonge poste mi eltrovis tion. Denove
tro malfrue. Sed intertempe, trovinte per la mirinda, nemeritita
favoro de Dio pacon en Li, mi povis elporti tiun sortobaton. Tamen,
pelate de nevenkebla amo mi serĉis oportunan okazon esti apud ŝi,
sub nova, laŭleĝe alprenita nomo. Malgraŭ tre granda ŝanĝo,
kiun la pasintaj dek ok jaroj faris je mia eksteraĵo, ŝi tuj
rekonis min. Konsente kun ŝi mi akceptis vakantan oficon kiel
farm-administranto de ŝia edzo, sinjoro Hugo Vincent...
--Ho! patro,--Leonardo ekdiris mallaŭte kun granda surprizo,--ĉu
do, la mortinta sinjorino Vincent estis via Marta? Nun mi scias, kial
ŝi estis por mi ĉiam tiom bonkora.
--Jes, knabo mia. Nun mi devas rapidi; la fino alproksimiĝas. Jam...
Dum momento li silentis kaj poste denove ekparolis:
--Neniu en la vilaĝo sciis ion pri mia malfeliĉa historio,
kaj eĉ hodiaŭ neniu, krom Anjo, suspektas, kiu mi estas. Ni
neniam renkontiĝis, krom en la ĉeesto de aliaj personoj. Nu,
nemultajn horojn antaŭ ŝia morto mi ricevis sekretan peton de
sinjorino Vincent, ke mi tuj venu. Anjo kaŝe kondukis min en ŝian
dormoĉambron. Tuj mi vidis, ke ŝi estas mortonta. Ho, mia koro
preskaŭ rompiĝis! Per malmultaj vortoj ŝi sciigis min, ke la
pasintan nokton ŝi havis teruran, realsimilan vizion en sonĝo: Ŝi
vidis Lornan kiel jam plenkreskintan fraŭlinon en granda morala
danĝero. Ŝi volis diri al mi, kiel kaj de kiu, sed en tiu sama
momento ni aŭdis la voĉon de sinjoro Vincent en la vestiblo, kaj
ŝi nur povis kun larmoj petegi kaj ĵurigi min, ke mi gardu la
amatan knabinon post ŝia morto. Plej fervore mi ĵuris, adiaŭe
kisis ŝian manon kaj rapidis el la ĉambro.--
Sinjoro Marston ĝemis kaj post kelke da momentoj parolis plue per
jam pli malfortiĝinta voĉo:--Mi amas la dolĉan knabinon, kvazaŭ
ŝi estus mia propra infano. Sed nun, ho ve! mi mem ne povos plenumi
mian ĵurpromeson... Tio premas al mi la koron... --Turnante sin
al Leonardo kun peteganta rigardo en la okuloj, kiuj jam montris
signojn de proksimiĝanta morto, li diris:--Ĉu vi, kara knabo ...
por plidolĉigi al via patro la trapason tra la malluma valo de l'
morto ... ĉu vi volas preni sur vin la plenumon de tiu ĵurpromeso?
--Koncerne ĉi tiun deziron, kara patro, vi povas morti trankvile.
Plej volonte kaj solene mi ĵuras, ke mi volas preni sur min tiun
devon. Lorna estas dolĉa infano, kaj tio estos por mi sankta kaj
agrabla devo.
--Dankon, Lenĉjo. Dio benu vin ...
La mortonto denove fermis la okulojn, kaj solena silento regis en
la ĉambro en la daŭro de duonhoro. Leonardo rigardis la karan,
palan vizaĝon de la patro kun profunda amo kaj akra kordoloro.--Nur
malmultajn minutojn plu,--li diris al sia tremetanta koro,--kaj la
plej karega estaĵo, kiun la mondo entenas por mi, estos for.--Subite
la malsanulo ree moviĝis. Lace malferminte la okulojn, li ekparolis:
--Unu aferon plu, knabo mia. Mi ne estas tia neriĉulo, kia oni
min supozas. Efektive mi posedas... Ne, ne "posedas", mi disponas
sufiĉegan riĉaĵon... Sed mi nur rigardas min kiel administranton,
ĉar ... kara knabo ... jam mankas al mi la fortoj por rakonti pli
detale .... poste venis al mi la ... la terura konvinko, ke tiuj
riĉaĵoj ne akiriĝis honeste, tio estas ne per rimedoj, kiujn Dio
povas aprobi... Oramasigaj entreprenoj en Sta. Tomaso kaj Putumajo.
Ho ve! aferoj, kiujn mi poste ne povis malfari... Leonardo, vi
trovos ĉiujn detalojn kaj informojn pri la uzo, kiun mi faradis
el tiu mono ... jen en la forta kofro ... bonfaraj institucioj kaj
aliaj aferoj... Lenĉjo, de la tago de mia renaskiĝo mi ne uzis
eĉ unu pencon el tiu malbone akirita mono por mia persona profito,
nek por via. Ne tuŝu ĝin, mi petas. Mi _deziras_, karulo, ne
_devigas_ vin, nur deziras, ke vi daŭrigu... Vi povas plene fidi
miajn administrantajn prokuristojn, sinjorojn Hunter kaj Inman en
Londono... Ĉu....
La voĉo de la mortanto fariĝis pli kaj pli malforta kaj fine tute
neaŭdebla. Leonardo sin klinis antaŭen kaj diris:
--Jes, patro, tre volonte mi promesas, ke mi tuŝos tiun monon por
nenia persona profito.
Li apenaŭ rimarkis ekbalanceton de la kapo de la patro; nenion plu.
Dum longa tempo li rigardis la karan vizaĝon. En la duonlumo ŝajnis
al li, ke ĝiaj trajtoj fariĝis pli kaj pli pacaj, ke la aspekto de
doloro malaperis el ĝi, kaj ke eĉ la sulkoj iom glatiĝis. Fine
Leonardo eksciis, ke la spirito de lia patro jam forlasis sian teran
ujon kaj iris al sia eterna ripozo.
* * * * *
Fraŭlino Leggat kaj Delfino Haverford ofte pasigis varman someran
posttagmezon en la ombro de la granda ulmo, sub kiu ni konatiĝis
kun ili antaŭ kelkaj semajnoj. Prefere ili legis kune novan romanon
aŭ klasikajn poeziaĵojn; ambaŭ alterne voĉlegis kelkajn paĝojn.
Hodiaŭ posttagmeze Delfino legis la unua, sed, kontraŭ sia kutimo,
neatente, kaj jam post legado de nemultaj paĝoj ŝi donis la libron
al la onklino, petante ŝin, ke ŝi daŭrigu la legon. Fraŭlino
Leggat pensis, ke ŝi komprenas la kaŭzon de la malgajeco kaj
priokupiteco de la nevino kaj pro tio antaŭe elektis por la legado
atentodevigan, novan romanon de ekfamiĝanta aŭtoro, kies lerte kaj
ĉarme pentritaj roluloj certe tenados ŝian intereson. Ŝi daŭrigis
la legon, penante per zorga modulado de la voĉo rekapti la atenton
de la pli juna virino. Tiom ŝi estis absorbita, ke dum kelka tempo
ŝi preskaŭ ne atentis la nevinon. Ial tamen ŝi levis la okulojn
kaj ekrigardis ŝian vizaĝon. Terurite ŝi lasis fali la libron el
la mano, kaj en la daŭro de kelke da momentoj ŝia koro preskaŭ
ĉesis bati. La okuloj de Delfino, kvazaŭ vitrigitaj, rigardegis
en la spacon. Sia vizaĝo estis pala kaj ŝiaj trajtoj montris tian
malmolecon kaj tian strangan esprimon de malboneco, ke la kompatinda
malsanulino eksentis kapturniĝon pro konsternego. Fine ŝi ekkriis:
--Delfino, kio estas al vi? ... Respondu! Ho, mia Dio, kion signifas
tio?--
Plena minuto pasis. Poste la vizaĝo de Delfino subite malrigidiĝis
kaj alprenis preskaŭ sian kutiman mienon. Vagpense ŝi respondis:
--Mi supozas, ke mi estis profunde enpensiĝinta, onklino; negrave.
--Sed, kara knabino, via vizaĝo aspektis tiel ... mi ne povas trovi
vortojn por priskribi ĝin, tiel strangega, terura!
Ankoraŭ indiferente, Delfino diris:
--Efektive?
--Jes. Io tre terura okazis, kio aspektigis vin tiele. Ĉu vi ne
povas konfidi al mi, kio okazis?
Iom pli nature kaj laŭ sia kutima parolmaniero Delfino parolis, pli
kaj pli varmiĝante:
--Mi ne volis dolorigi vin, onklino Ida; mi timis tro eksciti vin.
Sed se vi volas scii, kio okazis, mi parolos. Roberto Travers
efektive mortis, laŭ nia nuna scio, en tiu sama tago, kiam mi vidis
lian spiriton en la lagovalo. Ne tremu, kara onklino. Mi ne dubis pri
tio eĉ unu momenton. Tial, kiam la novaĵo alvenis pri lia morto,
mi jam estis tute preparita. Antaŭ tri semajnoj, do iom pli ol unu
semajnon post la aperaĵo, Estero Travers ricevis oficialan komunikon
de la brita konsulo en Tanĝero, ke iu sinjoro Roberto Travers estas
mortigita de aro da Berberoj. Estero tuj petis pluajn informojn pri
la preciza dato kaj horo de lia morto. Ni nun senpacience atendas la
respondon de la konsulo.
Delfino eksilentis, kaj ŝia vizaĝo denove iom malmoliĝis.
Fraŭlino Leggat penis paroli, sed ne povis. Nerve ŝi tordis kvaston
de sia ŝalo kaj eĉ ne kuraĝis rigardeti la vizaĝon de la nevino.
Post momento ĉi tiu ree parolis:
--Hugo devas respondi pri tiu mortigo...
Tuj la maljuna sinjorino petege rediris:
--Ho, Delfino, ne lasu tian penson regi vin!
--Mi ne povas malhelpi ĝin. Ĉu vi volas aŭdi la daŭrigon,
onklino?
En la koro de la amema maljunulino interbatalis diversaj emocioj:
timego, scivolemo pro amo al la nevino, kaj neklare sentata espero
eltrovi argumentojn kontraŭ ŝia stranga kredaĵo. Fine ŝi diris
heziteme:
--Vi scias, ke tiaj okultaĵoj plenigas min per teruro, kvankam mi
tute ne povas kredi, ke ili estas realaj; sed se mi iel povos al vi
helpi retrovi vian animpacon, mi volonte aŭskultos.
--Nu, onklino, mi mem dufoje komunikiĝis kun la spirito de Roberto,
kaj tiel...
--Ho, Delfino, malgraŭ via promeso, ne plu submeti vin al tiuj
strangaj halucinacioj? Kial, karulino, kial vi persistas elmeti vin
al tiaj danĝeroj?
--Mi antaŭvidas nenian teruran sekvon; kaj en ĉi tiu okazo la
tento estis tro granda; sopirego komunikiĝi kun la amata viro
superregis min. Mi volis demandi lin, ĉu li ankoraŭ amas min; ĉu
li estas feliĉa ktp. Ho, kia travibra ĝojo, ricevi la certecon, ke
li ankoraŭ ekzistas, ke li povas esti kun mi, almenaŭ kelkafoje.
Eble lia kara spirito estas apud ni en la nuna momento. La unuan
fojon Estero kaj mi kune uzis la "planchette", sed poste mi sola
uzis liberan krajonon. Kiel ordinare, mia mano moviĝis facile, kaj
mi ricevis tujajn respondojn al niaj demandoj. Estero konservas la
komunikaĵojn. Li sciigis al ni, ke li ankoraŭ ne estas feliĉa, sed
ne estas permesate al li priskribi sian nunan staton. Ankaŭ ke ni
ne povus kompreni; ni scios pli poste. Responde al demando de Estero
venis la sciigo, ke Hugo mensogis al li pri mi. Pli ol tion mi ne
volas ripeti, vi ne povus elporti ĝin. Sed, onklino, mi jam konas
liajn dezirojn, kaj mi plenumos ilin je kia ajn kosto...
Ŝiaj okuloj denove alprenis teruran, vitrecan rigardon, kaj ĉiu
trajto en ŝia vizaĝo montris furiozecon. Kvazaŭ parolante al si
mem, ŝi plue diris, mallaŭte, tamen per voĉtono, kiu tremigis la
maljunan sinjorinon, kuŝantan sur la litseĝo:
--Mi ja scias, kiamaniere mi povas puni lin ... eĉ se mi pagus por
tio per mia animo.
La lastaj vortoj estis parolataj tiel malklare, ke fraŭlino Leggat
ne komprenis ilian signifon. Efektive dum kelkaj minutoj ŝi estis
tro terurita por paroli, eĉ por klare pensi. Fine, regate de forta
deziro alporti ioman trankvilon al la turmentata, duonfreneza animo
de la amata nevino, ŝi ekparolis milde, kvankam ŝia propra koro
preskaŭ rompiĝis:
--Mia kara Delfino, mi petegas vin, karulino, ne lasu venĝemajn
pensojn tiom superregi vin. Mi bone konas vin, kaj mi scias, ke pro
troeksciteco vi ne estas responda pri via diro. Ho, trankviliĝu;
post kelka tempo vi estos pli serena kaj rigardos vian elreviĝon jam
el pli racia vidpunkto. Mi ankaŭ spertis kruelegan elreviĝon, kiam
mi estis junulino, sed per la helpo de Dio mi forpelis la mallumajn
pensojn el mia koro, kaj trovis en rezignacio kaj vivo dediĉita
al bonfarado pli grandan animpacon, ol mi iam antaŭe imagis ebla.
Kvietigite mi eltrovis, ke multaj aliaj suferadas eĉ pli akrajn
kordolorojn kaj pli profundan mizeron, ol mi, kaj, prizorgante tiajn,
mi plenigis mian koron per kontento kaj feliĉo. La plej feliĉa vivo
estas sinofera vivo por aliaj. Tial mi laboris, ĝis tiu surfervoja
malfeliĉaĵo kuŝigis min sur liton de suferado. Sed mi ne plendas.
Dio favorkore forprenis el mia koro ĉian emon al plendo, kaj nun la
memoro mem de bonfaroj, alportintaj feliĉon al multaj mizeruloj,
estas tre dolĉa kaj mirige subtenas min.
Ŝi eksilentis kaj kun rigardo, esprimanta kortuŝan amon kaj
petegon, serĉis la okulojn de la korpremata nevino. Delfino intence
forturnis duone la vizaĝon por eviti la rigardon de la onklino. Dum
mallonga momento stariĝis en ŝia dolorŝirita koro akra batalo:
Ŝia amo al tiu sindonema, nobla estaĵo kaj ŝiaj naturaj pli bonaj
ecoj penis gajni superecon super ĉiu al ŝi fremda impulso, ĉiu
stranga, apenaŭ konsciata regantaĵo.
Terura, sortoplena krizo okazis: la mistera regantaĵo venkis.
Rigardegante, preter la malsanulino sur la litseĝo, en la direkto
al la aretoj da ulmoj apud la lageto, ŝi ekparolis:
--Tre kredeble niaj karakteroj estas sufiĉe malsimilaj. Vi estas tro
bona por ĉi tiu mondo; tia mi ne estas. La vundo en mia koro estas
tro profunda por cikatriĝi per bonfarada plastro.
Subite ŝi leviĝis kaj diris per sindevige ŝanĝita voĉtono:
--Mi volas sciiĝi, kial Mario ankoraŭ ne alportas la
temanĝilaron.