Certe ne. (mallauxte al _sinjorino Bernick_) Forkurinta! Sxi do estis
al mi tute maldigna. (duonlauxte al la festkomitato) Jes, miaj
sinjoroj, post tio cxi mi opinias, ke plej bone estas, ke ni foriru
en kompleta silento.
HILMAR TONNESEN
Kiel oni de nun povu teni alte la standardon de la ideo, tio --. Uf!
(La informo intertempe iris flustre de busxo al busxo. Cxiuj
partoprenantoj en la standarda procesio foriras tra la gxardeno.
_Rummel, Sandstad_ kaj _Vigeland_ foriras dum vigla, sed mallauxta
disputo. _Hilmar Tonnesen_ sxteliras elen dekstre. En silento restas
en la salono _konsulo Bernick, sinjorino Bernick, frauxlino Bernick,
frauxlino Hessel_ kaj _plenrajtigito Krap_.)
KONSULO BERNICK
Betty, cxu vi havas pardonon por mi?
SINJORINO BERNICK
(rigardas lin ridete) Sciu, Karsten, ke nun vi malfermis por mi la
plej gxojan esperon dum multaj jaroj!
KONSULO BERNICK
Kiel --?
SINJORINO BERNICK
Dum multaj jaroj mi kredis, ke mi iam posedis vin, sed poste perdis
vin. Nun mi scias, ke mi neniam posedis vin; sed mi gajnu vin.
KONSULO BERNICK
(cxirkauxbrakas sxin) Ho, Betty, vi jam _gajnis_ min! Tra Lona mi
unue lernis koni vin. Sed nun Olaf venu.
SINJORINO BERNICK
Jes, nun vi ricevu lin. -- Sinjoro Krap --!
(Sxi parolas mallauxte kun li en la fono. Li eliras tra la gxardena
pordo. Dum tio kio sekvas estingigxas lauxvice cxiuj tralumajxoj kaj
lumoj en la domoj.)
KONSULO BERNICK
(mallauxte) Dankon, Lona, vi savis la plej bonan en mi -- kaj por mi.
FRAUXLINO HESSEL
Cxu ion alian mi volis?
KONSULO BERNICK
Nu cxu, -- aux cxu ne? Mi ne tute komprenas vin.
FRAUXLINO HESSEL
Hm --
KONSULO BERNICK
Do ne malamo? Ne vengxo? Kial vi do revenis transen?
FRAUXLINO HESSEL
Malnova amikeco ne rustas.
KONSULO BERNICK
Lona!
FRAUXLINO HESSEL
Kiam Johan rakontis al mi tion pri la mensogo, mi jxuris en mi mem:
La heroo de mia juneco staru libera kaj vera.
KONSULO BERNICK
Ho, kiom malmulte mi mizera homo meritis tion de vi!
FRAUXLINO HESSEL
Jes, se ni virinoj demandus pri la gajno, Karsten --!
(_Sxipkonstruisto Auxne_ venas kun _Olaf_ de la gxardeno.)
KONSULO BERNICK
(al li renkonte) Olaf!
OLAF
Patro, mi promesas, ke mi neniam plu --
KONSULO BERNICK
Forkuros?
OLAF
Jes, jes, tion mi promesas al vi, patro.
KONSULO BERNICK
Kaj mi promesas al vi, ke vi neniam ekhavos kauxzon por tio. De nun
vi kresku, ne kiel heredanto de _mia_ vivotasko, sed kiel tiu, kiu
mem havas vivotaskon atendanta.
OLAF
Kaj cxu mi ankaux rajtas farigxi, kion mi volas?
KONSULO BERNICK
Jes vi rajtas.
OLAF
Dankon. Do mi ne volas farigxi kolono de la socio.
KONSULO BERNICK
Nu? Kial ne?
OLAF
Ne, cxar mi kredas, ke tio estas vere teda.
KONSULO BERNICK
Vi farigxu vi mem, Olaf; kaj la sekvo iru kiel gxi povas. -- Kaj Vi,
Auxne --
SXIPKONSTRUISTO AUXNE
Mi scias, sinjoro konsulo; mi havas mian maldungon.
KONSULO BERNICK
Ni dauxrigos kune, Auxne; kaj pardonu al mi --
SXIPKONSTRUISTO AUXNE
Kiel? La sxipo do ne forvelos cxi-vespere.
KONSULO BERNICK
Gxi ecx ne forvelos morgaux. Mi donis al Vi tro mallongan tempolimon.
Gxi bezonas pli profundan inspekton.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE
Okazu, sinjoro konsulo -- kaj ecx per novaj masxinoj!
KONSULO BERNICK
Tiel estu. Sed profunde kaj honeste. Estas multo cxe ni, kiu bezonas
profundan kaj honestan riparon. Nun, bonan nokton, Auxne.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE
Bonan nokton, sinjoro konsulo; -- kaj dankon, dankon, dankon! (Li
eliras dekstre.)
SINJORINO BERNICK
Nun cxiuj estas for.
KONSULO BERNICK
Kaj ni estas solaj. Mia nomo ne plu lumas per fajraj literoj; cxiuj
lumoj estingigxis en la fenestroj.
FRAUXLINO HESSEL
Cxu vi dezirus ilin denove eklumigitaj?
KONSULO BERNICK
Ne por kiu ajn prezo en la mondo. Kie mi do estis! Vi timigxos, kiam
vi scios tion. Nun estas kvazaux mi revenis al konscio post
venenigxo. Sed mi tion sentas, -- ke mi _povos_ denove farigxi juna
kaj fresxa. Ho, venu pli proksimen, -- tuj apude cxirkaux mi. Venu
Betty! Venu, Olaf, mia knabo! Kaj vi, Marta; -- sxajnas al mi, ke mi
ne vidis vin cxiujn tiujn cxi jarojn.
FRAUXLINO HESSEL
Ne, tion mi efektive kredas; via socio estas socio de frauxloanimoj;
vi ne vidas la virinon.
KONSULO BERNICK
Vere, vere; kaj gxuste tial, -- nu, _tio_ staras fikse, Lona, -- vi
ne forvojagxos de Betty kaj mi.
SINJORINO BERNICK
Ne, Lona, tion vi ne devas!
FRAUXLINO HESSEL
Ne, kiel mi povus defendi forvojagxo de vi, junuloj, kiuj komencos
establi hejmon? Cxu mi ne estas eduka patrino? Mi kaj vi, Marta, ni
du maljunaj onklinoj --. Por kio vi rigardas?
FRAUXLINO BERNICK
Kiel la cxielo klarigxas. Kiel lumas super la maro. "La Palmo" havas
la felicxon kun si.
FRAUXLINO HESSEL
Kaj la felicxon sursxipe.
KONSULO BERNICK
Kaj ni -- ni havas longan seriozan labortagon atendanta; pleje mi.
Sed ke gxi venu; kunigu vin dense al mi, vi fidelaj veroamaj virinoj.
_Tion_ mi ankaux lernis dum tiuj cxi tagoj: Estas vi virinoj, kiuj
estas la kolonoj de la socio.
FRAUXLINO HESSEL
Do vi lernis kadukan sagxon, bofrato. (metas la manon peze sur lian
sxultron) Ho ne; la spiritoj de vero kaj libereco, -- _tiuj_ estas la
kolonoj de la socio.
Kurteno