«Ŝajnas, pensis mi, ke mi ne konas sola la konfidencion, kaj ke la
sekreto de Perikles similos baldaŭ al la sekreto de Pulĉinelo.»
Mi refaldis la ĵurnalojn, kaj atendante la revenon de la Reĝo, mi
meditis pri la situacio, en kiu S-ino Simons lasis min. Certe,
estos glore ŝuldi mian liberecon nur al mi mem, kaj mi preferos
eliri el la karcero por kuraĝaĵo, ol per ruzo de lernanto. Mi
povos, en unu tago, fariĝi romanheroo kaj admiraĵo por ĉiuj
fraŭlinoj de Eŭropo. Nenia dubo, ke Mary-Ann min ekamegos, kiam
ŝi vidos min savita kaj sana post tiel danĝera fugo. Tamen, mi
povos fari malrektan paŝon dum tiu terura glitado. Se mi rompos
al mi brakon aŭ kruron, ĉu Mary-Ann rigardos favore laman aŭ
brakokriplan heroon? Plie, oni certe gardos min nokte kaj tage.
Kiel ajn sagaca estas mia plano, ĝi estas efektivigebla nur post
la morto de mia gardanto. Mortigi homon ne estas bagatelo, eĉ por
doktoro. Ĝi estas nenio laŭparole, precipe kiam oni parolas al sia
amatino. Sed, depost la foriro de Mary-Ann, mi ne havis plu la kapon
returnita. Ŝajnis al mi malpli facile, havigi al mi batalilon, kaj
malpli oportune, ĝin uzi. Ponardofrapo estas ĥirurgia operacio,
kiu devas doni anserhaŭton al ĉiu honestulo. Kion vi diras pri
tio, sinjoro? Miaflanke, mi opiniis, ke mia estonta bopatrino agis
eble iom senpripense kontraŭ sia bofilo en espero. Ne estus kare
por ŝi, sendi al mi dek kvin mil frankojn da reaĉeto, kondiĉe
ke ŝi dekalkulos ilin poste el la doto de Mary-Ann. Dek kvin mil
frankoj estus malmulto por mi, la tagon de l' edziĝo. Ili estis
multo en mia nuna situacio, unu tagon antaŭ ol buĉi homon, kaj
malsupreniri kelkajn centojn da metroj per ŝtuparo sen ŝtupoj.
Mi iris ĝis malbeni S-inon Simons tiel kore, kiel la plimultaj
bofiloj malbenas sian bopatrinon en ĉiuj civilizaj landoj. Ĉar
malbenoj kostis nenion al mi, mi direktis ankaŭ kelkajn al mia
bonega amiko John Harris, kiu forlasis min al mia sorto. Mi pensis,
ke, se li estus en mia loko kaj mi en lia, mi ne lasus lin ok longajn
tagojn sen sciigoj. Konvene pri Lobster, kiu estas tro juna; pri
Giacomo, kiu estas neinteligenta forto, pri S-ro Mérinay, kies
fortikan egoismon mi konas! Oni pardonas facile fidrompon al la
egoistoj, ĉar oni kutimiĝis atendi nenion de ili. Sed Harris, kiu
danĝerigis sian vivon por savi maljunan negrinon el Boston! Ĉu
mi ne egalvaloras negrinon? Mi kredis laŭ bona justeco, kaj sen
aristokrata antaŭjuĝo, ke mi valoras almenaŭ du aŭ tri.
Haĝi-Stavros venis kaj ŝanĝis la iradon de miaj ideoj, prezentante
al mi fugrimedon pli simplan kaj malpli danĝeran. Ĝi postulis nur
krurojn, kaj dank' al Dio, tiu propraĵo ne mankas al mi. La Reĝo
surprizis min, dum mi oscedis kiel la plej humila el la bestoj.
«Vi enuas? diris li al mi. La legado estas kaŭzo. Mi neniam
sukcesis malfermi libron sen danĝero por mia makzelo. Mi vidas
plezure, ke la doktoroj ne kontraŭstaras pli bone ol mi. Sed kial vi
ne pasigas pli utile la tempon, kiu restas al vi? Vi venis ĉi tien
por kolekti la montajn vegetaĵojn; ne ŝajnas, ke via ujo pleniĝis
dum tiuj ok tagoj. Ĉu vi volas, ke mi sendu vin por promeni, sub
observo de du viroj? Mi estas tro bonvola princo por rifuzi al vi
tiun malgrandan favoron. Ĉiu devas fari sian metion en ĉi tiu
malsupra mondo. Al vi la herbaĵoj, al mi la mono. Vi diros al tiuj,
kiuj vin sendis ĉi tien: «Jen herboj rikoltitaj en la reĝlando de
Haĝi-Stavros!» Se vi trovus unu vere belan kaj kuriozan, kaj pri
kiu oni neniam aŭdis ion en via lando, vi devus doni al ĝi mian
nomon, kaj bapti ĝin la Reĝinon de la montoj.
--Sed jen! pensis mi, se mi estus je unu mejlo de ĉi tie, inter
du rabistoj, ne estus tre malfacile, ilin preterkuri. La danĝero
duobligus miajn fortojn, nedubeble. Tiu, kiu pli rapide kuras, estas
tiu, al kiu kuri estas pli utile. Kial la leporo estas la plej
rapidira el ĉiuj bestoj? Tial, ke ĝi estas la plej minacata.»
Mi akceptis la proponon de l' Reĝo, kaj li tuj dediĉis du
korpogardistojn al mia persono. Li ne donis al ili detalajn
instrukciojn. Li diris simple:
«Jen _milordo_, valoranta dek kvin mil frankojn: se vi perdos lin,
vi devos lin repagi aŭ anstataŭigi.»
Miaj akompanontoj tute ne similis al invalidoj: ili havis nek
vundon, nek kontuzon, nek iaspecan difekton; iliaj subgenuoj estis
el ŝtalo, kaj ne estis espereble, ke iliaj piedoj estos ĝenataj de
la ŝuoj, ĉar ili surhavis tre larĝajn sandalojn, kiuj lasis la
kalkanojn videblaj. Inspektante ilin, mi rimarkis, ne sen bedaŭro,
du pistolojn, tiel longajn, kiel pafiloj por infanoj. Tamen, mi ne
malkuraĝiĝis. Pro sufiĉa rilatiĝo kun malbona societo, mi estis
kutimiĝinta la sibladon de la kugloj. Mi rimenligis mian herbujon
sur miajn ŝultrojn kaj foriris.
«Multan plezuron! kriis al mi la Reĝo.
--Adiaŭ, via Moŝto.
--Ne, mi petas: ĝis revido!»
Mi forkondukis miajn kunulojn laŭ la direkto al Ateno: tio estis jam
antaŭprofito. Ili ne kontraŭparolis, kaj permesis, ke mi iru, kien
mi volis. Tiuj rabistoj, multe pli bone edukitaj ol la ĝendarmoj
de Perikles, lasis al miaj movoj ĉiun dezireblan liberecon. Mi
ne sentis je ĉiu paŝo iliajn kubutojn interniĝantaj en miajn
flankojn. Ili kolektis herbojn, siaflanke, por la vespermanĝo.
Mi montris min tre laborema: mi forŝiris dekstre kaj maldekstre
tufojn da herbo, kiuj estis vere senkulpaj; mi ŝajne elektis
herberon en la amaso kaj metis ĝin zorgege en la fundon de mia
ujo, atentante por ne troŝarĝi min: ĉar mi portis jam sufiĉan
pezon. Mi estis rimarkinta, ke, en ĉevalkurado, bonega ĵokeo
estis malgajninta, pro superŝarĝo da kvin kilogramoj. Mia atento
ŝajnis fiksita teren, sed vi povas kredi, ke ne estis tiel. En tia
cirkonstanco, oni ne plu estas botanikisto, oni estas malliberulo.
Pellisson ne estus ludinta kun araneoj, se li posedus nur unu
najlon por segi siajn fenestrobarojn. Mi renkontis eble, en tiu
tago, nekonatajn vegetaĵojn, kiuj estas kapablaj alporti la
gloron al naturesploranto; sed mi zorgis pri ili, kiel pri flava
levkojo. Mi estas certa, ke mi pasis apud admirinda ekzemplero de
_boryana variabilis_; ĝi pezis funtduonon, kun la radikoj. Mi
ne honoris ĝin per unu rigardo; mi vidis nur du aferojn: Atenon
ĉe la horizonto, kaj la rabistojn ĉe miaj flankoj. Mi subobservis
la okulojn de miaj sentaŭguloj, esperante, ke favora malatento
liberigos min de ilia kontrolo; sed, ĉu estante apud mia mano, aŭ
je dek paŝoj de mi, ĉu rikoltante sian salaton aŭ rigardante
la flugadon de la vulturoj, ili havis ĉiam almenaŭ unu okulon
direktita al miaj movoj.
Venis al mi la ideo, krei por ili seriozan okupon. Ni estis sur
vojeto sufiĉe rekta, kiu kondukas evidente al Ateno. Mi ekvidis je
mia maldekstra flanko belan tufon da stipo, kiun la prizorgo de la
Providenco kreskigis sur la supro de ŝtonego. Mi ŝajnigis, ke mi
deziregas ĝin, kvazaŭ trezoron. Mi surrampis kvin- aŭ ses-foje la
krutan deklivon, kiu ĝin protektas. Mi penis tiom, ke unu el miaj
gardantoj kompatis al mia embaraso, kaj proponis al mi la helpon de
siaj ŝultroj. Tio ne estis precize, kion mi deziris. Mi devis tamen
akcepti liajn servojn; sed, grimpante sur lian dorson, mi kontuzis
lin tiel kruele per miaj ferumitaj ŝuoj, ke li kriegis pro doloro,
kaj lasis min fali teren. Lia kamarado, kiu interesiĝis pri la
sukceso de l' entrepreno, diris al li: «Atendu! mi grimpos anstataŭ
la _milordo_, ĉar miaj ŝuoj estas sennajlaj.» Ĵus dirite, tuj
farite; li suprensaltas, ekprenas la vegetaĵon ĉe la trunko, ĝin
skuas, ŝancelas kaj forŝiras, kaj ellasas krion. Mi kuris jam, ne
rigardante malantaŭen. Ilia mirego donis al mi dek plenajn sekundojn
da antaŭeco. Sed ili ne perdis tempon riproĉante unu alian, ĉar
baldaŭ mi aŭdis iliajn paŝojn, kiuj sekvas min malproksime. Mi
duobligis mian rapidecon: la vojo estis bela, ebena, glata, kreita
por mi. Ni malsupreniris krutan deklivon. Mi iris rapidege, fiksinte
la kubutojn ĉe la korpo, ne sentante la ŝtonojn, kiuj ruliĝas
post mi, kaj ne rigardante, kien mi metas la piedojn; la ŝtonegoj
kaj arbetaĵoj ŝajnis kuri al kontraŭa direkto, ambaŭflanke
de la vojo; mi estis senpeza, mi estis rapida, mia korpo estis
nemateria, mi havis flugilojn. Sed tiu bruo de kvar piedoj lacigis
miajn orelojn. Subite, ili haltis, mi aŭdis plu nenion. Ĉu ili
estas lacaj, min persekuti? Nubeto de polvo leviĝas, dek paŝojn
antaŭ mi. Iom pli malproksime, blanka makulo ekmetiĝas sur grizan
ŝtonegon. Samtempe aŭdiĝas du eksplodbruoj. La rabistoj estis ĵus
malŝargintaj siajn pistolojn, mi estis suferinta la pafadon de l'
malamiko, kaj mi daŭris kuri. La persekuto rekomenciĝas; mi aŭdas
du spiregantajn voĉojn, kiuj krias al mi: «Haltu! Haltu!» Mi ne
haltas. Mi perdas la vojon, kaj mi kuras senĉese, ne sciante, kien
mi iras. Fosaĵo vidiĝas, larĝa kvazaŭ rivero; sed mi havas tro da
rapideco por mezuri la distancojn. Mi saltas: mi estas savita. Mia
ŝelko rompiĝas: mi estas perdita!
Vi ridas! Mi volus ja vidi vin kurantan sen ŝelko, tenantan per
ambaŭ manoj la zonumon de via pantalono! Kvin minutojn poste,
sinjoro, la rabistoj estis rekaptintaj min. Ili kuniĝis por meti
al mi mankatenojn kaj piedligilojn, kaj puŝis min per fortaj
bastonfrapoj al la tendaro de Haĝi-Stavros.
La Reĝo akceptis min kiel bankrotinton, kiu forportis de li dek
kvin mil frankojn. «Sinjoro, diris li, mi havis alian opinion pri
vi. Mi kredis, ke mi estas homokonanto; via fizionomio trompis min
tre. Mi estus neniam kredinta, ke vi estus kapabla malutili al
ni, precipe pro la maniero, kiel mi agis kontraŭ vi. Ne miru, ke
mi alprenas de nun severajn aranĝojn: vi estas, kiu devigas min.
Vi estos internigita en via ĉambro ĝis nova ordono. Unu el miaj
oficiroj faros societon al vi sub via tendo. Tio, ankoraŭ, estas nur
antaŭrimedo. En okazo de rekulpo, punon vi devus atendi. Vasili, al
ci mi konfidas gardadi la sinjoron.»
Vasili salutis min kun sia kutima ĝentileco.
«Ha! kanajlo! pensis mi, ci estas, kiu ĵetas la infanetojn en la
fajron! ci estas, kiu tuŝis la talion de Mary-Ann! ci estas, kiu
volis ponardfrapi min, je la tago de la Ĉieliro. Nu! mi preferas
rilati kun ci, ol kun iu alia.»
Mi ne rakontos al vi la tri tagojn, kiujn mi pasigis en mia ĉambro
kune kun Vasili. Tiu sentaŭgulo havigis al mi dozon da enuo, kiun
mi volas dividi kun neniu. Li deziris al mi nenion malbonan; li
havis eĉ ian simpation al mi. Mi kredas, ke, se li estus kaptinta
min por sia propra konto, li estus forlasinta min sen reaĉeto. Mia
vizaĝo estis plaĉinta al li unuavide. Mi memorigis al li pli junan
fraton, kiun li perdis ĉe la krima juĝistaro. Sed liaj certigoj
pri sia amikeco tedis min centfoje pli ol la plej malbonaj agoj. Li
ne atendis la sunleviĝon por saluti min per «bontagon»; ĉe la
noktiĝo, li forgesis neniam deziri al mi prosperecojn, kies listo
estis longa. Li skuis min, kiam mi ripozis plej profunde, por ekscii,
ĉu mi estas bone kovrita. Ĉe la manĝo, li servis min kiel bona
servisto; por la deserto, li rakontis al mi historiojn, aŭ petis,
ke mi diru al li kelkajn. Kaj ĉiam la mano antaŭen por premi la
mian! Mi prezentis al lia bonvolo fervoran kontraŭstaron. Krom
tio, ke ŝajnis al mi neutile enskribi rostiston de infanoj sur la
liston de miaj amikoj, mi sentis nenian deziron, premi la manon de
homo, kies morton mi estis decidinta. Mia konscienco permesis al
mi, lin mortigi: ĉu mi ne estis en okazo de necesa sindefendo?
sed estus skrupulige por mi, lin mortigi perfide, kaj mi devis
almenaŭ atentigi lin per malamika, minaca sintenado. Repuŝante
liajn allogojn, malatentante liajn ĝentilaĵojn, malakceptante liajn
afablaĵojn, mi observis zorge okazon por foriĝi; sed lia amikeco,
pli diligenta ol la malamo, ne ĉesis min vidi eĉ unu momenton.
Kiam mi kliniĝis super la kaskado por gravuri en mian memoron la
malebenaĵojn de l' grundo, li forprenis min el mia rigardado kun
patrina zorgemo: «Atentu! diris li tirante min ĉe la piedoj: se
pro malfeliĉo ci falus, mi riproĉus min dum mia tuta vivo.»
Kiam, nokte, mi provis leviĝi nerimarkite, li saltis el sia lito
demandante, ĉu mi bezonas ion. Nenian oni vidis pli viglan friponon.
Li rondiris ĉirkaŭ mi, kiel enkaĝigita sciuro.
Pli ol io ajn, min malesperigis lia konfido al mi. Mi esprimis
foje la deziron ekzameni liajn batalilojn. Li metis sian ponardon
en mian manon. Ĝi estis Rusa ponardo, el damaskenita ŝtalo, el
la fabrikejo en Tula. Mi tiris la klingon el la ingo, mi provis
la pinton kontraŭ mia fingro, mi direktis ĝin al lia brusto,
elektante la lokon, inter la kvina ripo kaj la sesa. Li diris al
mi ridetante: «Ne apogu, ci mortigus min». Certe, sinjoro, se
mi estus apoginta iomete, mi estus farinta juston al li, sed io
detenis mian brakon. Estas bedaŭrinde, ke la honestuloj mortigas
tiel malfacilanime la krimulojn, kiuj mortigas tiel facilanime la
honestulojn. Mi remetis la ponardon en la ingon. Vasili prezentis al
mi sian pistolon, sed mi rifuzis preni ĝin, kaj diris, ke mia sciemo
estas kontentigita. Li streĉis la ĉanon, montris al mi la prajmon,
apogis la tubon kontraŭ sian kapon, kaj diris al mi: «Jen! ci ne
havus plu gardanton.»
Neniun gardanton plu! He! per Dio! tion precize mi volis. Sed la
okazo estis tro bela, kaj la pendigindulo paralizis min. Se mi estus
mortiginta lin en tia momento, mi ne estus povinta toleri lian lastan
rigardon. Pli bone estis procedi dum la nokto. Sed malfeliĉe,
anstataŭ kaŝi siajn batalilojn, li demetis ilin videble inter sia
lito kaj la mia.
Fine mi trovis rimedon por fugi, ne vekante nek buĉante lin.
Tiu ideo venis al mi dimanĉon, 11an de majo, je la sesa. Mi
estis rimarkinta, la Ĉieliran tagon, ke Vasili estas drinkema kaj
toleras malbone la vinon. Mi invitis lin por vespermanĝi kun mi.
Tiu pruvo de amikeco ekscitis lin: la vino de Egino kompletigis la
kapturniĝon. Haĝi-Stavros, kiu ne estis plu honorinta min per
unu vizito, ĉar mi perdis lian estimon, daŭris agi kiel donacema
gastiganto. Mia tablo estis pli bone provizita ol la lia. Mi estus
povinta trinki plenan felsakon da vino kaj barelon da _rhaki_.
Vasili, akceptita kiel partoprenanto en tiuj bonaĵoj, komencis la
manĝon kun kortuŝa humileco. Li restis je tri futoj de la tablo,
kiel vilaĝano invitita ĉe sia landsinjoro. Iom post iom, la
vino malgrandigis la interspacon. Je la oka vespere, mia gardanto
klarigis al mi sian karakteron. Je la naŭa, li rakontis balbutante
la aventurojn de sia juneco, kaj serion da heroaĵoj, kiuj estus
starigintaj la harojn de esplora juĝisto. Je la deka, li falis
en la filantropecon; tiu koro el trempita ŝtalo fluidiĝis en la
_rhaki_, kiel la perlo de Kleopatro en la vinagro. Li ĵuris al mi,
ke li fariĝis rabisto pro amo al la homaro; ke li volas riĉiĝi
en dek jaroj, fondi hospitalon per siaj ŝparaĵoj, kaj rifuĝi
poste en monaĥejon sur monto Atos. Li promesis ne forgesi min en
siaj preĝoj. Mi profitis tiujn bonajn inklinojn por englutigi al li
grandegan tason da _rhaki_. Mi estus povinta prezenti al li brulantan
peĉon: li estis tro mia amiko por rifuzi ion de mi. Baldaŭ li
perdis la voĉon; lia kapo kliniĝis dekstren kaj maldekstren kun
pendola reguleco; li prezentis al mi la manon, renkontis reston de
rostaĵo, premis ĝin kore, falis renversen, kaj komencis dormi same
profunde, kiel la sfinksoj de Egiptujo, kiujn la Francaj kanonoj ne
vekis.
Mi ne havis unu momenton por perdi: la minutoj estis el oro. Mi
prenis lian pistolon, kiun mi ĵetis en la valon. Mi ekkaptis lian
ponardon, kaj mi estis tuj ekspedonta ĝin al la sama direkto,
kiam mi pripensis, ke ĝi povos utili al mi por tranĉi bulojn
de herbaĵo. Mia dika horloĝo montris la dek-unuan. Mi estingis
la du fajrojn el rezina ligno, kiuj lumigis nian tablon: la lumo
povis altiri la atenton de la Reĝo. La vetero estis bela. Ne pli
da luno ol sur mia mano, sed multego da steloj: ĝi estis vere tiu
nokto, kiun mi bezonis. La herbo, detranĉita laŭ longaj bedoj,
estis fortirebla kiel peco de drapo. Miaj materialoj estis pretaj
post unu horo. Dum mi portis ilin al la fonto, mi tuŝis Vasili
per la piedo. Li levis sin peze kaj demandis min, pro kutimo, ĉu
mi bezonas ion. Mi lasis mian ŝarĝon fali, mi sidiĝis apud la
drinkemulo, kaj petis, ke li trinku ankoraŭ unufoje por mia sano.
«Jes, diris li, mi soifas.» Mi plenigis al li por la lasta fojo la
kupran pokalon. Li trinkis duonon de ĝi, disverŝis la reston sur
sian mentonon kaj sian kolon, provis leviĝi, refalis kun vizaĝo
malsupre, etendis la brakojn antaŭen, kaj ne moviĝis plu. Mi
kuris al mia digo, kaj, kiel ajn novulo mi estis, la rivereto estis
fortike barita post kvardek kvin minutoj: estis tri kvaronoj post
noktomezo. La bruon de la kaskado anstataŭis profunda silento. Timo
ekkaptis min. Mi pripensis, ke verŝajne la Reĝo dormas malpeze,
kiel ĉiuj maljunuloj, kaj ke tiu nekutima silento povos lin veki.
En la tumulto de la ideoj, kiuj plenigis mian cerbon, mi memoris
scenon de la _Barbiro de Sevilla_, en kiu Bartholo vekiĝas, tuj kiam
li ĉesas aŭdi la fortepianon. Mi ŝovis min laŭlonge de la arboj
ĝis la ŝtuparo, kaj mi trarigardis la skribejon de Haĝi-Stavros.
La Reĝo ripozis pace apud sia _ĉibuĝi_. Mi rampis ĝis dek futoj
de lia abio, mi aŭskultis: ĉio dormas. Mi revenis al mia digo tra
marĉaĵeto de malvarmega akvo, kiu atingis jam miajn maleolojn. Mi
kliniĝis super la abismo.
La flanko de la monto rebrilis nesenteble. Oni vidis tie kaj tie
kelkajn kavaĵojn, en kiuj la akvo estis restadinta. Mi notis ilin
atente: ili estis tiom da lokoj, kien mi povos meti la piedon. Mi
reiris al mia tendo, mi prenis mian herbujon, kiu estis alpendigita
super mia lito, kaj mi ligis ĝin sur miajn ŝultrojn. Pasante tra la
loko, kie ni estis vespermanĝintaj, mi relevis pankvaronon kaj pecon
da viando, kiujn la akvo ne ankoraŭ malsekigis. Mi enfermis tiujn
provizojn en la ujon por mia morgaŭa matenmanĝo. La digo rezistis
bone, la venteto estis versimile sekiginta mian vojon; estis preskaŭ
la dua. Mi estus dezirinta kunporti la ponardon de Vasili, por okazo
de malbona renkonto. Sed ĝi estis sub la akvo, kaj mi ne perdis mian
tempon por ĝin serĉi. Mi demetis miajn ŝuojn, ilin kunligis per
la ŝnuroj kaj alpendigis ĉe la rimenojn de mia ujo. Fine, ĉion
pripensinte, doninte lastan rigardon al miaj teramasoj, elvokinte
la rememorojn pri la patra domo, kaj sendinte kison al la direkto
al Ateno kaj Mary-Ann, mi transigis unu kruron super la parapeto,
kaptis per ambaŭ manoj arbeton, kiu pendas super la abismo, kaj
ekvojaĝis, konfidante al Dio.
Ĝi estis malfacila laboro, pli malfacila ol mi estis konjektinta
el tie supre. La ankoraŭ akvumita roko sentigis al mi malsekan
malvarmon, kiel la kontakto de serpento. Mi estis malbone taksinta
la distancojn, kaj la apogpunktoj estis multe pli maloftaj, ol mi
esperis. Dufoje mi elvojiĝis, direktante min maldekstren. Mi devis
reveni, tra nekredeblaj malfacilaĵoj. La espero forlasis min ofte,
sed ne la volo. La tero ekmankis al mia piedo: mi konfuzis ombron kun
elstaraĵo, kaj mi falis dek kvin aŭ dudek futojn, algluigante miajn
manojn kaj mian korpon al la flanko de la monto, ne trovante punkton
por min haltigi. Radiko de figarbo alkroĉis min ĉe la maniko de mia
palto: ĉi tie vi vidas ĝiajn signojn. Iom poste, birdo, kaŭrinta
en kavaĵo, forflugis tiel subite inter miaj kruroj, ke la timo
faligis min preskaŭ renversen. Mi marŝis per la piedoj kaj per
la manoj, precipe per la manoj. Miaj brakoj estis rompitaj, kaj mi
aŭdis ĉiujn tendenojn, vibrantajn kiel la kordoj de harpo. Miaj
ungoj doloris tiel, ke mi ne sentis plu ilin. Eble mi estus havinta
pli da forto, se estus eble mezuri la vojon, kiu restas trairota;
sed kiam mi provis turni la kapon malantaŭen, la kapturniĝo min
kaptis, kaj mi sentis, ke mi svenas. Por subteni mian kuraĝon mi
admonis min mem; mi alparolis min laŭte inter miaj kunpremitaj
dentoj: «Ankoraŭ unu paŝon por mia patro! ankoraŭ unu paŝon por
Mary-Ann! ankoraŭ unu paŝon por la konfuzigo de la rabistoj kaj la
furiozigo de Haĝi-Stavros!»
Fine miaj piedoj stariĝis sur pli larĝa plataĵo. Ŝajnis al mi, ke
la tero ŝanĝis sian koloron. Mi fleksis la subgenuojn, mi sidiĝis,
mi turnis timeme la kapon. Mi estis nur je dek futoj de la rivereto:
mi estis atinginta la ruĝajn ŝtonegojn. Ebena surfaco, borita de
mil truetoj, en kiuj restis ankoraŭ akvo, ebligis al mi respiri kaj
ripozi iom. Mi rigardis mian horloĝon: estis nur la dua kaj duono.
Mi estus kredinta, vere, ke mia vojaĝo daŭris tri noktojn. Mi
palpis miajn brakojn kaj krurojn, por vidi, ĉu mi estas kompleta;
en tiaj ekspedicioj, oni scias, kio foriras, sed oni nescias, kio
alvenas. Mi havis bonŝancon, mi kvitiĝis kun kelkaj kontuzoj kaj
du aŭ tri defrotaĵoj. La plej malsana estis mia palto. Mi levis
la okulojn supren, ne ankoraŭ por danki la ĉielon, sed por min
konvinki, ĉu io moviĝas en mia antaŭa loĝejo. Mi aŭdis nur
kelkajn akvogutojn, kiuj filtriĝas tra mia digo. Ĉio estis en ordo;
la malantaŭo estis sendanĝera; mi sciis, kie mi trovos Atenon;
adiaŭ, do, al la Reĝo de la montoj!
Mi estis tuj saltonta en la fundon de la valo, kiam blanketa formo
stariĝis antaŭ mi, kaj mi aŭdis la plej furiozan bojon, kiu iam
vekis la eĥojn je tia horo. Ho ve! sinjoro, mi estis forgesinta la
hundojn de mia gastiganto. Tiuj malamikoj al la homo vagadis ĉiuhore
ĉirkaŭ la tendaro, kaj unu el ili estis flarinta min. Kiom da
furiozeco kaj malamo mi sentis renkontante ĝin, estas nedireble;
neniu iam malamis tiugrade malsaĝan estaĵon! Mi estus preferinta
stari antaŭ lupo, tigro aŭ blanka urso, noblaj bestoj, kiuj manĝus
min silente, sed ne denuncus min. La sovaĝaj bestoj iras ĉasi por
si mem; sed kion pensi pri tiu abomena hundo, kiu englutos min bruege
por flati la maljunan Haĝi-Stavros? Mi kovris ĝin per insultoj; mi
pluvigis sur ĝin la plej malafablajn nomojn; sed kion ajn mi faris,
ĝi parolis pli laŭte ol mi. Mi ŝanĝis mian tonon, mi provis
la efikon de la bonaj paroloj, mi alparolis ĝin dolĉe en Greka,
en la lingvo de ĝiaj geavoj; ĝi sciis nur unu respondon al ĉiuj
miaj diroj, kaj ĝia respondo ŝancelis la monton. Mi silentis, tio
estis bona ideo; ĝi silentis. Mi kuŝiĝis meze de la ŝlimakvo;
ĝi sterniĝis apud la piedo de l' ŝtonego, grumblante inter siaj
dentoj. Mi ŝajnigis, ke mi dormas; ĝi dormis. Mi lasis min gliti
nesenteble al la rivereto; ĝi leviĝis per unu salto, kaj mi havis
nur la tempon regrimpi sur mian piedestalon. Mia ĉapelo restis inter
la manoj, aŭ pli ĝuste inter la dentoj de la malamiko. Unu momenton
poste, ĝi estis nur pasto, marmelado, kaĉo el ĉapelo! Plendinda
ĉapelo! mi kompatis al ĝi, mi metis min en ĝian lokon. Se mi
estus povinta eliri el embaraso, suferante kelkajn mordojn, mi ne
marĉandus tre, mi donus al la hundo sian parton. Sed tiuj monstroj
ne kontentiĝas mordante, ili elmanĝas la homojn!
Mi ekpensis, ke verŝajne ĝi malsatas; ke, se mi trovos por ĝin
satigi, kredeble ĝi mordos min ankoraŭ, sed ne manĝos min. Mi
havis provizojn, mi oferdonis ilin; mia sola bedaŭro estis, ke mi
ne havas centfoje pli. Mi ĵetis al ĝi duonon de mia pano; ĝi
englutis ĝin kiel profundegaĵo: imagu ŝtoneton, kiu falas en
puton. Mi estis malgaje rigardanta la malmulton, kiu restas al mi por
doni al ĝi, kiam mi rekonis, ĉe la fundo de la herbujo, blankan
paketon, kiu inspiris ideojn al mi. Ĝi estis malgranda provizo de
arseniko, destinita al miaj zoologiaj preparaĵoj. Mi uzis ĝin por
pajloŝtopi birdojn, sed neniu leĝo malpermesis ke mi ŝovu kelkajn
gramojn da ĝi en la korpon de hundo. Mia kunparolanto, ricevinte
apetiton, deziris nur daŭrigi sian manĝon. «Atendu, diris mi al
ĝi, ci ricevos manĝaĵon laŭ mia preparo!...» La paketo enhavis
ĉirkaŭ tridek kvin gramojn da beleta pulvoro, blanka kaj brila. Mi
ŝutis kvin aŭ ses en malgrandan kvanton da klara akvo, kaj remetis
la reston en mian poŝon. Mi disŝlimigis zorge la parton de la
besto; mi atendis, ĝis kiam la arsenoza acido estos bone solvita;
mi trempis en la solvaĵon pecon de pano, kiu sorbis ĉion, kiel
spongo. La hundo antaŭensaltis bonapetite kaj englutis la morton
per unu gluto.
Sed kial mi ne estis provizita per iom da striknino, aŭ per ia
ajn bona veneno, pli fulmofrapa ol arseniko? Estis pli ol la tria,
kaj mi devis atendi longe la efektojn de mia elpenso. Ĉirkaŭ la
duono, la hundo komencis blekegi per ĉiuj siaj fortoj. Tio ne
estis granda profito por mi: bojoj aŭ blekoj, krioj pro furiozeco
aŭ pro doloro, iris ĉiam al la sama celpunkto, tio estas al la
oreloj de Haĝi-Stavros. Baldaŭ la besto tordiĝis en teruraj
konvulsioj; ĝi ŝaŭmis, ĝi naŭziĝis, ĝi faris fortegajn penojn
por elpeli la venenon, kiu ĝin konsumas. Ĝi estis vere dolĉa
spektaklo por mi, kaj mi ĝue gustumis la plezuron de la dioj; sed
nur la morto de l' malamiko povis min savi, kaj la morto obeis al
mi malbonvole. Mi esperis, ke, venkite de la doloro, la hundo fine
lasos min pasi; sed ĝi obstinegis kontraŭ mi, ĝi montris sian
ŝaŭmantan kaj sangokovritan buŝon, kvazaŭ por riproĉi min pri
miaj donacoj kaj diri al mi, ke ĝi ne mortos nevenĝite. Mi ĵetis
al ĝi mian naztukon: ĝi disŝiris ĝin tiel vigle, kiel mian
ĉapelon. La ĉielo jam ekklariĝis, kaj mi antaŭsentis, ke mi
faris neutilan mortigon. Ankoraŭ unu horo, kaj la rabistoj estos
sur miaj ŝultroj. Mi levis la kapon al tiu malbenita ĉambro, kiun
mi forlasis sen deziro al reveno, kaj kien la potenco de hundo min
baldaŭ rekondukos. Terura akvofalego renversis min, la vizaĝo
kontraŭ tero.
Herbaĵbuloj, ŝtonetoj, fragmentoj de roko ruliĝis ĉirkaŭ mi
kun torento de glacia akvo. La digo estis rompita, kaj la tuta lago
malpleniĝis sur mian kapon. Tremado min ekkaptis: ĉiu ondo pasante
forportis kelkajn gradojn el mia animala varmeco, kaj mia sango
fariĝis tiel malvarma, kiel sango de fiŝo. Mi rigardas la hundon:
ĝi estas ĉiam ĉe la piedo de mia ŝtonego, batalanta kontraŭ
la morto, kontraŭ la fluo, kontraŭ ĉio, kun malfermita buŝo
kaj okuloj direktitaj al mi. Estis necesege fini. Mi malligis mian
herbujon, prenis ĝin per la du rimenoj, kaj frapis tiun abomenan
beston tiel furioze, ke la malamiko forlasis al mi la batalejon. La
torento kaptis ĝin flanke, rulis ĝin du- aŭ tri-foje, kaj ĝin
portis, mi ne scias kien.
Mi saltas en la akvon: ĝi altiĝis ĝis mezkorpo; mi alkroĉiĝas
ĉe la ŝtonegoj de l' bordo; mi eliras el la fluo; mi albordiĝas,
mi skuas min, kaj mi krias: Hura por Mary-Ann!
Kvar rabistoj elstariĝas el la tero kaj kaptas min ĉe la kolumo,
dirante: «Jen do ci estas, mortigisto! Venu ĉiuj! ni tenas lin! la
Reĝo estos kontenta! Vasili estos venĝita!»
Ŝajnas, ke, nescie, mi estis droniginta mian amikon Vasili.
En tiu tempo, sinjoro, mi estis ankoraŭ mortiginta neniun: Vasili
estis mia unua viktimo. Poste, mi faligis multajn aliajn, tute
kontraŭvole, kaj nur por defendi mian vivon; sed Vasili estas la
sola, kiu okazigis al mi penton, kvankam lia pereo rezultis de
vere senkulpa nesingardo. Vi scias, kio estas unua paŝo! Neniu
mortiginto, trovita de la polico, kaj kondukata inter du ĝendarmoj
ĝis la loko de lia krimo, mallevis la kapon pli humile ol mi. Mi
ne kuraĝis levi la okulojn al la honestuloj, kiuj min arestis;
mi ne sentis la forton, toleri iliajn malaprobajn rigardojn; mi
antaŭsentis, tremante, timegindan provon: mi estis certa, ke mi
estos prezentata al mia juĝonto kaj kondukata apud mian viktimon.
Kiel mi staros antaŭ la brovoj de l' Reĝo de la montoj, post tia
ago? Kiel mi revidos, ne mortante pro honto, la senvivan korpon de l'
malfeliĉa Vasili? Pli ol unufoje miaj genuoj fleksiĝis sub mi, kaj
mi estus restinta sur la vojo, sen la piedfrapoj, kiuj sekvis min.
Mi trairis la senhoman tendaron, la skribejon de la Reĝo, okupitan
de kelkaj vunditoj, kaj mi malsupreniris, aŭ pli ĝuste mi falis
de la ŝtuparo en mian ĉambron. La akvo estis forfluinta lasante
ŝlimajn makulojn ĉe ĉiuj muroj kaj arboj. Lasta marĉero restis
en la loko, kie mi forprenis la herbon. La rabistoj, la Reĝo kaj la
monaĥo staris, laŭronde, ĉirkaŭ griza kaj kotoza objekto, kies
vido starigis la harojn sur mia kapo: ĝi estis Vasili. La ĉielo vin
gardu, sinjoro, iam vidi kadavron fasonitan de vi! La akvo, kaj la
koto, forfluante, estis demetintaj abomenan ŝmiraĵon ĉirkaŭ li.
Ĉu vi vidis iam dikan muŝon kaptitan depost tri aŭ kvar tagoj en
araneaĵo? La ŝpinbesto, ne povante forigi tian gaston, vindas ĝin
per volvaĵo de grizaj fadenoj, kaj ŝanĝas ĝin en senforman kaj
nerekoneblan mason; tia estis Vasili, kelkajn horojn post kiam li
vespermanĝis kun mi. Mi retrovis lin je dek paŝoj de la loko, kie
mi estis adiaŭinta lin. Mi ne scias, ĉu la rabistoj lin translokis,
aŭ ĉu li mem ruliĝis tien en la konvulsioj de l' agonio; tamen mi
inklinas konjekti, ke la morto estis dolĉa al li. Plena de vino,
kiel mi lasis lin, li pereis versimile sen batalo pro forta cerba
sangalfluo.
Malbonsigna murmuro salutis mian alvenon. Haĝi-Stavros, pala kaj kun
frunto kuntirita, marŝis rekte al mi, kaptis min ĉe la maldekstra
manradiko, kaj tiris min tiel fortege, ke li kvazaŭ elartikigis mian
brakon. Li ĵetis min mezen de la rondo tiel vive, ke mi preskaŭ
metis la piedon sur la korpon de mia viktimo: mi reĵetis min rapide
malantaŭen.
«Rigardu! kriis li al mi per tondra voĉo; rigardu, kion vi
faris! ĝuu vian ellaboraĵon! satigu viajn okulojn per via krimo.
Malfeliĉulo! sed kie do vi haltos? Kiu estis dirinta al mi, en la
tago, kiam mi akceptis vin ĉi tie, ke mi malfermas mian pordon al
mortigisto?»
Mi balbutis kelkajn klarigojn; mi provis montri al la juĝanto,
ke mi estas kulpa nur pro nesingardo. Mi konfesis sincere, ke mi
ebriigis mian gardanton por liberigi min de lia observado, kaj
forkuri neĝenate el mia karcero; sed mi defendis min pri la krimo
de hommortigo. Ĉu mi estas kulpa, ke la plialtiĝo de l' akvo lin
dronigis, unu horon post mia foriro? La pruvo, ke mi deziris nenion
malbonan al li, estas, ke mi ne donis al li eĉ unu ponardfrapon dum
li estas morte ebria kaj mi havas liajn batalilojn en miaj manoj. Oni
povas lavi lian korpon, kaj kontroli, ke ĝi estas senvunda.
«Almenaŭ, diris la Reĝo, konfesu, ke via nesingardemo estas ja tre
egoista kaj kulpa! Kiam via vivo ne estis minacata, kiam oni gardis
vin ĉi tie nur pro monsumo, vi forkuris pro avareco; vi pripensis
nur la ŝparon de kelkaj piastroj, kaj vi ne okupis vin pri tiu
plendindulo, kiun vi lasas morti malantaŭ vi! Vi ne zorgis pri mi,
kiun vi senigos de necesega helpanto! Kaj kiun momenton vi elektis
por fidrompi al ni? la tagon, kiam ĉiuj malfeliĉoj atakas nin kune;
kiam mi perdis miajn plej bonajn soldatojn; kiam Sofoklis estas
vundita, kiam la Korfuano estas mortanta, kiam la juna Spiro, en kiu
mi esperis, perdis la vivon, kiam ĉiuj miaj viroj estas lacaj kaj
senkuraĝigitaj! En tia momento vi havis la kuraĝon forpreni de mi
mian Vasili! Ĉu vi ne havas do homajn sentojn? Ĉu ne estis centfoje
preferinde, pagi honeste vian reaĉeton, kiel decas al bona kaptito,
plivole ol lasi diri, ke vi oferis la vivon de unu homo pro dek kvin
mil frankoj?
--He! diable! ekkriis mi miavice, vi mortigis ja multajn aliajn, kaj
pro malpli multo.»
Li respondis kun indeco: «Ĝi estas mia profesio, sinjoro: ĝi ne
estas la via. Mi estas rabisto, kaj vi estas doktoro. Mi estas Greko,
kaj vi estas Germano.»
Al tio, mi havis nenion por respondi. Mi sentis ja, pro la tremado
de ĉiuj fibroj de mia koro, ke mi estas nek naskiĝinta nek edukita
por la hommortigista profesio. La Reĝo, pravigite de mia silento,
plialtiĝis sian voĉon je unu tono, kaj daŭrigis jene:
«Ĉu vi scias, malŝatinda junulo, kia estis la bonega estaĵo,
kies morton vi kaŭzis? Li devenis de tiuj famegaj rabistoj el Suli,
kiuj daŭrigis tiel terurajn militojn por la religio kaj la patrujo
kontraŭ Ali el Tebelen, paŝaho de Janina. De kvar generacioj, ĉiuj
liaj avoj estas pendigitaj aŭ senkapigitaj; ne unu mortis en sia
lito. Ne pasis ankoraŭ ses jaroj, de kiam lia propra frato pereis en
Epiro sekve de kondamno je morto: li estis mortiginta mahometanon.
La pieco kaj la kuraĝo estas heredaj en tiu familio. Neniam Vasili
forgesis siajn religiajn devojn. Li donacis al la preĝejoj, li donis
al la malriĉuloj. La Paskan tagon, li bruligis pli dikan kandelegon
ol ĉiuj ceteraj. Li estus mortinta plivole ol malobei la fastan
leĝon, aŭ ol manĝi viandon en abstinenca tago. Li ŝparis por
rifuĝi en monaĥejon de monto Atos. Ĉu vi sciis tion?»
Mi konfesis humile, ke mi ĝin sciis.
«Ĉu vi sciis, ke li estas la plej brava el tiuj miaj kunuloj? Mi
volas depreni nenion el la persona merito de miaj aŭskultantoj,
sed Vasili havis blindan sindonemon, kuraĝegan obeemon, fervoron
nedetrueblan de iu ajn cirkonstanco. Nenia tasko estis tro kruta
laŭ bontrovo de lia kuraĝo; nenia ekzekuto tedis lian fidelecon.
Li estus buĉinta la tutan reĝolandon, se mi estus ordoninta, ke li
faru ĝin. Li estus elŝirinta okulon de sia plej bona amiko, pro
simpla signo de mia malgranda fingro. Kaj vi formortigis lin de mi!
Malfeliĉa Vasili! kiam mi havos vilaĝon por bruligi, avarulon por
meti sur rostilon, virinon por dispecigi, infanon por senhaŭtigi
vivantan, kiu cin anstataŭos?»
Ĉiuj rabistoj elektrizitaj de tiu funebra parolo, ekkriis unuanime:
«Ni! Ni!» Unuj etendis la brakojn al la Reĝo, la aliaj elingigis
siajn ponardojn; la plej fervoraj alcelis min per siaj pistoloj.
Haĝi-Stavros haltigis ilian entuziasmon: li kovris min per sia
korpo, kaj daŭrigis sian parolon kiel sekvas:
«Konsoliĝu, Vasili, ci ne restos nevenĝita. Se mi aŭskultus nur
mian doloron, mi oferdonus al cia animo la kapon de la mortiginto;
sed ĝi valoras dek kvin mil frankojn, kaj tiu penso detenas min. Ci
mem, se ci povus ekparoli, kiel ci faris iam en niaj konsiliĝoj, ci
petus, ke mi ŝparu liajn tagojn; ci malakceptus tiel multekostan
venĝon. Ne en la cirkonstancoj, en kiuj nin lasis cia morto,
konvenas fari malsaĝaĵojn kaj ĵeti la monon tra la fenestroj.»
Li haltis momenton; mi spiris.
«Sed, daŭrigis la Reĝo, mi scios kunigi la utilon kaj la justecon.
Mi punos la kulpulon, ne riskante la kapitalon. Lia puno estos la
plej bela ornamo de cia funebra ceremonio; kaj el supre de la lasta
Palikarejo, kien forflugis cia animo, ci rigardos kun ĝojo elpagigan
turmentadon, kiu ne kostos al ni unu soldon.»
Tiu parolfino ravis la aŭdantaron. Ĉiuj estis ĉarmitaj, escepte
mi. Mi rompis al mi la kapon por diveni, kion la Reĝo rezervas al
mi, kaj mi estis tiel maltrankvila, ke miaj dentoj klakis ĝisrompe.
Certe, mi devis juĝi min feliĉa, ke mia vivo estas savita, kaj la
konservo de mia kapo ne ŝajnis al mi malŝatinda rezulto; sed mi
konis la elpenseman imagon de la Grekaj vojrabistoj: Haĝi-Stavros,
ne mortigante min, povos trudi al mi tian punon, ke mi ekmalamos la
vivon. La maljuna kanajlo rifuzis sciigi al mi, al kia turmento li
destinas min. Li kompatis tiel malmulte al mia sufero, ke li devigis
min, ĉeesti la funebran ceremonion de lia leŭtenanto.
La korpon oni senvestigis, transportis apud la fonton, kaj plene
lavis. La trajtoj de Vasili estis apenaŭ difektitaj; la kvazaŭ
oscedanta buŝo havis ankoraŭ la malfacilan rideton de l' ebrieco;
liaj malfermitaj okuloj konservis malspritegan rigardon. La membroj
perdis nenion el sia fleksebleco; la kadavra rigideco alvenas malfrue
ĉe la homoj, kiuj mortis akcidente.
La _kafeĝi_ de l' Reĝo kaj lia ĉibuk-portisto faris la tualeton de
l' mortinto. Haĝi-Stavros pagis la elspezon, ĉar li heredis. Vasili
ne havis plu familion, kaj ĉiuj liaj propraĵoj estis apartenontaj
al la Reĝo. Oni vestis la korpon per maldika ĉemizo, jupo el bela
perkalo kaj arĝentbrodita jako. Oni kovris liajn malsekajn harojn
per ĉapo preskaŭ nova. Oni enfermis en gamaŝojn el ruĝa silko
liajn krurojn, kiuj ne kuros plu. Oni piedvestis lin per babuŝoj el
Rusa ledo. Dum sia tuta vivo, la malfeliĉa Vasili neniam estis tiel
pura kaj bela. Oni ŝmiris karminon sur liajn lipojn; oni kolorigis
lin blanke kaj ruĝe, kiel junamiston, kiu tuj eniros la scenejon.
Dum la tuta faro, la orkestro de la rabistoj ludis funebran arion,
kiun vi certe aŭdis pli ol unufoje sur la stratoj de Ateno. Mi
ĝojas, ke mi ne mortis en Grekujo, ĉar ĝi estas abomena muziko,
kaj mi konsoliĝus neniam, se mi estus enterigita kun tiu akompano.
Kvar rabistoj komencis fosi tombon meze de la ĉambro, sur la loko
de la tendo de S-ino Simons, tie, kie Mary-Ann estis dorminta. Du
aliaj kuris al la tenejo por preni kandelegojn, kiujn ili disdonis al
la ĉeestantaro. Mi ricevis unu; kiel ĉiuj. La monaĥo ekkantis la
Diservon por la mortintoj. Haĝi-Stavros psalmodiris la respondojn
per firma voĉo, kiu tuŝis min ĝis en la fundo de l' animo. Venteto
blovis, kaj la vakso de mia kandelego falis sur mian manon kiel
bruliga pluvo; sed tio estis, ho ve! tre malmulte, kompare kun tio,
kio min atendis. Mi estus volonte aboninta tiun ĉi doloron, se estus
eble, ke la ceremonio neniam finiĝos.
Ĝi finiĝis tamen. Kiam la lasta preĝo estis dirita, la Reĝo
alproksimiĝis solene al la brakportilo, sur kiu kuŝis la korpo, kaj
kisis ĉi tiun ĉe la frunto. La rabistoj, unu post alia, sekvis lian
ekzemplon. Mi tremegis pensante, ke mia vico venos tuj. Mi kaŝis min
malantaŭ tiuj, kiuj jam ludis sian rolon, sed la Reĝo vidis min kaj
diris: «Estas via vico. Marŝu do! vi ŝuldas ja tion al li.»
Ĉu tio estas fine la puno, je kiu li minacis min? Justema homo estus
kontentiĝinta malpli koste. Mi ĵuras al vi, sinjoro, ke ne estas
infana ludo, kisi la lipojn de kadavro, precipe kiam oni riproĉas
sin pro ĝia mortigo. Mi antaŭeniris al la portilo, mi rigardis
rekten tiun vizaĝon, kies malfermitaj okuloj ŝajnis ridi pri mia
embaraso; mi kliniĝis la kapon, mi tuŝetis la lipojn. Ŝercema
rabisto apogis la manon sur mian nukon. Mia buŝo platiĝis sur la
malvarma buŝo; mi sentis la kontakton de liaj glaciaj dentoj, kaj
mi releviĝis kaptite de teruro, kunportante mi ne scias kian guston
de morto, kiu premas ankoraŭ mian gorĝon en la momento, kiam mi
parolas al vi. La virinoj estas vere feliĉaj: ili havas la rimedon
sveni.
Tiam oni mallevigis la kadavron en la teron. Oni ĵetis sur ĝin
plenmanon da floroj, unu panon, unu pomon, kaj kelkajn gutojn da vino
el Egino. Tio estis, kion li malplej bezonis. La fosaĵo estis rapide
fermita, pli rapide ol mi estus dezirinta. Rabisto rimarkigis, ke oni
bezonus du bastonojn por fari krucon. Haĝi-Stavros respondis al li:
«Estu trankvila; oni metos la bastonojn de la _milordo_.» Mi lasas
vin imagi, ĉu mia koro bruegis en mia brusto. Kiajn bastonojn? Kio
estas komuna inter la bastonoj kaj mi?
La Reĝo faris signon al ŝia _ĉibuĝi_, kiu kuris al la oficejoj
kaj revenis kun du longaj stangoj el Apolona laŭro. Haĝi-Stavros
prenis la funebran portilon kaj portis ĝin sur la tombon. Li apogis
ĝin sur la ĵus ŝovelitan teron, levigis unu el ĝiaj ekstremaĵoj
dum la alia restis tere, kaj diris al mi kun rideto. «Por vi, mi
laboras. Senŝuigu vin, mi petas.»
Li legis verŝajne en miaj okuloj demandon plenan de angoro kaj
timego, ĉar li respondis al la paroloj, kiujn mi ne kuraĝis diri:
«Mi ne estas malbona, kaj mi ĉiam malamis la neutilajn severaĵojn.
Pro tio mi volas trudi al vi punon, kiu utilos al ni, liberigante
nin, de nun, de via gardado. De kelkaj tagoj, vi havas obstinan
forkuremon. Mi esperas, ke, kiam vi estos ricevinta dudek
bastonfrapojn sur la piedplandoj, vi ne bezonos plu gardanton,
kaj via amo al la vojaĝoj kvietiĝos por kelka tempo. Ĝi estas
turmento, kiun mi konas; la Turkoj suferigis ĝin al mi dum mia
juneco, kaj mi scias pro sperto, ke ĝi ne mortigas. Ĝi doloras tre;
vi krios, mi informas vin pri tio. Vasili aŭdos vin el la fundo de
sia tombo, kaj li estos kontenta pri ni.»
Ĉe tiu ekscio, mia unua ideo estis uzi miajn krurojn, dum
mi disponas ilin ankoraŭ. Sed kredinde mia voleco estis tre
malsana, ĉar estis al mi neeble meti unu piedon antaŭ la alian.
Haĝi-Stavros sublevis min tiel facile, kiel ni kolektas insekton
sur vojo. Mi sentis, ke oni ligas kaj senŝuigas min, antaŭ ol unu
penso, elirinta el mia cerbo, havis la tempon atingi la ekstremaĵon
de la membroj. Mi scias, nek sur kion oni apogis miajn piedojn,
nek kiel oni malhelpis, ke ili retroiru ĝis mia kapo ĉe la unua
bastonfrapo. Mi vidis ambaŭ stangojn turniĝadi antaŭ mi, unu
dekstre, la alia maldekstre; mi fermis la okulojn, kaj atendis.
Mi certe ne atendis dum dekono da sekundo, kaj tamen, dum tiel
mallonga daŭro, mi havis la tempon sendi benon al mia patro, kison
al Mary-Ann, kaj pli ol cent mil malbenojn dividotajn inter S-ino
Simons kaj John Harris.
Mi ne svenis eĉ unu momento; ĝi estas kapablo, kiu mankas al mi,
mi jam diris al vi. Tial, nenio perdiĝis. Mi sentis ĉiujn frapojn,
unu post la alia. La unua estis tiel furioza, ke mi kredis, ke la
ceteraj povos fari nenion plie. Ĝi trafis min meze de la piedplando,
sub tiu elasta arkaĵeto, kiu estas antaŭ la kalkano kaj portas la
korpon. Ne estas la piedo, kiu sentis doloron, tiun fojon; sed mi
kredis, ke la ostoj de miaj malfeliĉaj kruroj dispeciĝos. La dua
trafis min pli malsupre, precize sub la kalkanoj; ĝi donis al mi
profundan, fortegan skuon, kiu ŝancelis la tutan vertebraron, kaj
plenigis per terura tumulto mian kranion kvazaŭ diskrevontan. La
tria tuŝis rekte la fingrojn kaj produktis akran kaj pikan senton,
kiu trakuris la tutan antaŭan parton de l' korpo kaj kredigis al mi
dum momento, ke la ekstremaĵo de l' bastono relevis la pinton de mia
nazo. Tiu momento estas, mi kredas, kiam la sango spruĉis unuafoje.
La frapoj intersekvis laŭ sama vico kaj sur la samaj lokoj, post
egalaj intertempoj. Mi havis sufiĉe da kuraĝo por silenti ĉe
la du unuaj; mi kriis ĉe la tria, mi blekegis ĉe la kvara, mi
ĝemis ĉe la kvina kaj la postaj. Ĉe la deka, la karno mem ne havis
plu sufiĉan forton por plendi: mi silentis. Sed la neniigo de la
korpa forto malpligrandigis neniel la klarecon de miaj perceptoj.
Mi ne estis kapabla levi la palpebroj, kaj tamen la plej malforta
bruo atingis tro bone miajn orelojn. Mi ne perdis unu vorton de
tio, kion oni diris ĉirkaŭ mi. Tio estas observo, kiun mi memoros
iam, se mi praktikos la medicinon. La kuracistoj ne ĝenas sin por
kondamni malsanulon, je kvar paŝoj de lia lito, ne pripensante, ke
la plendindulo havas eble ankoraŭ sufiĉan aŭdon por ilin kompreni.
Mi aŭdis junan rabiston, kiu diras al la Reĝo: «Li mortis. Kial
ni lacigas du virojn sen profito por iu?» Haĝi-Stavros respondis:
«Timu nenion. Mi ricevis sesdek intersekve, kaj du tagojn poste, mi
dancis la _Romaikon_.
--Kiel ci faris?
--Mi uzis la ŝmiraĵon de Itala renegato, nomita Luiĝi-Bej'....
Kien ni alvenis? Kiom da frapoj?
--Dek sep.
--Ankoraŭ tri, infanoj; kaj zorge preparu la lastajn.»
La bastono vane falis. La lastaj frapoj trafis sangokovritan, sed
sensentan materion. La doloro estis preskaŭ paralizinta min.
Oni forprenis min el la portilo; oni malligis la ŝnurojn; oni
vindis miajn piedojn per kompresoj de malvarma akvo, kaj ĉar mi
sentis soifon de vundito, oni donis al mi grandan glason da vino.
La kolero revenis al mi antaŭ la forto. Mi ne scias, ĉu vi estas
konstruita kiel mi, sed mi konas nenion tiel humiligan, kiel estas
korpa puno. Esti naskiĝinta dum la 19a jarcento, uzi la vaporon kaj
la elektron, posedi duonon el la sekretoj de la naturo, koni plene
ĉion, kion la scienco eltrovis por la bonstato kaj la sendanĝereco
de la homo, scii, kiel oni kuracas la febron, kiel oni malhelpas la
variolon, kiel oni rompas ŝtonon en la veziko, kaj ne esti kapabla
sin defendi kontraŭ bastonfrapo, tio estas iom troa, laŭvere! Se mi
estus soldato kaj submetita al korpaj punoj, mi nepre mortigus miajn
estrojn.
Kiam mi vidis min sidanta sur la algluanta tero, kun piedoj
enkatenitaj de l' doloro, kun malvivaj manoj; kiam mi ekvidis
ĉirkaŭ mi la homojn, kiuj min batis, tiun, kiu min batigis, kaj
tiuj, kiuj rigardis dum oni batas min, la kolero, la honto, la sento
de mia ofendita indeco, de la malrespektita justeco, de la brute
suferigita inteligento, enblovis, en mian senfortan korpon, plenecon
de malamo, de ribelo kaj de venĝemo. Mi forgesis ĉion, kalkulon,
utilon, singardon, estontecon; mi ellasis ĉiujn veraĵojn, kiuj min
sufokis; torento da insultoj suprenvenis rekte al miaj lipoj, dum
la eksterŝutita galo superfluis kiel flava ŝaŭmo ĝis en miaj
okulblankoj. Certe, mi ne estas oratoro, kaj miaj solecaj studoj
ne kutimigis min al la uzo de la parolo; sed la indigno, kiu naskis
poetojn, pruntis al mi dum horkvarono la sovaĝan elokventecon de
tiuj Kantabraj kaptitoj, kiuj elspiris la animon kun insultoj kaj
kraĉis sian lastan sopiron al la vizaĝo de la venkintaj Romanoj.
Ĉion, kio povas ofendi homon en lia fiereco, en lia amemo kaj en
liaj plej karaj sentoj, mi diris al la Reĝo de la montoj. Mi metis
lin en la rangon de la malpuregaj bestoj kaj rifuzis al li eĉ la
nomon de homo. Mi insultis lin en lia patrino, kaj en lia edzino,
kaj en lia filino, kaj en lia tuta geidaro. Mi dezirus ĉion ripeti
laŭtekste al vi, kion aŭdi mi lin devigis, sed la vortoj mankas
al mi hodiaŭ ĉar mi estas malvarmsanga. Tiumomente, mi fabrikis
ĉiuspecajn esprimojn, kiuj ne troviĝas en la vortaro, kaj kiujn
oni komprenis tamen, ĉar la rabista aŭdantaro blekegis sub miaj
paroloj, kiel ĉashundaro sub la vipoj de la kondukistoj. Sed vane
mi rigardis la maljunan Palikaron, mi observis ĉiujn muskolojn de
lia vizaĝo, mi esploris avide la plej malgrandajn sulkojn de lia
frunto, mi ne konstatis ĉe li signeton de emocio. Haĝi-Stavros ne
brovumis pli ol busto el marmoro. Li respondis al ĉiuj miaj ofendoj
per la senmova insulto de la malŝato. Lia sintenado incitegis min
ĝis frenezeco. Mi havis momenton de deliro. Nubo, ruĝa kiel sango,
pasis antaŭ miaj okuloj. Mi leviĝas subite sur miaj kontuzitaj
piedoj, mi ekvidas pistolon ĉe la zonumo de rabisto, mi eltiras
ĝin, mi levas la ĉanon, mi alcelas la Reĝon el proksimege, la pafo
sonas, kaj mi falas renversen murmurante: «Mi estas venĝita!»
Li estas, kiu min relevis. Mi rigardis lin kun tiel profunda mirego,
kvazaŭ mi vidus lin elirinta el la infero. Li ne ŝajnis emociita,
kaj ridetis kviete, kiel senmortulo. Kaj tamen, sinjoro, mi ne
maltrafis lin. Mia kuglo tuŝis lin ĉe la frunto, unu centimetron
super la maldekstra brovo: sanga signo ĝin pruvis. Sed, ĉu tial,
ke la pistolo estis malbone ŝargita, aŭ ke la pulvo estis malbona,
aŭ pli versimile ke la kuglo glitis sur la osto de l' kranio, mia
pistolpafo produktis nur defrotaĵon!
La nevundebla monstro sidigis min zorge sur la teron, kliniĝis
al mi, tiris mian orelon, kaj diris: «Kial vi provas la neeblon,
junulo? Mi antaŭsciigis vin, ke mia kapo ne estas trapafebla, kaj
vi scias, ke mi neniam mensogas. Ĉu oni ne rakontis ankaŭ al vi,
ke Ibrahim min alpafigis de sep Egiptoj, kaj mi savis mian haŭton?
Mi esperas, ke vi ne pretendas esti pli lerta ol sep Egiptoj! Sed
aŭskultu: kvankam vi estas homo el la Nordo, vi havas la manon
rapida! Tio estas via afero! Diable! se mia patrino, pri kiu vi ĵus
parolis tiel senpripense, ne estus konstruinta min fortike, mi estus
homo enterigota. Iu ajn, en mia loko, estus mortinta, ne dirante
dankon. Miaflanke, tiaj okazaĵoj min rejunigas. Ili memorigas al
mi mian bonan tempon. Je via aĝo, mi elmetis mian vivon kvarfoje
en ĉiu tago, kaj mi digestis nur des pli bone. Nu, mi ne koleras
kontraŭ vi, kaj mi pardonas vian movon de malpacienco. Sed pro
tio, ke ĉiuj miaj regatoj ne estas netrapafeblaj, kaj ke vi povus
cedi denove al via nesingardemo, ni uzos por viaj manoj la saman
kuracon, ol por viaj piedoj. Nenio malhelpus nin, komenci tuj: tamen
mi atendos ĝis morgaŭ, pro intereso al via sano. Vi vidas, ke
la bastono estas ĝentila batalilo, kiu ne mortigas: vi mem ĵus
pruvis, ke bastonfrapita homo egalvaloras du. La morgaŭa ceremonio
okupos vin. La kaptitoj ne scias, kiamaniere pasigi sian tempon.
La senokupeco estas, kiu donis al vi malbonajn konsilojn. Cetere,
estu trankvila: tuj post alveno de via reaĉeto, mi kuracos viajn
defrotaĵojn. Restas ankoraŭ al mi iom da ŝmiraĵo de Luiĝi-bej.
Nenio vidiĝos plu post du tagoj, kaj vi povos valsi en la balo de la
palaco, ne sciigante al viaj kundancantinoj, ke ili apogas sin sur la
brako de elbatita sinjoro.»
Mi ne estas Greko, mi, kaj la insultoj vundas min tiel grave, kiel la
batoj. Mi montris la pugnon al la maljuna pendindulo, kaj mi kriis
per ĉiuj miaj fortoj:
«Ne, kanajlo, mia reaĉeto estos neniam pagita! ne! mi petis monon
de neniu! Ci ricevos el mi nur mian kapon, kiu neniel utilos al ci.
Prenu ĝin tuj, laŭ cia bontrovo. Ci faros servon al mi, kaj al ci
ankaŭ. Ci ŝparigos al mi du semajnojn da turmentoj, kaj la naŭzon
pro cia vido, kiu estas la plej grava el tiuj turmentoj. Kaj ci mem
ŝparos mian dusemajnan nutradon. Ne hezitu, ci ne ricevos alian
profiton de mi!»
Li ridetis, levis la ŝultrojn kaj respondis: «Ta! ta! ta! ta!
Jen vere miaj junuloj! ili iras ĉiam tro antaŭen! Ĉe la unua
malhelpo, ili ĉion forlasas. Se mi aŭskultus vin, mi bedaŭrus ĝin
antaŭ ok tagoj, kaj vi ankaŭ. La Anglinoj pagos, mi estas certa. Mi
konas ankoraŭ la virinojn, kvankam delonge mi vivas izole. Kion oni
dirus, se mi mortigus vin hodiaŭ kaj la reaĉeto alvenus morgaŭ?
Oni diskonigus la famon, ke mi malrespektis mian parolon, kaj miaj
estontaj kaptitoj suferus buĉadon kiel ŝafidoj, ne petante unu
centimon de siaj parencoj. Ni ne malbonigu la metion!
--Ha! Ci kredas, lerta homo, ke la Anglinoj cin pagis! Jes, ili pagis
cin, kiel ci meritis!
--Vi estas tro afabla.
--Ilia reaĉeto kostos al ci okdek mil frankojn, ĉu ci aŭdas? Okdek
mil frankojn el cia poŝo!
--Ne diru do tiajn parolojn! Oni kredus, ke la bastonoj trafis vin
ĉe la kapon.
--Mi tion diras, kio estas. Ĉu ci memoras la nomon de ciaj
kaptitinoj?
--Ne, sed mi havas ĝin skribe.
--Mi helpos cian memoron. La sinjorino estas nomata Simons.
--Nu?
--Asocianino de la firmo Barley, en Londono.
--Mia bankiero?
--Ĝuste.
--Kiel ci scias la nomon de mia bankiero?
--Kial ci diktis cian korespondadon en mia ĉeesto?
--Cetere, tute egale? Ili ne povas friponi min; ili ne estas Grekoj,
ili estas Angloj; la tribunaloj.... Mi faros proceson!
--Kaj ci perdos. Ili havas kvitancon.
--Estas vere. Sed pro kiu fataleco mi donis al ili kvitancon?
--Pro tio, ke mi konsilis ĝin al ci, plendinda homo!
--Kanajlo! malbone baptita hundo! infera skismano! ci senhavigis
min! ci perfidis min! ci friponis min! Okdek mil frankoj! Mi havas
la respondecon! Se almenaŭ Barley kaj K-o estus la bankieroj de
la Kompanio! mi perdus nur mian parton. Sed ili havas nur miajn
kapitalojn, mi perdos ĉion. Ĉu vere ci estas certa, ke ŝi estas el
la firmo Barley?
--Same, kiel certa, ke mi mortos hodiaŭ.
--Ne, ci mortos nur morgaŭ. Ci ne suferis sufiĉe. Oni trudos al ci
doloron por okdek mil frankoj. Kian turmenton mi elpensos? Okdek mil
frankoj? Okdek mil mortoj estus malmulto. Kion do mi faris al tiu
perfidulo, kiu ŝtelis de mi kvardek mil? Pfu! Infana ludo, ŝerco!
Li ne kriegis du horojn! Mi trovos ion pli konvenan. Sed, se ekzistus
du samnomaj firmoj?
--Placo Cavendish, 31!
--Jes, tia estas la adreso. Malspritulo! kial ci ne informis min,
anstataŭ min perfidi? Mi estus postulinta de ili la duoblon. Ili
estus pagintaj; ili estas sufiĉe riĉaj. Mi ne estus doninta
kvitancon: mi ne donos plu tian.... Ne, ne! tiu fojo estas la
lasta!... Ricevite: cent mil frankojn de S-ino Simons! Kia
malsprita frazo! Ĉu vere mi estas, kiu diktis tion?... Sed
mi pripensas! mi ne subsignis!... Jes, sed mia sigelo valoras
subskribon: ili havas dudek leterojn de mi. Kial ci petis de mi tiun
kvitancon? Kion ci atendis el tiuj du virinoj? Dek kvin mil frankojn
por cia reaĉeto.... Ĉie, la egoismo!... Ci devis alkonfidi cin al
mi: mi estus resendinta cin senpage; mi estus eĉ paginta cin. Se
ci estas malriĉa, kiel ci diras, ci devas scii, kiel bona estas la
mono. Ĉu ci imagas nur, kio estas sumo da okdek mil frankoj? Ĉu ci
scias, kioman volumenon ĝi faras en ĉambro? kiom da ormoneroj ĝi
enhavas? kaj kiom da mono oni povas gajni en la negoco per okdek mil
frankoj? Ĝi estas riĉaĵo, kanajlo! Ci ŝtelis de mi riĉaĵon! Ci
senigis mian filinon, la solan estaĵon, kiun mi amas en la mondo.
Ŝi estas, por kiu mi laboras. Sed, se ci konas miajn aferojn, ci
scias, ke mi trakuras la montaron dum plena jaro por gajni kvardek
mil frankojn. Ci forprenis du jarojn el mia vivo: estas, kvazaŭ mi
dormis du jarojn!»
Mi estis do fine trovinta la vundeblan lokon! La maljuna Palikaro
estis trafita ĉe la koro. Mi sciis, ke mia konto estas fermita, mi
esperis neniun pardonon, kaj tamen mi sentis maldolĉan ĝojon pro
la konfuziĝo de tiu kvietega vizaĝo kaj de tiu masko el ŝtono.
Plezure mi sekvis, sur la sulkoj de lia vizaĝo, la konvulsian movon
de la pasio, same kiel la ŝippereinto, vaganta sur furioza maro,
admiras malproksime la ondon, kiu lin englutos. Mi estis simila al
la pensanta kano, kiun la bruta universo premegas per sia maso, kaj
kiu mortante konsoliĝas pro la fiera konscio pri sia supereco[8]. Mi
pensis fierege: «Mi pereos en la turmentoj, sed mi estas estro de
mia estro, kaj turmentisto de mia turmentisto».