LA ĜENDARMOJ

La Reĝo ne ŝajnis tre emociita. Tamen, liaj brovoj montriĝis pli

kuntiritaj ol kutime, kaj la sulkoj de liaj frunto formis akutan

angulon inter ambaŭ okuloj. Li demandis la ĵus alveninton:

«Tra kie ili suprenvenas?

--Tra Kastia.

--Kiom da kompanioj?

--Unu.

--Kiu?

--Mi ne scias.

--Ni atendu.»

Dua kuriero alvenis rapidege por alarmi. Haĝi-Stavros kriis al li

el tiel malproksime, kiel li povis lin ekvidi: «Ĉu ĝi estas la

kompanio de Perikles?»

La rabisto respondis: «Mi ne povas diri: mi ne scias legi la

ciferojn.» Pafo eksonis malproksime. «Silentu!» diris la Reĝo

prenante sian poŝhorloĝon. La ĉeestantoj silentis religie. Kvar

pafoj intersekvis de minuto al minuto. La lastan sekvis eksplodbruo

tiel forta, ke ĝi similis al plena salvo. Haĝi-Stavros remetis

ridetante sian horloĝon en la poŝon.

«Bone, diris li; reportu la pakaĵojn en la tenejon, kaj donu al ni

vinon el Egino; ĝi estas la kompanio de Perikles.»

Li ekvidis min en mia angulo, precize kiam li estis finanta sian

frazon. Li vokis min mokeme:

«Venu, sinjoro Germano, vi ne estas troa. Estas bone leviĝi

frumatene: oni vidas kuriozajn aferojn. Ĉu via soifo ankaŭ

vekiĝis? Vi trinkos glason da Egina vino kun niaj bravaj

ĝendarmoj.»

Kvin minutojn poste, oni alportis tri grandajn vinsakojn, prenitajn

el iu sekreta konservejo. Malfruiĝinta gardostarinto venis por diri

al la Reĝo:

«Bona novaĵo! La ĝendarmoj de Perikles!»

Kelkaj rabistoj rapidis renkonten al la trupo. La Korfuano, lerta

oratoro, kuris alparoladi la kapitanon. Baldaŭ oni aŭdis la

tamburon; la blua standardo ekaperis, kaj sesdek bone armitaj

ĝendarmoj paradmarŝis duvice ĝis la skribejo de Haĝi-Stavros.

Mi rekonis S-ron Perikles, ĉar mi estis admirinta lin sur la

promenejo Patisja. Li estis juna tridekkvin-jara oficiro, bruna,

koketa, ŝatata de la sinjorinoj, bela valsamanto ĉe la kortego, kaj

portanta gracie la ferladajn epoletojn. Li remetis sian sabron en la

ingon, kuris al la Reĝo de la montoj, kaj kisis lin ĉe la buŝo,

dirante: «Bontagon, baptopatro!

--Bontagon, knabo, respondis la Reĝo karesante lian vangon per la

dorso de la mano. Ci fartis ĉiam bone?

--Dankon. Kaj vi?

--Kiel ci vidas. Kaj la familio?

--Mia onklo la episkopo suferas pro febro.

--Alkonduku lin al mi ĉi tien; mi resanigos lin. Ĉu la polica

prefekto fartas pli bone?

--Iom; li sendas al ci multajn komplimentojn; la ministro ankaŭ.

--Kio nova?

--Balo en la palaco, la venontan 15-an. Ĝi estas decidita: _La

Jarcento_ ĝin sciigis.

--Ci dancas do ĉiam? Kaj kio ĉe la borso?

--Ĝenerala malkariĝo.

--Brave! Ĉu ci havas leterojn por mi?

--Jes; jen ili estas. Fotini ne estis preta. Ŝi skribos al ci per la

poŝto.

--Glason da vino.... Je cia sano, infano!

--Dio cin benu, baptopatro! Kiu estas tiu _Franko_, kiu nin

aŭskultas?

--Nenio: negrava Germano. Ĉu ci scias ion por konsili al ni?

--La ĝenerala pagisto sendas dudek mil frankojn al Argos. La mono

pasos morgaŭ tra la Scironaj ŝtonegoj.

--Mi estos tie. Ĉu mi bezonos multajn virojn?

--Jes: la kaso havas eskorton da du kompanioj.

--Bonaj aŭ malbonaj?

--Malbonegaj. Homoj kapablaj kontraŭstari ĝis morto.

--Mi kunprenos mian tutan personaron. Dum mia foresto, ci gardos

niajn kaptitojn.

--Kun plezuro. Sed sciu, oni ricevis la plej severajn ordonojn. Ciaj

Anglinoj skribis al sia ambasadoro. Ili vokas la tutan armeon por

helpo.

--Kaj mi estas, kiu donis al ili la paperon! Oni konfidu do al la

homoj!

--Mi devos verki mian raporton en rilato kun tio. Mi rakontos

furiozan batalon.

--Ni redaktos ĝin kune.

--Jes. Tiun fojon, baptopatro, mi estos, kiu venkis.

--Ne!

--Jes do! Mi volas ricevi ordenon.

--Ci ricevos ĝin alifoje. Kia nesatigebla homo! Mi faris cin

kapitano antaŭ malpli ol unu jaro!

--Sed komprenu do, kara baptopatro, ke malvenko utilos al ci. Kiam

oni scios, ke cia bando estas disigita, la konfido renaskiĝos, la

vojaĝantoj venos, kaj ci faros oran profiton.

--Jes, sed se mi estos venkita, la borso supreniĝos, kaj mi

spekulacias malkariĝon.

--Tio estas alia afero! Almenaŭ, lasu min buĉi dek-duon da ciaj

viroj!

--Estu! Tio malutilos al neniu. Miaflanke, mi bezonas mortigi dek el

la ciaj.

--Kiel? Oni vidos ja, kiam ni revenos, ke la kompanio estas kompleta.

--Tute ne. Ci lasos ilin ĉi tie; mi bezonas rekrutojn.

--Tiuokaze, mi rekomendas al ci la junan Spiro, mian

adjutant-serĝenton. Li studis en la lernejo de «Evelpidoj», li

estas instruita kaj inteligenta. La plendidulo ricevas nur sepdek

ok frankojn ĉiumonate, kaj liaj gepatroj ne estas feliĉaj. Se li

restos en la armeo, li ne fariĝos subleŭtenanto antaŭ kvin aŭ ses

jaroj; la oficiraro estas tro multnombra. Sed li distingigu sin en

cia trupo: oni proponos al li subaĉeton, kaj li havos sian promocion

antaŭ ses monatoj.

--Mi havas nenion kontraŭ juna Spiro! Ĉu li scias la Francan?

--Sufiĉe.

--Eble mi gardos lin. Se li taŭgos, mi donos al li procenton en la

entrepreno; li fariĝos akciulo.--Ci portos nian tiujaran raporton al

ĝia adreso. Mi donas 82 pro cento.

--Brave! miaj ok akcioj estos produktintaj al mi pli ol mia kapitana

salajro. Ha! baptopatro, kia metio estas la mia!

--Kion ci volas? Ci estus rabisto, sen la ideoj de cia patrino. Ŝi

pretendis ĉiam, ke la inklino mankas al ci. Je cia sano! Je la

via, sinjoro Germano! Mi prezentas al vi mian baptofilon, kapitanon

Perikles, ĉarman junulon, kiu scias kelkajn lingvojn, kaj kiu

bonvolos anstataŭi min apud vi dum mia foresto. Mia kara Perikles,

mi prezentas al ci sinjoron, kiu estas doktoro kaj valoras dek kvin

mil frankojn. Ĉu ci povas kredi, ke tiu granda doktoro, kiel ajn

doktoro li estas, ne ankoraŭ sciis pagigi sian reaĉeton de niaj

Anglinoj! La mondo degeneras, infano: ĝi estis pli perfekta en mia

tempo.»

Tiel parolinte, li leviĝis vigle, kaj kuris doni kelkajn ordonojn

pri la foriro. Ĉu pro plezuro ekmilitiri, aŭ pro ĝojo kaŭzita

de la vizito de lia baptofilo, li ŝajnis tute rejuniĝinta; li

havis dudek jarojn malplie, li ridis, li ŝercis, li skuis sian

reĝan majestecon. Mi estus neniam kredinta, ke la sola okazaĵo

kapabla gajigi rabiston, estas la alveno de la ĝendarmaro. Sofoklis,

Vasili, la Korfuano kaj la ceteraj estroj diskonigis en la tendaron

la volojn de la Reĝo. Ĉiu estis baldaŭ preta por foriri, dank' al

la tiumatena alerto. La juna adjutant-serĝento Spiro kaj la naŭ

viroj elektitaj inter la ĝendarmoj interŝanĝis siajn uniformojn

kontraŭ la pentrinda rabista vestaro. Ĝi estis vera ĵonglo: la

militministro, se li estus ĉeestinta, sentus de l' aliformiĝo

nur aerpuŝon. La novaj rabistoj montris nenian bedaŭron al sia

antaŭa metio. Nur tiuj murmuris, kiuj restis sub la standardo. Du

aŭ tri veteranoj diris laŭte, ke oni favoras tro per «elekto»,

ne enkalkulante sufiĉe la «seniorecon». Kelkaj grumbluloj[6]

fanfaronis pri siaj heroaĵoj kaj pretendis, ke ili pasigis jam unu

servotempon en la rabistaro. La kapitano trankviligis ilin kiel eble

plej bone, promesante, ke ilia vico venos.

Haĝi-Stavros, antaŭ ol foriri, donis ĉiujn ŝlosilojn al sia

anstataŭonto. Li montris al li la vinogroton, la farunkavernon, la

ŝtonfendon por fromaĝo, kaj la arbotrunkon, en kiun oni enfermas

la kafon. Li konigis al li ĉiujn antaŭzorgojn, kiuj povas malhelpi

nian forkuron kaj konservigi tiel altvaloran kapitalon. La bela

Perikles respondis ridetante: «Kion ci timas? Mi estas akciulo.»

Je la sepa matene, la Reĝo ekiris kaj liaj regatoj marŝis unu post

alia malantaŭ li. La tuta bando malproksimiĝis norden, montrante

la dorson al la Scironaj ŝtonegoj. Ĝi revenis, per vojo iom longa

sed oportuna, ĝis la fundo de la valo, kiu pasis sub nia loĝejo.

La rabistoj kantis altavoĉe, vadante en la akvo de la kaskado. Ilia

milita marŝo estis kvarversa kanto, juneca verko de Haĝi-Stavros:

Nigrokula Klepto malsupreniras al la ebenaĵoj.

Lia orumita pafilo.., k. t. p.

Vi certe konas ĝin; la Atenaj knaboj kantas nenion alian, irante al

la katekismo.

S-ino Simons, kiu dormis apud sia filino kaj sonĝis pri

ĝendarmoj, kiel ĉiam, vekiĝis subite kaj kuris al la fenestro, t.

e. al la kaskado. Ŝi havis kruelan elreviĝon vidante malamikojn,

tie, kie ŝi esperis savantojn. Ŝi rekonis la Reĝon, la Korfuanon,

kaj multajn aliajn. Kio ŝin mirigis ankoraŭ pli, estis la multeco

de la partoprenantoj en tiu matena militiro. Ŝi komputis ĝis sesdek

viroj, kiuj sekvas Haĝi-Stavros. «Sesdek! pensis ŝi: nur dudek

restas do por nin gardi!» La ideo de fugo, kiun ŝi malakceptis

antaŭ-hieraŭ, revenis kun iom da aŭtoritateco en ŝian spiriton.

Meze de siaj pripensoj, ŝi vidis neatenditan post-gvardion, kiu

pasas. Dek ses, dek sep, dek ok, dek naŭ, dudek viroj! Restas do plu

neniu en la tendaro! Ni estas liberaj! «Mary-Ann!» ekkriis ŝi. La

viciro ĉiam daŭradis. La bando konsistis el okdek rabistoj; naŭdek

foriris! Dekduo da hundoj postmarŝis; sed ŝi ne faris la penon,

ilin komputi.

Mary-Ann leviĝis ĉe la krio de sia patrino, kaj rapidis el la

tendo.

«Liberaj! kriis S-ino Simons. Ĉiuj foriris. Kion mi diras? ĉiuj!

Foriris pli da ili, ol ekzistis. Ni kuru, filino!»

Ili kuris al la ŝtuparo kaj vidis la reĝan tendaron, okupitan de

la ĝendarmoj. La Greka standardo flirtis triumfe ĉe la pinto de

l' abio. La lokon de Haĝi-Stavros okupis S-ro Perikles. S-ino

Simons flugis en liajn brakojn kun tia fervoro, ke li malfacile

sukcesis eviti ŝian kison.

«Anĝelo de Dio, diris ŝi al li, la rabistoj foriris!»

La kapitano respondis en Angla: «Jes, sinjorino.

--Vi forkurigis ilin?

--Estas vere, sinjorino, ke, sen ni, ili estus ankoraŭ ĉi tie.

--Bonega junulo! La batalo estis certe terura!

--Ne tro: batalo sen larmoj. Mi bezonis nur diri unu parolon.

--Kaj ni estas liberaj!

--Sendube.

--Ni povas reiri Atenon!

--Kiam plaĉos al ni.

--Nu, ni foriru!

--Neeble, tiumomente.

--Kion ni faras ĉi tie?

--Nian devon de venkintoj: ni gardas la batalkampon!

--Mary-Ann, premu la manon de la sinjoro.»

La juna Anglino obeis.

«Sinjoro, daŭrigis S-ino Simons, Dio vin sendis. Ni estis

perdintaj ĉiun esperon. Nia sola defendanto estis juna Germano el

meza rango, scienculo, kiu kolektas herbojn kaj volis nin savi tra

la plej absurdaj vojoj. Fine, vi alvenis! Mi estis certa, ke la

ĝendarmaro nin liberigos. Ĉu ne, Mary-Ann?

--Jes, patrineto.

--Sciu, sinjoro, ke tiuj rabistoj estas la lastaj el la homoj. Por

komenci, ili prenis ĉion, kion ni kunportis.

--Ĉion? demandis la kapitano.

--Ĉion, escepte mian horloĝon, kiun mi estis singarde kaŝinta.

--Vi estis prava, sinjorino. Kaj ĉu ili konservis, kion ili prenis

de vi?

--Ne, ili redonis al ni tricent frankojn, arĝentan necesujon, kaj la

horloĝon de mia filino.

--Tiuj objektoj estas do ankoraŭ en viaj manoj?

--Ja certe.

--Ĉu oni prenis viajn fingro- kaj orel-ringojn?

--Ne, sinjoro kapitano.

--Havu la komplezon, ilin doni al mi.

--Kion doni al vi?

--Viajn fingro- kaj orel-ringojn, arĝentan necesujon, du horloĝojn

kaj monsumon da tricent frankoj.»

S-ino Simons protestis vive: «Kiel! sinjoro, vi volas repreni de

mi, kion redonis la rabistoj?»

La kapitano respondis indece: «Sinjorino, mi faras mian devon.

--Via devo estas, nin senigi!

--Mia devo estas, kolekti ĉiujn konvinkigajn objektojn, necesajn por

la proceso de Haĝi-Stavros.

--Li estos do juĝata?

--Tuj kiam ni estos kaptintaj lin.

--Al mi ŝajnas, ke niaj juveloj kaj nia mono utilos por nenio, kaj

ke vi havas sufiĉe da pruvoj por igi lin pendigita. Unue, li kaptis

du Anglinojn: kion oni bezonas plie?

--Estas necese, sinjorino, obei la kutimojn de la juĝado.

--Sed, kara sinjoro, inter la objektoj, kiujn vi petas de mi, estas

kelkaj, kiujn mi ŝategas.

--Des pli forta motivo, sinjorino, por ilin alkonfidi al mi.

--Sed se mi ne havos pli horloĝon, mi scios neniam....

--Sinjorino, mi estos ĉiam feliĉa, diri al vi, kioma horo estas.»

Mary-Ann siavice rimarkigis, ke ŝi malvolonte demetus siajn

orelringojn.

«Fraŭlino, respondis la ĝentila kapitano, vi estas sufiĉe bela

por ne bezoni ornamaĵojn. Vi restos pli facile sen juveloj, ol viaj

juveloj sen vi.

--Vi estas tro afabla, sinjoro, sed mia arĝenta necesujo estas

necesega objekto. La vorto _necesujo_ montras ja objekton, kiun oni

ne povas forlasi.

--Vi estas milfoje prava, fraŭlino. Tial do mi petegas, ke vi ne

insistu pri tiu punkto. Ne duobligu la bedaŭron, kiun mi jam sentas

senigante laŭleĝe du tiel distingajn personojn. Ho ve! fraŭlino,

ni militistoj estas la sklavoj de la ordonaro, la instrumentoj de la

leĝo, la homoj de la devo. Bonvolu akcepti mian brakon: mi havos la

honoron konduki vin al via tendo. Tie, ni faros la inventaron, kun

via afabla permeso.»

Mi ne estis preterlasinta unu vorton de tiu dialogo, kaj detenis min

ĝis la fino; sed kiam mi vidis, ke tiu fripona ĝendarmo prezentas

sian brakon al Mary-Ann por ŝin senigi ĝentile, mi ekbolis, kaj

marŝis rekte al li, por diri al li liajn veraĵojn. Versimile, li

legis sur miaj okuloj la komencon de mia parolo, ĉar li ĵetis

minacan rigardon al mi, forlasis la sinjorinojn ĉe la ŝtuparo al

ilia ĉambro, metis gardostaranton antaŭ la pordon, kaj revenis al

mi dirante:

«Nun, ni parolu!»

Li fortiris min, ne aldonante unu vorton, ĝis la fundo de la reĝa

skribejo. Tie, li starigis sin kontraŭ min, rigardis min inter miaj

okuloj, kaj diris:

«Sinjoro, vi komprenas la Anglan?»

Mi konfesis mian scion. Li daŭrigis:

«Vi scias ankaŭ la Grekan?

--Jes, sinjoro.

--Tiuokaze, vi estas tro klera. Ĉu estas kompreneble, ke mia

baptopatro tute trankvile rakontas niajn aferojn antaŭ vi?

Akcepteble, tamen, pri la liaj: li ne bezonas sin kaŝi. Li estas

reĝo, li dependas nur de sia sabro. Sed mi, diable! metu vin en

mian lokon. Mia situacio estas delikata, kaj mi devas atenti multajn

cirkonstancojn. Mi ne estas riĉa, mi posedas nur mian salajron,

la estimon de miaj estroj, kaj la amikecon de la rabistoj. La

maldiskreteco de unu vojaĝanto povas perdigi al mi du trionojn de

mia posedaĵo.

--Kaj vi esperas, ke mi silentos pri viaj malnoblaĵoj!

--Kiam mi esperas ion, sinjoro, mia konfido estas vere malofte

trompata. Mi ne scias, ĉu vi forlasos vivanta tiujn montojn, kaj ĉu

via reaĉeto estos iam pagita. Se mia baptopatro senkapigos vin, mi

estos trankvila, vi ne babilos. Se kontraŭe, vi repasos tra Ateno!

mi konsilas al vi amike, silentu pri tio, kion vi vidis. Imitu la

diskretecon de la mortinta sinjorino dukino de Piacenza, kiu estis

arestita de Bibiĥi, kaj mortis post dek jaroj ne rakontinte al iu

la detalojn de sia aventuro. Ĉu vi konas proverbon, kiu diras:

«La lango senkapigas»? Primeditu ĝin serioze, kaj ne risku la

danĝeron, konstati ĝian ĝustecon.

--La minaco....

--Mi ne minacas, sinjoro. Mi estas homo tro bone edukita por iri ĝis

minaco: mi avertas vin. Se vi babilus, ne estas mi, kiu venĝus min.

Sed ĉiuj soldatoj de mia kompanio havas fervoregon al sia kapitano.

Ili defendas miajn interesojn pli varme ol mi mem, kaj ili estus

senkompataj, je mia granda bedaŭro, al la nesingardemulo, kiu estus

kaŭzinta al mi ian malagrablaĵon.

--Kion vi timas, se vi havas tiom da kunkulpantoj?

--Mi timas nenion de la Grekoj, kaj en ordinara tempo mi insistus

malpli forte pri miaj konsiloj! Laŭvere, inter niaj estroj troviĝas

kelkaj frenezuloj, kiuj pretendas, ke oni devas agi same kontraŭ la

rabistoj, kiel kontraŭ la Turkoj; sed mi trovus ankaŭ konvinkitajn

defendantojn, se la demando estus pridiskutota en familia rondo.

La malbono estas, ke la diplomatoj povus eble sin intermeti, kaj

ke la ĉeesto de fremda armeo malutilus versimile al la sukceso de

mia afero. Se, pro via kulpo, malfeliĉo min trafus, vidu, sinjoro,

al kio vi estus elmetata! Oni ne povas fari kvar paŝojn en la

reĝlando, ne renkontante ĝendarmon. La vojo de Ateno al Pireo

estas sub la observo de tiuj koleruloj, kaj akcidento okazas facile.

--Bone, sinjoro; mi pripensos tion.

--Vi promesas al mi la sekretecon?

--Vi havas nenion por peti de mi, kaj mi havas nenion por promesi al

vi. Vi informas min pri la danĝereco de la maldiskretaĵoj. Mi notas

ĝin, kaj ĝin memoros.

--Kiam vi estos en Germanujo, vi povos ĉion rakonti, kio plaĉos

al vi. Parolu, skribu, presigu; tute egale. La verkoj, kiujn oni

publikigas kontraŭ ni, malutilas al neniu, escepte eble al siaj

aŭtoroj. Vi estas libera, provi la entreprenon. Se vi pentros

fidele, kion vi vidis, la bonaj Eŭropanoj akuzos vin pri kalumnio

al glora kaj subpremita popolo. Niaj amikoj--kaj ni havas multajn

inter la sesdek-jaraj homoj--nomos vin neserioza, kapricema kaj eĉ

maldankema. Oni rememorigos al vi, ke vi estis gasto de Haĝi-Stavros

kaj de mi; oni riproĉos vin pri manko al la sanktaj leĝoj de la

gastamo. Sed la plej amuza, en la tuta afero, estas, ke oni ne

kredos vin. La publiko konfidas nur al verŝajnaj mensogoj. Provu

do konvinki la stratvagantojn de Parizo, Londono aŭ Berlino, ke

vi vidis ĝendarmaran kapitanon, kiu kisas estron de rabistoj!

Kompanion de elektita trupo, kiu gardostaras ĉirkaŭ la kaptitoj de

Haĝi-Stavros por doni al li tempon por ŝteli la kason de l' armeo!

La plej altajn oficistojn de l' regno, kiuj fondas akcian kompanion

por rabadi la vojaĝantojn! Vi povus tiel bone rakonti al ili, ke

la musoj de Atenlando kontraktis interligon kun la katoj, kaj ke

niaj ŝafidoj prenas sian nutraĵon el la buŝo de la lupoj! Ĉu vi

scias, kio protektas nin kontraŭ la malkontenteco de Eŭropo? La

neverŝajno de nia civilizeco. Feliĉe por la reĝlando, ĉio vera,

kion oni skribos kontraŭ ni, estos ĉiam tro forta por trafi kredon.

Mi povas citi al vi mallongan libron, kiu ne estas laŭdema por ni,

kvankam ĝi estas ĝusta de l' komenco ĝis la fino[7]. Oni legis

ĝin preskaŭ ĉie; en Parizo oni trovis ĝin kurioza, sed mi scias

nur unu urbon, kie ĝi ŝajnis vera: Ateno! Mi ne malpermesas, ke vi

aldonu al ĝi duan volumon, sed atendu ĝis vi estos foririnta; se

ne, troviĝos eble guto da sango sur la lasta paĝo.

--Sed, respondis mi, se maldiskretaĵo okazos antaŭ mia forveturo,

kiel vi scios, ke ĝi venis de mi?

--Vi sola konas mian sekreton. La Anglinoj estas konvinkitaj, ke mi

liberigas ilin de Haĝi-Stavros. Mi prenas sur min, daŭrigi ilian

eraron ĝis la reveno de l' Reĝo. Tio postulos nur du tagojn,

maksimume tri. Ni estas je distanco da kvardek «novstadioj» de la

Scironaj ŝtonegoj; miaj amikoj atingos ilin tiunokte. Ili faros sian

aferon morgaŭ vespere, kaj, venkite aŭ venkinte, ili estos ĉi tie

lundon matene. Oni scios konvinki la kaptitinojn, ke la rabistoj

nin surprizis. Dum la foresto de mia baptopatro, mi protektos vin

kontraŭ vi mem, gardante vin malproksime de la sinjorinoj. Mi

prunteprenas vian tendon. Vi certe vidas, sinjoro, ke mi havas la

haŭton pli delikata, ol tiu bona Haĝi-Stavros, kaj ke mi ne povas

elmeti mian vizaĝkoloron al la malkonstanteco de l' aero. Kion oni

dirus, la 15an, ĉe la kortega balo, se oni vidus min brunigita

kvazaŭ kamparano. Cetere, mi devas fari societon al tiuj kompatindaj

ĉagrenantinoj: ĝi estas mia devo de liberiganto. Viaflanke, vi

dormos ĉi tie, meze de miaj soldatoj. Permesu, ke mi donu ordonon,

kiu vin koncernas. Janni! kaporalo Janni! Mi alkonfidas al ci, gardi

la sinjoron. Metu ĉirkaŭ li kvar gardostarantojn, kiuj observos

lin nokte kaj tage, kaj akompanos lin ĉien, portante pafilon. Ĝi

anstataŭigos ilin je ĉiu dua horo. Marŝu!»

Li salutis min kun iom ironia ĝentileco, kaj malsupreniris

kantetante la ŝtuparon al S-ino Simons. La gardostaranto salutis

lin per pafilporto.

De tiu momento komenciĝis por mi turmentado, pri kiu la homa spirito

ne povas koncepti ideon. Ĉiu scias aŭ divenas, kio malliberejo

povas esti; sed provu imagi vivantan kaj migrantan karceron, kies

kvar muroj iras kaj revenas, malproksimiĝas kaj reproksimiĝas,

turniĝas kaj returniĝas, frotas siajn manojn, ungoskrapas sin,

nazpurigas, sin skuas, agitiĝas, kaj fiksas obstine ok grandajn

nigrajn okulojn al la kaptito! Mi provis promeni: mia okpieda

karcero reguligis sian paŝon laŭ la mia. Mi iris ĝis la limo de

la tendaro: la du soldatoj, kiuj min antaŭiris, haltis subite,

kaj mi alfrapiĝis per la nazo al iliaj uniformoj. Tiu akcidento

klarigis al mi surskribon, kiun mi ofte vidis, ne komprenante ĝin,

apud la fortikaĵaj urboj: _Limo de la garnizono_. Mi revenis:

miaj kvar muroj aksturniĝis, kiel sceneja dekoracio dum videbla

ŝanĝo. Fine, tedite de tiu irmaniero, mi sidiĝis. Mia karcero

ekmarŝis ĉirkaŭ mi: mi similis al ebria homo, kiu vidas sian domon

rondiranta. Mi fermis la okulojn; la ritma bruo de la militista paŝo

lacigis baldaŭ mian timpanon. «Almenaŭ, se tiuj kvar militistoj

bonvolus konversacii kun mi! Mi alparolos ilin en Greka: tio estas

delogrimedo, kiu ĉiam sukcesis al mi kontraŭ la gardostarantoj.»

Mi provis, sed vane. La muroj havis eble orelojn, sed uzi la voĉon

estis malpermesita al ili: oni ne parolas dum armita deĵoro!

Mi provis la subaĉeton. Mi prenis el mia poŝo la monon, kiun

Haĝi-Stavros redonis al mi kaj la kapitano forgesis preni. Mi

disdonis ĝin al la kvar kardinalpunktoj de mia loĝejo. La mallumaj

kaj malbonhumoraj muroj ekmontris ridan fizionomion, kaj mia karcero

eklumiĝis kiel pro suna radio. Sed, kvin minutojn poste, la kaporalo

venis por anstataŭigi la gardostarantojn: precize de du horoj mi

estis mallibera! La tago ŝajnis al mi longa; la nokto, senfina.

La kapitano estis aljuĝinta al si mian kuŝejon samtempe kun mia

loĝejo, kaj la roko, kiu utilis al mi kiel lito, ne havis la molecon

de plumo. Pluveto, tiel penetrema kiel acido, komprenigis al mi, ke

la tegmentoj estas bela elpensaĵo, kaj ke la tegmentistoj faras

verajn servojn al la societo. Se, de tempo al tempo, mi sukcesis

ekdormi, mi estis preskaŭ tuj vekata de kaporalo Janni, kiu donis

la signaldiron. Fine, ĉu mi diros tion al vi? maldormante kaj

dormante, mi kredis, ke mi vidas Mary-Ann kaj ŝian respektindan

patrinon, kiuj premas la manon de sia liberiginto. Ha! sinjoro, kiel

mi komencis pardoni la bonan maljunan Reĝon de la montoj! Kiel

mi forprenis la malbenojn, kiujn mi estis ĵetinta al li! Kiel mi

bedaŭris lian dolĉan kaj patrecan regadon! Kiel mi sopiris por lia

reveno! Kiel varme mi rekomendis lin en miaj preĝoj! «Mia Dio,

diris mi fervore, donu la venkon al via servanto Haĝi-Stavros!

Faligu antaŭ li ĉiujn soldatojn de l' reĝlando! Metu en liajn

manojn la kason kaj eĉ la lastan moneron de tiu infera armeo!

Kaj resendu al ni la rabistojn, por ke ni estu liberigitaj de la

ĝendarmoj!»

Kiam mi estis finanta tiun preĝon, forta pafaro aŭdiĝis en la

tendaro. Tiu surprizo renoviĝis kelkafoje dum la daŭro de la

tago kaj de la posta nokto. Ĝi estis ankoraŭ artifiko de S-ro

Perikles. Por erarigi pli bone S-inon Simons kaj konvinki ŝin, ke

li defendas ŝin kontraŭ armeo de rabistoj, li ordonis, de tempo al

tempo, pafekzercon.

Okazis preskaŭ, ke tiu fantazio kostis kare al li. Kiam la rabistoj

alvenis ĉe la tendaron, je lundo frumatene, ili kredis, ke ili

trovas antaŭ si verajn malamikojn, kaj respondis per kelkaj kugloj,

kiuj, bedaŭrinde, trafis neniun.

Mi estis neniam vidinta venkegitan armeon, kiam mi ĉeestis la

revenon de la Reĝo de l' montoj. Tiu spektaklo havis do por mi la

plenan ĉarmon de unua prezento. La Ĉielo estis malbone plenuminta

miajn preĝojn. La Grekaj soldatoj estis defendintaj sin kun tia

fervoro, ke la batalo daŭris ĝis la nokto. Ordigitaj kvadrate

ĉirkaŭ la du muloj, kiuj portis la kason, ili respondis komence per

regula pafado al la pafistoj de Haĝi-Stavros. La maljuna Palikaro,

komprenante, ke li ne sukcesos faligi, unu post alia, cent-dudek

homojn, kiuj ne cedas, estis atakinta la trupon per blankbataliloj.

Liaj kunuloj certigis al ni, ke li faris heroaĵojn, kaj la sango,

kiu lin kovris, montris, ke li elmetis sin persone. Sed la bajoneto

havis la lastan vorton. La trupo mortigis dek kvar rabistojn, inter

kiuj unu hundon. Kuglo haltigis la rangaltiĝon de la juna Spiro, tiu

oficiro de tiel bela estonteco! Mi vidis alveni sesdekon da homoj

lacigitaj, polvozaj, sangokovritaj, kontuzitaj kaj vunditaj. Sofoklis

havis kuglon en la ŝultro: oni portis lin. La Korfuano kaj kelkaj

aliaj postrestis, unu ĉe la paŝtistoj, alia en vilaĝo, alia sur la

nuda ŝtono, rande de vojo.

La tuta bando estis malgajega kaj senkuraĝigita. Sofoklis kriegis

pro doloro. Mi aŭdis kelkajn murmurojn pri la nesingardemo de la

Reĝo, kiu danĝerigis la vivon de siaj kunuloj por sensignifa

monsumo, anstataŭ senigi trankvile la riĉajn kaj kvietemajn

vojaĝantojn.

La plej bonfarta, la plej fortika, la plej kontenta, la plej vigla

el la trupo estis la Reĝo. Oni legis sur lia vizaĝo la fieran

kontentecon pri la plenumita devo. Li rekonis min tuj meze de

mia kvaro, kaj prezentis kore la manon al mi. «Kara kaptito,

diris li, vi vidas reĝon en vere malbona stato. Tiuj hundecaj

soldatoj ne volis delasi la kason. Ĝi estis ilia mono: ili ne estus

oferintaj sian vivon por la propraĵo de aliuloj. Mia promenado al la

Scironaj ŝtonegoj enkasigis nenion al mi, kaj mi elspezis dek kvar

batalantojn, krom kelkaj vunditoj, kiuj ne resaniĝos. Sed negrave:

mi batalis bone. Tiuj sentaŭguloj estis pli multaj ol ni, kaj ili

havis bajonetojn. Se ne...! Nu, tiu tago min rejunigis. Mi pruvis al

mi mem, ke mi havas ankoraŭ sangon en la vejnoj.»

Kaj li kantetis la unuan verson de sia preferata kanto: «Nigrokula

Klepto....» Li daŭrigis: «Per Zeŭs! (kiel diris lordo Byron),

mi ne volus, por aliaj dudek mil frankoj, esti restinta dome depost

sabato. Oni metos ankoraŭ tion en mian historion. Oni rakontos ke,

pli ol sepdek-jara, mi ĵetis min kun teruraj sabrobatoj mezen de la

bajonetoj, ke mi trafendis propramane tri aŭ kvar soldatojn, kaj ke

mi marŝis dek mejlojn en la montaro por reveni ĉi tien trinki mian

kafon. _Kafedji_, infano mia, faru cian devon: mi faris la mian. Sed

kie, diable! estas Perikles?»

La bela kapitano ripozis ankoraŭ sub sia tendo. Janni kuris por lin

venigi, kaj alkondukis lin tute dormantan, kun malfrizita lipbarbo,

kaj kun kapo zorge envolvita en naztuko. Laŭ mia sperto, nenio

estas tiel kapabla veki iun, kiel glaso da malvarma akvo aŭ malbona

novaĵo. Kiam S-ro Perikles eksciis, ke juna Spiro kaj du aliaj

ĝendarmoj kuŝas sur la batalejo, mi vidis belan malesperon. Li

fortiris sian fulardon, kaj se ne estus la amema respekto, kiun li

havis al sia persono, li estus deŝirinta siajn harojn.

«Mi estas perdiĝinta homo, ekkriis li. Kiel mi klarigos ilian

ĉeeston inter vi? Kaj krome, en rabista kostumo! Oni certe rekonis

ilin: la aliaj konservis la batalkampon! Ĉu mi diros, ke ili

transkuris por eniri viajn vicojn? Aŭ, ke vi kaptis ilin? Oni

demandos, kial mi silentis pri tio. Mi atendis cin por redakti mian

grandan raporton. Mi skribis hieraŭ vespere, ke mi premsekvas cin

sur monto Parnis, kaj ke ĉiuj miaj soldatoj estas admirindaj. Sankta

Virgulino! mi ne kuraĝos montri min, dimanĉon, ĉe Patisja! Kion

oni diros, la 15an, en la kortega balo? La tuta diplomataro

sin okupos pri mi. Oni kunvokos la juĝantaron. Ĉu mi estos eĉ

invitita?

--Al la juĝantaro? demandis la rabisto.

--Ne; al la balo de l' kortego!

--Kia dancamanto!

--Dio mia! Dio mia! kiu scias, kion oni faros? Se la temo estus nur

pri tiuj Anglinoj, mi ne prizorgus. Anglinoj! Ekzistas sufiĉe da

ili. Sed pruntedoni miajn soldatojn por ataki la kason de l' armeo!

Sendi Spiro'n kontraŭ la trupon de linio! Oni montros min per la

fingro; mi ne dancos plu.».

Kiu frotis siajn manojn dum tiu monologo? La filo de mia patro, inter

siaj kvar soldatoj.

Haĝi-Stavros, trankvile sidanta, trinketis sian kafon per malgrandaj

glutoj. Li diris al sia baptofilo: «Kia embaraso! Restu kun ni. Mi

promesas al ci minimuman salajron da dek mil frankoj ĉiujare, kaj mi

dungos ciajn soldatojn. Ni revenĝos kune.»

Tiu propono estis alloga. Du tagojn antaŭe, ĝi estas ricevinta, en

voĉdono, multajn voĉojn. Kaj tamen ĝi ŝajnis plaĉi malmulte al

la ĝendarmoj, kaj tute ne al la kapitano. La soldatoj silentis; ili

rigardis siajn eks-kamaradojn; ili konsideris la vundon de Sofoklis,

ili pensis pri la hieraŭaj mortintoj, kaj ili plilongigis la nazon

en la direkto al Ateno, kvazaŭ por flari el pli proksime la bonegan

odoron de la kazerno.

Siaflanke, Perikles respondis kun videbla embaraso:

«Mi dankas cin, sed mi bezonas pripensi. Mi kutimas vivi en la

urbo, mia temperamento estas malforta; la vintroj, kredeble, estas

maldolĉaj sur la montoj; jam mi malvarmumis. Mia foresto estus

rimarkata en ĉiuj kunvenoj; oni ŝatas min tre en Ateno; oni

proponis ofte al mi belajn pariĝojn. Cetere, la danĝero ne estas

eble tiel granda, kiel ni kredas. Kiu scias, ĉu oni rekonis la tri

mallertulojn? Ĉu la informo pri la okazintaĵo alvenos antaŭ ni? Mi

iros unue al la ministrejo; mi volas flari la aeron de la oficejoj.

Neniu venos por min kontraŭdiri, ĉar la du kompanioj daŭrigas

sian marŝadon al Argos.... Decide, mi bezonas iri tien; mi devas agi

persone. Flegu ciajn vunditojn.... Adiaŭ!»

Li faris signon al sia tamburisto.

Haĝi-Stavros leviĝis, stariĝis antaŭ min kun sia baptofilo, kiun

li superis je la tuta kapo, kaj diris al mi: «Sinjoro, jen hodiaŭa

Greko; mi estas Greko de l' estinta tempo. Kaj la junuloj pretendas,

ke ni estas en progresado!»

Tamburado eksonis, kaj la muroj de mia karcero disiĝis, kiel la

remparoj de Jeriĥo. Du minutojn poste, mi estis antaŭ la tendo de

Mary-Ann. La patrino kaj la filino vekiĝis subite. S-ino Simons

ekvidis min unua, kaj kriis al mi:

«Nu! ni foriras?

--Ho ve! sinjorino, ni ne ankoraŭ atingis tion!

--Kion do ni atingis? La kapitano donis al ni sian honorulan parolon

por tiu mateno.

--Kia vi trovis lin, la kapitanon?

--Ĝentila, eleganta, ĉarma! Iom tro sklavo de la disciplino; tio

estas vere lia sola difekto.

--Kanajlo kaj fripono, malkuraĝulo kaj fanfaronulo, mensoganto kaj

ŝtelisto! jen liaj veraj nomoj, sinjorino, kaj mi pruvos ĝin al vi.

--He, sinjoro! kion faris al vi la ĝendarmaro?

--Kion ĝi faris al mi, sinjorino? Bonvolu veni kun mi, nur ĝis la

supro de l' ŝtuparo.»

S-ino Simons alvenis ĝustatempe por vidi la soldatojn

paradmarŝantajn kun tamburisto antaŭe, la rabistojn instalitajn

anstataŭ ili, kaj la kapitanon kaj la Reĝon, buŝo ĉe buŝo,

interŝanĝantajn la adiaŭan kison. La surprizo estis tro forta.

Mi ne estis sufiĉe indulginta la bonan sinjorinon, kaj mi ricevis

punon, ĉar ŝi svenis laŭlonge, ĝis rompi miajn brakojn. Mi

portis ŝin al la fonto; Mary-Ann frapis en ŝiajn manojn; mi ĵetis

plenmanon da akvo sur ŝian vizaĝon. Sed mi kredas, ke nur la

furiozeco rekonsciigis ŝin.

«Kia kanajlo! kriis ŝi.

--Li senigis vin, ĉu ne? Li ŝtelis viajn horloĝojn, vian monon?

--Mi ne bedaŭras miajn juvelojn; li konservu ilin! Sed mi donus

dek mil frankojn por repreni la manpremojn, kiujn mi donis al

li. Mi estas Anglino, kaj mi ne premas la manon de ĉiu homo!»

Tiu bedaŭro de S-ino Simons eltiris el mi fortan sopiron. Ŝi

daŭrigis ankoraŭ pli vive, kaj faligis sur min la pezon de sia

kolero. «Vi estas la kulpinto, diris ŝi. Ĉu vi ne povis averti

min? Vi devis diri al mi, ke la rabistoj estas, kompare, sanktuletoj!

--Sed, sinjorino, mi antaŭdiris al vi, ke vi ne devas konfidi al la

ĝendarmoj.

--Vi diris ĝin al mi; sed vi diris ĝin senenergie, peze, flegme.

Ĉu mi povis kredi vin? Ĉu mi povis diveni, ke tiu homo utilas al

Haĝi-Stavros kiel gardisto? Ke li haltigas nin ĉi tie por lasi

al la rabistoj la tempon por reveni? Ke li timigas nin per imagaj

danĝeroj? Ke li diras sin sieĝata, por esti admirata de ni? Ke li

ŝajnigas noktajn atakojn por kredigi al ni, ke li nin defendas? Nun

mi divenas ĉion, sed diru, ĉu vi sciigis ion!

--He! sinjorino, mi diris, kion mi scias, kaj faris, kion mi povas!

--Sed, Germano, kiu vi estas! en via loko, Anglo estus oferinta sian

vivon por mi, kaj mi estus doninta al li la manon de mia filino!»

La sovaĝaj papavoj estas vere ruĝaj, sed mi fariĝis pli ruĝa,

aŭdante la ekkrion de S-ino Simons. Mi sentis min tiel konfuzita,

ke mi kuraĝis nek levi la okulojn, nek respondi, nek demandi la

karan sinjorinon, kion ŝi intencas diri per tiuj vortoj. Ĉar kio

do decidigis personon tiel rigidan, paroli tiamaniere en ĉeesto de

sia filino kaj de mi? Tra kiu pordo tiu ideo pri edzigo eniris ŝian

spiriton? Ĉu vere S-ino Simons estis kapabla aljuĝi sian filinon,

kiel taŭgan rekompencon, al la unua alveninta savinto? Tio ne estis

verŝajna. Ĉu pli ĝuste ĝi ne estis kruela ironio pri miaj plej

sekretaj pensoj?

Kiam mi esploris mian konsciencon, mi konstatis kun pravigita fiereco

la senkulpan senpasiecon de ĉiuj miaj sentoj. Mi alskribis al mi

tiun justecon, ke la fajro de la pasioj ne plialtigis po unu grado la

temperaturon de mia koro. En ĉiu momento de la tago, mi ekzercadis

pensi pri Mary-Ann, por sondi min mem. Mi konstruadis en la aero

kastelojn, kies mastrino ŝi estis. Mi fabrikis romanojn, en kiuj ŝi

estis la heroino, kaj mi la heroo. Mi supozis laŭkaprice la plej

absurdajn cirkonstancojn. Mi imagis fariĝojn tiel neverŝajnajn,

kiel la historio de princino Ipsof kaj leŭtenanto Reynauld. Mi

iris ĝis prezenti al mi la beletan Anglinon, sidanta dekstre de mi

en poŝtkaleŝo, kaj cirkaŭmetanta sian belan brakon al mia longa

kolo. Ĉiuj tiuj flataj supozoj, kiuj estus profunde agitintaj animon

malpli filozofeman ol la mian, ne interrompis mian serenecon. Mi ne

sentis la alternadojn de timo kaj espero, kiuj estas la karakterizaj

simptomoj de l' amo. Neniam, absolute neniam mi eksentis tiujn

grandajn konvulsiojn de l' koro, pri kiuj parolas la romanoj. Sekve,

mi ne amis Mary-Ann, mi estis neriproĉebla homo, kaj mi rajtis

marŝi kun levita kapo. Sed S-ino Simons, kiu ne estis leginta en

mia penso, estis ja kapabla erari pri la naturo de mia sindonemo. Kiu

scias, ĉu ŝi ne suspektas min pri amo al ŝia filino, ĉu ŝi ne

interpretas laŭ malbona senco mian konfuzecon kaj mian timemon, ĉu

ŝi ne ellasis tiun vorton edzigo, por ke mi malkovru min nevole? Mia

fiereco ribelis kontraŭ suspekto tiel maljusta, kaj mi respondis al

ŝi per firma voĉo, ne tamen rigardante ŝin vizaĝen:

«Sinjorino, se mi havus la feliĉon, fortiri vin de ĉi tie, mi

ĵuras al vi, ke ĝi ne estus por edziĝi kun via fraŭlino filino.

--Kaj kial do? diris ŝi per ofendita tono. Ĉu mia filino ne

meritas, ke oni edziĝu kun ŝi? Mi trovas vin stranga, laŭvere!

Ĉu ŝi ne estas sufiĉe beleta? aŭ sufiĉe riĉa? aŭ el sufiĉe

bona familio? Ĉu mi edukis ŝin malbone? Kaj ĉu vi scias ion por

kritiki pri ŝi? Edziĝi kun F-ino Simons, mia sinjoreto! tio estas

bela revo; kaj ĝi kontentigus eĉ la plej postuleman homon.

--Ho ve! sinjorino, respondis mi, vi komprenis min vere malbone. Mi

konfesas, ke la fraŭlino estas perfekta, kaj sen ŝia ĉeesto, kiu

igas min timema, mi dirus al vi, kian pasian admiron ŝi inspiris al

mi tuj de la unua tago. Precize pro tio mi ne arogas pensi, ke iu ajn

hazardo povos plialtigi min ĝis ŝi.»

Mi esperis, ke mia humileco kompatigos tiun fulmofrapan patrinon. Sed

ŝia kolero ne malaltiĝis po tonduono:

«Kial? daŭrigis ŝi. Kial vi ne meritas mian filinon? Respondu do!

--Sed, sinjorino, mi estas malriĉa kaj sen situacio.

--Kia grava afero! Sen situacio! Vi havus situacion, sinjoro, se

vi edziĝus kun mia filino. Esti mia bofilo, ĉu do tio ne estas

situacio? Vi estas malriĉa! Ĉu iam ni petis monon de vi? Ĉu ni ne

havas sufiĉe por ni, kaj por multaj aliaj? Cetere, ĉu la homo, kiu

nin fortiros de ĉi tie, ne faros al ni donacon da centmil frankoj?

Tio estas malmulto, mi konfesas, sed ĝi estas io. Ĉu vi diros,

ke centmil frankoj estas malŝatinda monsumo? Fine do, kial vi ne

meritas edziĝi kun mia filino?

--Sinjorino, mi ne estas....

--Nu, kio vi ne estas? Vi ne estas Anglo!

--Ho! tute ne.

--Ĉu do vi kredas, ke ni estas sufiĉe ridindaj por riproĉi vin pri

via naskiĝo? He! sinjoro, mi scias ja, ke ne estas donacite al ĉiu

homo, esti Anglo. La tuta terglobo ne povas esti Angla... almenaŭ

antaŭ kelkaj jaroj. Sed oni povas esti honestulo kaj inteligentulo,

ne pozitive naskiĝinte en Anglujo.

--Pri la honesteco, sinjorino, ĝi estas propraĵo, kiun ni

transdonas al ni de patro al filo. Inteligenton mi posedas ĝuste

sufiĉe por esti doktoro. Sed bedaŭrinde mi ne iluzias pri la

difektoj de mia eksteraĵo....

--Vi volas diri, ke vi estas malbela, ĉu ne? Ne, sinjoro, vi ne

estas malbela. Vi havas inteligentan vizaĝon. Mary-Ann, ĉu la

sinjoro havas inteligentan vizaĝon?

--Jes, patrineto,» diris Mary-Ann. Ĉu ŝi ruĝiĝis respondante,

ŝia patrino vidis pli bone ol mi, ĉar miaj okuloj estis obstine

fiksitaj teren.

«Cetere, aldonis S-ino Simons, eĉ se vi estus dekfoje pli

malbela, vi ne estus tiel malbela, kiel mia mortinta edzo. Kaj tamen,

volu kredi ke mi estis same gracia, kiel mia filino, kiam mi donis al

li mian manon. Kion vi respondos al tio?

--Nenion, sinjorino, se ne, ke vi superdonacas min, kaj ke, kiom ajn

dependos de mi, vi estos morgaŭ sur la vojo al Ateno.

--Kion vi intencas fari? Tiun fojon, penu por trovi rimedon malpli

ridindan, ol antaŭ kelkaj tagoj!

--Mi esperas, ke vi estos kontenta pri mi, se vi bonvolos aŭskulti

min ĝisfine....

--Jes, sinjoro....

--Ne interrompante min.

--Mi ne interrompos vin. Ĉu iam oni vin interrompis?

--Jes.

--Ne.

--Jes do!

--Kiam?

--Neniam. Sinjorino, ĉiuj kapitaloj de Haĝi-Stavros estas deponitaj

ĉe S-roj Barley kaj K-o.

--Ĉe ni!

--Placo Cavendish, 31, en Londono. Merkredon lastan, li diktis antaŭ

ni aferan leteron adresitan al S-ro Barley.

--Kaj vi ne diris tion al mi pli frue!

--Vi neniam lasis al mi la tempon.

--Sed tio estas monstra! Via konduto estas neklarigebla! Ni estus

liberaj jam de ses tagoj! Mi estus irinta rekte al li; mi estus

kompreniginta al li niajn rilatojn.

--Kaj li estus postulinta de vi ducent aŭ tricent mil frankojn!

kredu min, sinjorino, plej bone estas silenti pri tio. Pagu vian

reaĉeton; postulu ricevateston, kaj post du semajnoj, sendigu al li

kurantan konton kun la jena noto:

«_Plie_, 100.000 frankoj pagitaj persone per S-ino Simons, nia

asocianino, kontraŭ kvitanco.»

Tiamaniere, vi reakiros vian monon, sen helpo de la ĝendarmaro. Ĉu

ĝi estas klara?»

Mi levis la okulojn, kaj mi vidis la gracian rideton de Mary-Ann,

tute radian pro dankemo. S-ino Simons levis furioze la ŝultrojn,

kaj ŝajnis emociita nur de malkontentiĝo.

«Laŭvere, diris ŝi, vi estas miriga homo! vi proponis al ni

akrobatan forrampon, kiam ni havis rimedon tiel simplan! Kaj vi scias

tion de merkredo matene! Mi neniam pardonos, ke vi ne diris ĝin je

la unua tago.

--Sed sinjorino, volu memori, ke mi invitis vin, skribi al via

sinjoro frato por peti de li cent dek kvin mil frankojn.

--Kial cent dek kvin?

--Mi volas diri cent mil.

--Ne, cent dek kvin. Tio estas justa. Ĉu vi estas certa, ke

Haĝi-Stavros ne konservos nin ĉi tie, post ricevo de la mono?

--Tion mi garantias. La rabistoj estas la solaj Grekoj, kiuj neniam

vort-rompas. Vi komprenas, ke se ili nur unufoje konservus la

kaptitojn, ricevinte la monon, neniu sin reaĉetus plu.

--Prave. Sed kia stranga Germano vi estas, ke vi ne parolis pli frue!

--Vi ĉiam interrompis mian parolon.

--Vi devis paroli malgraŭ ĉio.

--Sed, sinjorino....

--Silentu, kaj konduku nin al tiu malbenita Stavros.»

La Reĝo matenmanĝis rostitajn turtojn, sub sia tribunala arbo, kun

la nevunditaj oficiroj, kiuj restis al li. Li estis tualetinta, nome

forlavinta la sangon de siaj manoj kaj surmetinta alian veston. Li

serĉis kun siaj kunmanĝantoj la plej rapidan rimedon por plenigi

la mankojn, kiujn la morto faris en liaj vicoj. Vasili, kiu estis el

Janina, proponis sin por iri dungi tridek virojn en Epiro, kie la

observado de la Turkaj aŭtoritatoj senokupigis pli ol mil rabistojn.

Alia, el Lakonio, volis, ke oni aĉetu per sufiĉa pago la malgrandan

bandon de la Spartano Pavlos, kiu ekspluatas la regionon Mani, apud

Kalamata. La Reĝo, ĉiam penetrita de la Anglaj ideoj, pensis

organizi la rekrutigon per la forto, kaj kapti ĉiujn paŝtistojn de

Atenlando. Tiu sistemo ŝajnis des pli bona, ke ĝi okazigus neniun

elspezon, kaj ke oni ricevus la brutarojn plie.

Interrompite meze de la konsiliĝo, Haĝi-Stavros akceptis siajn

kaptitinojn glacie. Li ne prezentis eĉ glason da akvo al S-ino

Simons, kiu, ne matenmanĝinte, ofendiĝis pri tiu forgeso de la

decreguloj. Mi prenis la parolon je la nomo de l' Anglinoj, kaj pro

la foresto de la Korfuano, la Reĝo estis devigata akcepti min kiel

interpretiston. Mi diris al li, ke, post la hieraŭa malfeliĉego, li

estos kontenta, eksciante la decidon de S-ino Simons, ke ŝi pagos

senprokraste sian reaĉeton kaj la mian; ke la mono estos deponata

morgaŭ, kontraŭ ricevatesto, ĉu en la Bankon de Ateno, aŭ en iun

alian lokon, kiun li elektos laŭplaĉe.

«Mi ĝojas, diris li, ke tiuj virinoj rezignis kunvoki la Grekan

armeon al ilia helpo. Diru al ili, ke oni donos al ili denove

kompletan skribilaron: sed ili ne malbonuzu plu mian konfidon! ili ne

alvoku la soldatojn ĉi tien! Se nur unu kepo aperos sur la monton,

mi detranĉigos al ili la kapon. Mi ĵuras ĝin per la Virgulino de

Megaspileon, skulptita de la propra mano de sankta Luko!

--Suspektu nenion. Mi garantidonas la parolon de la sinjorino kaj la

mian. Kien vi volas, ke oni deponu la monon?

--En la Nacian Bankon de Grekujo. Ĝi estas la sola, kiu ankoraŭ ne

bankrotis.

--Ĉu vi havas konfidindan homon por porti la leteron?

--Mi havas la «bonan maljunulon». Oni vokos lin. Kioma horo estas?

La naŭa matene. Lia monaĥa Moŝto ne trinkis ankoraŭ sufiĉe por

esti ebria.

--Prenu do la monaĥon! Kiam la frato de S-ino Simons estos paginta

la sumon kaj preninta vian kvitancon, la monaĥo revenos sciigi vin.

--Kiun kvitancon? Kial kvitancon? Mi neniam donis. Kiam vi estos

ĉiuj liberaj, oni vidos ja, ke vi pagis, kion vi ŝuldis al mi.

--Mi kredis, ke tia homo, kia vi estas, traktas la aferojn laŭ

Eŭropa modo. Laŭ bona administro....

--Mi traktas la aferojn laŭ mia plaĉo, kaj mi estas tro maljuna por

ŝanĝi mian metodon.

--Kiel plaĉos al vi. Mi petis tion de vi por la utilo de S-ino

Simons. Ŝi estas zorgantino de sia neplenaĝa filino, kaj ŝuldos

konton al ŝi pri la tuto de ŝia propraĵo.

--Tute egale! Mi zorgas pri ŝia utilo kiel ŝi pri la mia. Eĉ se

ŝi pagus por sia filino, kia malfeliĉo! Mi neniam bedaŭris, kion

mi elspezis por Fotini. Jen papero, inko kaj kanoj. Havu la komplezon

observi la redakton de la letero. Vi riskas ankaŭ vian kapon.»

Mi leviĝis tute konfuza kaj mi sekvis la sinjorinojn, kiuj divenis

mian embarason ne penetrante ĝian kaŭzon. Sed subita inspiro

rekondukis min al la Reĝo. Mi diris al li: «Decide, vi estis prava

rifuzante la kvitancon, kaj mi ne devis peti ĝin. Vi estas pli

prudenta ol mi; la junuloj estas nesingardemaj.

--Kion ĝi signifas?

--Vi estas prava, mi ripetas al vi. Oni devas ĉion antaŭvidi. Kiu

scias, ĉu vi ne suferos duan malvenkon, pli teruran ol la unua? Ĉar

vi ne havos ĉiam viajn krurojn de dudekjarulo, la soldatoj povus vin

kapti vivantan.

--Min!

--Oni juĝus vin, kvazaŭ vi estus simpla krimulo; la juĝistoj ne

timus vin plu. En tia cirkonstanco, kvitanco por cent dek kvin mil

frankoj estus premega pruvo. Ne donu batalilojn al la tribunaloj

kontraŭ vi. Eble S-ino Simons aŭ ŝiaj heredontoj intervenus en

la proceson por repostuli, kion oni prenis de ŝi. Neniam subskribu

kvitancon!»

Li respondis per tondra voĉo: «Mi subskribos unu! Kaj plivole du ol

unu! mi subskribos tiom da ili, kiom oni volos! Mi ĉiam subskribos

kvitancojn, kaj al ĉiuj homoj. Ha! la soldatoj imagas, ke ili min

submetos facile, pro tio, ke unufoje la hazardo kaj la plimulteco

donis al ili la venkon! Ili kaptus min vivantan, min, kies brako

estas ŝirme kontraŭ laceco, kaj la kapo ŝirme kontraŭ la kugloj!

Mi irus sidiĝi sur benkon, antaŭ juĝiston, kiel kamparano, kiu

ŝtelis brasikojn! Junulo, vi ne konas ankoraŭ Haĝi-Stavros. Estus

pli facile elradikigi monton Parnis kaj transloki ĝin sur la supron

de monto Tajgeto, ol fortiri min el miaj montoj por min ĵeti sur

tribunalan benkon! Skribu al mi la nomon de S-ino Simons per Grekaj

literoj! Bone. Ankaŭ la vian!

--Ne estas necese, kaj....

--Skribu tamen. Vi scias mian nomon, kaj mi estas certa, ke vi ne

forgesos ĝin. Mi volas havi la vian, por ĝin memori.»

Mi skribaĉis mian nomon kiel eble plej bone en la harmonia lingvo

de Platono. La leŭtenantoj de la Reĝo aplaŭdis lian firmecon ne

antaŭvidante, ke ĝi kostos al ili cent dek kvin mil frankojn. Mi

kuris, kontenta pri mi, kaj kun malpeza koro, al la tendo de S-ino

Simons. Post horduono, ŝi prezentis al mia aprobo la jenan leteron:

«El monto Parnis, meze de la demonoj de tiu Stavros.

«Mia kara frato,

«La ĝendarmoj, kiujn vi sendis al mia helpo, perfidis kaj elrabis

nin abomene. Mi tre rekomendas al vi, ke vi igu ilin pendigitaj.

Por ilia kapitano Perikles mendu pendigilon altan je cent futoj.

Mi plendos speciale pri li en la depeŝo, kiun mi intencas sendi

al lordo Palmerston, kaj mi dediĉos al li plenan paragrafon de la

letero, kiun mi skribos al la redaktoro de la _Times_, tuj kiam

vi estos liberiginta nin. Oni povas esperi nenion de la lokaj

aŭtoritatoj. Ĉiuj enlanduloj interkonsentas kontraŭ ni, kaj, la

tagon post nia foriro, la Greka popolo kunvenos en iun angulon por

dividi niajn ŝtelitajn posedaĵojn. Feliĉe, ili havos malmulton.

Mi eksciis per juna Germano, kiun mi konsideris komence kiel

spioniston, kaj kiu estas tre honesta sinjoro, ke tiu Stavros,

alnomata Haĝi-Stavros, deponis siajn kapitalojn ĉe nia firmo. Volu

kontroli tiun fakton; kaj, se ĝi estas vera, nenio malhelpas, ke

ni pagu la reaĉeton, kiun oni postulas el ni. Pagigu al la Banko

de Grekujo 115.000 frankojn (4.600 sterlingajn funtojn) kontraŭ

regula kvitanco sigelita per la ordinara sigelo de tiu Stavros. Oni

enskribos la sumon en lian kalkulon, kaj ĉio estos en ordo. Nia

farto estas bona, kvankam la montara vivo tute ne estas komforta.

Estas abomene, ke du Anglinoj, regnaninoj de la plej granda imperio

en la mondo, estas devigataj manĝi sian rostaĵon sen mustardo kaj

sen _pickles_, kaj trinki puran akvon, kvazaŭ la lasta el la fiŝoj.

«Esperante, ke vi rekondukos min baldaŭ al nia kutima vivo, mi

estas, mia kara frato,

«Tre sincere via

«Rebecca Simons

«Lundon, 5 majo 1856.»

Mi portis mem al la reĝo la aŭtografon de la bona sinjorino. Li

prenis ĝin malfide kaj konsideris ĝin per tiel penetra rigardo, ke

mi tremis, ke li komprenos ĝian sencon. Mi estis tamen certega, ke

li ne scias unu vorton el la Angla. Sed tiu diabla homo inspiris al

mi superstiĉan timegon, kaj mi kredis lin kapabla fari miraklojn.

Li ŝajnis kontenta, nur kiam li alvenis al la nombro 4.600 funtoj.

Tiam li vidis, ke la temo ne estas pri ĝendarmoj. La leteron oni

metis kun aliaj paperoj en ferladan cilindron. Oni venigis la «bonan

maljunulon», kiu estis trinkinta ĝuste sufiĉe da vino por vigligi

siajn krurojn, kaj la reĝo donis al li la leterujon kun precizaj

instrukcioj. Li foriris, kaj mia koro kuris kun li ĝis la limo de

lia vojaĝo. Horacio ne sekvis per pli sentema rigardo la ŝipon, kiu

portis Virgilion.

La Reĝo dolĉiĝis tre, kiam li povis konsideri tiun gravan aferon

kiel finitan. Li mendis por ni veran festenon; li disdonigis al

siaj soldatoj duoblan porcion da vino; li iris viziti la vunditojn

kaj eltiri propramane la kuglon de Sofoklis. Ĉiuj rabistoj ricevis

ordonon agi kontraŭ ni kun la respekto ŝuldata al nia mono.

La matenmanĝo, kiun mi ensorbis sen ĉeestantoj, en la societo de la

sinjorinoj, estas unu el la plej ĝojaj manĝoj, kiujn mi memoras.

Ĉiuj miaj suferoj finiĝis do! Mi estos libera post du tagoj da

dolĉa kaptiteco. Eble eĉ, post foriro el la manoj de Haĝi-Stavros,

adorinda kateno!... Mi sentis min poeto laŭ la maniero de Gessner.

Mi manĝis tiel fervore, kiel S-ino Simons, kaj mi trinkis certe

pli soife. Mi pruvis mian estimon al la blanka vino el Egino, kiel

iam al la vino el Santorin. Mi trinkis je la sano de Mary-Ann, je

la sano de ŝia patrino, je la sano de miaj bonaj gepatroj kaj de

princino Ipsof. S-ino Simons volis aŭdi la historion de tiu nobela

fremdulino, kaj, vere, mi ne kaŝis ĝin al ŝi. La bonaj ekzemploj

estas neniam tro konataj! Mary-Ann atentis plej ĉarme mian rakonton.

Ŝi esprimis la opinion, ke la princino estis prava, kaj ke virino

devas preni sian feliĉon tie, kie ŝi trovas ĝin. Kia bela parolo!

La proverboj estas la saĝo de la popoloj kaj kelkafoje ilia feliĉo.

Mi estis sur la deklivo al ĉiuj prosperecoj, kaj mi sentis min

ruliĝanta, al mi ne scias kiu surtera paradizo. Ho Mary-Ann! la

ŝipanoj, kiuj veturas sur la Oceano, havis neniam, kiel gvidilojn,

du stelojn similajn al viaj okuloj!

Mi sidis antaŭ ŝi. Pasigante al ŝi flugilon de kokido, mi

alproksimiĝis tiel, ke mi vidis mian vizaĝon dufoje rebrilantan

miniature inter ŝiaj nigraj palpebroharoj. Mi trovis min bela,

sinjoro, unuafoje en mia vivo. La kadro valorigis tiel bone la

bildon! Stranga ideo trapasis mian spiriton. Mi kredis, ke mi

ekvidas, per tiu okazaĵo, decidon de la destino. Ŝajnis al mi, ke

la bela Mary-Ann havas en la fundo de la koro la vizaĝon, kiun mi

rimarkas en ŝiaj okuloj.

Ĉio tio ne estis amo, mi scias bone, kaj mi intencas nek riproĉi

nek laŭdi min pri sento, kiun mi neniam konis; sed ĝi estis amikeco

fortika, kaj kiu sufiĉas, laŭ mia opinio, al tiu, kiu estas

edziĝonta. Nenia agiteca emocio movigis la fibrojn de mia koro,

sed mi sentis ĝin malrapide fluidiĝanta, kiel vaksa tavolo sub la

varmeco de suno tiel dolĉa.

Sub la influo de tiu kvieta ekstazo, mi rakontis al Mary-Ann kaj al

ŝia patrino mian tutan vivon depost mia unua tago. Mi pentris al

ili la gepatran domon, la grandan kuirejon, en kiu ni manĝis ĉiuj

kune, la kaserolojn el kupro alpendigitajn ĉe la muro laŭ vico de

grandeco, la girlandojn de ŝinkoj kaj kolbasoj malvolviĝantajn

en la interno de l' kameno, nian modestan kaj tre ofte malfacilan

vivon, la estontecon de ĉiu el miaj fratoj: Henriko estos la

posteulo de patreto; Frederiko lernas la tajloran metion; Frantz kaj

Johano-Nikolao soldatiĝis je sia dek-oka jaro: unu estas kavaleria

kaporalo, la alia portas jam serĝentan galonon. Mi rakontis al ili

miajn studojn, miajn ekzamenojn, miajn universitatajn sukcesetojn,

la belan profesoran estontecon, kiun mi povas aspiri, kun almenaŭ

tri mil frankoj da salajro. Mi ne scias, ĝis kia punkto mia rakonto

interesis ilin, sed mi ricevis de ĝi grandegan plezuron, kaj de

tempo al tempo mi verŝis al mi por trinki.

S-ino Simons ne reparolis al mi pri niaj edziĝaj projektoj, kaj

mi estis tre kontenta pro tio. Pli bone estis silenti pri ili, ol

ilin priparoli neserioze, dum ni konas ankoraŭ tiel malbone unu

la alian. La tago forfluis por mi kvazaŭ unu horo; mi volas diri,

unu horo da plezuro. La posta tago ŝajnis iom longa al S-ino

Simons; miaflanke, mi estus volinta haltigi la kuradon de la suno. Mi

instruis Mary-Ann pri la unuaj elementoj de la botaniko. Ha! sinjoro!

la homoj ne scias, kiom da amemaj kaj delikataj sentoj oni povas

esprimi per unu leciono de botaniko.

Fine, merkredon matene, la monaĥo aperis sur la horizonto. Li estis

leviĝinta antaŭ la tago por alporti al ni la liberecon en sia

poŝo. Li donis al la Reĝo leteron de l' bankestro, kaj al S-ino

Simons bileton de ŝia frato. Haĝi-Stavros diris al S-ino Simons:

«Vi estas libera, sinjorino, kaj vi povas forkonduki vian fraŭlinon

filinon. Mi deziras, ke vi ne kunportu de niaj ŝtonegoj tro malbonan

rememoron. Ni donis al vi ĉion, kion ni posedas; se la kuŝejo kaj

la manĝo ne estis indaj de vi, nur la cirkonstancoj estas kulpaj.

Tiumatene mi havis ekmovon de malpacienco, pri kiu mi petas vian

forgeson: oni devas pardoni ion al venkita generalo. Se mi kuraĝus

prezenti negravan donacon al la fraŭlino, mi petus, ke ŝi akceptu

antikvan ringon, kiun oni povos plimallarĝigi laŭ la mezuro de ŝia

fingro. Ĝi ne devenas de la rabado; mi aĉetis ĝin ĉe butikisto,

en Naŭplio. La fraŭlino montros tiun juvelon en Anglujo, rakontante

sian viziton ĉe la kortego de la Reĝo de l' montoj.»

Mi tradukis fidele tiun paroleton, kaj mi ŝovis mem la ringon de l'

Reĝo sur la fingron de Mary-Ann.

«Kaj mi, demandis mi la bonan Haĝi-Stavros, ĉu mi forportos nenion

pro memoro al vi?

--Vi, kara sinjoro? Sed vi restos kun ni. Via reaĉeto ne estas

pagita!»

Mi turnis min al S-ino Simons, kiu prezentis al mi la jenan

leteron:

«Kara fratino,

«Post kontrolo, mi donis la 4.000 sterlingajn funtojn kontraŭ la

kvitanco. Mi ne povis pagi la 600 aliajn, pro tio, ke la kvitanco ne

portis vian nomon, kaj ke estus neeble, ilin reenspezi. Mi estas,

atendante vian karan ĉeeston,

«Kore via,

«Edward Sharper.»

Mi tro bone predikis al Haĝi-Stavros. Pro bona administro, li kredis

sin devigita sendi du kvitancojn!

S-ino Simons diris al mi en la orelon: «Vi ŝajnas en embaraso!

Ĉu ekzistas motivo por fari tian grimacon? Montru do, ke vi estas

viro, kaj forlasu tiun fizionomion de malsekiĝinta kokino. La plej

malfacila estas atingita, ĉar ni estas savitaj senpage, mia filino

kaj mi. Pri vi, mi estas trankvila: vi scios ja forkuri. Via unua

plano, kiu tute ne taŭgis por du virinoj, fariĝos admirinda, de

kiam vi restos sola. Nu, je kiu tago ni akceptos vian viziton?»

Mi dankis ŝin kore. Ŝi donis al mi tiel belan okazon por montri

miajn personajn kvalitojn kaj meriti triumfe la estimon de Mary-Ann!

«Jes, sinjorino, diris mi; konfidu al mi. Mi eliros el ĉi tie

kuraĝule, kaj se mi elmetas min al ioma danĝero, des pli bone. Mi

estas kontenta, ke mia reaĉeto ne estas pagita, kaj mi dankas vian

sinjoron fraton pri tio, kion li faris por mi. Vi vidos, ĉu Germano

ne scias eliri el embaraso. Jes, vi ricevos baldaŭ sciigojn pri mi.

--Kiam vi estos for de ĉi tie, _ne manku vin prezentigi ĉe ni_.

--Ho! sinjorino!

--Kaj nun, petu tiun Stavros, ke li donu al ni eskorton da kvin aŭ

ses rabistoj.

--Kial do, bona Dio?

--Nu, por protekti nin kontraŭ la ĝendarmoj!»

La Reĝo de la Montoj · 第 12 / 45 题