HAĜI-STAVROS

Dimitri remalsupreniris al Ateno; la monaĥo resupreniris al siaj

abeloj; niaj novaj estroj puŝis nin en vojeton, kiu kondukis al la

tendaro de ilia reĝo. S-ino Simons montris sian nedependemon,

rifuzante meti unu piedon antaŭ la alian. La rabistoj minacis, ke

ili portos ŝin en siaj brakoj; ŝi deklaris, ke ŝi ne toleros esti

portata. Sed ŝia filino kvietigis ŝin per la espero, ke ŝi trovos

pretan tablon kaj matenmanĝos kun Haĝi-Stavros. Mary-Ann estis pli

mirigita ol timigita. La subaj rabistoj, kiuj nin arestis, estis

montrintaj ian ĝentilecon; ili enesploris la poŝojn de neniu, kaj

ne ektuŝis la kaptitinojn. Anstataŭ nin senigi, ili estis petintaj,

ke ni senigu nin mem; ili ne estis rimarkintaj, ke la sinjorinoj

surhavis orelringojn kaj eĉ ne invitis ilin, ke ili demetu siajn

gantojn. Ni ne rilatis do kun vojkaperistoj, kiel la Hispanaj aŭ

Italaj, kiuj detranĉas fingron por akiri ringon, kaj fortiras la

orellobon por preni perlon aŭ diamanton. Ĉiuj malfeliĉoj, kiuj nin

minacis, konsistis do el pagota kompenso: kaj eĉ estis versimile,

ke ni estos liberigitaj senpage. Kiel ni supozus, ke Haĝi-Stavros

konservos nin senpune, je kvin mejloj de la ĉefurbo, de la kortego,

de la Greka armeo, de unu bataliono de Ŝia Brita Reĝa Moŝto kaj de

Angla stara ŝipo? Tiel rezonis Mary-Ann. Sed mi pensis nevole pri

la historio de la knabinoj el Mistra, kaj mi sentis min enpenetrita

de malgajeco. Mi timis, ke S-ino Simons, per sia Brita obstineco,

elmetos sian filinon al iu granda danĝero, kaj mi firme intencis,

klarigi al ŝi la situacion. Ni marŝis unu post alia en mallarĝa

vojeto, apartigitaj per niaj sovaĝaj kunvojaĝantoj. La iro ŝajnis

al mi senfina, kaj mi demandis pli ol dekfoje, ĉu ni ne alvenos

baldaŭ. La pejzaĝo estis malbelega: la nuda ŝtonego ellasis el

siaj fendoj apenaŭ tufeton da verda kverko aŭ da dorna timiano, kiu

alkroĉiĝis ĉe niaj kruroj. La venkintaj rabistoj montris neniun

ĝojon, kaj ilia triumfa marŝo similis funebran promenon. Ili fumis

silente cigaredojn tiel dikajn, kiel fingro. Neniu interparolis kun

sia najbaro: nur unu, de tempo al tempo, psalmokantis specon de

nazosona ario. Tiu popolo estas malgajega, kiel ruino.

Ĉirkaŭ la dek-unua, terura bojado konigis al ni la proksimecon

de la tendaro. Dek aŭ dek du grandegaj hundoj, samaltaj kiel

bovidoj, sin ĵetis al ni, montrante ĉiujn siajn dentojn. Niaj

protektantoj akceptis ilin per ŝtonĵetado, kaj post horkvarono da

malamikaĵoj, la paco fariĝis. Tiuj malgastamaj monstroj estas la

antaŭ-gardostarantoj de la Reĝo de l' montoj. Ili antaŭflaras

la ĝendarmaron, kiel la hundoj de kontrabandistoj antaŭflaras la

doganistojn. Sed tio ne sufiĉas al ili: tiel granda estas ilia

fervoro, ke de tempo al tempo ili dispecigas neofendeman paŝtiston,

elvojirintan vojaĝanton, aŭ eĉ kunulon de Haĝi-Stavros. La Reĝo

ilin nutras, kiel iam la sultanoj konservis siajn Janiĉarojn, kun la

konstanta timo, esti englutata.

La tendaro de l' Reĝo estis plataĵo da sep- aŭ ok-cent kvadrataj

metroj. Mi vane serĉis sur ĝi la tendojn de niaj venkintoj.

La rabistoj ne estas sibaritoj, kaj ili dormas sub la ĉielo

je la 30a de aprilo. Mi vidis nek amasigitajn kaptaĵojn nek

kuŝantajn trezorojn, nek ion ajn el tio, kion oni esperas trovi

en la ĉefsidejo de bando de ŝtelistoj. Haĝi-Stavros prenas sur

sin, vendigi la akiraĵon; ĉiu viro ricevas sian pagon per mono,

kaj uzas ĝin laŭ sia kaprico. Unuj partoprenas en negoco, aliaj

prenas hipotekon el domoj en Ateno, aliaj aĉetas bienojn en siaj

vilaĝoj, neniu malŝparegas la produktojn de la ŝtelado. Nia

alveno interrompis la matenmanĝon de dudek kvin aŭ tridek viroj,

kiuj alkuris al ni kun sia pano kaj fromaĝo. La estro nutras

siajn soldatojn: oni disdonas al ili ĉiutage porcion da pano,

oleo, vino, fromaĝo, kaviaro, pimento, maldolĉaj olivoj, kaj

viando kiam la religio permesas. La delikatuloj, kiuj volas manĝi

malvojn aŭ aliajn herbaĵojn, estas liberaj rikolti frandaĵojn

sur la montaro. La rabistoj, same kiel la ceteraj popolaj klasoj,

faras malofte fajron okaze de la manĝoj; ili manĝas la viandojn

malvarmaj kaj la legomojn nekuiritaj. Mi rimarkis, ke ĉiuj, kiuj

sin interpremis ĉirkaŭ ni, obeis religie la leĝon de abstinenco.

Estis la tago antaŭ la Ĉieliro, kaj tiuj honestuloj, el kiuj la

plej senkulpa havis almenaŭ unu hommortigon sur la konscienco, ne

estus konsentintaj pezigi femuron de kokido sur sian stomakon. Aresti

du Anglinojn per aldirektitaj pafiloj, ŝajnis al ili sensignifa

kulpeto; S-ino Simons estis pekinta multe pli grave, manĝante

ŝafidon je la merkredo antaŭ Ĉieliro.

Niaj eskortintoj kontentigis sufiĉege la sciemon de iliaj

kamaradoj. Oni premegis ilin per demandoj, kaj ili respondis pri

ĉio. Ili elmetis sian kaptaĵon, kaj mia arĝenta horloĝo trafis

denove sukceson, kiu flatis mian memestimon. La oran horloĝeton de

Mary-Ann oni rimarkis malpli. En tiu unua intervidiĝo, la publika

konsidero falis sur mian tempmezurilon, kaj parto de ĝi resaltis al

mi. Laŭ tiuj simplanimuloj, la posedanto de tiel grava objekto ne

povis esti malpli ol _milordo_.

La sciemo de la rabistoj estis teda, sed ne malĝentila. Neniu el

ili ŝajnis esti agonta kontraŭ ni kiel soldato en kaptita urbo.

Ili sciis, ke ni estas en iliaj manoj, kaj ke ili interŝanĝos nin

pli-malpli baldaŭ por certa nombro da ormoneroj; sed al ili ne venis

la ideo, sin apogi sur tian cirkonstancon por brute agi kontraŭ ni

aŭ nin ofendi. La saĝo, tiu nedetruebla genio de la Greka popolo,

vidigis nin al ili kiel la riprezentantojn de raso malsama kaj, ĝis

ia grado, supera. La venkinta barbareco esprimis sekrete respekton

al la venkita civilizeco. Kelkaj el ili vidis unuafoje Eŭropajn

vestojn. Ĉi tiuj rondiris ĉirkaŭ ni, kiel la loĝantoj de la nova

mondo ĉirkaŭ la kunuloj de Kristoforo Kolombo. Ili palpetis kaŝite

la ŝtofon de mia palto, por ekscii el kia teksaĵo ĝi estas. Ili

estus dezirintaj forpreni ĉiujn miajn vestaĵojn, por ilin ekzameni

detale. Eble, eĉ, ili estus konsentintaj min disrompi en du aŭ tri

pecojn, por studi la internan strukturon de _milordo_; sed mi estas

certa, ke ili ne estus farintaj ĝin, forgesante esprimi bedaŭron

kaj peti mian pardonon al ilia granda senĝeneco.

S-ino Simons perdis baldaŭ paciencon; al ŝi malplaĉis esti

ekzamenata, el tiel proksime, de tiuj fromaĝmanĝuloj, kiuj ne

proponis al ŝi matenmanĝon. Ne ĉiu homo ŝatas prezenti sin

spektakle. La rolo de vivanta kuriozaĵo tedegis la bonan sinjorinon,

kvankam ŝi estus kapabla ĝin ludi en ĉiuj landoj de l' terglobo.

Mary-Ann, siaflanke, falis pro laceco. Seshora marŝo, malsato,

emocio, surprizo, estis facile senfortigintaj tiun delikatan naturon.

Imagu junan fraŭlinon edukitan en vato, kutimantan marŝi sur la

tapiŝoj de la salonoj aŭ sur la herbobedoj de la plej belaj parkoj.

Ŝiaj botetoj estis jam ŝiritaj de la malglataĵoj de l' vojo,

kaj la arbetaroj estis franĝigintaj la malsupron de sia robo. La

antaŭan tagon, ŝi estis trinkinta teon en la salonoj de la Brita

senditaro, trarigardante la admirindajn albumojn de S-ro Wyse:

ŝi vidis sin subite transportita mezen de terura pejzaĝo kaj de

bandaĉo de sovaĝuloj, kaj ŝi ne havis la konsolon pensi: «Ĝi

estas sonĝo»; ĉar ŝi nek kuŝis nek sidis, sed staris, kun granda

sufero ĉe ŝiaj piedetoj.

Nova trupo alvenis, kiu igis nian situacion netolerebla. Ĝi ne

estis trupo de rabistoj, sed io multe pli malbona. La Grekoj portas

sur si plenan menaĝerion de rapidmovaj, kapricemaj, nekapteblaj

bestetoj, kiuj faras societon al ili dum tago kaj nokto, okupas ilin

eĉ en la dormo, kaj, per siaj saltoj kaj pikvundoj, plirapidigas

la movadon de la humoroj kaj la iradon de l' sango. La rabistaj

puloj, el kiuj mi povas montri al vi kelkajn specimenojn en mia

entomologia kolekto, estas pli fortikaj, fortaj, kaj viglaj, ol

la urbanaj: la libera aero havas ja tiel potencan efikon! Sed mi

rimarkis baldaŭ, ke ili ne estas kontentaj pri sia sorto, kaj ke ili

trovas pli da regalo sur la maldika haŭto de juna Germano, ol sur

la tanita ledo de siaj mastroj. Armita migrantaro sin direktis al

miaj kruroj. Mi sentis, komence, vivan jukadon ĉirkaŭ la maleoloj:

ĝi estis la militproklamo. Du minutojn poste, antaŭgvardia divizio

sin ĵetis sur mian dekstran tibikarnon. Mi almetis rapide la manon

tien. Sed, per helpo de tiu falsatako, la malamiko antaŭeniris per

duoblaj etapoj al mia maldekstra flankaĵo, kaj okupis pozicion sur

la altaĵoj de l' genuo. Mi estis superita, kaj iu ajn kontraŭstaro

fariĝis neutila. Se mi estus sola, en izolita angulo, mi estus

provinta kun iom da sukceso la ĉikanmiliton. Sed la bela Mary-Ann

staris antaŭ mi, tiel ruĝa, kiel ĉerizo, kaj kredeble ankaŭ

turmentata de iu sekreta malamiko. Mi kuraĝis nek plendi nek min

defendi; mi toleris heroe miajn dolorojn, ne levante la okulojn al

fraŭlino Simons; kaj mi suferis por ŝi martirecon, pri kiu ŝi

estos neniam danka al mi. Fine, perdinte paciencon kaj decidite eviti

per fugo la suprenfluantan ondegon de la invado, mi petis, ke oni

konduku min al la Reĝo. Tiu parolo memorigis al niaj gvidantoj ilian

devon. Ili demandis, kie estas Haĝi-Stavros. Oni respondis, ke li

laboras en siaj oficejoj.

«Fine, diris S-ino Simons, mi povos do sidiĝi en apogseĝon.».

Ŝi prenis mian brakon, prezentis la sian al sia filino, kaj marŝis

per neŝanceliĝa paŝo al la direkto, kien la amaso nin kondukis. La

oficejoj ne estis malproksime de la tendaro, kaj ni atingis ilin en

malpli ol kvin minutoj.

La oficejoj de l' Reĝo similis al oficejoj same, kiel la tendaro

de la ŝtelistoj similis al tendaro. Tie oni vidis nek tablojn, nek

seĝojn, nek iaspecan meblaron. Haĝi-Stavros sidis laŭ tajlora modo

sur kvadrata tapiŝo, en la ombro de abio. Kvar sekretarioj kaj du

servistoj grupiĝis ĉirkaŭ li. Dekses- aŭ dekok-jara junulo sin

okupis, senĉese plenigante, ekbruligante kaj purigante la _ĉibukon_

de l' estro. Li portis ĉe la zonumo tabaksakon, broditan per oro

kaj perloj, kaj arĝentan prenilon utilantan por preni la karberojn.

Alia servisto pasigis la tagon preparante la tasojn da kafo, la

glasojn da akvo, kaj la sukeraĵojn, destinitajn por refreŝigi la

reĝan buŝon. La sekretarioj, sidante sur la nuda roko, skribis sur

siaj genuoj per altranĉitaj kanoj. Ĉiu el ili havis apud la mano

longan kupran skatolon, kiu enhavis kanojn, tranĉileton kaj inkujon.

Kelkaj cilindraj ujoj el ferlado utilis kiel arkivtenejo. La papero

ne estis landodevena, pro bona motivo. Ĉiu folio portis la nomon

Bath en grandaj literoj.

La Reĝo estis bela maljunulo, en mirinde vigla stato, rekta,

maldika, elasta kiel risorto, pura kaj brila kiel nova sabro. Liaj

longaj blankaj lipharoj pendis sub la mentono kiel du marmoraj

stalaktitoj. La cetero de l' vizaĝo estis zorge razita, la kranio

estis nuda ĝis la okcipito, kie longa ligaĵo el blankaj haroj

volviĝis sub la ĉapo. La esprimo de liaj trajtoj ŝajnis al mi

kvieta kaj pripensema. Paro da helbluaj okuletoj kaj kvadrata

mentono konigis neŝanceleblan volecon. La vizaĝo estis longa,

kaj la aranĝo de la sulkoj plilongigis ĝin ankoraŭ. Ĉiuj

faldoj de la frunto rompiĝis ĉe la mezo kaj ŝajnis sin direkti

al la intersekco de la brovoj; du larĝaj kaj profundaj sulkoj

malsupreniĝis perpendikulare al la lipaj komisuroj, kvazaŭ la pezo

de la lipbarbo estus kuntirinta la vizaĝajn muskolojn. Mi vidis

multajn deksepjarulojn; eĉ mi dissekcis unu, kiu estus atinginta

la centjarecon, se la poŝtveturilo el Osnabruck ne estus pasinta

sur li; sed mi ne memoras, ke mi iam vidis maljunecon pli viglan kaj

fortikan, ol tiun de Haĝi-Stavros.

Li surhavis veston laŭ modo de Tino kaj de ĉiuj insuloj de l'

Insularo. Lia ruĝa ĉapo formis malsupre larĝan faldon ĉirkaŭ

la frunto. Li havis la jakon el nigra drapo, pasamentitan per nigra

silko, la grandegan bluan pantalonon, kiu postulas pli ol dudek

metrojn da katuno, kaj la grandajn botojn el Rusa ledo, fleksebla kaj

fortika. La sola riĉaĵo de lia kostumo estis zonumo brodita per oro

kaj gemoj, kiu valoris eble du aŭ tri mil frankojn. Ĝi enpremis

en siaj faldoj monsakon el brodita kaŝmiro, ponardon el Damasko en

arĝenta ingo, longan pistolon ornamitan per oro kaj rubenoj, kaj la

kunkonvenan ŝargvergeton.

Senmova meze de siaj oficistoj, Haĝi-Stavros movis nur la

ekstremaĵon de la fingroj kaj de la lipoj: la lipojn, por dikti

sian korespondadon, kaj la fingrojn, por komputi la erojn de sia

rozario. Ĉi tiu estis unu el tiuj belaj rozarioj el laktokolora

sukceno, kiuj ne utilas por preĝi, sed por amuzi la majestan

senokupecon de la Turkoj.

Li levis la kapon, kiam ni alproksimiĝis, divenis per unu ekrigardo

la akcidenton, kiu nin alkondukis, kaj diris al ni kun seriozeco

neniel ironia: «Vi estas bonvenaj. Sidiĝu.

--Sinjoro, ekkriis S-ino Simons, mi estas Anglino, kaj...»

Li interrompis la parolon klakigante sian langon ĉe la makzelaj

dentoj, belegaj dentoj, laŭvere. «Post momento, diris li, nun mi

estas okupata.» Li sciis nur la Grekan, kaj S-ino Simons nur

la Anglan; sed la fizionomo de l' Reĝo parolis tiel, ke la bona

sinjorino komprenis facile sen helpo de interpretisto.

Ni sidiĝis en la polvon. Dek kvin aŭ dudek rabistoj kaŭris

ĉirkaŭ ni, kaj la Reĝo, kiu ne havis kaŝotajn sekretojn, diktis

trankvile siajn familiajn kaj aferajn leterojn. La estro de tiu

trupo, kiu estis arestinta nin, venis por doni al li sciigon en

la orelon. Li respondis kun aroganta tono: «Kia graveco? eĉ se

la _milordo_ komprenus? Mi faras nenion malbonan, kaj ĉiu povas

min aŭdi. Ci iru sidiĝi.--Ci, Spiro, skribu: ĝi estas por mia

filino.»

Li purigis tre lerte sian nazon per la fingroj, kaj diktis per basa

kaj dolĉa voĉo:

«_Miaj karaj okuloj_ (mia kara infanino), la edukejestrino skribis

al mi, ke cia farto refirmiĝis, kaj ke tiu malbona kataro foriris

kune kun la vintraj tagoj. Sed oni ne estas same kontenta pri cia

diligenteco, kaj oni plendas, ke ci ne studas plu tre, depost la

komenco de aprilo. S-ino Mavros diras, ke ci fariĝas neatenta,

kaj oni vidas cin kubutapoginta sur cia libro, rigardanta supren,

kvazaŭ ci pensus pri io alia. Mi ne scias tro diri al ci, ke ci

devas labori diligente. Sekvu la ekzemplojn de mia tuta vivo. Se mi

estus ripozinta, kiel tiom da aliaj homoj, mi ne estus atinginta la

rangon, kiun mi okupas en la societo. Mi volas, ke ci estu inda de

mi, kaj tial mi faras ja tiel grandajn oferojn por cia edukado. Ci

scias, ĉu mi iam rifuzis al ci la instruistojn aŭ la librojn, kiujn

ci petis de mi; sed necese estas, ke mia mono produktu. La verkaro

de Walter Scott alvenis Pireon, same kiel la _Robinson_ kaj ĉiuj

Anglaj libroj, kiujn ci esprimis la deziron legi: sendu por ili al

la dogano niajn amikojn el la strato Hermes. Samokaze ci ricevos la

brakringon, kiun ci petis, kaj tiun maŝinon el ŝtalo por ŝveligi

la jupojn de ciaj roboj. Se cia fortepiano el Vieno ne estas bona,

kiel ci diras, kaj ci absolute bezonas instrumenton de Pleyel, ci

ricevos ĝin. Mi _vizitos_ unu aŭ du vilaĝojn post la vendo de la

rikoltaĵoj, kaj la diablo estos vere ruza, se mi ne trovos tie la

monon por bela fortepiano. Mi opinias, konsente kun ci, ke ci bezonas

scii la muzikon; sed, kion ci devas lerni antaŭ ĉio, estas la

fremdaj lingvoj. Uzu ciajn dimanĉojn laŭ la maniero, kiun mi diris

al ci, kaj profitu la komplezon de niaj amikoj. Ci devas fariĝi

kapabla paroli France, Angle, kaj precipe Germane. Ĉar ci ne estas

ja destinita por vivi en tiu ridinda landeto, kaj mi preferus vidi

cin mortinta, ol edzino de Greko. Filino de reĝo, ci povas edziniĝi

nur kun princo. Mi ne parolas pri kontrabanda princo kiel ĉiuj niaj

Fanaranoj, kiuj fanfaronas, ke ili devenas de la imperiestroj de

Oriento, kaj kiujn mi ne akceptus kiel servistojn, sed pri reganta

kaj kronita princo. Oni trovas tre taŭgajn en Germanujo, kaj mia

riĉeco kapabligas min, elekti unu por ci. Se la Germanoj povis veni

por reĝi en Grekujo, mi ne vidas kial ci ne irus por reĝi ciavice

en Germanujo. Rapidu do ellerni ilian lingvon, kaj diru al mi en cia

proksima letero, ke ci faris progresojn. Kaj nun, infanino mia, mi

kisas cin tre ameme, kaj mi sendas al ci, kun cia kvaronjara rento,

miajn patrajn benojn.»

S-ino Simons kliniĝis al mi kaj diris en mian orelon:

«Ĉu nian verdikton li diktis al siaj rabistoj?»

Mi respondis: «Ne, sinjorino. Li skribas al sia filino.

--Pri nia kapto?

--Pri fortepiano, krinolino kaj Walter Scott.

--Tio povas daŭri longe. Ĉu li invitos nin por matenmanĝi?

--Jen lia servisto jam alportas al ni refreŝigilojn.»

La _kafeĝi_ de l' Reĝo staris antaŭ ni kun tri tasoj da kafo,

skatolo da _rahat-lokum_ kaj poto da konfitaĵo. S-ino Simons kaj

ŝia filino forĵetis la kafon naŭze, ĉar ĝi estis farita laŭ

Turka maniero, kaj tiel densa, kiel kaĉo. Mi malplenigis mian tason

kiel vera Orienta frandemulo. La konfitaĵo, kiu estis _ŝorbeto_

el rozoj, estis nur mezebone ŝatata, ĉar ni devis manĝi ĝin

triope per unu nura kulero. La delikatuloj estas malfeliĉaj en tiu

lando de simplanimeco. Sed la _rahat-lokum_, tranĉita en pecoj,

estis bongusta al la palato de la sinjorinoj sen troa ofendo al

iliaj kutimoj. Ili prenis manplene tiun gelaton de parfuma amelo,

kaj malplenigis al skatolon ĝisfunde, dum la Reĝo diktis la jenan

leteron:

S-roj Barley kaj K-o, 31 Cavendish-square, en Londono.

«Mi vidis per via estimata de la 5a de aprilo kaj per la kuranta

konto, kiu ĝin akompanas, ke mi havas nuntempe 22.750 sterlingajn

funtojn en mia kredito. Vi bonvolos procentedoni tiun kapitalon,

duone por Angla tri pro cento, kaj duone por akcioj de la Banko do

Moveblaĵoj, antaŭ la detranĉo de la kupono. Vendu miajn akciojn

de la reĝa Banko de Britujo: mi ne konfidas plu tiom al tiu bilo.

Prenu por mi, interŝanĝe, Londonajn Omnibusojn. Se vi povos ricevi

15.000 funtojn kontraŭ mia domo sur la strato Strand (ĝi valoris

tiom en 1852), vi aĉetos por mi egalan sumon da Malnova-Monto. Sendu

al fratoj Rhalli 100 gineojn (2645 frankojn): ĝi estas mia monofero

por la Greka lernejo en Liverpool. Mi meditis serioze pri la propono,

per kies prezento vi honoris min, kaj post maturaj pripensoj, mi

decidis persisti en mia kondutregulo, kaj negoci ekskluzive kontante.

La aĝiotaj kontraktoj havas hazardan karakteron, kiu devas inspiri

malfidon al ĉiu bona familipatro. Mi scias ja, ke vi elmetus miajn

kapitalojn nur kun la singardemo, kiu karakterizis ĉiam vian firmon;

sed, eĉ se la profitoj, pri kiuj vi parolas al mi, estus certaj,

mi devas konfesi, ke kun ia antipatio mi lasus al miaj heredontoj

riĉaĵon pligrandigitan per la ludo.

«Akceptu, k.t.p.

«Haĝi-Stavros, bienposedanto.»

«Ĉu la temo estas pri ni? diris Mary-Ann al mi.

--Ne ankoraŭ, fraŭlino. Lia Reĝa Moŝto laŭliniigas ciferojn.

--Ciferojn ĉi tie? Mi kredis, ke oni ciferas nur en nia domo.

--Ĉu via sinjoro patro ne estas asociano de banka firmo?

--Jes; de la firmo Barley kaj K-o.

--Ĉu ekzistas du samnomaj bankieroj en Londono?

--Ne, laŭ mia scio.

--Ĉu vi aŭdis, ke la firmo Barley negocas kun Oriento?

--Ja kun la tuta mondo!

--Kaj vi loĝas sur placo Cavendish?

--Ne, tie estas nur la oficejoj. Nia domo estas sur Piccadilly.

--Dankon, fraŭlino. Permesu, ke mi aŭskultu la daŭrigon. Tiu

maljunulo havas plej interesan korespondadon.»

La Reĝo diktis seninterrompe longan raporton al la akciuloj de

sia bando. Tiu kurioza dokumento estis adresata al S-ro Georgo

Micrommati, adjutantoficiro, en la Reĝa Palaco, por ke li legu ĝin

ĉe ilia ĝenerala kunveno.

_Raporto pri la agado de la Nacia Kompanio de la Reĝo de l' montoj._

Bilancjaro 1855-56.

«Reĝa Tendaro, 30 aprilo 1856.

«Sinjoroj,

«La administranto, kiun vi honoris per via konfido, prezentas

hodiaŭ al via aprobo, por la dek-kvara fojo, la resumon de siaj

laboroj de l' jaro. De la tago, kiam la fonda akto de nia societo

estis subsignita en la oficejo de magistro Cappas, reĝa notario en

Ateno, neniam nia entrepreno renkontis pli da bariloj, neniam la

irado de niaj laboroj estis ĝenata de pli da gravaj malfacilaĵoj.

Dum ĉeesto de fremda garnizono, sub la okuloj de du armeoj, se

ne malamikaj, almenaŭ malbonvolaj, ni devis konservi la regulan

funkciadon de esence nacia institucio. En Pireo, militista okupado,

ĉe la Turka landlimo, observado, kies severeco estas senantaŭa en

la historio, enfermis nian agadon en mallarĝa rondo, kaj trudis

netransireblajn limojn al nia fervoro. Plie, en tiu malvastigita

zono, niaj rimedoj estis malpligrandigitaj de la ĝenerala seneco,

la mona malmulteco, la nesufiĉeco de la rikoltoj. La olivarboj ne

plenumis siajn promesojn, la produkto de la grenoj estis nealta,

kaj la vinberarbo ne estas ankoraŭ liberigita de la ojdio. En

tiuj cirkonstancoj, estis ja malfacile profiti la toleremon de la

aŭtoritatoj kaj la dolĉecon de patreca registaro. Nia entrepreno

estas tiel intime ligita kun la interesoj de la lando, ke ĝi povas

flori nur dum la ĝenerala prospereco, kaj ĝi suferas la rebaton de

ĉiuj publikaj malfeliĉegoj; ĉar al tiu, kiu posedas nenion, oni

povas preni nenion, aŭ malmulton.

«La fremdaj vojaĝantoj, kies videmo estas tiel utila al la

reĝolando kaj al ni, estis tre malmultaj. La Anglaj turistoj, kiuj

konsistigis iam gravan branĉon de niaj profitoj, mankis tute. Du

junaj Amerikanoj, arestite sur la Pentelika vojo, friponis al ni sian

reaĉetpagon. Spirito de malkonfido, subtenata de kelkaj Francaj kaj

Anglaj gazetoj, malproksimigas de ni la personojn, kies kapto estus

al ni la plej utila.

«Kaj tamen, sinjoroj, tia estas la vivpovo de nia institucio, ke

ĝi kontraŭstaris al tiu pereiga krizo, pli bone ol terkulturado,

industrio kaj komerco. Viaj kapitaloj, alkonfiditaj al mi, profitis

ne tiom, kiom mi deziris, sed multe pli, ol iu ajn povis esperi. Mi

ne diros ion plu; mi lasas la parolon al la ciferoj. La aritmetiko

estas pli elokventa ol Demosteno!

«La societa kapitalo, unue enlimigita en la modesta valoro da 50.000

frankoj, plialtiĝis ĝis 120.000 per tri intersekvaj elvendadoj de

akcioj po 500 fr.

«Niaj malnetaj enspezoj, de la 1a de majo 1855 ĝis la 30a de

aprilo 1856, atingas 261.482 frankojn.

«Niaj elspezoj dividiĝas kiel sekvas:

Dekonimposto pagita al la preĝejoj kaj monaĥejoj 26.148

Procento al la kapitalo, laŭ leĝa proporcio da 10 p. 100 12.000

Transportote 38.148

Transportite 38.148

Pago kaj nutrado al 80 viroj, po 650 fr. 52.000

Materialo, bataliloj, k. t. p. 7.056

Riparo de la vojo al Tebo, kiu fariĝis netrairebla, kaj

sur kiu oni ne renkontis plu vojaĝantojn por aresti 2.540

Kosto de observado sur la ĉefvojoj 5.835

Skribilaraj elspezoj 3

Subvencioj al kelkaj ĵurnalistoj 11.900

Kuraĝigo al diversaj administraciaj kaj juĝistaraj oficistoj 18.000

Sume 135.482

Se oni forprenas tiun monsumon el la bruta sumo de

niaj enspezoj, oni trovas netan profiton da 126.000

Konforme al la fonda regularo, tiu restaĵo estas dividita jene:

Rezerva kapitalo, deponita en la Banko de Ateno 6.000

Triono alskribita al la administranto 40.000

Partigote inter la akciuloj 80.000

T. e., por ĉiu akcio, po fr. 333,33.

«Aldonu al tiuj 333 fr. 33 c., procenton da 50 frankoj kaj la 25

frankojn de la rezerva kapitalo, kaj vi ricevas sumon da fr. 408,33

por ĉiu akcio. Via mono produktas do preskaŭ 82 p. 100.

«Tiaj estas, sinjoroj, la rezultoj de la lasta bilancjaro. Prijuĝu

nun la estontecon, kiu nin atendas, en la tago, kiam la fremda okupo

ĉesos pezi sur nia lando kaj sur nia agado!»

La Reĝo diktis tiun raporton ne konsultante notojn, ne hezitante

pri unu cifero, kaj ne serĉante unu esprimon. Mi estus neniam

kredinta, ke maljunulo en lia aĝo povas havi tiel precizan memoron.

Li surmetis sian sigelon: tia estas lia maniero subsigni. Li legas

flue; sed li trovis neniam la tempon por lerni la skribarton. Same

estis, oni raportas, pri Karolo la Granda kaj Alfredo la Granda.

Dum la regnaj subsekretarioj kopiis lian hodiaŭan korespondadon, por

ĝin deponi en la arkivojn, li donis aŭdiencon al tiuj el la subulaj

oficiroj, kiuj revenis dum tiu tago kun siaj taĉmentoj. Ĉiu el ili

sidiĝis antaŭ lin, salutis lin apogante la manon ĉe la koron, kaj

prezentis sian raporton per malmultaj vortoj, kun respekta lakoneco.

Mi ĵuras al vi, ke Sankta Ludoviko, sub sia kverko, ne inspiris pli

profundan respektegon al la loĝantoj de Vincennes.

La unua, kiu sin prezentis, estis malalta, malbonmiena homo; vera

vizaĝo por krimtribunalo. Li estis insulano el Korfu, persekutita

pro kelkaj dombruligoj; oni estis bone akceptinta lin, kaj pro siaj

talentoj li estis rangaltiĝinta. Sed lia estro kaj liaj soldatoj

ŝatis lin malmulte. Oni suspektis, ke li konservas por si parton de

l' akiraĵo. Kaj la Reĝo estis ja nefleksebla pri honesteco. Kiam li

surprizis kulpinton, li elpelis lin hontige, dirante kun premeganta

ironio: «Iru, kaj fariĝu juĝisto!»

Haĝi-Stavros demandis la Korfuanon: «Kion ci faris?

--Mi iris, kun miaj dek kvin viroj, al la valeto de la Hirundoj,

sur la vojo al Tebo. Mi renkontis taĉmenton de linio: dudek kvin

virojn.

--Kie estas iliaj pafiloj?

--Mi lasis ilin al la soldatoj. Nur perkutpafiloj, kiuj ne povas

utili al ni, pro manko de kapsuloj.

--Prave. Poste?

--Ĝi estis foira tago: mi arestis la revenantojn.

--Kiom?

--Cent kvardek du personojn.

--Kaj ci alportas?...

--Mil ses frankojn, kvardek tri centimojn.

--Po sep frankoj por kapo! Ĝi estas malmulte.

--Ĝi estas multe. Kamparanoj!

--Ili ne estis do vendintaj siajn produktojn?

--Unuj estis vendintaj, aliaj aĉetintaj.»

La Korfuano malfermis pezan sakon, kiun li portis sub la brako; li

ŝutis ĝian enhavon antaŭ la sekretariojn, kiuj komencis komputi

la sumon. La enspezo konsistis el tridek aŭ kvardek Meksiklandaj

piastroj, kelkaj plenmanoj da Aŭstriaj dudek-krejceroj, kaj grandega

kvanto da kupraj moneroj. Kelkaj ĉifitaj paperoj vagadis meze de la

mono. Ili estis dekfrankaj bankbiletoj.

«Ci ne havas juvelojn? demandis la reĝo.

--Ne.

--Ne ĉeestis do virinoj?

--Mi trovis nenion alportindan.

--Kion mi vidas ĉe cia fingro?

--Ringon.

--Oran?

--Aŭ kupran; mi ne scias.

--De kie ĝi venas?

--Mi aĉetis ĝin antaŭ du monatoj.

--Se ci estus aĉetinta ĝin, ci scius, ĉu ĝi estas el kupro aŭ

oro. Donu ĝin!»

La Korfuano senigis sin malvolonte. La ringo estis tuj enkasigata en

kesteton plenan de juveloj.

«Mi pardonas al ci, diris la Reĝo, pro cia malbona edukiteco. La

homoj el cia lando senhonorigas la ŝteladon, miksante al ĝi la

friponecon. Se mi havus nur Ionianojn en mia trupo, mi estus devigita

metigi turnkrucojn sur la vojoj, kiel ĉe la pordoj de la Londona

Ekspozicio, por komputi la vojaĝantojn kaj enspezi la monon. Nun

alia!»

La sekvanta estis dika bonfarta junulo, kun plej aminda fizionomio.

Liaj rondaj okuloj, samsurfacaj kun la frunto, signifis

senartifikecon kaj animosimplecon. Liaj duone malfermitaj lipoj

montris, tra sia rideto, du vicojn da belegaj dentoj; li ĉarmis min

unuavide, kaj mi pensis, ke, erare aliĝinta al malbona societo, li

certe reiros, pli-malpli baldaŭ, sur la bonan vojon. Mia vizaĝo

plaĉis ankaŭ al li, ĉar li salutis min tre ĝentile antaŭ ol

sidiĝi antaŭ la Reĝon.

Haĝi-Stavros diris al li: «Kion ci faris, mia Vasili?

--Mi alvenis hieraŭ kun miaj ses viroj en Pigadia, la vilaĝon de

senatano Zimbelis.

--Bone.

--Zimbelis forestis, kiel ĉiam; sed liaj parencoj, farmistoj kaj

luintoj estis ĉiuj dome, kaj enlite.

--Bone.

--Mi eniris en la _khan_; mi vekis la _khanĝi_; mi aĉetis de li

dudek kvin faskojn da pajlo, kaj, pro pago, mi mortigis lin.

--Bone.

--Ni portis la pajlon ĉe la piedon de la domoj, kiuj estas ĉiuj el

tabuloj aŭ el salikaĵo, kaj ni fajrigis, en sep lokoj samtempe. La

alumetoj estis bonaj: la vento venis de l' nordo, ĉio ekflamiĝis.

--Bone.

--Ni retiriĝis senbrue al la putoj. La tuta vilaĝo vekiĝis

samtempe, kriante. La viroj venis kun siaj siteloj el ledo por

ĉerpi akvon. Ni dronigis kvar el ili, kiujn ni ne konis; la ceteraj

forkuris.

--Bone.

--Ni reiris al la vilaĝo. En ĝi restis nur infano, forgesita de

siaj gepatroj, kaj krianta kiel juna korvo, kiu falis el la nesto. Mi

ĵetis ĝin en brulantan domon, kaj ĝi diris plu nenion.

--Bone.

--Tiam ni prenis brulaĵojn, kaj ni ekflamigis la olivarbojn. La

afero sukcesis bone. Ni ekforiris al la tendaro; ni vespermanĝis kaj

dormis je vojmezo, kaj ni revenis je la naŭa, ĉiuj sanaj, sen unu

brulvundo.

--Bone. Senatano Zambelis ne diros plu paroladon kontraŭ ni. Nun

alia!»

Vasili foriris salutante min tiel ĝentile, kiel antaŭe; sed tiufoje

mi ne respondis al lia saluto.

Lin anstataŭigis tuj la granda diablo, kiu nin kaptis. Pro stranga

kaprico de la hazardo, la ĉefa aŭtoro de la dramo, en kiu mi estis

ludonta rolon, havis nomon Sofoklis. En la momento, kiam li komencis

sian raporton, mi sentis ion malvarman, kiu fluas en miaj vejnoj. Mi

petegis S-inon Simons, ke ŝi ne risku unu senpripensan parolon.

Ŝi respondis, ke ŝi estas Anglino, kaj ke ŝi scias, kiamaniere

konduti. La Reĝo petis, ke ni silentu kaj lasu la parolon al la

oratoro.

Ĉi tiu, por komenci, elmetis teren la propraĵojn, kiujn li

forprenis de ni; poste, li prenis el sia zonumo kvardek Aŭstriajn

dukatojn, kiuj konsistigis sumon da kvarcent sepdek frankoj, laŭ la

kurso de fr. 11,75.

«La dukatoj, diris li, venas el la vilaĝo Kastia; la ceteron

donis al mi la _gemilordoj_. Ci estis ordoninta, ke mi esploru la

ĉirkaŭaĵon; mi vizitis unue la vilaĝon.

--Malprave, respondis la Reĝo. La loĝantoj de Kastia estas niaj

najbaroj, ci devis ilin lasi. Kiel ni vivos en sendanĝereco, se ni

kreos al ni malamikojn tute apud ni? Cetere, ili estas bonuloj, kiuj

povas helpi nin okaze.

--Ho! mi prenis nenion de la karbofaristoj! Ili malaperis en

la arbarojn, ne lasante al mi la tempon, ilin alparoli. Sed la

vilaĝestro suferis pro podagro; mi trovis lin dome.

--Kion ci diris al li?

--Mi petis monon de li; li pretendis, ke li ne havas. Mi enfermis lin

en sakon kun lia kato; kaj mi ne scias, kion la kato faris al li, sed

li ekkriis, ke lia trezoro kuŝas post la domo, sub granda ŝtono.

Tie mi trovis la dukatojn.

--Ci estis malprava. La vilaĝestro ekscitos la tutan loĝantaron

kontraŭ ni.

--Ho! ne. Forlasante lin, mi forgesis malfermi la sakon, kaj la kato

versimile manĝis al li la okulojn.

--Nu do, bonege!... Sed aŭdu min ĉiuj bone: mi ne volas, ke oni

maltrankviligu niajn najbarojn. Ci foriru.»

Nia demandado estis komenciĝonta. Haĝi-Stavros, anstataŭ voki

nin al si, leviĝis malrapide kaj venis sidiĝi teren apud nin. Tiu

montro de respekto ŝajnis al ni bonaŭgura. S-ino Simons sin

preparis por lin alparoli belmaniere. Mi, antaŭvidante nur tro bone,

kion ŝi povos diri, kaj konante la malmoderecon de ŝia lango,

proponis al la Reĝo miajn interpretistajn servojn. Li dankis min

malvarme, kaj vokis la Korfuanon, kiu sciis la Anglan.

«Sinjorino, diris la Reĝo al S-ino Simons, vi ŝajnas kolera. Ĉu

vi havas motivon por plendi pri la viroj, kiuj kondukis vin ĉi tien?

--Ĝi estas abomenaĵo! diris ŝi. Viaj sentaŭguloj min arestis,

ĵetis en la polvon, senigis, lacegigis kaj malsategigis.

--Volu akcepti miajn pardonpetojn. Mi estas devigita laborigi virojn

needukitajn. Kredu, sinjorino, ke ili ne agis tiel pro miaj ordonoj.

Vi estas Anglino?

--Anglino el Londono!

--Mi vojaĝis Londonon; mi konas kaj ŝatas la Anglojn. Mi scias,

ke ili havas bonan apetiton, kaj vi povis rimarki, ke mi rapidis

prezentigi al vi refreŝigilojn. Mi scias, ke la sinjorinoj el via

lando ne kuras volonte sur la ŝtonegoj, kaj mi bedaŭras, ke oni

ne lasis vin marŝi laŭ via paŝo. Mi scias, ke la personoj el via

nacio kunportas, vojaĝante, nur la objektojn, kiujn ili bezonas, kaj

mi ne pardonos al Sofoklis, ke li senigis vin, precipe se vi estas

altranga persono.

--Mi apartenas al la plej bona societo en Londono.

--Bonvolu repreni la monon, kiu estas via. Vi estas riĉa?

--Certe.

--Ĉu tiu necesujo ne estas el viaj pakaĵoj?

--Ĝi apartenas al mia filino.

--Reprenu ankaŭ tion, kio estas posedaĵo de via filina Moŝto. Vi

estas tre riĉa?

--Tre riĉa.

--Ĉu tiuj objektoj ne apartenas al via fila Moŝto?

--La sinjoro ne estas mia filo; li estas Germano. Ĉar mi estas ja

Anglino, kiel mi povus havi Germanan filon?

--Pravege. Ĉu eble vi havas dudek mil frankojn da rento?

--Plimulte.

--Unu tapiŝon al la sinjorinoj! Ĉu vi estas do riĉa po tridek mil

frankoj da rento?

--Ni havas pli.

--Sofoklis estas maldelikatulo, kiun mi punos. Logoteto, diru, ke oni

preparu la tagmanĝon de la sinjorinoj. Ĉu estas eble, sinjorino, ke

vi estas milionulino?

--Mi estas.

--Ho! mi hontas pri la maniero, kiel oni agis kontraŭ vi. Sendube vi

havas altrangajn konatojn en Ateno?

--Mi konas la Britan senditon, kaj se vi estus kuraĝinta...

--Ho! sinjorino!... Ĉu vi konas ankaŭ komercistojn, bankierojn?

--Mia frato, kiu estas en Ateno, konas kelkajn bankierojn en la urbo.

--Tio ravas min. Sofoklis, venu ĉi tien! Petu pardonon de la

sinjorinaj Moŝtoj.»

Sofoklis murmuris inter siaj dentoj kelkajn pardonpetajn parolojn. La

Reĝo daŭrigis:

«La sinjorinoj estas distingaj Anglinoj; ili posedas pli ol unu

milionon; ili estas akceptataj en la Brita senditejo; ilia frato, kiu

estas en Ateno, konas ĉiujn bankierojn en la urbo.

--Bone do!» ekkriis S-ino Simons. La Reĝo daŭrigis:

«Ci devis agi kontraŭ la sinjorinoj kun la tuta respekto ŝuldata

al ilia riĉeco...

--Bone! diris S-ino Simons.

--Ilin konduki ĉi tien dolĉe....

--Por kion fari? murmuris Mary-Ann.

--Kaj cin deteni de tuŝo al ilia pakaĵo. Kiam oni havas la honoron,

renkonti sur la montoj du sinjorinojn tiel altrangajn, kiel estas

iliaj Moŝtoj, oni salutas ilin respekte, alkondukas ilin ĝentile

al la tendaro, oni gardas ilin kun zorgo, kaj oni prezentas al ili

ĉiujn aferojn necesajn por la vivo, ĝis kiam ilia frato aŭ ilia

ambasadoro sendos al ni reaĉetmonon da cent mil frankoj.»

Plendinda S-ino Simons! kara Mary-Ann! Nek unu, nek la alia atendis

tiun konkludon. Sed min ĝi ne mirigis. Mi sciis, kun kia ruza

sentaŭgulo ni traktas. Mi prenis maltime la parolon! kaj mi diris

rekte al li: «Ci povas konservi ĉion, kion ciaj viroj forŝtelis de

mi, ĉar ĝi estas ĉio, kion ci ricevos de mi. Mi estas malriĉa,

miaj gepatroj posedas nenion, miaj fratoj havas ofte nur panon por

manĝi, mi konas nek bankierojn nek ambasadorojn, kaj se ci nutros

min pro la espero de reaĉeto, ci perdos ciajn elspezojn, mi ĵuras

ĝin!»

Murmuro de nekredemo leviĝis en la aŭdantaro, sed la Reĝo ŝajnis

kredi min laŭparole.

«Se estas tiel, diris li al mi, mi ne faros la mallertaĵon,

konservi vin ĉi tie malgraŭ vi. Mi preferas resendi vin al la urbo.

La sinjorino alkonfidos al vi leteron por sia frata Moŝto, kaj vi

foriros jam hodiaŭ. Se tamen vi bezonus resti unu tagon aŭ du sur

la montaro, mi volonte gastigus vin; ĉar mi supozas, ke vi ne venis

ĉi tien, kun tiu granda skatolo, nur por rigardi la pejzaĝon.»

Tiu mallonga parolo kvietigis min notinde. Mi promenigis, ĉirkaŭ

mi, rigardon de kontenteco. La Reĝo, liaj sekretarioj kaj liaj

soldatoj ekŝajnis al mi multe malpli timigaj; la najbaraj ŝtonegoj

ekvidiĝis al mi pli pentrindaj, konsiderate per la okuloj de gasto,

ne de malliberulo. Mia deziro, revidi Atenon, malpligrandiĝis

subite, kaj mi kutimiĝis al la ideo, pasigi du aŭ tri tagojn sur la

monto. Mi sentis, ke miaj konsiloj ne estos neutilaj al la patrino de

Mary-Ann. La bona sinjorino estis en stato de eksciteco, kiu povos

ŝin pereigi. Se okaze ŝi obstinus rifuzi la reaĉeton! Antaŭ ol

Anglujo sendos helpon, ŝi havos tempon por altiri malfeliĉon al

certa ĉarma kapo. Mi ne povis foriri, ne rakontinte al ŝi, por

ŝia instruo, la historion de la knabinoj el Mistra. Kion mi diros

plue? Vi konas mian pasion al la botaniko. La floraro de monto Parnis

estas ja tre alloga, je la fino de aprilo. Oni trovas tie kvin aŭ

ses vegetaĵojn tiel maloftajn kiel famajn. Unu precipe: la _boryana

variabilis_, kiun ektrovis kaj baptis S-ro Bory de Saint-Vincent.

Ĉu mi devis lasi tian mankon en mia herbokolekto, kaj prezenti min

en la Hamburgan Muzeumon, sen la _boryana variabilis_?

Mi respondis al la Reĝo: «Mi akceptas cian gastigon, sed sub unu

kondiĉo.

--Kiu?

--Ci redonos al mi mian skatolon.

--Nu, estu; sed ankaŭ sub unu kondiĉo.

--Ni vidu?

--Vi diros al mi, por kio ĝi utilas al vi.

--Tre volonte! Ĝi utilas por loki en ĝin la vegetaĵojn, kiujn mi

kolektas.

--Kaj kial vi kolektas vegetaĵojn? Por ilin vendi?

--Fi do! Mi ne estas komercisto; mi estas scienculo.»

Li prezentis al mi la manon, dirante kun videbla ĝojo: «Mi estas

ravita de tio. La scienco estas bela afero. Niaj praavoj estis

kleraj; niaj idoj eble estos tiaj. Sed al ni, la tempo mankis. Ĉu la

scienculoj estas tre ŝatataj en via lando?

--Treege.

--Oni donas al ili bonajn situaciojn?

--Kelkafoje.

--Oni pagas ilin bone?

--Iom.

--Oni surmetas rubandetojn sur iliajn brustojn?

--De tempo al tempo.

--Ĉu estas vere, ke la urboj interdisputas, kiu ilin posedos?

--Ĝi estas vera en Germanujo.

--Kaj ke oni konsideras ilian morton kiel publikan malfeliĉegon.

--Certe.

--Mi ĝojas pro via diro. Do, vi ne havas motivon por plendi pri viaj

samlandanoj?

--Tute kontraŭe! Ilia donacemo estas, kiu ebligis al mi, veni en

Grekujon.

--Vi vojaĝas per ilia elspezo?

--Jam ses monatojn.

--Vi estas do tre instruita?

--Mi estas doktoro.

--Ĉu ekzistas supera rango en la scienco?

--Ne.

--Kiom da doktoroj troviĝas en via urbo?

--Mi ne scias precize, sed ne ekzistas tiom da doktoroj en Hamburgo,

kiom da generaloj en Ateno.

--Hoho! mi ne senigos vian urbon je homo tiel neordinara. Vi reiros

Hamburgon, sinjoro doktoro. Kion oni dirus tie, se oni ekscius, ke vi

estas mallibera sur niaj montoj?

--Oni dirus, ke ĝi estas malfeliĉo.

--Nu! Plivole ol perdi tian homon, kia vi estas, la urbo Hamburgo

faros ja oferon da dek kvin mil frankoj. Reprenu vian ujon, kuru,

serĉu, herbokolektu, kaj daŭrigu viajn studojn. Kial vi ne remetas

ĉi tiun monon en vian poŝon? Ĝi estas via, kaj mi ŝatas tro

la scienculojn por ilin senigi. Sed via lando estas sufiĉe riĉa

por pagi sian gloron. Feliĉa junulo! Vi ekkonas hodiaŭ, kiom la

doktora titolo aldonas al via persona valoro! Mi ne estus petinta unu

centimon por reaĉeto, se vi estus ignoranto kiel mi.»

La Reĝo aŭskultis nek miajn kontraŭparolojn, nek la interjekciojn

de S-ino Simons. Li fermis la kunsidon, kaj montris al ni per

la fingro nian manĝoĉambron. S-ino Simons malsupreniris tien,

proklamante, ke ŝi englutos la manĝon, sed pagos neniam la

kalkulon. Mary-Ann ŝajnis tre senkuraĝigita; sed tia estas la

ŝanĝemo de la juneco, ke ŝi eklaŭtigis ĝojan krion, vidante la

plaĉan lokon, kie nia manĝo estis aranĝita. Ĝi estis nesteto el

verdaĵo, enkadrigita en la griza ŝtonego. Maldika kaj densa herbo

konsistigis la tapiŝon; kelkaj densejoj el ligustroj kaj laŭrarboj

utilis kiel tapetoj, kaŝante la krutegajn murojn. Bela blua volbo

etendiĝis super niaj kapoj: du longkolaj vulturoj, kiuj ŝvebis

en la aero, ŝajnis esti alpendigitaj por plezurigi la vidon. En

angulo de la ĉambro, fonto tiel diafana, kiel diamanto, ŝveliĝis

silente en sia kampa kaliko, verŝiĝis super la randoj kaj ruliĝis,

kvazaŭ arĝenta bedo, sur la glita deklivo de l' monto. Tiuflanke,

la vido etendiĝis senfine ĝis la fruntaĵo de monto Penteliko, la

vasta blanka palaco, kiu superas Atenon, la mallumaj olivarbaroj, la

polvoza ebenaĵo, la grizatra dorso de monto Himeto, rondigita kiel

spino de maljunulo, kaj tiu admirinda Saronika golfo, tiel blua, ke

ĝi ŝajnas kvazaŭ disŝiraĵo falinta el la ĉielo.

Certe, la spirito de S-ino Simons ne estis admirema, kaj tamen ŝi

konfesis, ke la luprezo de tia vidaĵo estus alta en Londono aŭ

Parizo.

La tablo estis aranĝita kun heroa simpleco. Bruna pano, kuirita en

kampara forno, fumis sur la herbotapiŝo, kaj impresis la flaron per

sia pikanta odoro. Kazeigita lakto tremetis en granda ligna tasego.

Dikaj olivoj kaj verdaj pimentoj amasiĝis sur malbone ebenigitaj

tabuletoj. Lanuga vinsako rondigis sian larĝan ventron apud naive

ĉizita pokalo el ruĝa kupro. Fromaĝo el ŝafina lakto kuŝis sur

la tuko, kiu estis preminta ĝin, kaj kies stampon ĝi konservis.

Kvin aŭ ses allogaj laktukoj prezentis al ni belan salaton, sed sen

ia ajn spico. La Reĝo estis metinta je nia dispono sian militiran

manĝilaron, konsistantan el kuleroj skulptitaj per tranĉilo, kaj

ni havis, kiel aldonan luksaĵon, la forkon de niaj kvin fingroj.

La toleremo de niaj gastigantoj ne iris ĝis prezenti viandon al

ni, sed, kompense, la orkolora tabako el Almiros promesis al mi

admirindan digestadon.

Reĝa oficiro estis komisiita nin servi kaj aŭskulti. Ĝi estis tiu

abomena Korfuano, la viro kun la ora ringo, kiu sciis la Anglan.

Li distranĉis la panon per sia ponardo, kaj disdonis al ni ĉiujn

nutraĵojn per plenaj manoj, petante, ke ni ŝparu nenion. S-ino

Simons, ne interrompante sian manĝadon, faris al li kelkajn

arogantajn demandojn. «Sinjoro, diris ŝi, ĉu via estro kredis

serioze, ke ni pagos al li cent mil frankojn por reaĉeto?

--Li estas certa pri tio, sinjorino.

--Li ne konas do la Anglan nacion.

--Li konas ĝin bone, sinjorino, kaj mi ankaŭ. En Korfu, mi

interrilatis kun kelkaj distingaj Angloj: juĝistoj![5]

--Mi gratulas vin pri tio; sed diru al tiu Stavros, ke li proviziĝu

per pacienco, ĉar li atendos longe la cent mil frankojn, kiujn li

promesis mem al si.

--Li komisiis min, diri al vi, ke li atendos ilin ĝis la 15a de

majo, je tagmezo precize.

--Kaj se ni ne estos pagintaj, la 15an de majo, je tagmezo?

--Li havos la malplezuron senkapigi vin, kaj ankaŭ la fraŭlinon.»

Mary-Ann lasis fali la panon, kiun ŝi estis levanta al sia buŝo.

«Donu al mi iom da vino por trinki,» diris ŝi. La rabisto

prezentis al ŝi la plenan pokalon; sed ĵus trempinte la lipojn en

ĝin, ŝi ellasis krion de naŭzo kaj de timo. La kompatinda knabino

imagis, ke la vino estas venena. Mi trankviligis ŝin, malplenigante

la pokalon per unu sola engluto. «Timu nenion, diris mi al ŝi: la

rezinon vi gustumis.

--Kiun rezinon?

--La vino ne konserviĝus en la felsakoj, se oni ne aldonus al

ĝi certan dozon da rezino, kiu malhelpas, ke ĝi difektiĝu. Tiu

miksaĵo ne igas ĝin tre agrabla, sed vi vidas, ke ĝi estas

sendanĝere trinkebla.»

Malgraŭ mia ekzemplo, Mary-Ann kaj ŝia patrino petis akvon. La

rabisto kuris al la fonto kaj revenis per tri paŝoj. «Vi komprenas,

sinjorinoj, diris li ridetante, ke la Reĝo ne farus la mallertaĵon,

veneni personojn tiel karajn, kiel vi estas.» Li aldonis, turnante

sin al mi: «Pri vi, sinjoro doktoro, mi ricevis ordonon sciigi

al vi, ke vi havas tridek tagojn por plenumi viajn studojn kaj

pagi la monsumon. Mi donos al vi, kaj al la sinjorinoj, kompletan

skribilaron.

--Dankon, diris S-ino Simons. Ni pensos pri tio post ok tagoj, se

ni ne estos liberigitaj.

--Kiu do vin liberigos, sinjorino?

--Anglujo!

--Ĝi kuŝas malproksime.

--Aŭ la ĝendarmaro.

--Tiun feliĉon mi deziras al vi. Atendante, ĉu vi bezonas ion, kion

mi povas doni al vi?

--Mi volas unue dormoĉambron.

--Ni havas, proksime de ĉi tie, grotojn, kiujn oni nomas _la

Staloj_. Ili estus malkomfortaj por vi; oni metis ŝafojn en ili

dum la vintro, kaj la odoro restis. Mi sendos por du tendoj ĉe la

paŝtistoj, kiuj loĝas malsupre, kaj vi kampados ĉi tie... ĝis la

alveno de la ĝendarmoj.

--Mi volas ĉambristinon.

--Nenio estas pli facila. Niaj viroj malsupreniros en la ebenaĵon,

kaj kaptos la unuan vilaĝaninon, kiu pasos..., se nur la ĝendarmaro

permesos.

--Mi bezonas vestojn, tolaĵon, tualet-tukojn, sapon, spegulon,

kombilojn, parfumojn, kanvas-stablon, kaj...

--Vi postulas multon, sinjorino, kaj por ĉion havigi al vi, ni devos

kapti Atenon. Sed oni faros kiel eble plej bone. Konfidu al mi, kaj

ne tro konfidu al la ĝendarmoj.

--Dio kompatu nin!» diris Mary-Ann.

Forta eĥo respondis: _Kirie Eleison!_ Ĝi estis la _bona maljunulo_,

kiu venis por viziti nin, kaj kantis marŝante por konservi regulan

spiradon. Li salutis nin, demetis vazon plenan de mielo sur la

herbon, kaj sidiĝis apud nin. «Prenu kaj manĝu, diris li: miaj

abeloj prezentas al vi la deserton.»

Mi premis lian manon; S-ino Simons kaj ŝia filino sin deturnis kun

abomeno. Ili persistis konsideri lin kiel kunkulpulon de la rabistoj.

La simplanima hometo ne estis tiel malica. Li sciis nur kanti siajn

preĝojn, varti siajn bestetojn, vendi sian rikoltaĵon, enkasigi la

enspezojn de la monaĥejo kaj vivi en paco kun ĉiuj. Lia inteligento

estis malvasta, lia scio nenia, lia konduto senkulpa kiel tiu de bone

muntita maŝino. Mi ne kredas, ke li sciis malkonfuzi klare la bonon

de la malbono, kaj ke li vidis grandan diferencon inter ŝtelisto kaj

honestulo. Lia saĝo konsistis manĝi kvar manĝojn ĉiutage, kaj

trinki vinon tiel singardeme, kiel fiŝo trinkas akvon. Li estis,

cetere, unu el la plej bonaj monaĥoj el sia kunfrataro.

Mi honoris la donacon alportitan de li. Tiu kvazaŭ sovaĝa mielo

similis al tiu, kiun vi manĝas en Francujo, kiel viando de kapreolo

similas al tiu de ŝafido. Ŝajnis, kvazaŭ la abeloj estus

distilintaj en nevidebla aparato ĉiujn parfumojn de la monto. Mi

forgesis, manĝante mian mielpanon, ke mi havas nur unu monaton por

trovi dek kvin mil frankojn aŭ morti.

La monaĥo, siavice, petis de ni la permeson, sin refreŝigi iomete,

kaj ne atendinte respondon, li prenis la pokalon, kaj ĝin plenigis.

Li trinkis intersekve por la sano de ĉiu el ni. Kvin aŭ ses

rabistoj, altiritaj de la videmo, enŝoviĝis en la ĉambron. Li

alparolis ilin per iliaj nomoj, kaj trinkis por ĉiu el ili, pro

justecemo. Mi malbenis baldaŭ lian viziton. Unu horo post lia

alveno, duono de la bando sidis laŭronde ĉirkaŭ nia tablo. Pro la

foresto de l' Reĝo, kiu ripozis en sia skribejo, la rabistoj venis,

unu post alia, konatiĝi pli bone kun ni. Unu proponis al ni siajn

servojn, la alia alportis ion al ni, alia eniĝis sen preteksto kaj

sen ĝeno, kiel homo, kiu sentas sin dome. La plej senceremoniaj

petis min amike, ke mi rakontu al ili nian historion; la plej

timemaj staris post siaj kamaradoj kaj puŝis ilin laŭgrade ĝis

ni. Kelkaj, satiĝinte de nia aspekto, kuŝiĝis sur la herbon kaj

ronkis nekokete apud Mary-Ann. Kaj la puloj grimpis senĉese, kaj

la ĉeesto de iliaj antaŭaj mastroj igis ilin tiel maltimemaj, ke

mi surprizis du aŭ tri sur la dorso de mia mano. Neeble disputi al

ili la paŝtorajton: mi ne estis plu homo, sed komunuma paŝtejo.

Tiumomente, mi estus volonte doninta la tri plej belajn vegetaĵojn

de mia herbaro kontraŭ horkvarono da soleco. S-ino Simons kaj ŝia

filino estis tro diskretaj por sciigi al mi siajn impresojn, sed

ili pruvis, per kelkaj nevolaj eksaltoj, ke ni pensas tute idente.

Eĉ mi ekvidis inter ili malesperan rigardon, kiu signifas klare:

la ĝendarmoj liberigos nin de la rabistoj, sed kiu forprenos de

ni la pulojn? Tiu muta plendo vekis kavaliran senton en mia koro.

Mi suferis kun submetiĝo, sed vidi la turmenton de Mary-Ann, tio

superis miajn fortojn. Mi stariĝis decideme kaj diris al niaj

ĝenantoj:

«Foriru vi ĉiuj! La Reĝo loĝigis nin ĉi tien, por ke ni vivu

trankvile ĝis la alveno de nia reaĉetpago. La luprezo estas sufiĉe

alta, por ke ni rajtu resti solaj. Ĉu vi ne hontas amasiĝi ĉirkaŭ

tablo, kiel parazitaj hundoj? Vi havas nenion por fari ĉi tie. Ni

ne bezonas vin; ni bezonas, ke vi ne ĉeestu. Ĉu vi kredas, ke ni

povas forkuri? Tra kie? Tra la akvofalo? Aŭ tra la skribejo de l'

Reĝo? Lasu nin do trankvilaj. Korfuano, forpelu ilin eksteren, kaj

mi helpos cin, se ci volos!»

Mi aldonis la agon al la parolo. Mi puŝis la malrapidantojn,

mi vekis la dormantojn, mi skuis la monaĥon, mi altrudis al la

Korfuano, ke li helpu min, kaj baldaŭ la rabista brutaro, armita

per ponardoj kaj pistoloj, cedis al ni la lokon kun ŝafeca obeemo,

kvankam baraktante, marŝante per malgrandaj paŝoj, kontraŭstarante

per la ŝultroj kaj returnante la kapon, laŭ la maniero de la

lernantoj, kiujn oni pelas al la studoĉambro, kiam sonoris la fino

de la ludotempo.

Fine ni restis solaj, kun la Korfuano. Mi diris al S-ino Simons:

«Sinjorino, nun ni estas dome. Ĉu plaĉas al vi, ke ni dupartigu la

loĝejon? Mi bezonas nur anguleton por starigi mian tendon. Malantaŭ

tiuj arboj, mi estos ne tro malbone, kaj al vi apartenos la tuta

cetero. Vi havos la fonton apud vi, kaj tiu proksimeco ne ĝenos vin,

ĉar la akvo defalas ja kaskade sur la deklivon de l' monto».

Mia propono estis akceptata iom malbonvole. La sinjorinoj estus

dezirintaj konservi ĉion por si kaj sendi min dormi inter la

rabistoj. Vere estas, ke la Brita _cant_ ricevus kontentigon per tiu

disiĝo, sed mi estus perdinta la vidon al Mary-Ann. Kaj cetere,

mi estis tute decidinta, dormi malproksime de la puloj. La Korfuano

apogis mian proponon, kiu faciligis al li la observadon. Li havis

ordonon, gardi nin nokte kaj tage. Oni interkonsentis, ke li dormos

apud mia tendo. Mi postulis, ke distanco da ses Anglaj futoj nin

apartigu.

Post konkludo de l' traktato, mi instalis min en angulo por ekĉasi

mian intiman ĉasaĵon. Sed mi estis ĵus blovinta la unuan _halali_,

kiam la videmuloj reaperis ĉe la horizonto, sub la preteksto,

alporti al ni la tendojn. S-ino Simons aŭdigis laŭtajn kriegojn,

vidante, ke ŝia domo konsistas el simpla tendo el maldelikata felta

ŝtofo, faldita laŭmeze, fiksita tere ĉe la ekstremaĵoj, kaj

malfermita al la vento ambaŭflanke. La Korfuano ĵuris, ke ni estos

loĝigitaj kiel princoj, escepte en okazo de pluvo aŭ de forta

vento. La tuta trupo komencis planti la palisetojn, starigi niajn

litojn kaj alporti la kovrilojn. Ĉiu lito konsistis el tapiŝo,

kovrita per dika mantelo el kaprinfelto. Je la sesa, la Reĝo venis

kontroli persone, ĉu io mankas al ni. S-ino Simons, pli furioza ol

iam, respondis, ke ĉio mankas al ŝi. Mi postulis formale la elpelon

de ĉiuj neutilaj vizitantoj. La Reĝo starigis severan regularon,

kiun oni obeis neniam. Disciplino estas Franca vorto tre malfacile

tradukebla en la Grekan.

La Reĝo kaj liaj regatoj foriris je la sepa, kaj oni alportis al

ni vespermanĝon. Kvar torĉoj el rezina ligno lumigis la tablon.

Ilia ruĝa kaj fumoza lumo kolorigis strange la iom paliĝintan

vizaĝon de F-ino Simons. Ŝiaj okuloj ŝajnis estingiĝi kaj

refajriĝi en la fundo de la orbitoj, kiel la eklipsaj lumturoj. Ŝia

voĉo, rompita pro laceco, reprenis intermite strangan forton. Dum mi

aŭskultis ŝin, mia spirito vagadis en la supernatura mondo, kaj al

mi sin prezentis rememoroj, mi ne scias kiaj, de ĥimeraj rakontoj.

Najtingalo ekkantis, kaj al mi ŝajnis, kvazaŭ ĝia arĝentsona

kanto flirtadas ĉe la lipoj de Mary-Ann. Sed la tago estis rompinta

niajn fortojn, kaj mi mem, kiu donis al vi brilajn pruvojn pri mia

apetito, ekkonis baldaŭ, ke mi malsatas nur pri dormo. Mi deziris

bonvesperon al la sinjorinoj, kaj foriĝis sub mian tendon. Tie, mi

forgesis tuj najtingalon, danĝeron, reaĉeton, pikvundojn; mi fermis

la okulojn por duobla ŝloso, kaj ekdormis.

Terura pafado vekis min subite. Mi leviĝis tiel rapide, ke mia

kapo ektuŝegis unu el la palisoj de mia tendo. En la sama momento,

mi aŭdis du virinajn voĉojn, kiuj krias: «Ni estas savitaj! La

ĝendarmoj!» Mi vidis du aŭ tri fantomojn, kiuj kuris konfuze tra

la nokto. Pro ĝojo, pro emocio, mi kisis la unuan ombron, kiu pasis

apud mi: ĝi estis la Korfuano.

«Haltu! kriis li; kien vi kuras, volu diri?

--Hundo ŝtelisto, respondis mi viŝante mian buŝon, mi iras por

vidi, ĉu la ĝendarmoj estos baldaŭ pafmortigintaj la lastan el

ciaj kamaradoj».

S-ino Simons kaj ŝia filino, gvidite de mia voĉo, alvenis apud

nin. La Korfuano diris:

«La ĝendarmoj ne vojaĝas hodiaŭ. Estas la Ĉieliro kaj la 1a de

majo: duobla festo. La bruo, kiun vi aŭdis, estas la signalo por

la ĝojadoj. Estas pli ol noktomezo; ĝis morgaŭ je la sama horo,

niaj kunuloj trinkos vinon, manĝos viandon, dancos la _romaikon_ kaj

bruligos pulvon. Se vi volus rigardi tiun belan spektaklon, vi farus

plezuron al mi. Mi gardus vin pli agrable apud la rostaĵo, ol ĉe la

fonto.

--Vi mensogas! diris S-ino Simons. Ĝi estas la ĝendarmoj!

--Ni iru por vidi», aldonis Mary-Ann.

Mi sekvis ilin. La bruego estis tia, ke ĉiu provo por dormi estus

perdita peno. Nia gvidanto kondukis nin tra la skribejo de l' Reĝo,

kaj ni vidis la tendaron de la ŝtelistoj, lumigitan kvazaŭ pro

dombrulo. Tutaj pinoj flamis, de loko al loko. Kvin aŭ ses grupoj,

sidantaj ĉirkaŭ la fajro, rostis ŝafidojn trapikitajn de bastonoj.

Meze de l' amaso, vico de dancantoj serpentiris malrapide kun

akompano de terura muziko. Pafoj estis delasataj al ĉiuj direktoj.

Unu venis al ni, kaj mi aŭdis kuglon siblantan je kelkaj coloj de

mia orelo. Mi petis la sinjorinojn, ke ili rapidu, esperante, ke apud

la Reĝo ni estos pli malproksime de la danĝero. La Reĝo, sidante

sur sia eterna tapiŝo, prezidis solene la amuziĝon de sia popolo.

Ĉirkaŭ li, la vinsakoj malpleniĝis kiel simplaj boteloj; la

ŝafidojn oni distranĉis kiel perdrikojn; ĉiu kunmanĝanto prenis

femuron aŭ ŝultron, kaj forportis ĝin per plena mano. La orkestro

konsistis el surda tambureto kaj kriema _flaĝoleto_: la tambureto

estis surdiĝinta pro ofta aŭdado al la flaĝoleto. La dancantoj

estis formetintaj siajn ŝuojn por esti pli facilmovaj. Ili agitiĝis

surloke kaj krakigis siajn ostojn laŭtakte, aŭ proksimume. De tempo

al tempo, unu forlasis la balon, englutis pokalon da vino, demordis

ion el peco da viando, ellasis pafon, kaj reiris al la danco. Ĉiuj,

escepte la Reĝo, trinkis, manĝis, kriegis, saltis: mi ne vidis eĉ

unu ridanta.

Haĝi-Stavros pardonpetis ĝentile, ke oni vekis nin.

«Ne mi estas kulpa, diris li, sed la kutimo. Se la 1a de majo

pasus sen pafoj, tiuj bonuloj ne kredus, ke la printempo revenis. Mi

havas ĉi tie nur simplanimajn homojn, edukitajn en la kamparo kaj

kore ligitaj al la malnovaj moroj de la lando. Mi edukas ilin, kiel

eble plej bone mi povas, sed mi mortos antaŭ ol esti civilizinta

ilin. La homojn oni ne povas refandi en unu tago, kiel manĝilojn

el arĝento. Mi mem, tia, kian vi min vidas, mi trovis iam plezuron

en tiuj maldelikataj amuzoj; mi trinkis kaj dancis tutsame, kiel iu

alia. Mi ne konis la Eŭropan civilizecon: kial do mi tiel malfrue

komencis vojaĝi? Mi donus multon por esti juna kaj havi nur

kvindek jarojn. Mi havas reformemajn ideojn, kiuj estos neniam

plenumataj, ĉar kiel Aleksandro, mi vidas min sen heredonto inda je

mi. Mi revas pri nova organizo de rabado, sen malordo, sen agitado,

sen bruo. Sed mi ne estas helpata. Mi devus havi precizan liston

de ĉiuj loĝantoj de la reĝolando, kun la proksimuma etato de

iliaj moveblaj kaj nemoveblaj posedaĵoj. Pri la fremduloj, kiuj

elŝipiĝas en Grekujon, agento instalita en ĉiu havenurbo konigus

al mi iliajn nomojn kaj vojaĝplanon, kaj, laŭeble, ilian riĉecon.

Tiamaniere, mi scius, kiom ĉiu povas doni al mi; mi ne havus plu la

riskon, peti tro malmulte. Mi starigus, sur ĉiun vojon, gvardion da

puraj, bone edukitaj kaj bele vestitaj oficistoj; por kio utilas do,

timigi per malagrabla eksteraĵo kaj malafabla mieno? En Francujo

kaj en Anglujo mi vidis ŝtelistojn elegantajn, eĉ supermezure

elegantajn: ĉu pro tio ili malpli prosperigis sian negocon?

«De ĉiuj miaj subuloj mi postulus ĉarmajn manierojn, precipe de

la oficistoj en la fako de arestadoj. Por distingaj kaptitoj, kiel

vi, mi havus komfortajn loĝejojn en saniga aero, kun ĝardenoj. Kaj

ne kredu, ke tio kostus pli kare al ili: tute kontraŭe! Se ĉiuj,

kiuj vojaĝas en la reĝlando, alvenus senmanke en miajn manojn, mi

povus taksi ĉiun pasanton po sensignifa monsumo. Ĉiu indiĝeno

kaj ĉiu alilandulo donu al mi nur unu kvaronon pro cento el sia

posedaĵo; mi profitos pro ilia multeco. Tiam, la rabado estos nur

simpla imposto de cirkulado; imposto justa, ĉar ĝi estos proporcia;

imposto normala, ĉar ĝi estis ĉiam kolektata, depost la heroaj

tempoj. Ni plisimpligos ĝin, se bezone, per jarabonoj. Kontraŭ

sumo, pagita unufoje en la jaro, la indiĝenoj ricevos paspermeson,

kaj la alilanduloj, stampon sur sian pasporton. Vi kontraŭparolos,

ke, laŭ la konstitucio, neniu imposto povas esti starigata sen

voĉdono de ambaŭ ĉambroj. Ha! sinjoro, se mi havus la tempon! Mi

aĉetus la tutan senaton; mi balotus deputitan ĉambron tute mian!

La leĝo estus tuj akceptita: se bezone, oni kreus ministrejon de la

ĉefvojoj. Tio kostus al mi du aŭ tri milionojn pro fondaj elspezoj:

sed en kvar jaroj mi retrovus mian antaŭpagon..., kaj plie mi zorgus

senpage pri la konservo de la vojoj!»

Li sopiris solene, kaj daŭrigis: «Vi vidas, kun kia konfido mi

rakontas al vi miajn aferojn. Ĝi estas malnova kutimo, kiun mi

forlasos neniam. Mi vivis ĉiam ne nur en la libera aero, sed en

la hela taglumo. Nia profesio estus malhonoriga, se oni praktikus

ĝin kaŝite. Mi ne kaŝas min, ĉar mi timas neniun. Kiam vi legos

en la ĵurnaloj, ke oni min serĉas, diru decideme, ke tio estas

parlamenta fikcio: oni scias ĉiam, kie mi estas. Mi timas nek la

ministrojn, nek la armeon, nek la tribunalojn. Ĉiuj ministroj scias,

ke per unu gesto mi povas ŝanĝi la kabineton. La armeo staras por

mi: ĝi liveras al mi la rekrutojn, kiujn mi bezonas. Soldatojn mi

prunteprenas de ĝi, oficirojn mi redonas. Pri la sinjoroj juĝistoj,

ili konas miajn sentojn al ili. Ilin mi ne estimas, sed plendas.

Malriĉaj kaj malbone pagataj,--oni ne povas postuli, ke ili estu

honestaj. Mi nutradas kelkajn el ili, mi vestadas kelkajn aliajn; mi

pendigis tre malmultajn en mia vivo: mi estas do bonfarinto al la

juĝistaro.»

Per majesta gesto li montris al mi la ĉielon, la maron kaj la

landon: «Ĉio tio, diris li, estas mia. Kiu ajn spiras en la

reĝlando, obeas min pro timo, amikeco aŭ admiro. Mi plorigis

multajn okulojn, kaj tamen ne ekzistas unu patrino, kiu ne volus

havi filon similan al Haĝi-Stavros. Tago venos, kiam la doktoroj

de via speco skribos mian historion, kaj la insuloj de l' Insularo

interdisputos pri la honoro esti vidinta mian naskiĝon. Mia portreto

estos en la dometoj, kune kun la sanktaj bildoj, kiujn oni aĉetas

sur monto Atos. En tiu tempo, la idoj de mia filino, eĉ se ili estos

regantaj princoj, parolos fierege pri sia praavo, la Reĝo de la

montoj!»

Eble vi ridos pri mia Germana simpleco; sed parolo tiel stranga

kortuŝis min profunde. Mi admiris kontraŭvole tiun grandecon en la

krimo. Mi ne estis, ĝis tiam, renkontinta majestan kanajlon. Tiu

diabla homo, kiu estis senkapigonta min je la fino de l' monato,

inspiris al mi kvazaŭ respekton. Lia granda marmora vizaĝo, serena

meze de l' orgio, ŝajnis al mi kiel la nefleksebla eksteraĵo de la

fatalo. Mi ne povis deteni min de la respondo: «Jes, vi estas vere

Reĝo.»

Li respondis ridetante:

«Efektive, ĉar mi havas ja flatantojn, eĉ inter miaj malamikoj.

Ne protestu! Mi scias legi sur la vizaĝoj, kaj vi rigardis min

tiumatene kiel homon, kiun oni deziras vidi pendigita.

--Ĉar vi petas sincerecon de mi, mi konfesas, ke mi sentis ekmovon

al kolero. Vi petis de mi supermezuran reaĉetmonon. Preni cent

mil frankojn de tiuj sinjorinoj, kiuj ilin posedas, estas afero

natura kaj apartenanta al via metio; sed ke vi postulas dek kvin mil

frankojn de mi, kiu havas nenion, pri tio mi neniam konsentos.

--Tamen, nenio estas pli simpla. Ĉiuj alilanduloj, kiuj venas en

nian landon, estas riĉaj, ĉar la vojaĝo estas multekosta. Vi

pretendas, ke vi ne vojaĝas per propra elspezo; mi volas vin kredi.

Sed tiuj, kiuj sendis vin ĉi tien, donas al vi almenaŭ tri aŭ kvar

mil frankojn ĉiujare. Se ili faras tiun elspezon, ili havas siajn

motivojn, ĉar oni faras nenion pro nenio. Vi figuras do, laŭ ili,

kapitalon da sesdek ĝis okdek mil frankoj. Do, se ili reaĉetos vin

por dek kvin mil, ili havos profiton.

--Sed la institucio, kiu min pagas, ne havas kapitalon; ĝi havas

nur jarenspezojn. La budĝeto de la Botanika Ĝardeno estas fiksita

ĉiujare de la Senato; ĝiaj rimedoj estas malgrandaj; neniam oni

antaŭvidis tian okazon; mi ne scias, kiel klarigi al vi... vi ne

povas kompreni....

--Kaj eĉ se mi komprenus, interrompis li kun fierega tono, ĉu

vi kredas, ke mi tion reprenus, kion mi diris? Miaj paroloj estas

leĝoj; se mi volas, ke oni respektu ilin, mi ne devas ilin malobei

mem.

--Mi havas la rajton esti maljusta; mi ne havas la rajton esti

cedema. Miaj maljustaĵoj malutilas nur al la ceteraj; unu cedo min

perdus. Se oni scius min fleksebla, miaj kaptitoj serĉus preĝojn

por min venki anstataŭ serĉi monon por min pagi. Mi ne estas unu

el viaj Eŭropaj rabistoj, kiuj miksas rigorecon kun grandanimeco,

teorion kun nesingardemo, senkaŭzan kruelecon kun nepardonebla

kortuŝiĝo, por finiĝi malprudente sur la eŝafodo. Mi diris

publike, ke mi havos dek kvin mil frankojn aŭ vian kapon. Faru, kion

vi povos; sed, laŭ unu aŭ alia maniero, mi estos pagata. Aŭskultu:

en 1854, mi kondamnis du knabinojn, samaĝajn kiel mia kara Fotini.

Ili direktis plorante la brakojn al mi, kaj iliaj krioj sangadigis

mian patran koron. Vasili, kiu mortigis ilin, malsukcesis pli ol

unu fojon: lia mano tremis. Kaj tamen mi restis nefleksebla, ĉar

la reaĉeto ne estis pagita. Ĉu vi kredas, ke post tio mi pardonos

al vi? Por kio utilis al mi, ke mi mortigis ilin, la kompatindajn

kreitaĵojn, se oni ekscius, ke mi forsendis vin senpage?»

Mi klinis la kapon, ne trovante unu vorton por respondi. Mi estis

milfoje prava; sed mi sciis kontraŭmeti nenion al la senkompata

logiko de la maljuna turmentisto. Li fortiris min el mia pripensoj

per amika manfrapo sur la ŝultron: «Kuraĝon, diris li al mi. Mi

vidis la morton el pli proksime ol vi, kaj mi fartas kiel kverko.

Dum la milito de Liberigo, Ibrahim mortpafigis min de sep Egiptoj.

Ses kugloj perdiĝis; la sepa tuŝis mian frunton ne penetrante.

Kiam la Turkoj venis por relevi mian kadavron, mi estis malaperinta

en la fumo. Vi vivos eble pli longe, ol vi kredas. Skribu al ĉiuj

viaj Hamburgaj amikoj. Vi ricevis edukon: doktoro devas havi amikojn

por pli ol dek kvin mil frankoj. Miaflanke, mi dezirus ĝin. Mi ne

malamas vin; neniam vi malutilis al mi; via morto kaŭzus al mi

neniun plezuron, kaj estas agrable al mi, konfidi, ke vi trovos la

rimedojn por pagi per mono. Atendante, iru ripozi kun la sinjorinoj.

Miaj viroj trinkis iomete tro, kaj ili rigardas la Anglinojn

per okuloj, kiuj promesas nenion bonan. Tiuj plendinduloj estas

kondamnitaj je severmora vivo, kaj ili ne estas sepdekjaraj, kiel mi.

En ordinara tempo, mi kvietigas ilin per lacigo; sed post unu horo,

se la fraŭlino restus ĉi tie, mi respondus pri nenio.»

Efektive, minaca rondo formiĝis ĉirkaŭ Mary-Ann, kiu konsideris

tiujn strangajn vizaĝojn kun naiva videmo. La rabistoj, kaŭrante

antaŭ ŝi, interparolis laŭte unu en la orelon de alia, kaj

laŭdis ŝin per terminoj, kiujn ŝi feliĉe ne komprenis. La

Korfuano, kiu estis rekaptinta la perditan tempon, prezentis al ŝi

pokalon da vino, kiun ŝi forpuŝis fiere, kaj kiu respruĉis sur la

ĉeestantaron. Kvin aŭ ses drinkuloj, pli ekscititaj ol la ceteraj,

puŝis unu alian, baraktis, interŝanĝis fortajn pugnofrapojn,

kvazaŭ por sin flamigi kaj kuraĝigi al aliaj heroaĵoj. Mi faris

signon al S-ino Simons: ŝi leviĝis kun sia filino. Sed en la

momento, kiam mi prezentis la brakon al Mary-Ann, Vasili, ruĝa

pro vino, antaŭeniris ŝanceliĝante, kaj faris la geston, ŝin

preni ĉe la talio. Ĉe tiu vido, mi ne scias kia kolervaporo

eniĝis mian cerbon. Mi saltis sur la kanajlon, kaj faris al li

kravaton el miaj dek fingroj. Li metis la manon ĉe sian zonumon,

kaj serĉis palpetante la tenilon de ponardo; sed antaŭ ol li

trovos ion, mi vidis lin fortirita el miaj manoj kaj ĵetita dek

paŝojn malantaŭen, de la granda potenca mano de l' maljuna Reĝo.

Murmuro bruis en la profundaĵo de la ĉeestantaro. Haĝi-Stavros

plilaŭtigis sian voĉon super la bruo kaj kriis: «Silentu! Montru,

ke vi estas Grekoj, ne Albanianoj!» Li daŭrigis mallaŭte: «Ni,

marŝu rapide; Korfuano, ne forlasu min; sinjoro Germano, diru al la

sinjorinoj, ke mi dormos antaŭ la pordo de ilia ĉambro.»

Li foriris kun ni, antaŭirata de sia _ĉibuĝi_, kiu lin forlasis

nek tage nek nokte. Du aŭ tri ebriuloj komencis, lin sekvi: li

forpuŝis ilin maldolĉe. Ni ne estis je cent paŝoj de l' amaso,

kiam kuglo pasis siblante meze de ni. La maljuna Palikaro eĉ ne

bontrovis deturni la kapon. Li rigardis min ridetante kaj diris

mezvoĉe: «Ni devas indulgi; estas la tago do Ĉieliro.» Survoje,

mi profitis la senatentecon de la Korfuano, kiu faletis ĉiupaŝe,

por peti de S-ino Simons apartan interparolon. «Mi havas, diris

mi, gravan sekreton por sciigi al vi. Permesu, ke mi ŝovu min ĝis

via tendo, dum nia observanto dormos kiel Noaho.»

Mi ne scias, ĉu tiu Biblia komparo ŝajnis al ŝi malrespektema; sed

ŝi seke respondis, ke, laŭ sia scio, ŝi ne havas sekretojn por

dividi kun mi. Mi insistis; ŝi persistis. Mi diris, ke mi trovis la

rimedon por savi nin ĉiujn senpage. Ŝi direktis al mi malkonfidan

rigardon, konsultis sian filinon, kaj fine konsentis. Haĝi-Stavros

faciligis nian rendevuon, gardante la Korfuanon apud si. Li portigis

sian tapiŝon sur la supraĵon de la kampa ŝtuparo, kiu kondukis al

nia kampadejo, demetis siajn batalilojn apud sia mano, kuŝigis la

_ĉibuĝi_ je sia dekstra flanko kaj la Korfuanon je la maldekstra,

kaj deziris al ni orajn sonĝojn.

Mi restis singardeme sub mia tendo ĝis la momento, kiam tri

malkonfuzaj ronkadoj certigis al mi, ke niaj gardantoj dormas. La

bruo de la festo estingiĝis notinde. Nur du aŭ tri malfruantaj

pafiloj interrompis de tempo al tempo la noktan silenton. Nia najbaro

la najtingalo daŭrigis trankvile sian komencitan kanton. Mi rampis

laŭlonge de la arboj ĝis la tendo de S-ino Simons. La patrino

kaj la filino atendis min sur la malseka herbo: la Anglaj moroj

malpermesis al mi la eniron en ilian dormoĉambron.

«Parolu, sinjoro, diris al mi S-ino Simons; sed rapidu. Vi scias,

kiom ni bezonas ripozon.»

Mi respondis sentime: «Sinjorino, tio, kion mi havas por diri al vi,

valoras ja unu horon da dormo. Ĉu vi volas esti liberaj post tri

tagoj?

--Sed, sinjoro, tiaj ni estos morgaŭ: se ne, Anglujo ne estus plu

Anglujo! Mi konjektas, ke Dimitri informis mian fraton ĉirkaŭ la

kvina; mia frato vidis nian senditon je la horo de l' vespermanĝo;

oni donis la ordonojn antaŭ la nokto; la ĝendarmoj ekiris, kion

ajn diris la Korfuano, kaj ni estos liberigitaj morgaŭ antaŭ nia

matenmanĝo.

--Ni ne trompu nin per iluzioj; urĝas. Mi ne konfidas al la

ĝendarmaro; niaj venkintoj parolas pri ĝi tro malserioze, por ĝin

timi. Mi ĉiam aŭdis, ke, en ĉi tiu lando, ĉasanto kaj ĉasaĵo,

ĝendarmo kaj rabisto interkonsentas tre bone. Mi supozas, allaseble,

ke oni sendos kelkajn virojn al nia helpo: Haĝi-Stavros vidos ilin

venantajn, kaj kondukos nin, per kaŝitaj vojoj, en alian rifuĝejon.

Li konas la landon detale; ĉiuj ŝtonegoj estas liaj kunkulpuloj,

ĉiuj arbetaĵoj liaj kunliganoj, ĉiuj valetoj liaj ŝtelkaŝistoj.

Monto Parnis staras por li kontraŭ ni; li estas la Reĝo de la

montoj!

--Brave, sinjoro! Haĝi-Stavros estas Dio, kaj vi estas lia profeto.

Li estus kortuŝita, se li aŭdus, kun kia admiro vi parolas pri li.

Mi estis jam diveninta, ke vi estas el liaj amikoj, vidante kiel li

manfrapis vian ŝultron kaj parolis al vi konfidencie. Ĉu ĝi ne

estas li, kiu sugestis al vi la planon de fugo, kiun vi nun proponas

al ni?

--Jes, sinjorino, li estas; aŭ pli ĝuste, ĝi estas lia

korespondado. Tiumatene, dum li diktis siajn leterojn, mi trovis la

senmankan rimedon por liberigi nin senpage. Volu skribi al sinjoro

via frato, ke li kolektu sumon da cent dek kvin mil frankoj, cent por

via reaĉeto, dek kvin por la mia, kaj li sendu ilin ĉi tien, kiel

eble plej baldaŭ, per konfidinda homo, per Dimitri.

--Per via amiko Dimitri, al via amiko la Reĝo de la montoj? Belan

dankon, mia kara sinjoro! Tia estas la pago, kontraŭ kiu ni estos

liberigataj senpage!

--Jes, sinjorino. Dimitri ne estas mia amiko, kaj Haĝi-Stavros

senkapigus min sen ia skrupulo. Sed mi daŭrigas: interŝanĝe kun la

mono, vi postulos, ke la Reĝo subskribu al vi ricevateston.

--Tio estos por ni utila bileto!

--Kun tiu bileto, vi reprenos viajn cent dek kvin mil frankojn, ne

perdante unu centimon, kaj vi tuj vidos, kiamaniere.

--Bonan nokton, sinjoro. Ne faru la penon, paroli plue. De la

momento, kiam ni elŝipiĝis en tiun feliĉigan landon, ĉiuj nin

friponis. La doganistoj de Pireo nin friponis; la veturigisto, kiu

nin kondukis Atenon, nin friponis; nia gastigisto nin friponis; nia

publika servisto, kiu ne estas via amiko, ĵetis nin en la manojn de

la ŝtelistoj; ni renkontis respektindan monaĥon, kiu dividis niajn

propraĵojn kun la ŝtelistoj; ĉiuj tiuj sinjoroj, kiuj trinkas

ĉi supre, estas ŝtelistoj; tiuj, kiuj dormas apud nia pordo por

nin protekti, estas ŝtelistoj; vi estas la sola honestulo, kiun ni

renkontis en Grekujo, kaj viaj konsiloj estas la plej bonaj en la

mondo; sed bonan nokton, sinjoro; bonan nokton!

--Je l' nomo de la ĉielo, sinjorino!... Mi ne pledos por mi; pensu

pri mi, kion vi volos. Sed lasu min nur diri al vi, kiamaniere vi

reprenos vian monon.

--Kiel do vi volas, ke mi ĝin reprenu, se la tuta ĝendarmaro de

la reĝlando ne estas kapabla repreni nin mem? Ĉu Haĝi-Stavros

ne estas ja la Reĝo de la montoj? Ĉu li ne konas plu kaŝitajn

vojojn? Ĉu la valetoj, la arbetaroj, la ŝtonegoj ne estas plu liaj

ŝtelkaŝistoj kaj liaj kunkulpuloj? Bonan nokton, sinjoro; mi donos

ateston pri via fervoro; mi diros al la rabistoj, ke vi plenumis

ilian komision; sed, unu fojon por ĉiuj, bonan nokton!»

La bona sinjorino puŝis min ĉe la ŝultroj, kriante bonan nokton

tiel akratone, ke mi tremis, ke ŝi vekos niajn gardantojn, kaj mi

rifuĝis malgaje sub mian tendon. Kia tago, sinjoro! Mi entreprenis

resumi ĉiujn okazaĵojn, kiuj hajlis sur mian kapon depost la horo,

kiam mi foriris el Ateno por serĉadi la _boryana variabilis_. La

renkonton kun la Anglinoj, la belajn okulojn de Mary-Ann, la pafilojn

de la rabistoj, la hundojn, la pulojn, Haĝi-Stavros, dek kvin mil

frankojn pagotajn, mian vivon kontraŭ tiu prezo, la orgion de la

Ĉielira tago, la kuglojn siblantajn apud miaj oreloj, la ebrian

vizaĝon de Vasili, kaj, por plenfini la feston, la maljustaĵojn de

S-ino Simons! Post tiom da malfeliĉoj, mi bezonis ankoraŭ esti

konsiderata mem kiel ŝtelisto! La dormo, kiu konsolas pri ĉio,

ne alportis helpon al mi. Mi estis lacegigita de la fariĝoj, kaj

la forto mankis al mi por dormo. La tago leviĝis dum miaj doloraj

meditoj. Mi sekvis per malvigla okulo la sunon, kiu supreniris super

la horizonto. Konfuzaj bruoj postvenis iom post iom la silenton de

la nokto. Mi ne havis la kuraĝon rigardi mian horloĝon pri la

horo, aŭ deturni la kapon por vidi, kio okazas ĉirkaŭ mi. Ĉiuj

miaj sentoj estis malakrigitaj pro laceco kaj senkuraĝiĝo. Mi

kredas, ke se oni estus rulinta min malsupren de la monto, mi ne

estus disetendinta la brakojn por min haltigi. En tiu neniiĝo de

miaj kapablecoj, mi havis vizion, kiu devenis samtempe de revo kaj de

halucino, ĉar mi estis nek maldormanta nek dormanta kaj miaj okuloj

estis nek fermitaj nek malfermitaj. Ŝajnis al mi, ke oni estas

enteriginta min vivantan; ke mia tendo el nigra felta ŝtofo estas

florornamita katafalko, kaj ke oni kantas super mia kapo la preĝojn

por la mortintoj. La timo min kaptis; mi volis krii; la parolo haltis

en mia gorĝo aŭ estis superata de la voĉo de la kantistoj. Mi

aŭdis sufiĉe klare la versetojn kaj la respondojn por ekkoni, ke

mia funebra ceremonio estas farata en Greka lingvo. Mi faris fortan

penon por movi mian dekstran brakon: ĝi estis el plombo. Mi etendis

la maldekstran: ĝi cedis facile, ektuŝis la tendon, kaj faligis

ion, kio similas al bukedo. Mi frotas miajn okulojn, mi sidiĝas,

mi ekzamenas tiujn florojn, kiuj falis el la ĉielo, kaj mi ekkonas

en la amaso belegan ekzempleron de la _boryana variabilis_. Ĝi

mem! Mi tuŝis ĝiajn lobhavajn foliojn, ĝian gamosepalan kalikon,

ĝian korolon konsistantan el kvin oblikvaj petaloj kunigitaj ĉe la

bazo de stamena filamento, ĝiajn dek stamenojn, ĝian kvinloĝian

ovarion: mi tenis en la mano la reĝinon de la malvacoj! Sed pro kiu

hazardo ĝi troviĝis en la fundo de mia tombo? Kaj kiel mi sendos

ĝin, el tiel malproksime, al la Hamburga Botanika Ĝardeno? En tiu

momento, viva doloro atentigis min pri mia dekstra brako. Ŝajnis,

kvazaŭ ĝi estus kaptaĵo de multego da nevideblaj bestetoj. Mi

skuis ĝin per la maldekstra mano, kaj iom post iom ĝi reatingis

sian normalan staton. Ĝi estis portinta mian kapon dum kelkaj horoj,

kaj rigidiĝinta pro la premado. Mi vivis do, ĉar la doloro estas ja

unu el la privilegioj de la vivo! Sed, tiuokaze, kion signifis tiu

funebra kanto, kiu zumis obstine en miaj oreloj? Mi leviĝis. Nia

loĝejo estis en la sama stato, kiel je la antaŭvespero. S-ino

Simons kaj Mary-Ann dormis profunde. Granda bukedo, sama kiel la

mia, pendis ĉe la supraĵo de ilia tendo. Mi memoris fine, ke la

Grekoj kutimas ornami ĉiujn domojn per floroj dum la nokto al la 1a

de majo. Tiuj bukedoj kaj la _boryana variabilis_ devenis do de la

donacemo de la Reĝo.

La funebra kanto daŭris min persekuti. Mi supreniris la ŝtuparon,

kiu kondukas al la skribejo de Haĝi-Stavros, kaj mi ekvidis

spektaklon pli kuriozan ol ĉion, kio min mirigis la antaŭtagon.

Altaro estis starigita sub la reĝa abio. La monaĥo, vestita per

belegaj ornamoj, prikantis la Diservon kun impona indeco. Niaj

drinkuloj de la pasinta nokto, unuj starante, aliaj surgenue en

la polvo, ĉiuj religie senĉapiĝinte, estis metamorfozitaj en

sanktuletojn: unu kisis pie bildon pentritan sur lignotabuleto, alia

signadis sin kruce, seninterrompe kaj kvazaŭ pro pagita tasko;

la plej fervoraj ĵetis la frunton teren kaj balais la polvon per

siaj haroj. La juna _ĉibuĝi_ de l' Reĝo cirkaŭiris tra la vicoj

portante pleton kaj dirante: «Donu almozon! kiu donacas al la

Eklezio, tiu pruntas al Dio.» Kaj la centimoj pluvis antaŭ li,

kaj la hajlobruo de kupro falanta sur kupron akompanis la voĉon

de l' pastro kaj la kantojn de la ĉeestantoj. Kiam mi alvenis

ĉe la kunsidantajn preĝantojn, ĉiu el ili salutis min kun

diskreta afableco, kiu memorigis la unuajn epokojn de la Eklezio,

Haĝi-Stavros, kiu staris apud la altaro, faris lokon al mi ĉe sia

flanko. Li tenis grandan libron en la mano, kaj imagu, kiel mi miris

vidante, ke li psalmokantas altavoĉe la legotaĵojn. La rabisto

diris la meson! Li estis ricevinta dum sia juneco la duan el la

minoraj ordenoj, li estis _anagnosto_, t. e. lektoro. Kun unu plia

grado, li estus desorĉisto kaj havus la povon forpeli la demonojn!

Certe, sinjoro, mi ne estas unu el tiuj vojaĝantoj, kiuj miras pri

ĉio, kaj mi praktikas sufiĉe energie la devizon _nil admirari_, sed

mi restis tute mirigita kaj sufokiĝinta, ĉe tiu stranga ceremonio.

Vidante la genufleksojn, aŭdante la preĝojn, oni povis supozi, ke

la agantoj estas kulpaj nur pro iom da idoladorado. Ilia fido ŝajnis

viva, kaj ilia konvinko, profunda; sed mi, vidinte ilin laborantajn,

kaj sciante kiel malmulte kristanaj ili estas tiaokaze, ne povis

malhelpi min, memdemandi: «Kiun oni trompas ĉi tie?»

La Diservo daŭris ĝis kelkaj minutoj post tagmezo. Unu horon poste,

la altaro estis malaperinta, la rabistoj drinkis denove, kaj la

«bona maljunulo» konkuris kun ili.

Haĝi-Stavros vokis min aparten, kaj demandis min, ĉu mi skribis. Mi

promesis, ke mi faros ĝin tuj, kaj li donigis al mi kanojn, inkon

kaj paperon. Mi skribis al John Harris, al Kristodulo, kaj al mia

patro. Mi petegis Kristodulon, ke li sin intermetu ĉe sia maljuna

kamarado, kaj diru al li, kiel nekapabla mi estas, trovi dek kvin mil

frankojn. Mi rekomendis min al la kuraĝo kaj inventemo de Harris,

kiu ne estis homo, kiu lasas amikon en embaraso. «Se iu povas min

savi, skribis mi al li, ĝi estas vi. Mi ne scias, kiel vi faros, sed

mi esperas en vi per mia tuta animo: vi estas tiel granda frenezulo!

Mi ne esperas, ke vi trovos dek kvin mil frankojn por min reaĉeti:

estus necese, ilin pruntepreni de S-ro Mérinay, kiu ne kutimas

prunti. Cetere, vi estas tro Amerikana por akcepti tian negocon.

Agu, kiel plaĉos al vi; ekbruligu la reĝlandon; mi aprobas ĉion

antaŭe; sed ne perdu tempon. Mi sentas, ke mia kapo estas senforta,

kaj ke la prudento povus min forlasi antaŭ la fino de l' monato.»

Al mia malfeliĉa patro, mi gardis min diri, kia estas mia situacio.

Por kio utilus, mortigi lian koron, montrante al li danĝerojn, de

kiuj li ne povas liberigi min? Mi skribis al li, kiel mi kutimis fari

je la unua de ĉiu monato, ke mi fartas bone, kaj ke mi deziras,

ke mia letero trovu la familion sana. Mi aldonis, ke mi vojaĝas

surmonte, ke mi trovis la _boryana variabilis_ kaj junan Anglinon

pli belan kaj pli riĉan ol tiu princino Ipsof, kiu memorigis al

ni tian romanon. Mi ne sukcesis ankoraŭ inspiri amon al ŝi, pro

manko de favoraj cirkonstancoj, sed eble mi trovos baldaŭ okazon

por fari al ŝi iun grandan servon, aŭ montri min al ŝi en la

nekontraŭstarebla kostumo de mia onklo Rosenthaler. «Tamen, aldonis

mi kun sento de nevenkebla malgajeco, kiu scias, ĉu mi ne mortos

fraŭlo? En tia okazo, la rolo de Frantz aŭ de Johano-Nikolao estus,

riĉigi la familion. Mia sano estas pli bona ol iam, kaj miaj fortoj

ne estas ankoraŭ difektitaj; sed Grekujo estas perfida lando, kiu

facile faligas eĉ la plej fortikan homon. Se mi estus destinita por

neniam revidi Germanujon kaj perei ĉi tie, pro ia neantaŭvidita

bato, je la fino de mia vojaĝo kaj de miaj laboroj, kredu bone,

kara kaj bonega patro, ke mia lasta bedaŭro estus morti malproksime

de mia familio, kaj ke mia lasta penso alflugus vin.»

Haĝi-Stavros ekvenis en la momento, kiam mi forviŝis larmon, kaj mi

kredas, ke tiu signo de malforteco malutilis al mi en lia spirito.

«Nu, junulo, diris li al mi, kuraĝon! Ne estas ankoraŭ la momento,

plori pri vi mem. Kion, diable! ŝajnas, kvazaŭ vi estus sekvanta

vian enterigiron! La Angla sinjorino ĵus skribis leteron da ok

paĝoj, kaj ŝi ne lasis unu larmon fali en la inkujon. Iru kaj faru

al ŝi societon; ŝi bezonas distraĵon. Ha! se vi estus homo de mia

hardeco! Mi ĵuras al vi, ke en via aĝo kaj en via loko, mi ne estus

restinta longe mallibera. Mia reaĉeto estus pagita antaŭ du tagoj,

kaj mi scias bone, kiu estus doninta la monon. Vi ne havas edzinon?

--Ne.

--Nu? Ĉu vi ne komprenas? Reiru al via loĝejo, kaj estu aminda! Mi

liveris al vi belan okazon por riĉiĝi. Se vi ne profitos ĝin, vi

estos mallertulo, kaj se vi ne kalkulos min inter viaj bonfarintoj,

vi estos maldankulo!»

Mi trafis Mary-Ann kaj ŝian patrinon sidantaj apud la fonto.

Atendante la promesitan ĉambristinon, ili laboris mem por mallongigi

siajn rajdrobojn. La rabistoj estis liverintaj al ili fadenon,

aŭ pli ĝustadire ŝnureton, kaj kudrilojn taŭgajn por kudri

veltolon. De tempo al tempo, ili interrompis sian laboron por direkti

rigardon al la domoj de Ateno. Estis ĉagrenige, vidi la urbon

tiel proksima, kaj povi aliri ĝin nur kontraŭ elspezo da cent

mil frankoj! Mi demandis ilin, kiel ili dormis. La sekeco de ilia

respondo pruvis al mi, ke ili tre volonte rezignus mian konversacion.

En tiu momento mi rimarkis por la unua fojo la harojn de Mary-Ann;

ŝi estis sen ĉapelo, kaj, plene lavinte sin ĉe la rivereto, ŝi

lasis sian hararon sekiĝi sub la suno. Mi estus neniam kredinta,

ke unu sola virino povas havi tian kvantegon da silkaj bukloj.

Ŝiaj longaj kastankoloraj haroj falis laŭlonge de la vangoj kaj

malantaŭ la ŝultroj. Sed ili ne pendis malsprite kiel tiuj de ĉiu

ajn virino, kiu ĵus eliris el la bano. Ili kurbiĝis en densaj

ondoj, kiel la surfaco de lageto, kiun frizas la vento. La lumo,

glitante, tra tiu vivanta arbaro, koloris ĝin per dolĉa kaj velura

brilo; ŝia vizaĝo, tiel enkadrigita, similis per ĉiuj trajtoj

al muska rozo. Mi diris al vi, sinjoro, ke mi estis neniam aminta

virinon, kaj certe, mi ne estus elektinta, kiel unuan amatinon,

fraŭlinon, kiu min konsideras kiel ŝteliston. Sed mi povas konfesi,

ne kontraŭdirante min, ke mi estus volinta oferi mian vivon por savi

tiujn belajn harojn el la manoj de Haĝi-Stavros. Mi elpensis subite

planon de riska, sed ne neebla fugo.

Nia loĝejo havis du elirejojn: ĝi komunikis kun la skribejo de l'

Reĝo kaj kun la abismo. Foriri tra la skribejo de Haĝi-Stavros,

estis absurde: ni devus poste trairi la tendaron de la rabistoj

kaj la duan defendan linion, kiun gardas la hundoj. Restis la

abismo. Kliniĝante super ĝi, mi rimarkis, ke la ŝtonego, preskaŭ

vertikala, prezentas sufiĉe da kavaĵoj, da herbotufoj, da arbetoj

kaj da ĉiuspecaj malebenaĵoj, por ke oni povu malgrimpi, ne

frakasiĝante. Kio igis la foriron danĝera tiuflanke, estis la

kaskado. La rivereto, kiu eliris el nia ĉambro, kovris la deklivon

de l' monto per terure glitiga akvaro. Cetere, estis malfacile

konservi sian kvietecon kaj malsupreniri ekvilibre kun tia duŝo sur

la kapo.

Sed ĉu ne ekzistis rimedo por deturni la torenton? Eble. Esplorante

pli zorge nian loĝejon, mi rimarkis, ke, sen ia dubo, la akvo

restadis en ĝi, antaŭ ol ni loĝis tie. Nia ĉambro estis nur

senakvigita lageto. Mi sublevis parton de la tapiŝo, kiu kreskas sub

niaj piedoj, kaj trovis dikan sedimenton, kiun lasis la akvo de la

fonto. Iam, ĉu pro tio, ke la tertremoj, tiel oftaj sur la montoj,

rompis ie la digon, aŭ tial ke ŝtonvejno, pli mola ol la ceteraj,

tralasis la fluon, la tuta fluida amaso ĵetis sin eksteren. Por

fermi tiun kluzon, malfermitan de multaj jaroj, kaj malliberigi la

akvon en ĝian antaŭan kuŝejon, ni ne bezonos du horojn da laboro.

Unu horo, maksimume, sufiĉos por ke la malseka ŝtonego elgutigu: la

nokta venteto baldaŭ sekigos la vojon. Nia foriĝo, tiel preparite,

ne postulos pli ol dudek kvin minutoj. Alveninte ĉe la piedon

de la monto, ni havos Atenon antaŭ ni, la steloj nin gvidos; la

vojoj estas malbonegaj, sed ni ne riskos renkonti unu rabiston sur

ili. Kiam la Reĝo venos, matene, viziti nin por ekscii, kiel ni

pasigis la nokton, li vidos, ke ni pasigis ĝin kurante; kaj ĉar oni

instruiĝas en ĉiu aĝo, li ekscios per propra elspezo, ke oni devas

konfidi nur al si mem, kaj ke kaskado ne taŭgas kiel gardisto de

kaptitoj.

Tiu projekto ŝajnis al mi tiel admirinda, ke mi tuj konigis ĝin

al tiu, kiu ĝin inspiris. Mary-Ann kaj S-ino Simons aŭskultis

min, komence, kiel singardemaj konspirantoj aŭskultas instigan

policagenton. Tamen, la juna Anglino mezuris sentreme la profundecon

de la valo: «Oni povus malsupreniri, diris ŝi. Ne sola, sed kun

helpo de fortika brako. Ĉu vi estas forta, sinjoro?»

Mi respondis, nesciante kial: «Mi estus tia, se vi konfidus al mi».

Tiuj paroloj, al kiuj mi ligis neniun specialan sencon, enhavis

verŝajne ian malspritaĵon, ĉar ŝi ruĝiĝis deturnante la kapon.

«Sinjoro, daŭrigis ŝi, povas esti, ke ni juĝis vin nejuste: la

malfeliĉo maldolĉigas. Mi kredus volonte, ke vi estas honesta

junulo.»

Ŝi estus povinta trovi ion pli afablan por diri; sed ŝi ŝovis

al mi tiun kvazaŭ-komplimenton per tiel dolĉa voĉo kaj kun tiel

penetra rigardo, ke mi estis tuŝata ĝis en la fundo de l' animo.

Tiel vere estas, sinjoro, ke la ario akceptigas la kanton!

Ŝi prezentis al mi sian ĉarman manon, kaj mi etendis jam miajn

kvin fingrojn por ĝin preni, kiam ŝi alipensis subite kaj diris,

frapante sian frunton: «Kie vi trovos materialojn por digo?

--Sub niaj piedoj: la herbaĵon!

--La akvo ĝin forportos.

--Ne antaŭ du horoj. Post ni, la superakvego!

--Bone, diris ŝi.» Tiun fojon, ŝi liveris al mi ŝian manon,

kaj mi alproksimigis ĝin al miaj lipoj. Sed tiu kapricema mano

foriĝis subite. «Ni estas gardataj nokte kaj tage: ĉu vi pripensis

tion?» Mi ne pripensis ĝin eĉ unu momenton, sed mi estis jam tro

antaŭenirinta por retroiri pro la kontraŭaĵoj. Mi respondis kun

decidemo, kiu mirigis min mem: «La Korfuano? Mi scias, kion fari. Mi

ligos lin ĉe arbotrunkon.

--Li krios.

--Mi lin mortigos.

--Per kiaj bataliloj?

--Mi ŝtelos kelkajn.» Ŝteli, mortigi, ĉio tio ŝajnis natura

al mi, de l' momento, kiam mi kvazaŭ kisis ŝian manon. Prijuĝu,

sinjoro, je kio mi estus kapabla, se iam mi enamiĝus!

S-ino Simons aŭskultis min kun iom da bonvolo; kaj ŝajnis al mi,

ke ŝi aprobas min per rigardo kaj gesto. «Kara sinjoro, diris ŝi

al mi, via dua ideo estas pli bona ol la unua; jes, treege pli bona.

Mi estus neniam konsentinta pagi reaĉeton, eĉ kun la certeco, ke mi

reenspezos ĝin. Mi petas, rediru do al mi, kion vi intencas fari por

nin savi.»

--Mi respondas pri ĉio, sinjorino. Mi havigos al mi ponardon jam

hodiaŭ. Tiun nokton, niaj rabistoj kuŝiĝos frue, kaj ili dormos

profunde. Mi leviĝos je la deka, mi premligos nian gardiston,

mi buŝoŝtopos lin, kaj, se necese, lin mortigos. Tio ne estos

krimmortigo, sed ekzekuto: li meritis dudek mortojn, ne unu. Je

la duono post la deka, mi forlevos kvindek kvadratajn futojn da

herbaĵo, vi portos ĝin al la rivereto, mi konstruos la digon: sume,

unu horo kaj duono. Estos noktomezo. Ni laboros por plifortigi nian

konstruaĵon, dum la vento sekigos al ni la vojon. La unua sonoras;

mi prenas la fraŭlinon sub mian maldekstran brakon; ni glitas kune

ĝis tiu fendo, ni subtenas nin per tiuj du herbotufoj, ni atingas

tiun sovaĝan figarbon, ni ripozas ĉe tiu verda kverko, ni rampas

laŭlonge de tiu elstaraĵo ĝis la grupo de ruĝaj rokoj, ni saltas

en la valon, kaj ni estas liberaj!

--Bone! Kaj mi?»

Tiu _mi_ falis sur mian entuziasmon kiel sitelo da glacia akvo. Oni

ne ekpensas pri ĉio, kaj mi estis forgesinta la savon de S-ino

Simons. Reiri por ŝin serĉi, tio ne estis imagebla. La supreniro

estis neebla sen ŝtupetaroj. La bona sinjorino rimarkis mian

konfuzecon. Ŝi diris al mi, kun pli da kompato ol da ofenditeco:

«Mia malfeliĉa sinjoro, vi vidas, ke al la romanemaj projektoj

mankas ĉiam io. Permesu al mi, resti ĉe mia unua ideo, kaj atendi

la ĝendarmaron. Mi estas Anglino, kaj kutimiĝis de longe konfidi al

la leĝo. Cetere, mi konas la Atenanajn ĝendarmojn; mi vidis ilin

paradantajn sur la placo de l' Palaco. Ili estas belaj homoj, kaj

sufiĉe puraj rilate al ilia Grekeco. Ili havas longajn lipharojn kaj

perkutpafilojn. Kion ajn vi pensas, ili estas, kiuj nin fortiros de

ĉi tie.»

La Korfuano alvenis ĝustatempe, por ke mi ne bezonu respondi. Li

alkondukis la ĉambristinon de la sinjorinoj. Ĝi estis Albanianino

sufiĉe bela, malgraŭ ŝia stumpa nazo. Du rabistoj, kiuj vagis

sur la monto, estis kaptintaj sin tute dimanĉevestitan, inter ŝia

patrino kaj ŝia fianĉo. Ŝi aŭdigis kriojn kapablajn trafendi

marmoron, sed oni konsolis ŝin per la promeso, ke oni liberigos ŝin

kun pago antaŭ du semajnoj. Ŝi submetiĝis bravuline, kaj ĝojis

preskaŭ pri malfeliĉo, kiu pligrandigos ŝian doton. Feliĉa lando,

kie la vundoj de la koro estas kuraceblaj per kvin-frankaj moneroj!

Tiu servistino filozofo ne utilis tre al S-ino Simons: el ĉiuj

laboroj de sia sekso, ŝi sciis nur la plugarton. Kaj al mi, ŝi

igis la vivon netolerebla, pro ŝia kutimo, maĉeti ajlan bulbon pro

frandemo kaj koketeco, kiel la Hamburgaj sinjorinoj sin amuzas per

manĝetado de bombonoj.

La tago finiĝis sen alia okazaĵo. La posta tago ŝajnis al ni ĉiuj

netolereble longa. La Korfuano ne malproksimiĝis de ni je unu futo.

Mary-Ann kaj lia patrino serĉis la ĝendarmojn sur la horizonto, kaj

vidis neniun. Mi, kutimante ageman vivon, konsumiĝis pro senokupeco.

Al mi estis permesite kuri sur la monto kaj herbokolekti, bone

gardate; sed io, mi ne scias kio, restigis min apud la sinjorinoj.

Dum la nokto, mi dormis malbone; mia projekto pri fugo trakuris

obstine mian kapon. Mi estis rimarkinta la lokon, kien la Korfuano

metas sian ponardon antaŭ ol kuŝiĝi; sed mi estus kredinta, ke mi

fidrompas, se mi foriĝus sen Mary-Ann.

Sabaton matene, nekutima bruo altiris min al la reĝa skribejo. Mia

tualeto daŭris mallonge: mi dormis ja vestite.

Haĝi-Stavros, starante meze de sia trupo, prezidis tumultan

militkonsiliĝon. Ĉiuj rabistoj estis en milita kostumo, armitaj de

la piedoj ĝis la kapo. Dek aŭ dek du kestegoj, kiujn mi ne estis

vidinta antaŭe, kuŝis sur portiloj. Mi divenis, ke ili enhavas

la pakaĵojn, kaj ke niaj kaptintoj sin preparas por foriri. La

Korfuano, Vasili kaj Sofoklis konsiliĝis laŭtege kaj parolis ĉiuj

samtempe. Oni aŭdis, malproksime, la antaŭajn gardostarantojn,

kiuj bojas. Estafeto en ĉifonaĵoj kuris al la Reĝo, kriante: «La

ĝendarmoj!»

V

La Reĝo de la Montoj · 第 11 / 45 题