La 3an de julio de ĉi tiu jaro (1856), ĉirkaŭ la sesa matene,
mi estis akvumanta miajn petuniojn senpripense, kiam min aliris alta,
blonda, senbarba junulo, kapkovrita de germana ĉapo, kaj ornamita
per oraĵaj okulvitroj. Vasta palto el _lasting_-lanaĵo flirtis
melankolie ĉirkaŭ li, same, kiel velo laŭlonge de masto, kiam
la vento ĉesas blovi. Li ne havis gantojn; liaj ŝuoj, el kruda
ledo, staris sur potencaj plandoj, tiel larĝaj, ke trotuaretoj
ĉirkaŭis la piedojn. En lia flanka poŝo, apud la koro, granda pipo
el porcelano modeliĝis reliefe kaj desegnis malprecize sian profilon
sub la brila ŝtofo. Mi eĉ ne havis la ideon demandi tiun nekonaton,
ĉu li plenumis siajn studojn en la Germanaj universitatoj; mi
demetis mian verŝilon, kaj salutis lin per bela: _Guten Morgen_.
«Sinjoro, diris li al mi France, sed kun malbonega akcento, mia nomo
estas Hermann Schultz; mi ĵus pasigis kelkajn monatojn en Grekujo,
kaj via libro[1] vojaĝis ĉien kun mi.»
Tiu enkonduko enpenetrigis mian koron de dolĉa ĝojo; la voĉo de
la fremdulo ŝajnis al mi pli melodia ol la muziko de Mozart, kaj mi
direktis al liaj oraĵaj okulvitroj rigardon radiantan pro dankemo.
Vi ne povas imagi, amika leganto, kiom ni amas tiujn, kiuj faris la
penon deĉifri nian skribaĵaĉon. Se iam mi deziris esti riĉa, tio
estis pro la deziro certigi rentojn al miaj legintoj.
Mi prenis lin per la mano, tiun bonegan junulon. Mi sidigis lin sur
la pli bonan benkon de la ĝardeno, ĉar ni posedas du. Li sciigis al
mi, ke li estas botanikisto kaj ke li ricevis mision de la Hamburga
Botanika Ĝardeno. Dum li kompletigis sian herbokolekton, li estis
observinta kiel eble plej atente la landon, la bestojn kaj la homojn.
Liaj naivaj priparoloj, liaj mallongaj sed ĝustaj opinioj memorigis
iom al mi la manieron de la simplanima Herodoto. Li esprimis ilin
peze, sed kun naiveco, kiu altrudis la konfidon; li apogis siajn
parolojn per la tono de homo profunde konvinkita. Li povis doni
al mi novaĵojn, se ne pri la tuta urbo Ateno, almenaŭ pri la
ĉefaj personoj, kiujn mi nomis en mia libro. Dum la daŭro de la
konversacio, li eldiris kelkajn ĝeneralajn ideojn, kiuj ŝajnis al
mi des pli sagacaj, ke mi estis prezentinta ilin antaŭe. Post unu
horo da interparolo, ni estis intimaj.
Mi ne scias, kiu el ni eldiris unua la vorton rabado. La vojaĝintoj,
kiuj trakuris Italujon, parolas pri pentrarto; tiuj, kiuj vizitis
Anglujon, parolas pri industrio: ĉiu lando havas sian specialaĵon.
«Mia kara sinjoro, demandis mi la karan nekonaton, ĉu vi renkontis
rabistojn? Ĉu estas vere, kiel oni pretendis, ke ekzistas ankoraŭ
rabistoj en Grekujo?
--Ĝi estas nur tro vera, respondis li serioze. Mi vivis dek kvin
tagojn en la manoj de la terura Haĝi-Stavros, alnomata la _Reĝo de
la montoj_; mi povas do paroli pri tio el sperto. Se vi havas tempon,
kaj longa rakonto ne timigas vin, mi estas preta por doni al vi la
detalojn de mia aventuro. Vi faros el ili tion, kio plaĉos al vi:
romanon, novelon, aŭ pli ĝuste (ĉar tio estas historio) aldonan
ĉapitron por tiu libreto, en kiun vi amasigis tiom da tiel kuriozaj
veraĵoj.
--Vi estas vere tro bona, diris mi al li, kaj miaj oreloj estas
ambaŭ je via dispono. Ni eniru mian skriboĉambron. Tie estos al ni
malpli varme ol en la ĝardeno, kaj tamen la parfumo de la rezedoj
kaj de la moskodoraj latiroj alvenos ĝis ni.»
Li sekvis min tre volonte, kaj marŝante kantetis en Greka lingvo
popolan kanton:
Nigrokula Klepto malsupreniras al la ebenaĵoj;
Lia orumita pafilo sonas ĉiupaŝe;
Li diras al la vulturoj: «Min ne forlasu,
Mi donos al vi por manĝi la paŝahon de Ateno.»
Li sin instalis sur sofon, arkefleksis siajn krurojn sub si, kiel la
Arabaj rakontistoj, demetis sian palton por malvarmiĝi, ekbruligis
sian pipon, kaj komencis rakonti sian historion. Mi sidis ĉe mia
skribotablo, kaj stenografiis dum lia diktado.
Mi ĉiam estis sen malfido, precipe al tiuj, kiuj faras al mi
komplimentojn. Tamen, la afabla fremdulo rakontis al mi aferojn tiel
mirigajn, ke mi demandis min diversfoje, ĉu li ne mokas min. Sed
lia parolo estis tiel firma, liaj bluaj okuloj sendis al mi rigardon
tiel diafanan, ke miaj skeptikaj ekpensoj tuj malaperis.
Li parolis senhalte ĝis duono post tagmezo. Se li sin interrompis du
aŭ trifoje, ĝi estis nur por rebruligi sian pipon. Li fumis regule,
per egalaj puŝoj, kiel kamentubo de vapormaŝino. Ĉiufoje kiam
okaze mi levis la okulojn al li, mi vidis lin kvieta kaj ridetanta
meze de nubo, kiel Zeŭso dum la kvina akto de _Amfitriono_.
Oni informis nin, ke la tagmanĝo estas sur la tablo. Hermann
sidiĝis kontraŭ mi, kaj la malfortaj suspektoj, kiuj trakuris mian
kapon, malaperis pro lia apetito. Mi pripensis, ke bona stomako
akompanas malofte malbonan konsciencon. La juna Germano montris sin
tro bona tablogasto por esti malfidela rakontanto, kaj lia englutemo
garantiis al mi lian veremon. Frapite de tiu ideo, mi konfesis,
prezentante al li fragojn, ke mi dubis momente pri lia bonfido. Li
respondis al mi per anĝela rideto.
Mi pasigis la tagon sola kun mia nova amiko, kaj mi ne plendis pri
la longeco de l' tempo. Je la kvina vespere, li estingis sian pipon,
surmetis sian palton, kaj premis mian manon dirante adiaŭ. Mi
respondis: «Ĝis revido!
--Ne, rediris li skuante la kapon: mi forvojaĝos hodiaŭ per la
vagonaro de la sepa, kaj mi ne kuraĝas esperi, ke mi revidos vin
iam.
--Lasu al mi vian adreson. Mi ne rezignis ankoraŭ la plezuron
vojaĝi, kaj eble mi trapasos Hamburgon.
--Bedaŭrinde, mi mem ne scias, kie mi starigos mian tendon.
Germanujo estas vasta; ne estas certe, ke mi restos Hamburgano.
--Sed, se mi publikigos vian historion, konvenas ja almenaŭ, ke mi
povu sendi ekzempleron al vi!
--Ne ĝenu vin tiel. Tuj kiam la libro estos aperinta, oni presos
falsan eldonon de ĝi en Leipzig, ĉe Wolfgang Gerhard, kaj mi legos
ĝin. Adiaŭ.»
Post lia foriro, mi relegis atente la rakonton, kiun li diktis al mi;
mi trovis en ĝi kelkajn neversimilajn detalojn, sed nenion formale
kontraŭan al tio, kion mi estis vidinta kaj aŭdinta dum mia restado
en Grekujo.
Tamen, kiam mi estis tuj sendonta la manuskripton al la presisto,
skrupulo min haltigis: se kelkaj eraroj sin enŝovis en la rakonton
de Hermann! ĉu, eldonante ĝin, mi ne estas iugrade responda? Se
mi publikigos sen kontrolo la historion de la Reĝo de l' montoj,
ĉu mi ne elmetos min al la patrecaj riproĉoj de la _Journal des
Débats_, al la kontraŭdiroj de la Atenaj gazetistoj, kaj al la
malĝentilaĵoj de la _Spectateur de l'Orient_? Tiu sagaca gazeto jam
eltrovis, ke mi estas ĝibulo; ĉu mi devas liveri al ĝi okazon por
min nomi blinda?
En tiuj hezitoj, mi decidis fari du kopiojn de l' manuskripto. Mi
sendis unu al konfidinda homo, Atenana Greko, S-ro Patriotis
Pseftis. Mi petis lin, ke li montru al mi, sen indulgo kaj kun Greka
sincereco, la erarojn de mia juna amiko, kaj mi promesis presigi lian
respondon ĉe la fino de l' volumo.
Atendante, mi liveras al la publika sciemo la tekston mem de la
rakonto de Hermann. Mi ne ŝanĝos unu vorton en ĝi, mi respektos
eĉ ĝiajn plej kolosajn neverŝajnojn. Se mi korektus la junan
Germanon, mi fariĝus, pro tio, lia kunlaborinto. Mi foriĝas
diskrete; mi cedas al li lokon kaj parolon; mi havas nenian intereson
en la afero: Hermann estas, kiu parolas al vi fumante sian porcelanan
pipon kaj ridetante malantaŭ siaj oraĵaj okulvitroj.