ANTAŬNOTO DE L' TRADUKINTO

Ĉe la reveno mem el sia studado en la supera arkeologia lernejo,

kiun Francujo posedas en Ateno, Edmond About publikigis la volumon

_Nuntempa Grekujo_ («La Grèce contemporaine», 1851), kiu lokis

tuj la dudektri-jaran aŭtoron en la unuan vicon de la Francaj

literaturistoj.

_Nuntempa Grekujo_ estas kurioza miksaĵo de serioza observado kun

ŝercema satiro; ĝi enhavas multon da vero, sed montras precipe la

tiamajn Grekojn kiel popolon, kiu, ĵus elirinte el longa sklaveco,

ne povas ankoraŭ esti konsiderata kiel civilizita, kaj kies ĉefa

okupo estas ekspluati senhonte la kulton de Eŭropo al ĝiaj antikvaj

praavoj. La sukceso de tiu libro estis notinda ekster Grekujo, sed,

en tiu lando mem, oni rimarkis precipe ĝiajn malicajn kritikojn, kaj

oni gloris do malmulte la aŭtoron.

Kvin jarojn poste, en 1856, aperis _La Reĝo de la Montoj_. Ĉi

tie, About estis lasinta plenan liberecon al sia petola fantazio,

kaj prezentis, ne kompensante ĝin per iaj seriozaj detaloj, la

kvintesencon de la ŝerca ideo, kiu trablovas lian unuan volumon.

Tiun fojon, la Grekoj plene ekkoleris. Kaj dum About trafis alilande

sukceson, kiun atestas la ĝisnuna publikigo de 153.000 ekzempleroj

de la Franca eldono, ili konsideris lin kiel malbonintencan

kalumniinton, kiel publikan malamikon de ilia nacio. Ili ne volis

rimarki, ke lia ironio, rekte deveninta de tiu de Voltaire, indulgas

al neniu; ke, apud la operet-personoj, el kiuj konsistas la bando de

Haĝi-Stavros kaj la ĝendarmaro de kapitano Perikles, li desegnis

kun egala bonhumoro burleskan Anglinon, la ĉiam malsatan, fieregan,

babileman S-inon Simons; naivegan Germanon, Hermann Schultz,

kiu amas tiel arde, ke li estas konvinkita, ke li ne amas; kaj

malŝatindan Francon, Hippolyte Mérinay, egoistan falsan scienculon,

kies antipatiaj trajtoj montras, ke nenia nacia antaŭjuĝo diktis

la ŝercojn de l' aŭtoro. Eĉ About atingis tiun mirindaĵon, ke,

en la fino de l' verko, Haĝi-Stavros fariĝas simpatia persono:

kiel ajn krimokovrita estas la maljuna rabisto, oni ne povas legi sen

emocio la scenon en kiu, pro patra amo, li kapitulacas majeste al

John Harris. Sed nenio helpis: la Grekoj furiozis, kaj, en okazo de

nova vojaĝo al Ateno, la aŭtoro estus akceptita per ŝtonoj.

Tio pruvas nur, ke la tiamaj Grekoj ne estis Esperantistoj. Se

ili estus praktikintaj nian lingvon kaj la internan ideon de

Esperanto, ili estus komprenintaj, ke tiel talentplena kaj klasikema

literaturisto neniam forgesis sian ŝuldon al la popolo, kiu

iniciatis la Eŭropan kulturon; ke li havas plenan admiron al la

herooj, kiuj, liberigante sian patrujon, montris sin la indaj idoj de

Leonidas, Miltiado kaj Temistoklo; kaj ke lia ironio, vera tipo de la

Franca spriteco, devas esti akceptata tiel bonvole, kiel la pli akra

Brita «humoro» aŭ la pli senkaŝa moko de la Germanoj; kaj fine,

ili estus akceptintaj lian verkon per «Homera ridego»!

Mi, persone, estas speciale kaj egale dankema al du tre malsamaj

kategorioj de aŭtoroj: tiuj, kiuj instruis min pri iom da vero, kaj

tiuj aliaj, al kiuj, post la seriozaj laboroj de l' tago, mi ŝuldas

momenton da sana, ripoziga rido; kaj inter tiuj lastaj bonfarintoj,

About estas unu el la ĉefaj. Mi kuraĝas esperi, ke niaj Grekaj

samideanoj konsentos kun mi, kaj indulgos do al Edmond About kaj al

lia tradukinto.

Sed About ne estis sole kulpa: alia junulo, kiu meritis poste

tutmondan famon, partoprenis en tiu gaja atenco al la nove

naskiĝinta kaj tro ofendiĝema nacio: nome, Gustave Doré, kvin

jarojn pli juna ol About, kaj kies talento, eble ne ankoraŭ plene

matura, aŭ kelkafoje kontentiĝinta per iom facilaj senpretendaj

skizoj, estas tamen jam tute rekonebla en la ilustraĵoj, kiujn li

desegnis por _La Reĝo de la Montoj_. Certe la leganto, vidinte inter

aliaj la _Noktan feston en la tendaro_ (p. 93), la _Foriron de la

rabistoj_ (p. 123), _Hermann inter du rabistoj_ (p. 163) kaj la bonan

portreton de About, kiu malfermas la serion, ĝojos, ke la eldonisto

prezentis al la Esperantista publiko Gustave Doré kune kun Edmond

About: por li ankaŭ, li petos pardonon de la modernaj Grekoj.

G. Moch.

I

La Reĝo de la Montoj · 第 4 / 45 题