Oni ne povas imagi la koleron kaj envion de ŝiaj fratinoj; sed subite
la bapto-patrino feino aperis, denove tuŝis Cindrulinon per sia
vergeto, kaj ŝia robaĉo ŝanĝiĝis en belegan silkan robon, tute decan
por edziniĝa festo.
«Prenu ŝin por esti via edzino, kara princo, diris la feino. Ŝi estas
inda je amo via, ĉar ŝi estas pacienca, ĝentila kaj tre lerta; ŝi ja
estos bonega edzino.»
Kaj turnante sin al la fratinoj: «Lernu, ŝi diris, ke ĉiam estas saĝe,
kaj tiel singardeme kiel grandanime, esti bona al ĉiuj sendiference,
al riĉuloj kaj malriĉuloj, al fratino aŭ al duon-fratino. Nun vi devas
atendi vian pardonon, el la boneco de Cindrulino.»
Tial Cindrulino fariĝis la edzino de l' Princo, kaj la infanoj disĵetis
rozojn sur la stratojn, kiam geedzoj eliris el la preĝejo.
[Ilustraĵo: Cindrulino edziniĝas]
Cindrulino pardonis al siaj fratinoj kaj estis tiel bona al ili, ke ili
sincere pentis pri siaj pasintaj krueleco kaj maljusteco. Ŝi montris
sin bona reĝino, tial ke ŝi ja eksperimentis malriĉan vivadon; kaj ŝia
edzo, kaj ŝiaj infanoj ĉiam amis ŝin tre kore.
La vitraj pantofloj estis metitaj en vitra kesteto, kaj ofte la
Princo ilin montris al siaj infanoj, kaj al ĉiu el ili rakontis
kiamaniere Cindrulino iris al la Balo.
[Ilustraĵo]
[Ilustraĵo: Muso kaj kukurbo]