Kiam ili estis foririntaj, Cindrulino, kies koro estis tre malĝoja,
sidiĝis kaj ĉagrenege ekploris; sed dum ŝi sidiĝis malgaja, pensante
pri la malboneco de siaj fratinoj, voĉo alvokis ŝin el la ĝardeno, kaj
ŝi eliris por vidi kiu ĝi estis.
Ĝi estis ŝia bapto-patrino, bona, maljuna Feino.
«Ne ploru, Cindrulino, ŝi diris, vi ankaŭ iros al la balo, ĉar vi
estas bona, afabla knabino. Alportu al mi grandan kukurbon.»
Cindrulino obeis, kaj la Feino, tuŝante ĝin kun sia vergeto, ĝin ŝanĝis
en grandan veturilon. Poste ŝi ŝanĝis raton en veturigiston, kaj musojn
en lakeojn. La Feino tuŝis ankaŭ Cindrulinon kun sia vergeto, kaj la
vestaĉoj[1] de l' malriĉa knabino fariĝis belegaj vestoj, ornamitaj per
multe-kostaj puntoj kaj juveloj; ŝiaj malnovaj ŝuoj fariĝis ĉarma paro
da vitraj pantofloj, kiuj ŝajnis diamantoj. La Feino ordonis, ke ŝi iru
al la balo kaj sin amuzadu, sed certe lasu la balĉambron antaŭ ol la
horloĝo sonorigos la dekduan horon.
[1] «Aĉ» estas sufikso _malboniga_ jam ofte uzita de tre lertaj
Esperantistoj.
«Se vi tion ne faros, ŝi diris, viaj belegaj vestoj de nove fariĝos
vestaĉoj.»
Tiam Cindrulino eniris la veturilon kaj forveturis kun siaj lakeoj,
tre belege, kaj alvenis al la reĝa kortego, kie ŝi estis entuziasme
ricevata.
[Ilustraĵo: Cindrulino en la balo.]
La plej belega junulino en la balo ŝi estis, kaj la princo volis danci
nur kun ŝi.
Sed ŝi rapidis foriri iom antaŭ la fiksita horo, kaj ŝi havis tempon
por senvestiĝi antaŭ ol ŝiaj fratinoj alvenis hejme. Ili diris al ŝi,
ke alestis la balon mirinda princino, pri kiu la princo entuziasmiĝis.
Ili nesciis, ke la princino estis Cindrulino mem.
[Ilustraĵo]