_La Leono, la Urso kaj la Vulpo._--Leono kaj urso iam trovis
mortigitan cervidon, kaj longe interbatalis por posedi gxin. Tiel
grava farigxis la batigxo ke fine ambaux el ili, duone blindigitaj
kaj duone mortigitaj, kusxis sur la kampo, sen suficxa forto por
tusxi la trovajxon strecxitan inter ili.
Vulpo alvenante tiam kaj vidante ilian mizeran staton, trapasxis
inter ilin kaj forportis la kaptajxon.
"Kiaj malsagxaj kreitajxoj ni estas," ili ambaux ekkriis, "ni
malsxparis nian tutan forton kaj batis unu la alian nur por doni
mangxon al fripono."
_Batalantoj ofte perdas tion por kio ili interbatalis._
(6266).
* * *
_La Hundo kaj la Katino_--Maljuna sinjorino posedis hundon kaj
katinon. La hundo, kiun sxi havis por gardi sxian dometon, logxis
ekstere en ligna hundejo; kaj mangxis komunajn mangxajxojn.
La katino estis karesita; kaj pasigis la tutan tagon mangxante
luksajxojn kaj dormante sur la mola tapisxeto antaux la fajro.
Longatempe la hundo envie rigardis la katinon; kaj fine parolis al
sxi kiel sekvas--
"Mi gratulas vin, frauxlino, pri via tre bela vivo."
"Kiel gxi estas pli bona ol via?" respondis la katino, malfermante
largxe siajn okulojn.
"Ni sxangxu lokojn dum unu semajno; kaj eble vi eltrovos." "Plezure,"
respondis sxi, kaj tuj la sxangxo estis farita.
Je la komenco la hundo gxuis[31] sin en la saloneto, sed sia gxojo ne
estis longedauxranta. Sia granda korpo okupis tro multe da spaco; kaj
la servistino, kiam sxi arangxis la cxambron, metis siajn piedojn sur
lia kapo aux sur lia vosto, kauxzante al li grandan doloron. La
mangxajxoj kiuj estis estintaj suficxaj por la katino, sxajnis esti
nenio al lia forta stomako, kaj li sentis kvazaux mortonta de
malsato. Fine la saloneto, unue tiel varma kaj bela, farigxis al li
senaeran malliberejon. Post du tagoj li ne povis toleri gxin pli
longe, kaj, humile foririnte al la hundejo, diris "Cxu vi estas tie,
frauxlino?"
"Jes," respondis la katino je la pajlo interne.
"Nu, mi jxus estis pensanta ke, se rabisto venus, vi ne povus
kontrauxstari lin; tial mi revenis al mia propra loko." La katino
reiris en la saloneton ridetante.
_Ne avidu la sorton de via najbaro._
(8380).