Internacian kaj kunfratan saluton."

La enskribo estas senpaga.

* * *

Sinjoro Cart skribis afablan leteron gratulante nin pri _The

Esperantist_ kaj petante ke ni enpresu nomaron de la libroj por la

blinduloj. Plezure ni anoncas ke la Angla lernolibro en la Brailla

skribo nun estas eldonita, kaj ke gxia kosto estas 4s. Ni ankaux

sciigos cxiujn blindajn amikojn de la nomaro de aliaj jam eldonitaj

verkoj, se ili skribos al ni.

* * *

Esperanto tre rapide antauxiradas inter niaj Maltaj kunverkantoj.

Dankoj al la sindonema propagando de Sinjoroj Agius kaj de Bono,

preskaux cxiuj la Universitatanoj jam eklernas la helpantan lingvon.

Eble la malgranda insulo baldaux farigxos "_Esperantujon_," kiu

scias!

Sinjoro Agius skribis bonegan leteron kiu estis presita en la _Daily

Malta Chronicle_, kaj ni skribis duan leteron pri Esperanto kiu

ankaux estis tie presita.

* * *

Du samideanoj en Jxaponujo, Sinjoroj Gauntlett kaj Doorn, ankaux

skribis pri Esperanto en la _Japan Times_. Ni ankaux sendis

respondon.

Post la ricevo de la dua letero, la Redaktoro de tiu cxi

malproksimega organo skribis kiel sekvas.--"The fact that our playful

rap at Esperanto should have inspired a disciple of that up-to-date

language in this far corner of the world to champion its cause is

certainly almost sufficient to make us reconsider our former verdict

(which was perhaps dictated by aesthetic rather than utilitarian

motives), and to admit that Esperanto may after all have a brighter

future than Volapuk. At least the acquisition of the new tongue can

do no harm and may possibly do some good. We thank our correspondent

for the trouble he has taken.--Ed., J.T."

* * *

Bone, bonege! kaj la tutmonda Esperantistaro devas gratuli Sinjoroj

Gauntlett kaj Doorn por la granda helpo kiun ili tiel donis al la

lingvo ne en Jxaponujo sole, sed _cxie_.

* * *

Ni bedauxras ke ni ne povas presi cxiujn la afablajn leterojn kiujn

alilandaj amikoj sendis. Eble, en la estonteco, kiam nia malgranda

organo estas bone logxigxita, ni povos pligrandigxi gxin kaj presi du

pagxojn de alilanda korespondado. Gxis tiu tempo venos, ni devas esti

kontentaj kun nur unu pagxo de tiaj interesajxoj.

The Esperantist, Vol. 1, No. 2 · 第 44 / 59 题