PRAKTIKA UZO DE ESPERANTO.

Antaux iaj semajnoj aperis artikolo en la _Daily Mail_ kie oni

skribis ke Jxapananoj trovis ke, se ili mangxadis nur rizon, gxi

produktis hidropsion, sed se ili miksis hordeon kun la rizo la

malsano ne okazis.

Trovante en la Adresaro la nomon de Japonano, mi tuj skribis al li

sciigante lin pri la supre nomita artikolo kaj demandante cxu gxi

estis akurata.

Mi ricevis la sekvantan respondon--"La malsano okaza estas ne la

hidropsio sed beriberi aux elefantiasio. La rizo sole ne kauxzas

tion: La malricxuloj, la kampanoj, ankaux suferas je tiu malsano

kvankam ili ne ofte mangxas rizon; eble nur unu aux du foje dum

monato. La rimedo por tiu malsano estas ne ankoraux konata, sed la

mikso de hordeo kun la rizo estas bona; ankaux la aero de la

patralando. La homoj kiuj vivas en malaerigata cxambro havas ofte

tiun malsanon. Unu aux du monatoj en la patralando estas suficxaj por

kuraci gxin." (Espo. 7383).

Esperantisto 8105.

Kara Sinjoro, La unua numero de via tre lauxdinda gazeto ne sole

donis al mi grandan plezuron sed ankaux portis benon al cxiuj de tiu

cxi loko; cxar, jxus cxe la momento de gxia alveno, komencis la pluvo

de ni longatempe dezirita, kaj kiam mi malfermis la koverton, brilaj

fulmoj kune kun la lumo de mia elektra lampo lumigis al gxiaj bone

presitaj pagxoj. Certe cxiuj Anglaj Esperantistoj dankos vin tre kore

por via kuragxa kaj sindonema laboro, kaj deziros longan vivon kaj

plenan sukceson al la entrepreno. Mi bedauxras ke mi mem donis

malbonan ekzemplon al miaj pli junaj Esperantuloj, skribante en mia

artikoleto "Itala Somero," ke oni kulturas cxe ni _Kariofilojn_.[17]

Mi devis esti skribinta _diantojn_,[18] cxar la kariofilo,[17]

kreskajxo de tropikaj landoj, ne povas vegeti tie cxi. Kvankam mi

estas nemetiista[19] botanikisto, mi ne sciis la sciencan nomon por

"cloves," kaj mi ne lernis la Esperantan vorton por "carnation." ...

Jen mia konfeso kaj senkulpigo! Nun mi almenaux ellernis tre multe

pri la kariofila[17] natur-scienco, uzado, kaj komerco; kaj mi

mirigxas legante ke Anglujo enportas cxiujare 1/4 milion funtojn[20]

da tiu drogo. Certe cxiuj ne estas uzitaj por bongastigi niajn

pomtortojn![21]

Kun sinceraj gratuloj,

Via fidele,

C. Bicknell.

The Esperantist, Vol. 1, No. 2 · 第 33 / 59 题