LEGENDO PRI LA VIRO EN LA LUNO.

Antaux multe da jaroj je Dimancxo, viro iris en arbaron por kolekti

lignon. Li kunigis gxin, kaj, portis gxin domen. Li renkontis belan

viron, dimancxe vestitan, kiu estis ironta al pregxejo. Li haltis,

ekparolis al la lignoportanto kaj diris "Cxu vi scias ke sur la tero

hodiaux estas Dimancxo, kiam Dio ripozis, kreinte la mondon, cxiujn

bestojn kaj la homaron? Cxu vi ne scias ke estas skribite en la tria

komando Sanktigu la Dimancxon?"

Sed la viro estis korhardigxita kaj respondis "Dimancxo tera aux

Lundo cxiela, kion faras tio al mi?" La bela viro, kiu estis Dio mem,

respondis "Portu do eterne vian brancxaron. Kaj tial ke Dimancxo sur

la tero sxajnas al vi esti senvalora, havu do eternan Lundon en la

Luno kaj staru cxiam tie kiel timiginta ekzemplo por cxiuj kiuj

malsanktigas la Dimancxon per laboro." De tiu tempo la viro kun la

brancxaro staras en la Luno, kaj eble starados tie eterne.

Elise Bauer.

The Esperantist, Vol. 1, No. 2 · 第 32 / 59 题