Fernao finlegis. Lia mano malleviĝis, letero falis sur la plankon.
En la kapo li sentis strangan bruon.
Francisko absolute ne scias, kiel oni akceptis lian amikon en
Lisbono! Li ne scias, ke tiu, kiu volis per agla flugo ĉirkaŭpreni
la mondon, havas forhakitajn ambaŭ flugilojn!
For el Lisbono! For el Portugalujo! For el ĉi tiuj lokoj, kie
rigardo al ĉiu forfluganta ŝipo ŝirvundas la koron kaj rememorigas
mizeran, humiligan senpovon!
En grizlumajn tagojn de senespero penetris liberiganta radio. Oni
veturos Afrikon! Portugalaj kolonioj, fonditaj antaŭ unu jarcento
sur la norda bordo, komencas ribeli. Estas necese akiri multajn
volontulojn.
Aliĝis ankaŭ Fernao kaj li estis akceptita.
Sed Afriko ne alportis al Magalhaes feliĉon. En batalo li estis
vundita je genuo kaj restis por ĉiam lama. Krom tio li estis
kulpigita pri tio, ke li sekrete vendis al indiĝenoj parton de
militakirita brutaro. Komencis longa juĝa esplorado. Laŭ fina
verdikto li estis proklamita senkulpa kaj plene purigita, sed la akra
pinto de la malhonorigo tamen eniĝis profunden en lian animon.
Reveno el Afriko estis ankoraŭ pli malĝojiga kaj pli senespera ol
la reveno el Hindujo. Tiam li povis almenaŭ esperi, ke oni ankoraŭ
uzos liajn servojn. Sed nun? La reĝo emeritigis lin kun ridinde
malgranda pensio. Kiu havus intereson pri la lama veterano?
Li bezonis multe da fortoj por ne malesperi. Kiom da esperoj li jam
havis kaj kiom da dispecigitaj revoj li entombigis!
Denove li vagadis tra stratoj de Lisbono, precipe tra tiuj, kiuj
kondukis el la haveno. Sed ankaŭ ĉi tiuj regulaj promenoj fariĝis
pli maloftaj. Li komencis danĝere izoliĝi. Li rekonsciiĝis pri la
ŝarĝo de sia izoleco. Francisko estis malproksime kaj jam estis
neniu espero, ke ili ankoraŭ iam renkontiĝos. Ĉe la reĝa kortego
Fernao kelkfoje postulis, ke li estu denove akceptate al maristaj
servoj, sed sensukcese. Kio restis? Ĉu malĝojo? Ĉu senespero?
Por malforta homo eble vere restus nur malgajaj pensoj. Sed Magalhaes
estis persistema. Neniu abismo estis tiom profunda, ke li el ĝia
fundo ne atingu la supraĵon. Ankaŭ ĉi tiun fojon li rekonsciiĝis.
Hodiaŭ oni malŝatas liajn servojn. Sed ĉu estas certe, ke oni jam
neniam bezonos lin? Kaj ĉu li devas ĝis tiu tempo, kiam li estos
revokata, turmentiĝi per senpova kolero, ke li en nenio sukcesas?
Ĉu li ne povus travivi tiun tempon pli utile?
Kaj Fernao komencis studi. Subite lin ekposedis stranga kredo, ke
ankoraŭ venos momentoj, kiam vivi havos valoron. Li preparos sin por
tiam.
Malgranda ĉambreto komencis plenumiĝi per libroj. Ili estis
ampleksaj volumoj pri marnavigado, astronomio, pri fremdaj landoj,
pri matematiko. Vivo de Fernao sereniĝis, ĝi fariĝis pli ĝoja.
Henriko kun mirego observis la admirindan paciencon de sia sinjoro,
kiu sukcesis trasidi ĉe misteraj libroj tutajn tagojn. Kiom foje li
devis rememorigi lin, ke jam estas tempo por manĝi!
Fernao kompletigis siajn riĉajn spertojn, kiujn li akiris dum siaj
vojaĝoj en Hinda oceano kaj en Afriko. Kaj nur nun fariĝis al li
klaraj multaj aferoj, kiujn li pli frue ne komprenis.
Kiam li legis informojn pri fremdaj landoj, li zorgeme komparis ilin
kun siaj spertoj. Per liniilo kaj cirkelo li mezuris la distancojn,
kaj se io ne konsentis, li ĉion denove trakalkulis. Li faris al
si elskribojn el la tralegitaj libroj por pli bone memori la plej
gravajn indikojn.
Fine lin plej multe interesigis problemo, kian formon havas Tero.
Li rememorigis al si majstron Behaimon kaj lian globuson. Kio
ŝanĝiĝis de tiu tempo? Estis ja malkovritaj novaj landoj, sed pri
formo de la Tero oni senĉese sciis nenion. Ankoraŭ ĉiam ekzistis
du opinioj: Tero estas aŭ ebena tabulo -- aŭ kuglo.
"Ĉu neniu trovos radion, kiu solvus ĉi tiun enigmon! Fernao serĉis
respondon en la libroj, sed vane. Krom tio, kion ili aŭdis jam en
paĝia lernejo, li trovis nenion novan. Kaj tamen iam ankaŭ ĉi
tiu problemo devos esti solvita! La Tero ne povas eterne rezisti al
sopiro de homo -- ekkoni!
Kion ni konas? En plej malproksima oriento kuŝas Molukoj, tie estas
Francisko. Plej malproksimen en okcidenta direkto alveturis Kolumbo.
Hodiaŭ oni jam scias, ke li ne estis en Hindujo. Li malkovris
novan landon Terra Nova -- oni komencas nomi ĝin Ameriko laŭ
itala maristo Amerigo Vespuĉi, kiu ĝin tre interese kaj alloge
priskribis.
Sed kio estas malantaŭ Molukoj orienten!
Kio estas malantaŭ Ameriko okcidenten!
Ĉu ne estas inter Molukoj kaj Ameriko nur mallarĝa strio de
oceano?
Kiu trapenetros ĉi tiun spacon, tiu solvos la enigmon pri la formo
de Tero!
La kapo al Fernao eĉ turniĝis, kiam li konsciiĝis pri grandiozeco
de ĉi tiu ideo. Li devas iomete promeni, por malvarmigi brulantan
kapon.
Henrikon li lasis hejme. Li volis esti sola kun siaj pensoj. Estis
kvieta somera vespero. Steloj hele brilis super la tero kaj super la
oceano. Tumulto en la haveno trankviliĝis.
Fernao promenis sur la kajo. La maro milde murmuris.
Li meditis. La ondoj de la oceano estas pli riĉaj ol homoj. Se ili
povus rakonti pri tio, kion ili dum sia senfina vagado vidis, ni
scius ĉion. La sekreto estus solvita.
Li haltripozis kaj kelkajn momentojn li aŭskultis la mildan murmuron
de la maro. Subite li ektremiĝis pro nokta malvarmo. Li revenis
hejmen, al siaj libroj. La ondoj malkaŝos al li nenion. La libroj --
eble ankaŭ jam nenion. Sed -- kiu scias? Eble li ĵus trovos en ili
iun rimarkon, kiu almenaŭ ion malkaŝetos.
Enpensiĝinta li tute ne rimarkis, tra kie li iras. Nur iu akra
voĉo, kiu eliĝis tra malfermita fenestro de malgranda gastejo,
vekis lian atenton.
"Hodiaŭ vi povas jam naĝi, kien vi volas, kaj tamen vi scias en
ĉiu momento, kie vi troviĝas," aŭdis Fernao.
"Ĥa-ĥa-ĥa-ĥa!" eĥis mokeme kiel respondo.
"Nur ridu, vi senbarbuloj!" koleris la parolanto. "Kion vi scias pri
sekstanto!"
"Pri kio?"
"Pri sekstanto! Cetere -- estas tre malfacile paroli kun vi! Tio
aspektas kvazaŭ homo parolus al arboj en la arbaro!"
"Ho-ho-ho-ho!" eksonis gaje. "Tio estas vere amuziga! Gastejmastro,
verŝu al li vinon, por ke li rakontu pri la seksano!"
"Jen vidu, kio vi estas! Tiu instrumento nomiĝas sekstanto, homo,
sekstanto!"
"Al mi estas tio tute egala, sekstanto aŭ seksano!" ridis iu. "Mi
ŝatas nur aŭskulti vin, kiel vi rakontas. Do, mi petas, rakontu!
Ĝis vi fintrinkos, ni ordonos verŝi al vi denove!"
"Do, ke vi sciu, kial maristoj pli frue ne povis veturi malproksimen
de la firma tero," komencis denove tiu unua. "Por determini pozicion
de la ŝipo ili uzis instrumenton, kiu nomiĝas astrolabo."
"Kiel!"
"Astrolabo. Per ĝi oni determinas pozicion de la steloj kaj helpe de
kalkulo oni fiksas situon de la ŝipo. Ĉi tiu instrumento havas unu
grandan malavantaĝon; dum mezuro ĝi devas esti lokigita nur firma
tero. Pro tiu kaŭzo pli frue neniu kuraĝis veturi sur la vastan
maron."
"Kaj hodiaŭ?"
"Hodiaŭ oni uzas jam la sekstanton. Helpe de ĝi oni determinas
pozicion de la ŝipo ankaŭ dum la veturo, tial vi povas naĝi kien
ajn kaj vi ne bezonas timi, ke vi vojeraros --"
Pluajn vortojn Fernao jam ne aŭdis. Lia scivolo estis vekita al plej
supra grado. Kiu ja prelegas ĉi tie pri sciencaj aferoj al simplaj
maristoj?
Li eniris.
Preskaŭ ĉiuj tabloj estis okupitaj. Maristoj trinkis kaj amuziĝis
kun viro, kiu sidis apud bufedo.
Li estis malgrasa maljunulo, nur ostoj kaj haŭto. Flirtanta,
nekombita hartufo estis tute griza. Liaj okuloj estis akraj kaj
plenaj de vigleco, la parolo malkaŝis kulturitan homon.
Magalhaes sidiĝis al du maristoj kaj aŭskultis plue la interesan
prelegon de nekonata viro.
Tiu parolis pri ĉio ebla. De astrolabo kaj sekstanto li foriris al
busolo, poste al Poluso kaj aliaj steloj. Li prelegis pri Suno, pri
Luno kaj Tero. La aŭskultantoj aŭ ne komprenis, aŭ ne kredis lin.
Ilin simple ĝojigis la fakto, ke li ekscitiĝis, se li konstatis
iliajn nesciojn.
Sed Magalhaes komprenis lin. Li havis impreson, kvazaŭ malfermiĝus
iu el liaj ampleksaj libroj kaj ĉi tiu homo legus el ĝi.
"Kiu li estas?" li demandis unun el maristoj.
"Ia strangulo!" levis ŝultron la demandito. "Vi povas demandi lin
pri kio ajn vi volas, ĉion li scipovas respondi."
"Do scienculo?"
"Jes. Sed li scipovas eĉ antaŭdiri estontecon! Vi diras al li daton
de via naskiĝo -- kaj li tuj superŝutas vin per informoj: Kiel
longe vi vivos, kiom da malsanoj vin turmentos, kie okazos al vi iu
akcidento -- mallonge dirite: strangulo."
"Laŭ mia opinio li estas fireprezentanto de la infero," aldonis
duonflustre la dua maristo. "Kun tia estas pli bone ne ŝerci."
"Kaj ĉu li sidadas ĉi tie ofte?" klopodis ekscii Fernao, kiun
interesis la nekonata viro ĉiam pli multe.
"Ne. Hodiaŭ li amuziĝas kun ni, morgaŭ li estas inter hidalgoj,
alifoje vi vidos lin en la haveno aŭ sur la foirejo. Sed homoj ĉie
ŝatas aŭskulti lin, ĉar ĉiu volas ekscii ion pri sia estonteco."
"Kaj vi?"
"For de tiaj aferoj!" diris rapide la maristo. "Mi estas tre kontenta
aŭskultante lin, ĉar al mi plaĉas, kiel li scipovas ekscitiĝi
kaj disputegi. Sed paroli kun li -- Dio min gardu! Nur atentu liajn
okulojn! Se li rigardas vin, kvazaŭ iu pikvundus vin per tranĉilo!"
Fernao ĉesis aŭskulti la superstiĉan mariston. Io alloge tiris lin
al mistera viro.
Post nelonge li leviĝis kaj iris al lia tablo. Li mem ne sciis, kion
li volas. Li sentis nur fortan sopiron interŝanĝi kun li almenaŭ
kelkajn vortojn.
"Mi estas Fernao Magalhaes, eksmaristo," li prezentis sin. "Ĉu vi
permesos, ke mi alsidiĝu?"
"Certe," faris ceremonian komplimenton la scienculo. "Kaj ĉar al mi
ŝajnas, ke vi estas ĉi tie unusola homo, kiu scias, kio decas kaj
necesas -- ne ridu, vi malkleruloj! -- ankaŭ mi prezentos min al vi.
Mi estas Ruy Faleiro, astronomo."
Magalhaes aĉetis botelon da vino. Li tostis kun nova konato je sano.