Tagoj, kiujn travivis Fernao post aŭdienco antaŭ reĝo, estis
amaraj-maldolĉaj kiel absinto.
Li loĝis kun Henriko en duonkaŝita flanko de la palaco en malgranda
loĝejeto, kiu estis al li kompateme disponigita. En ĝi li sidadis
nenion farante kaj kun doloro en la koro li rememoris Franciskon kaj
la gloron de la forflugintaj tagoj.
Magalhaes ne apartenis al homoj, kiuj falas sub la unua sortobato.
Malmilda vivo instruis lin toleri humiligon kaj maljustaĵojn. Se
estis necese, li scipovis doni por unu bato du, sed oni devis lukti
honeste kaj malkaŝe. Oni devis lukti rekte, sen intrigoj. Sed ĉi
tie?
Kiam li revenis patrujon, li ne atendis multon el la raporto de
Albukerk. Sed ke tiu ĵetegus lin direkte en la polvon, tion li tamen
ne supozis.
Li vagadis tra Lisbono kiel ombro. Li ne plu estis tiu trankvila
Fernao. Li fariĝis malafabla, ekscitiĝema. Sen kaŭzo li abrupte
alparolis Henrikon, kiu ne komprenis la ŝanĝon en konduto de sia
sinjoro.
Kun sento da malĝojo li rigardosekvis en la haveno forveturantajn
ŝipojn. Ofte li decidiĝis, ke li ne plu iros tien. Sed li ne
sukcesis tion por longe. La maro vokis lin, malproksimoj allogis.
Iam li estis surprizita en urbo per ĝojkrio, kiu estis neniom malpli
granda ol tiu dum la fama reveno de Vasko da Gama. Kio okazis?
Multekostan spicon oni alveturigis en Eŭropon el Hindujo. En
Hindujon oni alveturigis ĝin el Molukoj. Sed kie troviĝas
Molukoj, la vera patrujo de spico? Kiom da marnavigantoj sensukcese
klopodis trovi la vojon al ili! Kaj nun, nun fine ili estas
malkovritaj! Malkovris ilin Portugaloj. Vivu la heroo, kiu penetris
al mistera lando en ekstrema Oriento! Vivu -- Francisko Serrao!
Magalhaes ne kredis siajn orelojn. Francisko Serrao? Ĉu ekzistas du
marnavigantoj, kiuj havas egalan nomon? Aŭ ĉu tio estas vere lia
Francisko?
Li ne estis longe en necerteco.
Iun vesperon frapis al la pordo de lia ĉambreto nekonata maristo.
"Ĉu vi estas kapitano Fernao Magalhaes, sinjoro?"
"Jes. Ekskapitano," respondis Fernao kun amara rideto.
"Do -- finfine!" diris nespire la maristo. "Mi jam longe serĉas
vin!"
"Kion mi povas fari por vi?"
"Mi estas el fregato, kiu revenis antaŭ kelkaj tagoj el Hindujo.
Ĝia komandanto sendas al vi ĉi tiun leteron."
"Al mi? Komandanto de iu fregato?"
"Bonvolu kompreni," daŭrigis la maristo klarigante sian mision,
"ĝin ne sendas al vi mia komandanto. Li devis nur enmanigi ĝin al
vi."
"Do kiu?"
"De kapitano Serrao, la malkovrinto de Molukoj."
Fernao emociite ekprenis ampleksan rulaĵon. Francisko skribas!
Superŝutita per laŭroj de sia malkovra gloro li ne forgesis sian
kamaradon!
Li dankis la mariston, donis al li kelkajn maravedojn kaj komencis
avide legi.
Francisko detale priskribis sian vivon post ilia disiĝo. Kiom
malgaje estis al li, kiel malfacile li alkutimiĝis. Poste li estis
sendita kiel kapitano de unu ŝipo por serĉi Molukojn.
Ili naĝis ĉirkaŭ Borneo kaj atingis embuskajn koralinsulojn. Apud
unu el tiaj insuloj ilia ŝipo frakasiĝis. Restinte sur nudaj rokoj
ili estis minacataj de morto per malsato. Unu vesperon elveturis al
la rokaĵo malaja boato. La ŝipruiniĝintoj ruze ekposedis ĝin
kaj devigis Malajojn montri al ili la vojon al Molukoj. Post longa
veturo ĉirkaŭ Celebeso ili ekvidis fine la misteran grupon de
insuloj, kie kreskis la multekosta spico.
"Kara Fernao, se vi almenaŭ povus imagi al vi, kiel bele ĉi
tie estas!" skribis Francisko. "Malako plaĉis al ni -- ĉu vi
rememoras? Sed kion signifas Malako kompare al ĉi tiu ĉarma lando!
Kreskaĵo estas ĉi tie abunda, aero ebriige odoras de kariofilo,
makato, cinamo kaj vanilo. Sur branĉoj kveras turtoj, krias strangaj
birdoj kun flava kvasto, balancas diverskoloraj papagoj.
Homoj estas ĉi tie afablaj kaj ĉi tiea reĝo estas plej ĝentila el
ĉiuj, kiujn mi dum miaj vojaĝoj renkontis. En la nomo de portugala
reĝo mi faris kun li kontrakton por eterna amikeco.
Sed kial mi tion skribu al vi. La vortoj estas kompatinde ombro de
la realeco. Plej bone, se vi veturos al mi. Estu vi en Lisbono, en
Sabroso, sur maro: mi kredas, ke ĉi tiu letero trovos vin. Kaj poste
alveturu! Nenie en la mondo vidos tiom da beleco, kiom da ĝi estas
ĉi tie. Nenie en la mondo vi estos akceptata kun tia amo, kun kia mi
akceptos vin.
Do -- por longa vojaĝo favoran venton en la velojn!