En ŝtorma nokto, en la tempesta epoko de Franca Revolucio, juna Germano
revenis al sia loĝejo je malfrua horo trans la malnovan parton de Parizo.
La fulmo brilis kaj la laŭtaj tondrokrakoj klakadis laŭ la altaj mallarĝaj
stratoj. Sed unue mi iom parolu al vi pri tiu juna Germano.
Gotfredo Volfgango estis juna viro de bona familio. Li studis dum kelke da
tempo en Gotingeno, sed havante vizian kaj entuziasman karakteron, li
vagrenkontis tiujn senbridajn kaj spekulativajn doktrinojn tiel ofte
mistifikintajn Germanajn studentojn. Lia izolita vivmaniero, lia intensa
diligenteco kaj la aparta naturo de liaj studobjektoj efikis sur lin ne
nur mense sed ankaŭ korpe. Lia sano estis difektita; lia imago,
malsanigita. Li sin indulgis farante fantaziajn konjektojn pri spiritaj
esencoj ĝis kiam, kiel Svedenborgo, li konsistigis ĉirkaŭ si idealan
mondon sian. Li konceptis la ideon, fontintan el mi ne scias kiu kaŭzo, ke
lin superpendas malbona influo: malica genio aŭ spirito celanta lin
malliberigi kaj certigi lian damnon. Tia ideo trudis al lia melankolia
temperamento, estigis la plej malĝojajn efikojn. Li marasmiĝis kaj
deprimitiĝis. Liaj amikoj ekkonsciis pri la lin ĝenanta mensa malsano kaj
opiniis ke la plej bona sanigo estos translokiĝo. Tial oni sendis lin al
Parizo por finplenumi sian lernadon inter la tieaj pompoj kaj distraĵoj.
Volfgango atingis Parizon je la ekkomenco de la revolucio. Unue la popola
deliro kaptis lian entuziasman menson kaj lin ravis la tiamaj politikaj
kaj filozofiaj teorioj. Tamen la sekvintaj sangaj scenoj ŝokis lian
tuŝiĝeman naturon, naŭzigis lin pri la socio kaj la mondo kaj des pli
hermitigis lin. Li sin izoligis en soleca apartamento de Latin-Lando, la
kvartalo de la studentoj. Tie, en morna strato proksime al la monaĥecaj
muroj de Sorbono, li entreprenis siajn plej ŝatatajn spekulativadojn. Foje
li pasigis sinsekvajn horojn en la grandaj bibliotekoj de Parizo, tiuj
katakomboj de forpasintaj aŭtoroj, serĉfosante iliajn amasojn da polvaj
kaj arkaikaj verkoj esperante malkovri nutraĵon por sia malsana apetito.
Li estis, por tiel diri, literatura nekrofiliulo, bankedante en la ostejo
de putrinta literaturo.
Volfgango, kvankam soleca kaj ermitema, havis ardan temperamenton, sed dum
kelke da tempo ĝi influis nur lian imagon. Li estis tro timida kaj
malmondeca por amindumi belulinojn sed li admiris entuziasme la virinan
belecon kaj en sia soleca ĉambro ofte sin perdis revante pri viditaj
formoj kaj vizaĝoj kaj lia fantazio ornamis bildojn pri beleco multe
superantajn tiujn de la reala mondo.
Dum lia menso enestis tiun ekscititan kaj sublimitan staton, sonĝo estigis
eksterordinaran efekton ĉe li. Ĝi estis virina vizaĝo de transcenda
beleco. Tiel forta estis la efekto ke li prisonĝis ĝin foje kaj refoje. Ĝi
hantis liajn dumtagajn pensadojn, liajn dumnoktajn dormadojn. Finfine li
arde enamiĝis al tiu sonĝombro. Ĝi daŭris tiel longe ke ĝi fariĝis unu el
tiuj fiksitaj ideoj kiuj hantas la mensojn de melankoliaj viroj kaj ofte
misidentiĝas kun frenezio.
Tia estis Gotfredo Volfgango kaj tia lia stato en la tempo kiun mi
menciis. Li hejmenrevenis malfruhore iun ŝtorman nokton laŭ kelkaj
malnovaj kaj malhelaj stratoj de Marĉo-Kvartalo, la antikva parto de
Parizo. La laŭtaj tondrokrakoj klakadis inter la altaj domoj de la
mallarĝaj stratoj. Li atingis Grevo-Placon, la lokon kie ekzekutoj
efektiviĝis. La fulmo tremetis inter la altaĵoj de la antikva Urbodomo kaj
faligis flagretantajn briletojn sur la malplenejon antaŭ ĝi. Dum li
transiris la placon, Volfgango kaŭre retiriĝis pro hororo sin trovinte
apud la gilotino. Estis la kulmino de la terorregno kiam tiu timigega
mortilo staris ĉiam en preteco kaj ĝian eŝafodon konstante malsekigis la
sango de honestaj kaj kuraĝaj homoj. Tiun tagon mem ĝi jam vigle ludrolis
en buĉoentrepreno kaj tie ĝi staris, makabre armite, meze de silenta kaj
dormanta urbo, atendante freŝajn viktimojn.
La koro de Volfgango malsaniĝis en li kaj li forturniĝis tremaĉante disde
la horora aparato kiam li ekvidis ombran formon kvazaŭ kaŭrantan ĉebaze de
la ŝtuparo supreniranta al la gilotino. Sinsekvo da brilegaj
fulmoflagraĵoj malkovris ĝin pli klare. Ĝi estis virina figuro vestita
nigrakolore. Ŝi sidis sur unu el la malsupraj ŝtupoj de la eŝafodo,
antaŭenkliniĝante, kaŝante sian vizaĝon sur la genuoj. Ŝiaj longaj
taŭzitaj harbukloj pendis ĝistere malsupren funelante la pluvon kiu falis
torente.
Volfgango paŭzis. Tiu soleca vemonumento kamuflis ion teruran. La virino
aspektis kiel malkomunrangulino. Li sciis ke la epoko plenas je
sortoŝanĝoj kaj multaj belaj kapoj antaŭe dormintaj sur lanugo nun
vagnomadas senhejme. Eble ĉi-tiu kompatinda lamentanto malĝojigita far la
timiga hakilo sidis surrande de la ekzisto disde kie estis jam lanĉita en
foran eternecon ĉio kion ŝi altvalorigis.
Li alproksimiĝis kaj alparolis ŝin kun kompataj akcentoj. Ŝi levis la
kapon kaj lin rigardis sovaĝe. Vi konceptu lian surprizon kiam li ekvidis
en la hela fulmlumo la vizaĝon mem lin hantintan en liaj sonĝoj. Ĝi estis
pala kaj malĝoja, tamen rave belega.
Tremante pro potencaj kaj kontraŭstarantaj emocioj, denove Volfgango
alparolis ŝin. Li diris ion pri ŝia estado en malŝirmiĝo je tiel malfrua
noktohoro kaj pri la furiozo de la ŝtormo kaj proponis ŝin konduki ĝis ĉe
ŝiaj amikoj. Ŝi indikis la gilotinon kun fingrogesto de horora signifo.
"Mi havas nenian surteran amikon," diris ŝi.
"Tamen vi havas hejmon," diris Volfgango.
"Jes. En la tombo!"
La studenta koro fandumiĝis reage al tiuj vortoj.
"Se nekonato rajtus starigi inviton," diris li, "sen riski sin
miskomprenigi, mi proponus mian modestan loĝejon kiel ŝirmejon kaj min
kiel lojalan amikon. Mi mem havas neniajn amikojn en Parizo kaj estas
fremdulo en ĉi-tiu lando. Sed se mia vivo povus vin servi, ekdisponu ĝin.
Ĝin mi eĉ oferos antaŭ ol permesi difekton aŭ humiligon vin atingi."
Estigis efekton la honesta seriozo de la konduto de la junulo. Favoris lin
ankaŭ lia fremdalanda parolmaniero, pruvante ke li ne estis banaldiraĵa
Parizano. Efektive, aŭtenta entuziasmo havas maldubendan elokventecon. La
senhejma nekonatino sin konfidis senrezerve al la protektado de la
studento.
Li subtenis ŝiajn hezitajn paŝojn dum ili transiris Nov-Ponton proksime al
la loko kie popolamaso lastatempe terenĵetis la statuon pri Henriko la
Kvara. La ŝtormo jam paciĝis kaj la tondro muĝetis en la fora distanco.
Parizo entute silentis. Tiu granda vulkano da homaj pasioj dormis
dumtempe, kunigante freŝan potencon por la venonttaga erupcio.
La studento kondukis sian zorgatinon tra la antikvaj stratoj de
Latin-Lando, laŭlonge de la malhelaj muroj de Sorbono, ĝis la granda morna
hotelo kiun li enloĝis. La maljuna pordistino ilin enlasinta fiksrigardis
surprizite la malkutiman vidaĵon kiun konsistigis la melankolia Volfgango
kaj lia nova amikino.
Enirante sian apartamenton, la studento ruĝiĝis kiel neniam antaŭe pro la
malabundeco kaj ordinareco de sia loĝejo. Li disponis ununuran
ĉambron--malnovmodan salonon--ege ornamitan per ĉizaĵoj kaj fantazie
meblitan per restintaĵoj de antaŭa lukso ĉar ĝi situis en unu el tiuj
domegoj de Luksemburgo-Palaco-kvartalo antaŭe apartenintaj al nobeloj. Ĝi
plenegis je libroj kaj paperoj kaj ĉiuj kutimaj studentaj havaĵoj kaj lia
lito staris en ĉambroekstremaĵa alkovo.
Kiam lumoj alportiĝis kaj Volfgango povis pli bone rigardi la nekonatinon,
ŝia aspekto des pli forte ravis lin. Ŝia vizaĝo estis pala sed blindige
bela, reliefigite per abundo da korakkolora hararo ĝin ĉirkaŭpendanta en
bukloj. Ŝiaj okuloj estis grandaj kaj brilaj kaj havis apartan
rigardmanieron kiu ŝajnis preskaŭ sovaĝa. Ŝia korpo, laŭ la kelkaj indicoj
kiujn elmontris ŝia nigra robo, havis perfektan simetrion. Ŝia tuta
aspekto estis ege impona, kvankam ŝi vestiĝis en modo ege simpla. La
ununura ornamaĵo kiun ŝi surportis estis larĝa, nigra, ĉirkaŭkola rubando
agrafita per diamantoj. Nun ekstariĝis antaŭ la studento la problemo kiel
pritrakti la senrimedan estaĵon enirintan ĵetrapide lian respondecejon. Li
konsideris forlasi sian ĉambron al ŝi kaj serĉi aliloke ŝirmejon por si.
Tamen tiel ravis lin ŝia beleco, sorĉo ŝajnis tiel forte influi liajn
pensojn kaj sensojn ke li ne sukcesis sin apartigi disde ŝia kompanio.
Ankaŭ ŝia maniero estis malkutima kaj neklarigebla. Ŝi ne plu parolis pri
la gilotino. Ŝia malĝojo malpligrandiĝis. La atentoj de la studento venkis
unue ŝian fidon kaj tiam, verŝajne, ŝian koron. Ŝi estis, laŭindikaĵe,
entuziasmulino, same kiel li estis entuziasmulo, kaj la samspecanoj baldaŭ
sin komprenis unu la alian.
En la furoramo de la momento, Volfgango konfesis la pasion kiun li sentis
pri ŝi. Li rakontis al ŝi sian misteran sonĝon, kiel ŝi venkis lian koron
jam antaŭ ol li iam vidis ŝin. La rakonto ŝin afekciis strange kaj ŝi
konfesis esti sentinta por li altiron egale neklarigeblan. Estis epoko de
senbrida teorio kaj senbridaj agoj. Malnovaj antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj
forbalaiĝis. Ĉio evoluis subrege de la Diino de Rezonado. Inter aliaj
stultaĵoj de la antikva periodo, la formoj kaj ceremonioj de geedziĝo
komencis konsideriĝi ĉe honoraj mensoj kiel superfluaj ligoj. Sociaj
interkonsentoj fariĝis furormodo. Volfgango estis tro teoriulema por ke ne
infektu lin la liberalaj doktrinoj de la epoko.
"Kial ni apartiĝu unu disde la alia?" diris li. "Niaj koroj estas
unuiĝintaj. Antaŭ la rigardo de rezono kaj honoro ni estas kvazaŭ unu.
Kial ni bezonu malpurajn formojn por kunligi superajn animojn?"
La fremdulino aŭskultis emocie. Verŝajne ŝi jam edukiĝis pri la sama
filozofio.
"Vi havas nek hejmon, nek familion," li daŭre parolis. "Mi estu ĉio por
vi, aŭ pli bone, ni estu ĉio unu por la alia. Se formon ni bezonas, formon
ni observu. Jen mia mano. Mi devontigas min al vi por ĉiam."
"Ĉu por ĉiam?" diris solene la nekonatino.
"Por ĉiam!" ripetis Volfgango.
La fremdulino alprenis la etenditan manon. "Tial mi estas via," ŝi
murmuris kaj falis sur lian bruston.
La sekvintan matenon la studento forlasis sian dormantan edzinon kaj
eliris fruhore serĉonte apartamenton kiu pli konvenu al lia nova situacio.
Kiam li revenis, li trovis la virinon kuŝantan sur la lito kun unu brako
kaj la kapo preterpendantaj la randon de la meblo. Li alparolis ŝin sed ŝi
ne respondis. Li antaŭenpaŝis por veki ŝin el ŝia malkomforta kuŝpozo.
Kiam li alprenis ŝian manon, ĝi estis malvarma. Li sentis nenian
pulsobatadon. Ŝia vizaĝo estis pala kaj makabra. Unuvorte, kadavro ŝi
estis. Hororigite, frenezigite, li alarmis la domloĝantaron. Sekvis sceno
de konfuzo. La polico alvokiĝis. Policano eniris la ĉambron. Li retiriĝis
salte ekvidinte la kadavron.
"Bonĉielo!" li ekkriis. "Kiel tiu virino alvenis ĉi-tien?"
"Ĉu vi havas informaĵojn pri ŝi?" diris avide Volfgango.
"Ĉu informaĵojn mi havas?" respondis la policano. "Ŝi gilotiniĝis hieraŭ."
Li antaŭenpaŝis, disigis la nigran kolumon ĉirkaŭantan la kolon de la
kadavro kaj la kapo terenruliĝis.
La studento ekfrenezegiĝis. "La diablo! La diablo min ekposedis!" li
ŝirkriis. "Mi estas eterne perdita!"
Ili entreprenis lin trankviligi sed vane. Ekposedis lin la timiga kredo ke
malica spirito revivigis la mortan korpon por forkapti lin. Li
senbonsenciĝis kaj mortis en frenezejo.
Ĉi-tie la maljunulo kun la hantita kapo findiris sian rakonton.
"Kaj ĉu ĉi-tio estas aŭtenta fakto?" diris la scivolema viro.
"Nedubenda fakto," respondis la alia. "Mi aŭdis ĝin de la plej bona
aŭtoritato. La koncerna studento mem rakontis ĝin al mi. Mi vidis lin en
frenezejo de Parizo."