"Pripensu nur!" diris Clemency. "Mi pensas, ke vi gxin baldaux
faros, Britain; ne vere?"
Tiel subite metita demando pri tia grava afero postulis
pripenson. Li elblovis grandan nubon da fumo kaj, metante la
kapon jen dekstren jen maldekstren, li gxin cxirkauxrigardadis,
kiel se tiu cxi nubo estus la demando kaj li gxin rigardus de
diversaj punktoj de vidado, kaj li respondis, ke li la aferon
ankoraux ne bone klarigis al si, sed -- jes, jes, li eble
ankoraux decidigxos tion cxi fari.
"Kiu ajn sxi estos, mi deziras al sxi felicxon!" ekkriis
Clemency.
"Ho, tio cxi al sxi ne mankos", diris Benjamin, "certe ne".
"Sed sxi ne vivus tiel felicxe kaj ne havus tiel tute bonan kaj
amindan edzon", diris Clemency, duone metinte sin super la tablon
kaj medite rigardante la kandelon, "se mi antauxe ne estus -- ne
cxar mi intencis, cxar gxi estis pura kuntrafigxo: ne vere,
Britain?"
"Certe", respondis sinjoro Britain en plena gxuado de la pipo, en
la stato kiam la fumanto povas malfermi la busxon nur tre
malmulte por paroli, en oportuna trankvileco sidas sur sia segxo
kaj povas turni al sia kunsidanto nur la okulojn kaj ankaux tiujn
cxi tre malrapide kaj serioze.
"Ho, mi estas al vi tre danka, Clemency, tion vi ja scias!"
"Dio, kiel bela estas la penso pri tio cxi!" diris Clemency.
"Vi scias, mi faris diversajn esplorojn pri tio kaj alia",
dauxrigis sinjoro Britain kun la peza seriozeco de sagxegulo,
"cxar mi cxiam havis spiriton scieman kaj legis multajn librojn
pri la bonaj kaj malbonaj flankoj de la teraj aferoj, cxar mi en
mia juneco min okupadis je la literaturo."
"Efektive!" ekkriis mirante Clemency.
"Jes", diris sinjoro Britain; "du el miaj plej bonaj jaroj mi
staris post la pordo de butiko de antikvajxisto, preta postkuri,
se iu metus ian libron en la posxon; poste mi estis disportanto
cxe modistino, kaj en tiu cxi ofico mi en vakstolaj paketoj
alportadis al la homoj nenion ekster trompajxo kaj malverajxo --
per kio mia animo estis malgxojigita kaj mia konfido je la homa
naturo estis detruita. Kaj post tio mi tie cxi en tiu cxi domo
auxdis multe da parolajxo, kiu mian animon ankoraux pli
malgajigis; kaj post cxio tio cxi mia opinio estas, ke kiel certa
kaj agrabla kvietigisto de la animo kaj bona kondukanto tra la
vivo nenio estas pli bona, ol la kribrilo de muskato."
Clemency volis ion aldoni, sed li antauxvenis al sxi.
"Ligita", li serioze aldonis, "kun fingringo".
"Faru kion vi volas, kaj cetere, ne vere?" rimarkis Clemency, en
la gxojo pro la konfeso metante unu brakon trans la duan kaj
karesante al si la kubuton.
"Tia kerna diro, ne vere?"
"Mi cetere ne scias", diris sinjoro Britain, "cxu oni povus gxin
nomi vera filozofio. Mi iom dubas tion cxi; sed gxi bone eltenas
kaj sxparas multe da cxagreno, kion la gxusta filozofio ne cxiam
faras."
"Rememoru nur, kiel vi mem iafoje insultadis", diris Clemency.
"Ha!" diris sinjoro Britain. "Sed la plej rimarkinda estas,
Clemency, ke vi min devis konverti. Tio cxi estas la plej
stranga. Vi! kio! mi pensas, ke vi ne havas duonon da penso en la
kapo!"
Tute ne ofendigxante, Clemency balancis la kapon, ridis kaj
cxirkauxprenante sin diris: "ne, mi ankaux tiel pensas".
"Mi estas suficxe konvinkita je tio cxi", diris sinjoro Britain.
"Ho mi pensas, vi estas prava", diris Clemency. "Mi elportas
nenian penson, mi nenian bezonas".
Benjamin prenis la pipon el la busxo kaj ridis, gxis la larmoj
elkuris al li sur la vangojn. "Kiel naiva vi estas, Clemency," li
aldonis cxiam ankoraux ridante kaj visxante al si la okulojn.
Clemency, nenion kontrauxdirante, faris tion saman kaj ridis tiel
same kore, kiel li.
"Sed mi tamen vin amas", diris sinjoro Britain; "vi estas tre
bona knabino en via speco; donu do al mi la manon, Clemency. Kio
ajn estos, mi vin cxiam estimos kaj cxiam estos via amiko."
"Efektive!" respondis Clemency. "Nu, tio cxi certe estas tre bone
de via flanko."
"Jes, jes", diris sinjoro Britain kaj prezentis al sxi la pipon
por elbati; "mi vin ne forlasos. Auxskultu! estas stranga bruo!"
"Bruo!" ripetis Clemency.
"Pasxoj ekster la domo. Sonis, kvazaux iu desaltas de la muro."
"Cxu ili supre cxiuj estas en lito?"
"Ho, nun ili cxiuj iris dormi."
"Cxu vi nenion auxdis?"
"Ne!"
Ili ambaux auxskultis sed nenion auxdis. "Mi ion diros al vi",
diris Benjamin kaj deprenis lanternon; "mi pro singardeco faros
unu fojon cxirkauxiron cxirkaux la domo, antaux ol mi iras dormi.
Malfermu la pordon, dum mi ekbruligos la lanternon, Clemmy."
Clemency tuj obeis, sed rimarkis al tio cxi, ke li vane faras al
si la klopodon, ke gxi estas imago kaj tiel plu. Sinjoro Britain
diris "tre povas esti", sed tamen eliris, armita de la fero de
forno kaj lumigante per la lanterno en cxiujn flankojn.
"Estas tiel silente, kiel sur la tombejo," diris Clemency,
rigardante post li; "kaj ankaux preskaux tiel same timige!"
Rigardante returne en la kuirejon, sxi en timego ekkriis, kiam
facila figuro al sxi proksimigxis. "Kiu tie?"
"Silentu!" murmuretis al sxi ekscitite Marion. "Vi min cxiam
amis, ne vere?"
"Amis? infano! Certe!"
"Mi gxin scias. Kaj mi povas al vi konfidi, ne vere? Mi nun havas
tie cxi preskaux neniun, al kiu mi povus konfidi."
"Jes," diris Clemency kore.
"Iu estas ekster la domo," diris Marion kaj montris al la pordo,
"kiun mi hodiaux vespere ankoraux devas vidi kaj paroli kun li.
Michael Warden, pro Dio, foriru. Nun ne!"
Clemency surprizite kaj maltrankvile ektremis, kiam sekvante la
rigardon de la parolantino, sxi ekvidis malluman figuron,
starantan antaux la pordo.
"En minuto Vi povas esti malkasxita," diris Marion. "Nun ne!
Atendu, se estas eble, en ia kasxita loko. Mi tuj venos." Li
salutis sxin per la mano kaj malaperis. "Ne iru dormi. Atendu min
tie cxi!" diris Marion kun maltrankvila rapideco. "Mi jam antaux
unu horo volis paroli kun Vi. Ho, ne perfidu min!"
Marion kaptis ekscitite sxian manon kaj premis gxin al la brusto
-- movo, kiu en sia pasio estis pli elokventa, ol la plej varmega
petado per vortoj. Poste sxi foriris, kiam la radioj de la
revenanta lanterno komencis lumigadi la cxambron.
"Cxio trankvila kaj silenta. Neniu estas. Kredeble imago," diris
sinjoro Britain, ferminte kaj riglinte la pordon. "Unu el la
sekvajxoj de viva fantazio. Ha! kio estas?"
Clemency, kiu ne povis kasxi sian ekscititecon, pala kaj tremanta
per la tuta korpo sidis sur segxo.
"Kio estas?" sxi ripetis kaj frotis al si la manojn kaj kubutojn,
penante trankviligxi kaj rigardante cxien, nur ne al li en la
vizagxon. "Estas bele de via flanko, Britain! Antauxe vi enpelas
min en teruron per bruado kaj per lanternoj kaj per Dio scias
ankoraux kio . . . Kio estas? Ho, jes!"
"Se vi ricevas teruron de lanterno, Clemmy", diris sinjoro
Britain, tute trankvilanime gxin estingante kaj ree pendigante,
"tiam la terura fantomo estas facile forpelebla. Sed vi ja
ordinare estas suficxe kuragxa", li diris kaj haltis, por sxin
atente rigardi; "kaj vi estis ja ankaux tute trankvila post la
bruado kaj la lanterno. Kio venis al vi en la kapon? ja ne ia
penso?"
Sed cxar Clemency tute kiel ordinare deziris al li bonan nokton
kaj sxajnis sin prepari por iri dormi, tial ankaux
Malgrand-Britain diris al sxi bonan nokton, farinte ankoraux la
originalan rimarkon, ke neniu scias, kio al la virinoj povas veni
en la kapon; li prenis sian kandelon kaj iris dormeme al la lito.
Kiam cxio denove estis trankvila, Marion revenis.
"Malfermu la pordon", sxi diris, "kaj restu apud mi, dum mi kun
li ekstere parolos".
Kiel ajn timema sxia agado estis, gxi tamen montris firman kaj
nesxanceleblan decidon, al kiu Clemency ne povis kontrauxstari.
Sxi mallauxte malriglis la pordon, sed antaux ol sxi turnis la
sxlosilon en la seruro, sxi returne rigardis la junan frauxlinon,
kiu nur atendis la malfermadon, por eliri.
La vizagxo ne estis deturnita aux turnita al la tero, sed
rigardis sxin plene kaj libere en floro de juneco kaj beleco.
Neklara sento pri la malforta baro, kiu estas inter la felicxa
patra domo kaj la honesta amo de la bela knabino, penso pri la
malgxojo en tiu cxi domo kaj la detruo de gxiaj plej belaj
esperoj, venis en la simplan animon de Clemency kaj frapis sxian
molan koron tiel profunde, tiel forte plenigis gxin je malgxojo
kaj kunsento, ke sxi, versxante riveron da larmoj, metis siajn
brakojn cxirkaux la kolon de Marion.
"Mi scias nur malmulte, kara infano", diris Clemency, "tre
malmulte; sed mi scias, ke tio cxi ne estas bona. Pripensu, kion
Vi faras".
"Mi multajn fojojn gxin pripensis", diris Marion kviete.
"Ankoraux unu fojon", petegis Clemency "gxis morgaux!"
Marion balancis la kapon.
"En la nomo de sinjoro Alfred", diris Clemency, "Pro li, kiun Vi
iam tiel amis!" Sxi kovris sian vizagxon per la manoj kaj
ripetis: "Iam!" kvazaux tiu cxi vorto dissxirus al sxi la koron.
"Lasu min eliri", petis Clemency. "Mi diros al li, kion Vi volas.
Ne eliru tiun cxi nokton el la pordo. Mi estas konvinkita, ke tio
cxi ne povas alporti bonon. Ha, gxi estis tago de malfelicxo,
kiam oni tien cxi alportis sinjoron Warden! Pensu pri Via bona
patro, mia kara -- pri Via fratino."
"Mi gxin faris", diris Marion kaj rapide levis la kapon. "Vi ne
scias, kion mi faras. Mi devas paroli kun li. Per tio cxi, kion
vi diris, vi montris vin kiel mia plej bona kaj plej fidela
amikino, sed mi devas fari tiun cxi pasxon. Cxu vi volas min
akompani, Clemency" -- sxi kisis sxian amikan vizagxon -- "aux mi
devas iri sola?"
Konfuzita kaj malgxoja Clemency turnis la sxlosilon en la seruro
kaj malfermis la pordon. Marion, firme tenante la manon de la
akompanantino, rapide eliris en la mallumon de la nokto.
Tie li alpasxis al sxi, kaj ili longe kaj multe parolis unu kun
la dua; kaj la mano, per kiu sxi tenis Clemency'n, tremis, aux
malvarmigxis kiel la mano de malvivulo, aux premis sxin kore en
la fajro de la parolado. Kiam ili revenis, li sekvis Marion'on
gxis la pordo; tie li prenis la duan manon kaj premis gxin al
siaj lipoj. Tiam li singarde foriris.
La pordo denove estis riglita kaj sxlosita, kaj denove sxi staris
en la patra domo. Ne depremita de la sekreto, kiun sxi alportis,
kvankam sxi estis ankoraux juna, sed kun tiu esprimo sur la
vizagxo, por kiu jam antauxe mankis al mi la nomo, kaj kiu brilis
tra sxiaj larmoj.
Sxi ripete dankis sian pli malaltan amikinon kaj konfidis al sxi,
kiel sxi diris, plene kaj senkondicxe. Felicxe atinginte sian
dormocxambron, sxi falis sur la genuojn kaj povis pregxi, havante
sur la koro sian sekreton!
Jes, kaj sxi povis sin levi post la pregxo tiel trankvile kaj
felicxe, klini sin super la dormantan fratinon, rigardi sxin kaj
rideti -- kvankam ecx iom malgaje. Kaj kisante sxian frunton, sxi
mallauxte murmuretis al si, ke Grace cxiam estis patrino por sxi,
kaj ke sxi sxin amas kiel infano!
Kaj sxi povis la brakon meti al si cxirkaux la kolon, kiam sxi
sin metis sur la kusenon, kaj la brako kvazaux konscie
cxirkauxprenis sxin defendante kaj amante kaj kvazaux murmuretis
al la delikataj lipoj: Dio vin benu!
Kaj sxi povis ecx trankvile ekdormi, malhelpata nur de unu
songxo, en kiu sxi per sia senkulpa kaj tusxanta vocxo ekkriis,
ke sxi estas tute sola kaj ke cxiuj sxin forgesis.
Monato baldaux pasas, ecx se gxi iras malrapide. La monato, kiu
estis inter tiu cxi nokto kaj la reveno, rapide pasis kaj
forflugis, kiel pasanta nebulo.
La tago venis. Malkvieta vintra tago, kiu la malnovan domon ofte
tremigadis, kvazaux de frosto. Tago, kiu la hejman doman
internajxon faras duoble kara, al la kamena angulo donas novajn
agrablajxojn, jxetas rugxetan flamon sur la vizagxojn kolektitajn
cxirkaux la kameno kaj igas la grupojn cxirkaux cxiu kameno fari
pli malvastan kaj pli intiman ligon kontraux la elementoj, kiuj
ekstere sovagxas. Kruda vintra tago, kiu la plej bone preparas
por agrabla vespero, kovritaj fenestroj, afablaj amikaj vizagxoj,
muziko, ridado, dancado, luma kandelaro kaj societa plezuro!
Pri cxio tio cxi la doktoro zorgis, por saluti Alfredon. Ili
sciis, ke li povas veni ne pli frue, ol en la nokto; kaj ili
intencas, li diris, resonigi la nokton de la gxojo, kiam li
venos. Cxiuj liaj amikoj devis esti kolektitaj. Devis manki nenia
vizagxo, kiun li konis kaj amis. Ne, ili cxiuj devis tie cxi
esti.
Tiel gastoj estis invititaj, kaj muziko estis mendita, kaj tabloj
preparitaj, kaj la salono de dancado arangxita, kaj kun gastema
malavareco estis ricxe zorgita pri cxiu societa bezono. Cxar
estis Kristonasko kaj liaj okuloj jam longe ne vidis la anglan
ilikon [*] kaj gxian malluman konstantan verdajxon, la salono de
dancado estis ornamita je tio cxi; kaj la rugxaj beroj sendadis
al li el la malluma foliaro anglan saluton al la veno.
[*] arbo.
Gxi estis labora tago por cxiuj, sed por neniu tiel multe, kiel
por Grace, kiu senbrue cxie laboradis kaj estis la gaja animo de
cxiuj preparadoj. Multajn fojojn en tiu cxi tago (kiel ankaux
multajn fojojn en la dauxro de la monato, kiu pasis) Clemency
time esplorante rigardadis Marionon. Sxi estis eble iom pli pala,
ol ordinare, sed sur sxia vizagxo estis cxarma decida
trankvileco, kiu faris gxin pli aminda, ol cxiam.
En la vespero, kiam sxi estis vestita kaj portis en siaj haroj
kronon, kiun Grace mem tien enplektis -- gxi estis la amataj
floroj de Alfred, kaj tial Grace ilin elektis -- tiu malnova
esprimo, plena je pensoj, preskaux malgxoja kaj tamen tiel plena
je spirito, nobla kaj felicxa, kusxis denove sur sxia frunto kaj
faris sxin centoble pli cxarma.
"La plej proksima krono, kiun mi plektos en tiujn cxi harojn,
estos la krono fiancxina", diris Grace; "aux mi estas malbona
profetino".
La fratino ridetis kaj firme sxin tenis en siaj brakoj.
"Ankoraux unu momenton, Grace. Ne forlasu min ankoraux. Cxu vi
certe scias, ke nenio al mi pli mankas?"
Tio cxi propre sxin tute ne interesis. Sxi pensis pri la vizagxo
de sia fratino, kaj sxia okulo kun ama intimeco firme sin tenis
sur gxi.
"Mia arto plu ne povas iri, kara infano", diris Grace; "kaj
ankaux via beleco. Mi neniam vidis vin tiel bela, kiel nun."
"Mi neniam sentis min tiel felicxa", respondis tiu cxi.
"Jes, sed ankoraux pli granda felicxo vin atendas. Apud alia tia
kameno, tiel same cxarma kaj intima, kiel tiu cxi", diris Grace,
"baldaux sin trovos Alfred kun lia juna edzino."
Sxi denove ridetis. "Vi prezentas al vi felicxan domecon, Grace.
Mi vidas tion cxi laux viaj okuloj. Mi gxin scias, gxi estos
felicxa, mia kara. Kiel felicxa mi estas, ke mi gxin scias!"
"Nu", diris la doktoro, rapide enirante. "Cxu ni cxiuj estas
pretaj, por akcepti Alfredon? Li povas veni nur suficxe malfrue
-- cxirkaux horo antaux noktomezo -- tiel ni havas suficxe da
tempo, por farigxi gajaj antaux lia veno. Li ne devas veni antaux
ol la glacio estos rompita. Disheligu la fajron, Britain! Lasu
gxin lumi sur la ilikon, gxis gxi estos tute rugxa de flamo. Gxi
estas mondo plena je sensencajxo, mia kateto; fidelaj amantoj kaj
cxio alia -- nur sensencajxo; sed ni estu sensencaj kune kun la
aliaj homoj kaj ni donu al nia fidela amanto furiozan saluton al
la veno. Je mia vorto!" diris la doktoro kaj rigardis siajn
filinojn kun fiera gxojo, "hodiaux vespere mi ekster cxiu alia
sensencajxo preskaux pensas, ke mi estas patro de du belaj
filinoj".
"Kaj cxion, kion unu el ili iam faris aux ankoraux povas fari,
por vin malgxojigi, kara patro", diris Marion, "tion pardonu al
sxi nun, kiam sxia koro estas plena. Diru, ke vi pardonas al sxi,
ke vi volas pardoni al sxi, ke sxi cxiam havos parton en via amo
kaj --" sxi eksilentis kaj kasxis sian vizagxon sur la brusto de
la maljuna homo.
"Infano, infano!" kviete diris la doktoro. "Pardoni! kion mi
bezonas pardoni? Efektive, se niaj fidelaj amantoj revenas, por
fari al ni tiajn historiojn, tiam ni devas teni ilin malproksime
de ni; ni devas sendi al ili renkonte kurierojn kaj lasi ilin
veturi nur unu horon en tago, gxis ni estos suficxe preparitaj,
por ilin akcepti. Kisu min, mia kateto. Pardoni! Kia malsagxa
infano vi estas! Se vi min kvindek fojojn en tago cxagrenus,
anstataux tute ne, mi cxion al vi pardonus, ekster tia peto. Kisu
min, mia kateto. Prenu! por la estinteco kaj estonteco -- pura
kalkulo inter ni. Disheligu la fajron! Cxu la homoj en la
malvarma Decembra nokto devas frostigxi? Faru lume, varme kaj
gaje, aux mi al tiu kaj alia certe ne pardonos!"
Tiel bonhumora kaj gaja estis la doktoro! Kaj la fajro estis
disheligita, kaj la kandeloj lume brilis, kaj gastoj venadis, kaj
gaja movado komencigxis, kaj cxarma tono de gxoja ekscititeco jam
regis en la tuta domo.
Cxiam pli kaj pli da gastoj venis. Lumaj okuloj salutadis
Marionon; ridetantaj lipoj deziradis al sxi felicxon; sagxaj
patrinoj ludadis kun la ventumilo kaj esprimadis la esperon, ke
sxi ne estos tro juna kaj facilanima por la doma vivo; flamaj
patroj falis en malfavoron, cxar ili tro multe admiradis sxian
belecon; filinoj sxin enviis, filoj enviis lin; multaj enamitaj
paroj uzis la okazon; cxiuj estis plenaj je partoprenado,
ekscititeco kaj atendado.
Sinjoro Craggs kaj sinjorino Craggs venis brako sub brako, sed
sinjorino Snitchey venis sola. "Mia Dio, kie Vi havas Vian
edzon?" demandis la doktoro.
La paradiza birdo sur la turbano de sinjorino Snitchey tremis,
kvazaux gxi denove vivigxis, kiam sxi diris, ke tion cxi certe
scias sinjoro Craggs. Al sxi ili tion cxi neniam diras.
"La malbenita ekspedejo", diris sinjoro Craggs.
"Mi volus, ke gxi forbrulu gxis la fundamento," gxemis sinjorino
Snitchey.
"Li estas -- li estas -- malgranda negoca afero iom fortenas mian
kompanianon," diris sinjoro Craggs kaj maltrankvile rigardis
cxirkauxen.
"Ho, ho! Negoca afero! Ne volu min tion cxi kredigi!" diris
sinjorino Snitchey.
"Ni scias, kio gxi estas, negoca afero", diris sinjorino Craggs.
Sed cxar ili tion cxi ne sciis, tio eble estis la kauxzo, kial la
paradiza birdo de sinjorino Snitchey tiel minace tremis kaj cxiuj
apartaj partoj de la orelringoj de sinjorino Craggs sonis, kiel
malgrandaj soniloj.
"Mi miras, ke vi povis veni, Craggs", diris lia edzino.
"Sinjoro Craggs sentas sin felicxa, certe," diris sinjorino
Snitchey.
"La ekspedejo tiel okupas ilian tutan tempon," diris sinjorino
Craggs.
"Persono, kiu havas negocon, propre tute ne devas edzigxi," diris
sinjorino Snitchey.
Poste sinjorino Snitchey diris al si mem, ke la rigardo, kun kiu
sxi tion cxi diris, trafis Craggs'on en la profundon de la koro
kaj ke li tion cxi sentas, kaj sinjorino Craggs rimarkis al sia
edzo, ke Snitchey lin trompas post la dorso kaj ke li tion cxi
vidos, kiam estos tro malfrue.
Sed sinjoro Craggs, ne tre turnante atenton sur tiujn cxi
rimarkojn, cxiam ankoraux maltrankvile rigardadis cxirkauxen,
gxis lia okulo trafis Grace'n, kiun li tuj salutis.
"Bonan tagon, sinjorino", diris Craggs. "Vi estas belega. Via --
frauxlino Via fratino, frauxlino Marion estas --"
"Ho, sxi estas tute sana, sinjoro Craggs."
"Jes -- mi -- cxu sxi estas tie cxi?" demandis Craggs. "Tie cxi!
Cxu Vi sxin tie ne vidas? Sxi nun komencas dancon", diris Grace.
Sinjoro Craggs surmetis la okulvitrojn por pli bone vidi,
rigardis Marionon kelkan tempon, tusis kaj metis la okulvitrojn
kun kontenta mieno returne en la ingon kaj en la posxon.
Nun eksonis la muziko kaj la dancado komencigxis. La hela fajro
gaje krakadis kaj saltadis, kvazaux gxi el granda gxojo mem volus
danci. De tempo al tempo gxi ridadis, kvazaux gxi volus ankaux
fari muzikon. Iafoje gxi briladis kaj rugxe flamadis, kvazaux gxi
estus la okulo de la malnova cxambro, kaj iafoje tiu cxi okulo
ruze okuladis, kiel gaja maljunulo, kiam li vidas, kiel la pli
junaj murmuretas en la anguloj. Iafoje gxi incitante ludadis kun
la brancxoj de la iliko; kaj kiam gxia saltanta lumo faladis sur
la mallumajn foliojn, gxi elrigardadis, kvazaux ili denove staras
ekstere en la malvarma vintra nokto kaj tremas de la vento.
Iafoje gxia humoro farigxadis tute sovagxa kaj petola kaj
transiradis cxiujn limojn, kaj tiam gxi lauxte ridante sxutadis
inter la dancantojn pluvon da senkulpaj fajreroj kaj en sovagxa
gxojo levadis sin en la malnovan tubon de l' kameno.
Preskaux jam finigxis dua danco, kiam sinjoro Snitchey kaptis la
brakon de sia kompaniano, rigardanta la dancadon.
Sinjoro Craggs eksaltis, kvazaux lia amiko estus fantomo.
"Cxu li foriris?" li demandis.
"Silente!" diris Snitchey. "Li estis cxe mi pli ol tri horojn. Li
cxion trarigardis kaj volis precizan kalkulon. Li -- Ahem!"
La danco finigxis. Marion preteriris tre proksime preter li, kiam
li parolis. Sxi rimarkis nek lin nek lian kompanianon, sed
rigardadis sur sian fratinon en la fino de la salono, kiam tiu
malrapide pasxadis tra la sin pusxanta amaso kaj malaperis el
sxiaj okuloj.
"Vi vidas, cxio estas bone kaj gxuste," diris sinjoro Craggs. "Li
jam pli ne parolis pri tio, mi pensas?"
"Ecx ne unu vorton!"
"Kaj cxu li efektive estas for? kaj ekster dangxero?"
"Li tenas sian vorton. En sia sxelo de nukso li kun la defluo de
la akvo veturas malsupren de la rivero kaj kun veloj sub la vento
li nagxas en tiu cxi malluma nokto al la maro. Li ja estas konata
riskemulo. La defluo, li diris, en tiu cxi tempo komencigxas unu
horon antaux noktomezo. Mi gxojas, ke gxi estas finita!" Sinjoro
Snitchey visxis al si la sxviton de la vizagxo, kiu elrigardis
tute rugxa kaj ekscitita.
"Kion Vi pensas," diris Craggs, "pri la --"
"Silente!" avertis lia singarda kompaniano kaj rigardis rekte
antauxen. "Mi Vin komprenas. Parolu nenian nomon kaj ne lasu
rimarki, ke ni parolas pri sekretoj. Mi ne scias, kion ni devas
pensi; kaj por diri al Vi la veron, gxi nun estas por mi tute
egala. Gxi estas vera faciligo. Mi pensas, ke lia sinamo lin
trompis. Eble la knabino ankaux iom koketis; tiel gxi sxajnas.
Cxu Alfred estas tie cxi?"
"Ankoraux ne," diris sinjoro Craggs, "oni lin atendas cxiun
minuton".
"Bone," -- sinjoro Snitchey denove visxis al si la frunton --
"gxi estas granda faciligo. Mi neniam ankoraux estis tiel
maltrankvila de la tago, kiam ni komencis nian kompanion. Mi
intencas nun gxui la vesperon, sinjoro Craggs."
Sinjorino Craggs kaj sinjorino Snitchey aliris al ili, kiam li
elparolis sian intencon. La birdo paradiza estis en granda
eksciteco, kaj la soniletoj lauxte sonis.
"Cxiuj parolis pri tio cxi, sinjoro Snitchey. Mi esperas, ke la
negoco estas kontentigita?"
"Per kio kontentigita, mia kara?" demandis sinjoro Snitchey.
"Ke sendefenda virino estis elmetita al la mokado kaj priparolado
de la mondo", respondis lia edzino. "Tio cxi estas tute laux la
naturo de la negoco, tio cxi estas vera."
"Mi jam tiel longe kutimis," diris sinjorino Craggs, "vidi la
negocon ligitan kun cxio, kio detruas la doman felicxon, ke mi
jam estas kontenta, ke mi scias, ke gxi estas la nekasxita
malamiko de nia trankvileco. Tio cxi almenaux estas honesta kaj
sincera."
"Kara edzino," diris sinjoro Craggs, "via bona opinio estas
netaksebla, sed mi neniam diris, ke la negoco estas la malamiko
de via trankvileco."
"Ne," respondis sinjorino Craggs kaj skuis siajn soniletojn. "Ne,
vi gxin certe ne diris. Vi farigxus ne inda je la negoco, se vi
havus tiun cxi sincerecon."
"Kio tusxas mian foreston hodiaux vespere, mia kara", diris
sinjoro Snitchey, donante la brakon al sia edzino, "la malfelicxo
estis tute sur mia flanko; sed, kiel sinjoro Craggs scias . . ."
Sinjorino Snitchey ne lasis fini la komplimenton, cxar sxi tiris
sian edzon flanken kaj postulis rigardi tiun cxi homon, fari al
sxi la komplezon kaj rigardi lin.
"Kiun, kara edzino?" demandis sinjoro Snitchey.
"La kolegon de via vivo; mi kompreneble gxi ne estas al vi,
sinjoro Snitchey," gxemis sinjorino Snitchey.
"Ne, mi petas vin, kara edzino," konsolis sxia edzo.
"Ne, ne," diris sinjorino Snitchey kun majesta rideto. "Mi konas
mian pozicion. Rigardu lin, la kolegon de via vivo, vian modelon,
la konservanton de viaj sekretoj, la homon, al kiu vi konfidas,
vian duan 'mem' --"
Sekvante la rigardon de sia edzino, Snitchey rigardis sian
kompanianon.
"Se vi tiun cxi vesperon povas rigardi al tiu cxi homo en la
okulojn," dauxrigis sinjorino Snitchey, "kaj ne scias, ke vi
estas trompita, ke vi farigxis ofero de liaj intrigoj, sklavo de
lia volo, per ia neklarigebla sorcxo, de kiu mi vin vane
avertadis, -- tiam mi povas nur diri: mi vin bedauxras!"
En tiu sama minuto sinjorino Craggs regalis per tondra parolo
sinjoron Craggs. Kiel gxi estas nur ebla, sxi demandis, ke li al
sia Snitchey tiel blinde povas konfidi? Cxu li volas kredigi, ke
li ne vidis, kiel Snitchey eniris kaj kiel sur lia vizagxo kusxis
ruzo, intrigo kaj perfido? Cxu li povas nei, ke jam la maniero,
en kiu tiu visxis al si la frunton kaj maltrankvile rigardadis
cxirkauxen, montras, ke io peze kusxas sur la konscienco de lia
Snitchey, se lia Snitchey entute havas konsciencon? Cxu eble
aliaj personoj ankaux, kiel lia Snitchey, venas al festaj
vesperoj kiel malkvietaj rabistoj? -- kio cetere estis ne tute
prospera komparo, cxar li venis tra la pordo tre mallauxte. Kaj
cxu li efektive en hela luma tago (estis preskaux noktomezo)
volas persisti defendi kaj subteni sian Snitchey kontraux cxia
videblajxo kaj prudento kaj kontraux cxia sperto de la mondo?
Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkasxe kontraux la
fluo de tiu cxi kolero, sed ambaux kontentigis sin trankvile
nagxi kune kun la fluo, gxis gxia forto malgrandigxos, kio
efektive farigxis en la minuto, kiam oni komencis novan dancon.
Tiun cxi okazon uzis sinjoro Snitchey, por peti de sinjorino
Craggs sxian manon, dum sinjoro Craggs estis tiel galanta kaj
invitis sinjorinon Snitchey. La sinjorinoj, post kelkaj facilaj
deflankigxoj -- kiel ekzemple: "kial Vi ne invitas alian?" aux:
"mi scias, ke Vi estos kontenta, se mi rifuzos," aux: "mi miras,
ke Vi ekster la ekspedejo povas danci," (tio cxi jam sxercante)
-- favore konsentis kaj komencis la dancon.
Tiu cxi reciproka gxentileco estis cxe la ambaux familioj malnova
moro; cxar ili cxiuj estis tre amikaj inter si kaj vivis en
agrabla senceremonieco. Eble la malsincera Craggs kaj la malbona
Snitchey estis cxe la virinoj nur jurista fikcio, kiel Cajus kaj
Sempronius en la aktoj de la ambaux edzoj: sed la ambaux virinoj
mem faris kaj prenis tiujn cxi akciojn en la negoco, por nur ne
esti tute esceptitaj. Tio cxi en cxia okazo estas senduba, ke
cxiu el la ambaux virinoj sian okupon kondukadis tiel same
fervore kaj diligente, kiel sxia edzo la sian, kaj ke cxiu
pensis, ke felicxa prosperado de la firmo sen sxiaj lauxdindaj
penoj estus preskaux neebla.
Sed nun la birdo paradiza flugis tra la mezo, kaj la soniletoj
komencis saltadi kaj sonadi; kaj la rugxa vizagxo de la doktoro
sin turnadis kaj returnadis, kiel brile lakita turnajxo kun homa
vizagxo; kaj la senspira sinjoro Craggs komencis jam dubi, ke la
dancado, kiel la cetera vivo, estas farata al la homoj tro
facila; kaj sinjoro Snitchey dancis kun viglaj saltoj por si,
Craggs kaj por seso da aliaj personoj.
Kaj ankaux la fajro ricevis fresxan humoron kaj pli hele brulis,
disblovita de la vento, kiun faris la dancado. Gxi estis la genio
de la cxambro kaj trovis sin cxie. Gxi brilis en la okuloj de la
viroj, en la juveloj sur la blankaj brustoj de la knabinoj, ludis
cxirkaux iliaj oreloj, kvazaux petole murmuretante ion al ili,
lumigis la plankon kaj metis rozan tapisxon al iliaj piedoj,
brilis sur la plafono, ke gxia flamo rebrilis sur iliaj vizagxoj,
kaj ekbruligis grandan iluminacion en la malgranda turo de
soniletoj de sinjorino Craggs.
Kaj nun la aero farigxis pli fresxa, kaj la muziko farigxis pli
energia kaj la dancoj iris en pli viva takto; kaj levigxis
blovado, kiu balancis la foliojn kaj la berojn sur la muroj, kiel
antauxe sub la libera cxielo; kaj bruo iris tra la cxambro,
kvazaux nevidebla amaso da elfoj akompanus la dancantojn. Nun
nenia trajto de la vizagxo de la doktoro jam povis esti rekonata,
kiam li sin turnadis cxirkauxen; nur sxajnis, ke tuta deko da
paradizaj birdoj flugas tra la cxambro kaj ke milo da malgrandaj
soniletoj sonas; tuta armeo da flugantaj vestoj sin portis en la
ventego, kiam la muziko silentigxis kaj la dancado cxesis.
La varmego kaj lacigxo faris la doktoron nur pli senpacienca je
la veno de Alfred.
"Cxu vi ion vidis, Britain? ion auxdis?"
"Estas tro mallume, por povi malproksime vidi, kaj tro multe da
bruo en la domo, por povi ion auxdi," respondis la servanto.
"Tio cxi estas vera! Tiom pli gaja estos la akcepto. Kioma horo
nun estas?"
"Gxuste la dekdua, sinjoro. Li devas jam baldaux veni, sinjoro."
"Tiel disheligu la fajron kaj jxetu sur gxin ankoraux unu pecon
da ligno", diris la doktoro. "Lia akcepta saluto devas lumi al li
renkonte tra la nokto, kiam li pli kaj pli proksimigxados!"
Li vidis gxin -- jes! El sia kalesxo li ekvidis la lumon, kiam li
turnis angulen apud la malnova pregxejo. Li konis la cxambron, el
kiu la lumo venis. Li vidis la nudajn brancxojn de la longe
konataj arboj inter la lumo kaj si. Li sciis, ke unu el tiuj cxi
arboj en la somero agrable bruas antaux la fenestro de Marion.
Larmoj staris al li en la okuloj. Lia koro batis tiel forte, ke
li apenaux povis elporti sian felicxon. Kiel ofte li rememoradis
tiun cxi tempon, pentradis gxin al si sub cxiaj cirkonstancoj,
timadis, ke gxi ne venos, kaj gxin deziradis kaj sopiradis je gxi
en malproksima, malproksima loko!
Denove la lumo! Klare kaj malproksime lumante, ekbruligite, kiel
li sciis, por lin saluti kaj lumi al li al la malnova domo. Li
faradis signojn per la mano, levadis la cxapelon kaj kriadis al
ili, kvazaux ili estus la lumo kaj povus lin auxdi kaj vidi, kiel
li gxojege rapidas al ili sur la vojo.
Haltu! Li konis la doktoron kaj antauxsentis, kion li faris. Li
ne devis fari al ili surprizon. Tamen li gxin povus fari, se li
per piedoj irus al la domo. Se la pordo de la gxardeno estis ne
fermita, li povus tra tie eniri; se ne -- transrampi la muron
estis tre facile, kiel li sciis de la tempo malnova, kaj en unu
minuto li estus inter ili.
Li eliris el la kalesxo kaj diris al la veturigisto -- ecx tio
cxi ne estis al li facile en lia ekscititeco -- ke tiu cxi haltu
kelkajn minutojn kaj poste malrapide veturu post li. Tiam li
rapide ekiris antauxen, provis, cxu la pordo estas nefermita,
transrampis la muron, desaltis sur la dua flanko kaj malfacile
spirante staris en la malnova frukta gxardeno.
Sur la arboj kusxis blanka prujno, kiu en la malforta lumo de la
ennuba luno pendis sur la maldikaj brancxoj, kiel velkintaj
girlandoj. Sekaj folioj krakis sub liaj piedoj, kiam li mallauxte
alsxteligxis al la domo. La dezerteco de vintra nokto estis
rimarkebla sur la tero kaj sur la cxielo. Sed la rugxa lumo
briladis al li afable renkonte el la fenestroj, figuroj de homoj
sin movadis antaux liaj okuloj, kaj la murmuro de homaj vocxoj
agrable tusxadis liajn orelojn.
Penante ekauxdi sxian vocxon el la aliaj ceteraj vocxoj kaj jam
duone konvinkite, ke li sxin auxdas, li jam preskaux atingis la
pordon, kiam gxi subite rapide estis malfermita kaj unu homa
figuro venis kontraux li. La figuro ektimigite kaj kun duone
interrompita ekkrio retiris sin.
"Clemency," li diris, "cxu vi min jam pli ne konas?"
"Ne eniru," sxi respondis, barante al li la eniron. "Foriru. Ne
demandu kial. Ne eniru!"
"Kio estas?" li ekkriis.
"Mi ne scias. Mi -- mi timas pensi pri tio cxi. Foriru. Cxu Vi
auxdas?"
Subita bruo levigxis en la domo. Sxi kovris al si per la manoj la
orelojn. Krio de malespero, tiel lauxta, ke nenia mano povis bari
la orelon, estis auxdita; kaj Grace -- kun teruro en la vizagxo
kaj en la gestoj -- elkuris el la domo.
"Grace!" Li retenis sxin per la brako. "Kio estas? Cxu sxi
mortis?"
Sxi liberigis sin, kiel volante rigardi al li en la vizagxon, kaj
senkonscie falis sur la teron antaux li.
Amaso da homoj rapide kaj brue eliris el la domo; inter ili la
patro, tenante paperon en la mano.
"Kio estas?" ekgxemis Alfred kaj turnadis sian rigardon malespere
de vizagxo al vizagxo, dum li sur la genuoj staris apud la
sveninta. "Cxu neniu volas min rigardi? neniu min konas? estas
neniu, kiu dirus al mi, kio farigxis?"