ZAKARIO. Nun ni ekveturu, knabo mia.
IVARO. Kien?
ZAKARIO. Hejmen, kompreneble.
IVARO. Neniam!
ZAKARIO. Kion vi opinias?
IVARO. Neniam, onklo Zakario, neniam hejmen!
ZAKARIO. Kien do?
IVARO. En la pendingon!
ZAKARIO. Knabo, cxesu parolacxi!--Hej! Cxu vi ankoraux estas
murmurema, kvankam plurajn glasetojn vi malplenigis!
IVARO. Cxio sxangxigxis, cxio estas returnite kaj renversite, kiel la
piedvestacxo de maljunulino Jaakkola. Nenio plu kiel dum la antauxaj
tagoj. Tiam glutinte du tri ektrinkojn mi farigxis gaja kaj babilema
kvazaux hirundo; nun, kvankam per kulerego mi versxus en la fauxkon,
miaj okuloj nur grizigxas, kaj anstataux la antauxa agrablega sento,
mi nun sentas nur konfuzajxon en la kapo, kaj la menso estas cxiam
nigra kiel la flanko de brandkaldrono.
ZAKARIO. Al diablo la nigreco de l' menso. Ni malkonfuzas nin el tiu
afero kvazaux angxeloj. Cxio prosperos bone, ecx bonege, kaj la kapon
ni ne bezonas klini.
IVARO. Cxio prosperos, se vi havigos al mi dek talerojn.
ZAKARIO. Pli facile mi povas cxesigi iradon de la suno, ol havigi al
vi dek talerojn.
IVARO. Sed gxuste tiun sumon faris la prezo de l' sxargxo kaj la mono
por la komisioj kune, kiun ni komune fordrinkis.--Mi ja devis acxeti
al Karlo por lia birdmono polvon kaj hajlon. Al maljuna Anjo por
sxiaj ovoj funton da flartabako, al la kompatinda Manjo Alitalo
funton da kafo kaj duonan funton da sukero kaj al maljuna estono,
Hansu, du funtojn da tabako kaj tri rusajn panbulojn, krom multaj
pliaj komisioj. Dio helpu min! Mi estas perdita.
ZAKARIO. Cxion ja forprenis la rabistoj.
IVARO. Tiu senkulpigo ne tauxgas. Se oni rakontus al mi tian
historion, tuj mi antauxsentus alian kaj baldaux divenus la verecon;
kaj certe ekzistas aliaj egale sagxaj homoj kiel mi. Ne, tiu mensogo
ne savos nin. Neeble estas kasxi nian dibocxadon en Hameenlinna,
kiun tiel multaj povas atesti; gxi estos malkasxata.
ZAKARIO. Sed tiam la malvarmeta mano de l' tempo jam intervenis. La
afero nur mallauxte sentigxos kiel malproksima fulmotondro, kaj gxis
tiam eble novaj rimedoj estas eltrovitaj por kontentigi cxiujn. Se ni
tuj konfesus la nudan verecon, sciu, bruego farigxus kaj ni evitu la
sagon.
IVARO. La sagon en formo de vipo.
ZAKARIO. Gxin ne timu, se vi nur sekvos mian bonegan konsilon.
IVARO. Maltauxga konsilo. Eble ili jam eksciis cxion.
ZAKARIO. Neeble.--Nun kuragxe antauxen, knabo mia!
IVARO. Ne!--Unue havigu dek talerojn!
ZAKARIO. Neeble!
IVARO. Vi estas devigata ilin havigi. Vi logis min al tiu malgajno,
vi do ankaux helpu min!--Dek talerojn, onklo!
ZAKARIO. Tute neeble! Distordu plivole mian nukon.
IVARO. Tio okazu! La nuko anstatauxu cxion, gxuste tion mi ankaux
pensas, kaj nun vi sekvu mian konsilon kaj tuj ni ambaux iru en la
pendingon. Kune ni iru, ni akompanu unu la alian gxis la morto!
ZAKARIO. Silentu, Ivaro, silentu!
IVARO. Tiam ni silentos kaj dolcxe dormos. Kaj Dio permesu, ke ni
ambaux pendu en sama arbo. Pro tio ni nun ekiru por sercxi
kurbbrancxan, fortikan kaj cxiamaniere konvenan pinon. En la faro
mem, la lasta faro, mi promesas helpi vin, maljunulon. Poste mi
zorgos pri mi mem, mi ne bezonas helpon, kiel pego mi povas grimpi.
Nun ni ekiru, onklo!
ZAKARIO. Knabo!
IVARO. Vi kredas, ke mi sxercas, ke mia parolo sxajnas tia. Nu, ja!
eble mi sxercas meze de l' sucxkirligxo de l' morto, jes, eble mi
ridas rekte al la barbo de l' Hadesestro, cxar tia estas mia
karaktero. Sed mia intenco estas nesxangxebla. Al morto mi iras!
Post unu horo oni povas min kiel hejtlignon ensxovi sub la
kaldronon.--En la nigran morton! Sed unue vi ekhavos vian bone
merititan parton! (Minacante Zakarion.) Je la nomo de tiu pugno! Vi
estis al mi satano, tentanta spirito de l' mallumo.
ZAKARIO. (Retirigxas timeme al la pordo.) Trankviligxu, Ivaro,
trankviligxu! Mi alvokos la mastron. (Niko, kun tondita hararo,
pintbarbo, makuleto proksime je maldekstra naztruo kaj vestita en
alia cxapelo kaj jako envenas. Zakario lin rigardas per largxe
malfermitaj okuloj.)
ZAKARIO (aparte). Estas li!
IVARO (aparte). Sepcent taleroj, se oni prosperas!
ZAKARIO (aparte). La mondo komencas lumigxi!
IVARO. Jen la rifo de savo por mi. (Zakario kaj Ivaro faras viglajn
gestmontrojn unu al la alia. Ivaro sin lokas antaux la pordo.)
NIKO. Cxu oni tie cxi ricevas brandon?
ZAKARIO. Kompreneble. Tiu ja estas drinkejo, gaja drinkejo. (Aparte.)
Mi sxvitegas. La afero nur prosperu!
NIKO. Kie estas posedantoj de tiu domo?
ZAKARIO. La mastro tuj venos; bonvolu atendi.
NIKO. Mia tempo urgxas.
ZAKARIO. Ho, ne tiom, ke vi ne povas dum momento ripozi.--(Aparte.)
Estas li!
NIKO. Ni havas belan veteron.
ZAKARIO (aparte). Altkreska viro, mi tre malkvietigxas. (Lauxte.)
Jes, la vetero estas kontentiga.
IVARO (aparte cxe la pordo). Felicxino, mi pregxas vin, montru foje
ankoraux al mi vian vizagxon, unu momenton gxin briligu! Videtigu
gxin ecx iomete, mi petegas vin!--Cxio sukcesos!
ZAKARIO. Pardonu al mi, de kie vi venas?
NIKO. El Naantali.
ZAKARIO. Kaj kien vi iros?
NIKO. Al Naantali.
ZAKARIO. Do al via hejmo?
NIKO. Mi hejmen reveturas el Kakisalmi.
ZAKARIO. Certe tre gravaj aferoj vin devigis fari tiun vojagxon?
NIKO. Mia onklino mortis tie, mi kredis min heredanto de l'
maljunulino, sed ho ve! mi revenas pli malricxa ol mi ekiris. La
parencoj de sxia edzo forprenis cxion, kaj min ili tre insultis;
cxie, bonaj amikoj, la maljusteco regas.
ZAKARIO. Mi bedauxras vian fatalan sorton. Cxu la tutan vojon vi
piediris?
NIKO. Jes, kiel la botisto de Jerusalemo.
ZAKARIO. Neniu tornistro sur la dorso, nek paketo en la mano?
NIKO. Malricxa diablo, malricxa diablo!
ZAKARIO. Nenia dubo plu! (Gestas avertante per la pugno al Ivaro.
Lauxte.) La legxo estas severa, bona najbaro, montru al mi vian
pasporton!
NIKO. Kion ni faras kun pasporto; finnoj ni ja estas cxiuj.
ZAKARIO. Certe vi parolas nian lingvon. Sed kiu pro tio povas jxuri
ke vi estas finno? Kaj sxajnas al mi ia fremda dialekto cxe
vi.--Montru al mi vian pasporton, viro! (Niko sin cxirkauxrigardas
malkviete.) Pasporton!
NIKO. Vi ne povas gxin legi.
ZAKARIO. Bone mi povas, nur gxi estas en nia gepatra lingvo.
NIKO. Gxi estas en sveda lingvo.
ZAKARIO. Montru gxin tamen! (Niko kuras al la pordo. Ivaro kaj
Zakario sin jxetas sur lin. Zakario krias.)
IVARO. Haltu, viro! (Cxiuj tri batalante cxirkauxmovigxas sur la
scenejo.)
ZAKARIO. Ne lasu lin, Ivaro, haltigu lin kiel morto. (La mastro
envenas.) Alportu sxnuregon, mastro! Pro Dio, alportu sxnuregon!