TOBIO (malhelpante). Marto, ni pardonu ankoraux al li cxi tiun fojon.
Li promesas plibonigxi. Cxu jes?
IVARO. Jes.
MARTO. Liaj promesoj! Li estas nia turmentisto; de vilagxo al vilagxo
li kuras, nin hontigas kaj malprofitas.
ESKO. Eble li vizitis Junttihuhta'n por rigardi la hundidojn.
IVARO. Certe, jes. (Aparte.) Fi! la brando dolorigas mian kapon. La
petolajxoj estis tre malmoderaj en la supera tenejo de Anttila.
ESKO. Eble li ankaux banis tie, tio ja estis oportune.
IVARO. Vi estas prava, kaj bona estis la vaporvarmego, kvankam iom da
karbohaladzo suferigas mian kapon.
MARTO. Brandhaladzo gxi estas, fripono. Kial vi mensogas? Sed mi
varmigos vian dorson.
TOBIO. Marto! Atentu cxeeston de kantoro.
ZEBEDEO. Mia cxeesto ne detenu vin de meritita puno, kiu, okazanta
gxustatempe, eble portos belajn fruktojn.
IVARO. Placxus al la kantoro vidi belajn diverskolorajn florojn sur
mia dorso; tamen sxparu miajn sxultrojn, panjo, ankoraux cxitiun
fojon; mi promesas plibonigxi laux mia povo.
ESKO. Nu.--Kion vi diras, Micxjo?
MICXJO. Mi petas pardonon al Ivaro.
ESKO. Mi ankaux petegas. Nenio doloriga okazu en la momento de mia
adiauxo.
MARTO. Ekiru do. Pro kio vi plu restacxas?
MICXJO. Nun ni ekiru.
TOBIO. Tri semajnojn depost la proksima mardo, ni atendos vian
revenon. Ni arangxos pro tio malgrandan bonvenigan salutfeston. Ni
tiam ecx dancu laux klarnettonoj de tajloro Andreo, kaj, se la spaco
ne suficxos en la cxambro, ni uzu la platajxon ekstere. Ni esperas,
ke ankaux vi, kantoro, nin honoru per via cxeesto.
ZEBEDEO. Mi dankas vin.
TOBIO. Kaj Ivaro venigu el la urbo diversajn regalajxojn. Kaj tiam
montru, ke vi estas fidinda viro!
IVARO. Mi kondutos kiel eble plej bone.
TOBIO. Cxio do estas bone! Kaj nun, junuloj, ekiru.
ESKO. Permesu, ke mi kiel adiauxon, deklamu kelkajn versojn,
verkitajn de la mortinta kaporalo.
MARTO. Adiauxdeklamo estas nenecesa, nur ekiru.
TOBIO. Ho, Marto, ni auxskultu! Ili estas verkitaj de la kaporalo kaj
ni devas montri dankemon al lia memoro.--Nu, Esko, iu amkanto!
ESKO. Gxi estas militkanto:
Milittrompeto sonas,
Mi gxian vocxon konas;
La devo min admonas,
Cxar kapitan' ordonas.
Farigxas la ribelo,
Ektondras ferbarelo ...
Ferbarelo, gxi estas kanono ... Cxu vi vidis, kantoro, la
metalkanonojn, kiujn ia rusoj veturigis preter la pregxejon dum
pasinta semajno? Kia bruo, bruego, klakado kaj krakado farigxis!
MARTO. Fermu jam la busxon kaj ekmarsxu, cxu vi komprenas?
MICXJO. Nun ni foriru, Esko.
TOBIO. Iru kun beno!
ESKO. Nun ni iru kvazaux pelataj de diablo.--Cxu mi kunprenis cxion,
kion mi bezonas? Cxu mi ion forgesas?
MARTO. Vi forgesas nenion kaj nun for pli baldaux ol kutime, kaj
ordonu la maldiligentan Janjo'n eniri el la terpomkampo.
ESKO. Mi ordonos.--Janjo nomis min strigo.--Cxu mi havas cxiujn
necesajn objektojn kun mi?
TOBIO. Jes jes, cxion vi havas, Esko. Nun adiaux, filo mia!