DE H. B. DE SAUSSURE.

Diversaj periodaĵoj sciigis al la publiko, ke dum la monato aŭgusto

1786 du loĝantoj de Chamouni, S-ro Paccard, doktoro je medicino, kaj la

gvidisto Jacques Balmat, atingis la supron de Monto-Blanka, kiu estis

ĝis tiam rigardita kiel nesurirebla. Mi tuj la sekvintan tagon ĝin

eksciis kaj senprokraste ekvojaĝis por se fareble sekvi iliajn paŝojn.

Sed pluvoj kaj neĝoj devigis min forlasi la entreprenon ĝis la proksima

jaro. Al Jacques Balmat mi komisiis esplori la montegon je komenco de

junio kaj averti min pri la momento, kiam la platiĝo de la vintraj

neĝoj igos ĝin alirebla. Intertempe mi iris al la Provenca marbordo por

fari eksperimentojn kun tiuj komparotajn, kiujn mi intencis provi sur

Monto-Blanka.

Dum la monato junio Jacques Balmat sensukcese faris du ascendprovojn;

tamen li skribis al mi, ke sendube oni povos ascendi en la unuaj tagoj

de julio. Mi tiam ekveturis al Chamouni. En Sallenche renkontis mi la

kuraĝan Balmat, kiu estis ekvojaĝanta Ĝenevon por anonci al mi siajn

denovajn sukcesojn; la 5-an de julio li estis surprenirinta ĝis la

pinto de la montego kune kun du aliaj gvidistoj, Johan-Miĥael Cachat

kaj Aleksis Tournier. Kiam mi alvenis en Chamouni, pluvis, kaj la

malbela vetero daŭris preske kvar semajnojn. Sed mi estis decidinta

atendi ĝis fino de la sezono, prefere ol maltrafi la oportunan okazon.

Fine ĝi venis, tiu momento tiom dezirata, kaj mi ekmarŝis la 1-an de

aŭgusto, akompanata de unu servisto kaj dek ok gvidistoj, kiuj portis

miajn fizik-instrumentojn kaj la tutan ilaron, kiun mi bezonis. Mia

pliaĝa filo vigle deziris akompani min; sed mi timis, ke li estas ne

ankore sufiĉe fortika kaj ekzercita al tiaj marŝoj. Mi postulis, ke li

rezignu. Li restis ĉe la "Prieuré", kie li tre zorge faris observojn al

tiuj kunrespondajn, kiujn mi estis faronta sur la montsupro.

Kvankam estas apene du mejloj kaj kvarono rektlinie de la Prieuré de

Chamouni ĝis la pinto de Monto-Blanka, tiu ekskurso ĉiam postulis

almene dek ok marŝhorojn, tial ke ekzistas danĝeraj lokoj, malrektaĵoj,

kaj proksimume mil naŭcent dudek klaftoj ascendendaj.

Irante de la "Prieuré" ĝis Monto-Blanka tra la monto "La Côte", oni

unue sekvas la al Ĝenevo kondukantan vojon, ĝis la vilaĝo "Les

Bossons", kaj tie oni uzas la vojeton, kiu atingas la samnoman

glaciejon. Sed je malsupro de la deklivo, kiu kondukas al tiu glaciejo,

oni iras dekstren tra la vilaĝeto de l'Mont. Iom trans tiu vilaĝeto oni

ekascendas, sekvante la bordon de la torento, kiu ŝprucas el la

Taconay-glaciejo. Tiu suprenirejo estas tre sovaĝaspekta, funde de

mallarĝa valeto, lokita kontraŭ la Taconay-glaciejo, kiu svarmas je

glaciaĵoj, ne blankaj kaj puraj, kiel tiuj de "Bossons", sed

malpurigitaj de nigra koto kaj tratranĉitaj de samkoloraj ŝtonegoj; sed

daŭrigante la ascendon, oni evkidas super tiu glaciejo la purajn kaj

krutajn neĝojn de la kupolmonto "Goûté". Balde poste oni alvenas iom

super la Taconay- glaciejo, oni trapasas kelkajn danĝerajn lokojn, kaj

oni atingas fontanon kun klara kaj freŝa akvo, ĉe kiu la gvidistoj, jam

lacigitaj pro siaj ŝarĝoj, plezurege ripozis dum kelkaj momentoj.

Duon-horon post forlaso de la glaciejo, oni alvenas ĉe la piedo de

sufiĉe alta preske vertikala roko, kiu baras mallarĝan kaj profundan

koridoron. Por eliri el tiu koridoro, oni devas surgrimpi la rokaĵon;

tiu pasejo nomiĝas _Mapas_ aŭ Malbona-Paŝo. Oni estis tie metinta

ŝtupetaron, en la penso, ke mi ĝin bezonos; sed, ĉar mi timis impresi

al miaj gvidistoj malbonan opinion pri mi, se mi ĝin uzus, mi pasis

preter la ŝtupetaro, ne tuŝinte ĝin. Trans la "Mapas" oni estas

devigata surpaŝi kelkajn mallarĝajn kornicojn super altaj krutaĵoj.

Poste oni sekvas akran kreston kun profundegaĵo dekstre kaj tre

deklivaj herbejoj maldekstre; post kio oni per kvindek-grada deklivo

ascendas al groto aŭ kaverneto, kie mi tranoktis la 20-an de aŭgusto

1786, kiam, tuj post la vojaĝo de doktoro Paccard, mi provis, sekvante

liajn postsignojn, atingi la pinton de Monto-Blanka. Sed dumnokte

ekfalis torentsimila pluvego kaj neĝis sur la altaĵoj; malĝoje devis mi

reveni sur miajn paŝojn kaj prokrasti la aferon ĝis proksima jaro. En

ambe vojaĝoj mi bezonis proksimume kvar horojn, ne inkludante la

ripoztempojn, por iri de "Prieuré de Chamouni" ĝis tiu rifuĝejo.

La supro de l'rokaĵo, nord-weste de tiu groto, prezentas tre belan

vidaĵon. Tiu supro formas unu el la pintoj de la mallarĝa kresto de

l'monto "La Côte", kiu apartigas la glaciejojn "Taconay" kaj "Les

Bossons". La tiea montpasejo kuŝas je alto da ĉirkaŭe sescent klaftoj

super la "Prieuré de Chamouni". De tiu kresto oni ekvidas sub siaj

piedoj la du ĵus nomitajn glaciejojn, la tutan Chamouni-valon ĝis la

Balma pasejo kaj ambe montĉenojn, kiuj flankas tiun pasejon: pli

malproksime, oni ekvidas la Aï-turojn kaj la Sud-pinton, kiu superas

Saint-Maurice, kiel anke aliajn suprojn pli malapudajn. Sed la plej

interesa vidaĵo estas la nord-westa laŭlonge vidita parto de la kresto

mem, sur kiu oni staras. Egaj akrangulaj rokoj, strange kaj maltime

amasigitaj, kronas la supron de tiu kresto kaj aspektas plej nekutime

kaj sovaĝe; la bela kaj rideta paroĥo de "Ouches" ŝajnas dispecigita

per tiuj senfruktaj rokaĵoj kaj mirinde kontrastas kun ili. Unu el tiuj

rokoj, kies elstaranta angulo antaŭenas super la profundegaĵo, nomiĝas

pro tio _Birdbeko_. Oni rakontas, ke paŝtisto, vetinta iri kaj sidiĝi

sur tiun bekpinton, sukcesis kaj tie sidiĝis; sed restariĝante li pro

mallerta movo perdis la egalpezon, falegis kaj mortiĝis surloke.

Estis tagmezo, kiam ni alvenis sur tiun kreston; mi haltis duonhoron,

por ke miaj gvidistoj povas manĝi. Dume mi amuziĝis, rigardante je

granda profundo sub miaj piedoj fremdulojn, kiuj subtenataj de siaj

gvidistoj pene trapaŝis la malsupran plataĵon de la glaciejo "Les

Bossons", kaj kiuj verŝajne preparis por sia reveno fanfaronan rakonton

pri sia kuraĝo kaj pri la renkontitaj danĝeroj. Sed mi provis, kaj vane

provis, ekvidi sur la dua plataĵo du el miaj portistoj, kiuj pretendis

alveni pli rapide ol ni sur la kreston, kie ni staris, pasante tra tiu

glaciplataĵo, kiu efektive prezentas de la "Prieuré" vojon pli rektan.

Ĉar troviĝas danĝeraj paslokoj, ni estis maltrankvilaj pro ilia

neapero. Tamen ili reatingis nin, sed multe pli malfrue.

Daŭrigante la supreniron oblikve inter la glaciejo "Les Bossons" kaj la

supro de la kresto, ni pasis sub profunda kaverno, kie Jacques Balmat

en sia unua vojaĝo estis kaŝinta la ŝtupetaron, kiu helpis al ni

trapasi la krevaĵon de la glaciejo, kaj abistangon, uzendan por la

malfacilaj paslokoj. La ŝtupetaron li retrovis, sed la stangon oni

estis ŝtelinta; estas strange, ke tie troviĝis ŝtelistoj; oni tamen ne

povus diri, ke estis grandvojaj ŝtelistoj. Ni anke pasis ĉe la piedo de

la "Tur"-pinto, kiu estas la plej alta de tiu kresto, kaj je la unua

horo kaj tri kvaronoj ni atingis la supron de la "Côte"-monto, en loko

kie ni intencis tranokti. Tiu unua tago do ne estis longa: ni bezonis

nur ses horojn kaj duonon de "Prieuré" ĝis nia unua kuŝiĝejo.

Tiu rifuĝejo konsistis el amaso da egaj granitŝtonegoj, inter kiuj miaj

gvidistoj esperis trovi ŝirmejon, kaj kie doktoro Paccard kaj Jacques

Balmat tranoktis la unuan vesperon de sia esplorvojaĝo. Tiuj ŝtonegoj

estis tien ŝovitaj de la glaciaro, kiu estas tute proksima, kaj kiun

oni devas trapaŝi por progresi al supro de Monto-Blanka. Tie oni

forlasas la firman teron kaj ekpaŝas sur la glaciojn kaj sur la neĝojn

ĝis fino de la vojaĝo.

Preferinde estas trapaŝi la glaciejon dummatene, kiam la neĝo estas

ankore hardita; multe pli danĝera estas la trapaŝo vespere, kiam la

tagvarmo estas ĝin moliginta. Tion spertis Marie Coutet, sub kiu la

neĝo ekkrevis, kiam li iris esplori la pasejon, kiun ni estis sekvonta

la morgan tagon. Feliĉe li restis pendanta per la ŝnurego, kiu ligis

lin al liaj du akompanantaj kamaradoj. Je ilia reveno ni ĉiuj interese

demandis ilin pri ilia esplorpromeno, kiel oni demandas al spionoj

novaĵojn pri la malamika armeo. Trankvile kaj eĉ gaje raportis Marie

Coutet sian aventuron: malgraŭe, lia rakonto sternis malhelan vualon

sur la vizaĝojn; la plej bravaj ŝercis pri ĝi, sed la aliaj ŝajne

opiniis tiujn ŝercojn iom malkonvenaj. Tamen reveni hejmen neniu

proponis, ĉiu okupis sin serĉante ŝirmejon por pasigi la nokton; unuj

loĝiĝis en mia malnova rifuĝejo, kie ili esperis esti pli varme; aliaj

nestis inter la granitŝtonegoj; mi mem, kun mia servisto kaj du aŭ tri

el miaj fidelaj gvidistoj, kuŝiĝis sub tendo, kiun mi kunportigis, por

esti tute libera pri la loko, kie mi tranoktos.

La morgon, 2-an de aŭgusto, malgraŭ la vigla deziro, kiun ĉiuj havis

ekmarŝi frumatene, okazis tiom da diskutoj inter la gvidistoj pri la

divido kaj aranĝo de iliaj ŝarĝoj, ke nur je la sesa kaj duono ni povis

ekvojaĝi. Ĉiu timis tro ŝarĝi sin, ne por eviti laciĝon, sed por ne

trakrevigi la neĝon per sia pezo kaj tiel fali en profundaĵon.

Ni ekpaŝis sur la glaciejon kontraŭeje de la granitŝtonegoj, sub kies

ŝirmo ni estis dormintaj; la komenco estas tre facila; sed balde poste

oni envenas en glaciaĵan labirinton, disŝiritan per larĝaj krevaĵoj,

jen tute malplenaj, jen tute aŭ parte plenigitaj de neĝoj, kiuj ofte

formas arkaĵojn sube kavigitajn, kaj kiuj estas tamen kelkafoje la sola

rimedo havebla por transiri tiujn krevaĵojn; aliloke, oni uzas akran

glacikreston, kiel ponton por ilin transpaŝi. En kelkaj lokoj, kie la

krevaĵoj estas tute malplenaj, oni estas devigata malsupreniri ĝis la

fundo kaj denove supreniri per ŝtuparoj hakitaj en la glacion mem de la

kontraŭeja muro. Sed nenie oni atingas, nek eĉ ekvidas la rokon; la

fundo ĉiam estas neĝa aŭ glacia; kaj okazas momentoj kiam, post

malsupreniro en tiujn preske vertikalajn abismojn ĉirkaŭitajn de

glacimuroj, oni ne povas imagi, tra kie oni eliros. Tamen tiom longe

kiam oni marŝas sur la glacio mem, kiom ajn mallarĝaj estas la krestoj,

kiom ajn kliniĝaj estas la deklivoj, tiuj maltimaj Chamouni'anoj havas

la kapon kaj la piedon egale firmaj, kaj ili ŝajnas nek timigitaj nek

maltrankvilaj: ili interparolas, ridas, konkuras inter si; sed, kiam

oni paŝas sur tiuj maldikaj arkaĵoj pendantaj super abismoj, ili marŝas

en plej profunda silento; la unuaj tri, kune ligitaj per ŝnuregoj je

interspaco da kvin aŭ ses futoj unu de la alia; la okuloj fiksitaj

pieden, ĉiu penante meti la piedon precize kaj lerte en la postsignon

lasitan de la antaŭiranto. Sed, precipe pligrandiĝis tiu speco de timo,

kiam ni ekvidis la lokon, kie Marie Coutet[TR1] estis enprofundiĝinta;

la neĝo estis sub liaj piedoj subite krevinta, kreante ĉirkaŭ li

malplenaĵon, ses aŭ sep futojn diametre, malkovrantan abismon, kies nek

fundon nek randojn oni povis ekvidi, kaj tio en loko, kie neniu ekstera

signo anoncis plej etan averton de danĝero. Sekve, kiam transpaŝinte

iun el tiuj suspektaj neĝoj, la karavano retrovis sin sur la firma

glacio, esprimo de ĝojo kaj kvieto heligis ĉiujn vizaĝojn, babilo kaj

ŝercoj rekomencis; oni interdiskutis pri la vojo sekvenda, kaj,

trankviligita de la sukceso, oni pli konfide riskis sin je novaj

danĝeroj. Preske tri horojn ni pasigis por trapaŝi tiun timigan

glaciejon, kvankam ĝi havas larĝon da apene unu kvaronmejlo. De tiam ni

marŝis nur sur neĝoj, ofte tre malfacilaj pro la kliniĝo de la deklivoj

kaj kelkafoje danĝeraj, kiam tiuj deklivoj borderas profundegaĵojn; sed

tiam almene oni timas neniun alian danĝeron, ol tiun, kiun oni vidas,

kaj oni ne riskas esti englutita, sen ke nek forto nek lerto povas

helpi.

Elirante el la glaciejo, oni estas devigata supreniri unu el tiuj

ekstreme krutaj deklivoj; poste, oni pasas ĉe piedo de la plej malalta

kaj plej norda pinto de ĉeneto da rokoj, izolitaj meze de la

Mont-Blank'a glaciaro. Tiu ĉeneto, oriente, estas apartigita je la

Sudpinto kaj je la montoj, ligantaj tiun pinton kun Monto-Blanka, per

tre sovaĝaspekta glaciejo.

Post ol esti preterpasinta tiujn rokojn, oni ilin forlasas por serpente

supreniri en neĝplana valeto, kiu de nordo iras suden ĝis piedo de la

plej alta montpinto. Tiu neĝo estas tie ĉi kaj tie tratranĉita de

grandegaj kaj belegaj krevaĵoj. Ilia akra kaj neta tranĉo vidigas

neĝojn horizontale tavolitajn, ĉiu tavolo kunrespondanta al unu jaro.

Kiom ajn larĝa estas tiuj krevaĵoj, nenie oni povas ekvidi ties fundon.

Ni realbordiĝis la rokĉenon en la sama loko, kie la pasintan jaron mi

konstruigis rifuĝdometon; tiam mia intenco estis tranokti tie dum la

ascendo; sed malbela vetero malhelpis min atingi ĝis tie.

Tiu ĉeno ofte estas interrompita de neĝoj; la rokpintoj eliĝas kiel

insuletoj, aŭ kiel rifoj, el la neĝmaro, kiu kovras la tutan regionon.

Tie miaj gvidistoj perdigis al mi multan tempon, sub preteksto

matenmanĝi kaj ripozi; ilia intenco estis prokrasti nian marŝon sufiĉe,

por ke fariĝos neeble progresi ante la nokto en la parton de l'vojo,

kie jam ne troviĝas rokaĵoj kaj kie oni estus devigata kuŝiĝi surneĝe.

Nur je la dekunua ni revojaĝis, kvankam ni estis alvenintaj iom post la

naŭa.

De la tieaj rokoj ni povis ekvidi la lagon[1] trans la valo

"Abondance"; sed, daŭrigante la ascendon, oni ĝin vidis ĉiam pli bone;

ni eĉ tre facile rekonis la urbeton "Nyon". Antaŭ ni la montoj de

"Faucigny" iom post iom malsuprenis. La traborita pinto "Reposoir"

(Ripozejo) nin plej longtempe kontraŭstaris, tial ke ĝi estis najbara

kaj ĝia pinto konturiĝis kontraŭ la malproksima horizonto; efektive ni

konsideris venkitaj nur tiujn altaĵojn, super kiuj ni povis vidi la

Jura'on. Ĉiu tia venko estis ĝojtemo por la tuta karavano; ĉar nenio

plivivigas kaj kuraĝigas, ol la klara konstato de akiritaj progresoj.

Post unuhora marŝo ni pasis rande de grandega krevaĵo. Kvankam ĝi estis

larĝa je pli ol cent futoj, oni nenie ekvidis ĝian fundon. Dum ni ĉiuj

ripozis starantaj sur ĝia rando, admirante ĝian profundon kaj

observante ĝiajn neĝtavolojn, mia servisto, pro neklarigebla distriĝo,

fallasis la piedon de mia barometro, kiun li en la mano tenis; glitegis

tiu piedo sagrapide sur la dekliva flanko de la krevaĵo kaj je granda

profundo plantiĝis en la kontraŭejan flankon, kie ĝi restis fiksita,

vibrante kiel la lanco de Aĥilo sur la Skamandra bordo. Viglan

ĉagreniĝon mi pri tio eksentis, ĉar tiun piedon oni uzis ne nur por la

barometro, sed anke por la kompaso, por la lorno kaj por diversaj aliaj

instrumentoj, kiujn oni fiksas sur ĝin. Sed en tiu sama momento kelkaj

el miaj gvidistoj, kompatantaj mian ĉagreniĝon, proponis al mi iri kaj

rekapti ĝin; kaj, ĉar la timo ilin endanĝerigi retenis mian konsenton,

ili certigis, ke ili nenion riskas. Kaj unu el ili tuj pasigis al si

sub la brakoj ŝnuregon, kaj la aliaj retenante ĝin lasis lin malsupren

ĝis la barometra piedo, kiun li ekkaptis kaj triumfe realportis. Dum

efektiviĝis tiu entrepreno mi havis duoblan kaŭzon je malkvieto; unue

pri la sorto de la je ŝnuro pendanta gvidisto; poste, ĉar oni povis

vidi nin de Chamouni, de kie oni per lorno povis sekvi ĉiujn niajn

movojn, mi ekpensis, ke, se en tiu momento oni direktus al ni la

rigardojn, oni sendube kredus, ke unu el ni falis en la krevaĵon, kaj

ke ni klopodas por lin retiri. Feliĉe mi pli poste eksciis, ke en tiu

momento oni ne observis nin.

Ni estis devigataj trapaŝi tiun saman krevaĵon sur kliniĝa kaj danĝera

neĝponto; post kio, per anke tre kruta neĝdeklivo ni atingis unu el la

lastaj rokoj de la izolita ĉeno, kie mi tranoktis la postmorgon,

revenante de la montpinto, kaj pro tio mi nomis ĝin la _roko de la

Feliĉa Reveno_. Ĝia alto estas mil sepcent okdek klaftoj. Ni alvenis

tie je la unua kaj duono, kaj ni bonapetite tagmanĝis je sunvarmo. Sed

ĉar ni bedaŭris, ke ni ne havas akvon, la gvidistoj elpensis tre lertan

rimedon por ĝin havigi al ni. Ili pafis egajn neĝbulojn kontraŭ

sunekspozitajn rokojn; parto de la neĝo tie algluiĝis, fandiĝis pro la

varmigita roko, kaj ni kolektis la akvon, kiu gute destiliĝis teren.

Ili interŝanĝis sin por pafi la bulojn, kaj post kelkaj momentoj

kreiĝis fontano, kiu provizis nin je tiom da akvo, kiom ni povis deziri.

Tiu rokaĵo, izolita meze de la neĝoj, estis por niaj gvidistoj vera

ĝuloko, kvaze Kalipsa insulo; ili ne povis konsenti forlasi ĝin kaj

nepre volis tranokti tie. Ili imagas, ke ĉe tiuj altaj neĝoj regas

dumnokte absolute netolerebla frosto, kaj ili serioze timis mortiĝi

tie. Fine mi diris al ili, ke koncerne min, mi estas firme decidinta,

iri tien kun tiuj el ili, kiuj estas fidindaj, ke ni profunde fosos en

la neĝon, ke ni kovros tiun kavaĵon per la tendtolo, ke ni tien

enfermos nin ĉiujn kune, kaj ke tiel ni ne suferos pro malvarmo, kiom

ajn akra ĝi estos. Trankviligis ilin tiu aranĝo, kaj ni ekmarŝis

antaŭen.

Post tridekkvinminuta supreniro ni atingis la unuan neĝplataĵon, kiu

prezentiĝas sur tiu vojo. La kliniĝo de tiu plataĵo certe ankore estas

dek- ĝis dekdugrada, tamen ĝi ŝajnis esti nivelaĵo kompare kun la

grimpitaj de ni deklivoj. Maldekstre staris la Sud-pinto, kiu komencis

senteble malsupreni; dekstre, la kupolpinto Goûté. Plej nekutiman kaj

grandiozan spektaklon prezentis la supro de tiu kupolo, niaflanke

tratranĉita preske vertikale, kovrita per duoncirkla neĝtavolo, simila

al pontarkaĵo, kaj kronita per vico da grandegaj kubformaj neĝblokoj,

kiujn ni nomis "serakoj". Antaŭ ni staris la Mont-Blank'a pinto, celo

de nia vojaĝo, ankore mirinde altega je niaj okuloj; maldekstre de ĝi

vidiĝis la rokoj, kiujn mi nomas ĝia ŝtuparo, kaj belegaj tranĉoj de

freŝaj neĝoj, kiuj por la sunlumo aspektis eksterordinare rebrilaj kaj

blindigaj.

Dudek minutojn ni bezonis por trapaŝi tiun plataĵon; kaj tiu tempo

ŝajnis al ni tre longa, tial ke de post la lasta vojaĝo de Jacques

Balmat ĝi estis tra sia tuta larĝo balaata de du potencegaj

seraklavangoj, deŝiritaj el la Goûté'a kupolpinto: ni estis devigataj

marŝi tra tiuj glaciaĵoj kun la timo denove sublavangiĝi. De tiu

plataĵo ni dum preske unu horo supreniris tridekkvargradan deklivon,

kaj tiel ni atingis la duan plataĵon, kie ni estis tranoktontaj.

Unue okazis daŭraj kaj seriozaj pridiskutoj por elekti la lokon, kie

fiksota estos la tendo, sub kiu ni ĉiuj devos kuniĝi por esti ŝirmataj

kontraŭ la nokta frosto, kiu tiom terurigis la gvidistojn. Krom la

malvarmo ni devis eviti du danĝerojn, el kiuj unu venis de supre, la

alia de malsupre: ni devis elekti lokon, kie la ekfalontaj de la altaĵo

lavangoj ne povus atingi nin, kaj kie oni ne povus suspekti la ekziston

de iu krevaĵo, kaŝata de supraĵaj neĝoj. Tremis la gvidistoj je la

penso, ke tiu neĝo, ŝarĝita per la pezo de dudek en malgrandan spacon

kunigitaj homoj, kaj moligita de la varmo de iliaj korpoj, povus subite

ekkrevi kaj nin ĉiujn kune engluti meze de la nokto. La almenan eblon

de tia supozo pruvis teruriga krevaĵo, kiun ni estis randintaj

suprenirante sur tiun saman plataĵon, kaj kiu eble penetris sub ĝin.

Tamen, cent kvindek paŝojn post la eniro sur la plataĵon ni trovis

lokon, kiu ŝajnis al ni bone ŝirmata kontraŭ ĉiuj tiaj danĝeroj.

Tie miaj gvidistoj unue ekfosis la lokon, kie ni intencis tranokti; sed

tre balde ili eksentis la efikon de la maldensa aero. Tiuj fortikaj

viroj, kiujn la ĵus faritaj sep aŭ ok marŝhoroj tute ne lacigis, jam

post kvin aŭ ses neĝŝoveloj plu ne povis daŭrigi; ili estis devigataj

sin konstante interŝanĝi. Unu el ili, kiu estis retraŭirinta por ĉerpi

akvon antee viditan en krevaĵo, ekmalsaniĝis irante tien, revenis sen

la akvo kaj pasigis la vesperon en plej malagrabla sentumo. Mi mem,

observante miajn meteorologiajn instrumentojn, sentis min lacega,

kvankam mi estas kutimigita al la montara aero kaj pli bone fartas en

tiu aero, ol en tiu de la malaltaĵo. Tiu sentumo brule soifigis nin,

kaj ni povis havigi al ni akvon nur per fando de la neĝo, ĉar la akvon,

kiun ni vidis dum la ascendo, ni trovis glaciiĝinta, kiam ni revene

iris serĉi ĝin; kaj la malgranda karbhejtilo, kiun mi estis

kunpreninta, estis negranda helpo por dudek soifantaj personoj.

De la mezo de tiu plataĵo, lokita inter la lasta pinto de Monto-Blanka

sude, ties altaj ŝtupoj oriente, kaj la Goûté'a kupolmonto okcidente,

oni ekvidas preske nur neĝojn; ili estas puraj, blindige blankaj, kaj

sur la altaj pintoj ili plej strange kontrastas kun la preske nigra

ĉielo de tiuj altaj regionoj. Oni vidas tie neniun vivan estaĵon,

neniun ŝajnon de vegetaĵoj; tie estas la regno de frosto kaj silento.

Kiam mi reprezentis al mi doktoron Paccard kaj Jacques Balmat ĉe

krepusko alvenantaj unuaj en tiun dezerton, sen ŝirmejo, sen helpo, eĉ

ne estante certaj, ke homoj povas vivi en la lokoj, kien ili pretendis

iri, daŭrigante tamen sian entreprenon maltime, mi admiris iliajn

spiritforton kaj kuraĝon.

Sur la senneĝaj montaroj, kies alto ne superas mil ĝis mil ducent

klaftojn, estas agrable atingi la kuŝiĝejon frue: ripozigas la

vesperfreŝo post la dumtaga laciĝo; oni sidiĝas surherbe aŭ surroke,

oni amuzas sin observante la malheliĝantajn nuancojn de la lumo kaj la

fenomenojn, kiuj preske ĉiam akompanas la sunsubiĝon kaj la krepuskon.

Sed sur la altaj kaj neĝkovritaj montegoj, tiuj tagfiniĝoj estas tre

malagrablaj; oni ne scias kie resti: se oni staras senmove, oni

frostegas, kaj pro la laciĝo kaj la aera maldenso oni estas senigita je

la forto kaj kuraĝo varmigi sin per ekzercmovoj. Tion ni spertis en tiu

stacio, kie ni estis alvenintaj ĉirkaŭe je la kvara. Ni ĉiuj frostis

pro malvarmo; kun ekstrema senpacienco atendis ni, ĝis la tendo estos

starigita; tuj kiam ĝi estis preta, ĉiuj sin ĵetis internen, kaj balde

la babilo de la gvidistoj kaj la naŭzaĵoj de la vomemuloj devigis min

eliri. Mi akceligis kiel eble plej la vespermanĝon. Poste ni nur

malfacile povis aranĝi nin tiamaniere, ke ĉiuj povas eniri en la

tendon, en pozicio taŭga por pasigi la nokton; ili permesis al mi

kuŝiĝi en angulo; sed koncerne ilin, ili povis nur sidiĝi surpajle,

inter la kruroj unuj de la aliaj; ĉiam priokupataj de timo pro

malvarmo, ili tiel zorge ŝtopis ĉiujn fendojn de la tendo, ke mi multe

suferis pro la varmo kaj pro la per nia spiro haladzigita aero. Mi

estis devigata dumnokte eliri por libere spiri. Brilis la luno plej

hele meze de ebonnigra ĉielo; Jupitro anke tutplene lumradianta estis

eliranta postaŭ la plej alta pinto oriente de Monto-Blanka, kaj tiom

blindiga estis la lumo rebriligata de tiu neĝkampego, ke nur la

unue- aŭ duegrandajn stelojn oni povis ekvidi. Fine, ni ĵus estis

ekdormantaj, kiam nin vekis bruego de granda lavango, kiu ekkovris

parton de la deklivo ascendenda la morgan tagon. Je tagiĝo montris la

termometro tri gradojn sub la glacipunkto.

Ni ekmarŝis nur malfrue, tial ke ni devis fandi neĝon por la matenmanĝo

kaj por la vojaĝo; tuj kiam fluidiĝintan, oni ĝin trinkis, kaj tiuj

samaj homoj, kiuj kvazereligie konservis la kunportitan vinon,

konstante ŝtelis la akvon, kiun mi estis enrezerve metinta. Ni trapaŝis

unue la duan plataĵon, ĉe kies enirejo ni ĵus tranoktis; de tie ni

supreniris al la tria, kiun ni anke trairis, kaj post duonhoro ni

alvenis ĉe la malsupro de la granda deklivo, tra kiu marŝante eŝten oni

atingas la rokon, kiu formas la maldekstran ŝultron de la Mont-Blank'a

pinto. Komencante tiun supreniron, mi estis jam sufiĉe elspirigita pro

la aermaldenso; tamen nelonga halto, ĉiutridekpaŝe kaj nesidiĝante,

multe helpis al mi rekapti la spirkapablon; kaj tiel mi post kvardek

minutoj atingis la enirejon al la lavango, kiu estis la antean nokton

falinta kaj ĝis en nia tendo aŭdita.

Tie ni ĉiuj haltis dum kelkaj momentoj, en la espero ke, ripoziginte

plene la krurojn kaj pulmojn niajn, ni povos trapaŝi la lavangon iom

rapide kaj senhalte, sed tio estis neebla; nepre nevenkebla estas la

speco de laco, kiu rezultas de la aermaldenso; kiam ĝi atingas sian

plejon, la plej urĝe minacanta danĝero eĉ ne povus devigi onin fari nur

unu pluan paŝon. Sed mi trankviligis miajn gvidistojn, klarigante al

ili, ke tiu loko estas ĝuste la malplej danĝera, tial ke la el la

superantaj altaĵoj kaduka neĝo jam estis defalinta.

Trans tiu lavango la deklivo fariĝis ĉiam pli kruta kaj kondukis

maldekstre al teruriga profundegaĵo; ni devis trapasi sufiĉe larĝan

fendon, kies transiro estis ĝenata de glacibloko, kiu nin devigis paŝi

pli proksime al la deklivrando. Estis la antaŭaj gvidistoj hakintaj

paŝaron en la harditan neĝsupraĵon; sed la paŝojn ili faris tro longaj,

tiamaniere ke por atingi la hakitaĵon, oni estis devigata fari paŝegon,

tiel riskante maltrafi ĝin aŭ nepre gliti en la profundaĵon. Poste, ĉe

la supra parto la glaciiĝinta supraĵo estis pli maldika; tiam ĝi

rompiĝis sub niaj paŝoj, kaj sube troviĝis ok aŭ naŭ coloj da

farunsimila neĝo, subportata de dua hardita neĝkrusto; oni tiel

duonkrure enneĝiĝis; post kio oni glitis direkte al la profundegaĵo,

kontraŭ kiu oni estis haltigita nur per la supera krusto, kiu tiel

devis kontraŭstari grandan parton de la pezo de niaj korpoj; kaj, se ĝi

rompiĝus, oni nepre glitus ĝisfunde. Sed pri la danĝero mi tute ne

priokupis min; mia volo estis firma, mi estis decidinta iri antaŭen,

tiel longe ĝis miaj fortoj malpermesos; mi havis nenian ideon alian, ol

firmigi miajn paŝojn kaj antaŭeniri.

Oni diras, ke pasante rande de profundegaĵo oni devas ne rigardi ĝin,

kaj tio estas ĝisiugrade vera; tamen jen pri tiu temo la rezulto de mia

longa sperto. Ante ol ekpaŝi en krutejon, oni devas unue esplori la

profundaĵon per la rigardo kaj tieldire satiĝi je ĝi, ĝis ĝia efiko sur

la imagon estas tute elĉerpita kaj ĝis oni povas vidi ĝin kvaze

indiferente. Oni samtempe studu la sekvendan vojon kaj tieldire marku

la farendajn paŝojn. Poste oni jam ne pensas pri la danĝero kaj oni sin

okupas nur pri la zorgo sekvi la elektitan vojon. Tamen, se oni estas

nekapabla elporti la vidon de la profundaĵo kaj kutimiĝi je ĝi, tiam

prefere estas rezigni la entreprenon; ĉar, kiam la vojeto estas

mallarĝa, estas neeble rigardi tien, kien oni metas la piedon,

nevidante samtempe la profundaĵon; kaj tiu vidaĵo, kiam neatendita,

naskas kapturnojn kaj povas kaŭzi onian perdon.

En tia loko kaj en aliaj danĝeraj pasejoj mi uzis la kutiman de la

gvidistoj agmanieron, kiu ŝajnas al mi samtempe la plej maldanĝera por

la uzanto kaj la plej oportuna por la helpantaj gvidistoj: oni

kunprenas malpezan sed fortan bastonon je ok ĝis dek futoj da longo; du

gvidistoj, unu antaŭe, la alia postaŭe, tenas la bastonon ĉe la

profundaĵa vojflanko, unu per unu finiĝo, la alia per la alia; kaj oni

marŝas meze je tiu moviĝanta barilo, sur kiun oni sin apogas kiam

necese; tio nek ĝenas nek lacigas iumaniere la gvidistojn kaj povas

servi al ilia propra subteno en la okazo, se unu el ili ekglitas aŭ

ekfalas en fendaĵon.

Fine, post du kaj duona marŝhoroj nombritaj de la loko, kie ni estis

tranoktintaj, ni atingis la rokon nomitan de mi maldekstra ŝultro aŭ

dua Mont-Blank'a ŝtuparo. Tie prezentiĝis al miaj okuloj grandega kaj

por mi tute nova horizonto, ĉar la pintego staris ĉe nia dekstro, kaj

direkte al Italio nenio plu kaŝis al ni la tuton de la Alpoj, kiujn mi

neniam estis vidinta de tiel grandega alto. Tie mi havis la kontentigon

certe atingi la ĉefpinton, ĉar la ankore farenda ascendo estis nek

kruta nek danĝera. Sidantaj sur la rando de tiu belega teraso, ni

manĝis peceton; sed la kunportitaj pano kaj viando estis trafrostintaj.

Tamen neniam montris la termometro malpli ol tri gradojn sub la

glacipunkto; kaj tiuj manĝaĵoj, kovremetitaj en dorskorbon de homo

portitan, certe estis iom ŝirmitaj kontraŭ la frosto per la varmo de

lia korpo. Mi do estas konvinkita, ke en la malaltaĵo tiuj manĝaĵoj

neniel estus frostintaj po la sama grado, kaj ke tie eĉ termometro

enfermita en la dorskorbon ne estus atingita la nulgradon; sed en tiu

maldensa kaj ĉiam renovigita aero la trapenetritaj de akvo korpoj

ellasas fortan elvaporiĝon kaj tial malvarmiĝas multe pli, ol la seka

termometra bulbo.

Ripozinte kaj observinte la nudajn tie renkontitajn rokojn, kiuj de la

bordoj de nia lago estas tre klare videblaj maldekstre de la plej alta

pinto de Monto-Blanka, mi reekmarŝis; estis proksimume la naŭa horo.

Ĉar mi estis de Chamouni mezurinta la altojn de la diversaj partoj de

la montego, mi sciis, ke restas ne pli ol ĉirkaŭe cent kvindek klaftoj

ascendendaj, kaj tio per deklivo de nur dudek ok ĝis dudek naŭ gradoj,

sur neĝo sufiĉe firma kaj tamen neniel glitiga, sen krevaĵoj kaj

neproksima al profundegaĵoj; mi do esperis atingi la pintegon en malpli

ol trikvaron-horo; sed la aermaldenso kaŭzis malfacilaĵojn pli

grandajn, ol mi estus kredinta. Ĉe la fino mi estis devigata halti

ĉiudekkvin- aŭ deksespaŝe por rekapti spiron; tion mi plej ofte faris

starante kaj apogite sur mian bastonon, sed el tri fojoj mi devis

sidiĝi ĉirkaŭe unu fojon. Tiu ripozbezono estis tute nevenkebla; kiam

mi provis kontraŭstari je ĝi, rifuzis la kruroj sian servon, mi

eksentis duonsvenon kaj estis kaptita de kapturnoj tute sendependaj de

la lumago, ĉar la okulojn perfekte protektis la duobla vualo kovranta

mian vizaĝon. Ĉar mi kun granda bedaŭro vidis la tempon pasanta, kiun

mi esperis dediĉi al miaj eksperimentoj sur la montpinto, mi faris

diversajn provojn por mallongigi la ripoztempojn; mi provis ekzemple ne

paŝi ĝis perdo de la fortoj kaj momente halti ĉiujn kvar aŭ kvin

paŝojn, sed mi neniom gajnis; post dek kvin aŭ dek ses paŝoj mi estis

devigata ripozi tiom longe, kiom se mi estus ilin farinta senhalte; kaj

pli rimarkinde, la plej forte malagrabla sentumo spertiĝis nur ok aŭ

dek sekundojn post ĉesigo de la marŝo. Sole helpis kaj plifortigis min

la freŝa nordvento; kiam suprenirante mi turnis la vizaĝon tiudirekte

kaj glutis profunden la aeron de tie venantan, mi povis fari dudek kvin

ĝis dudek ses paŝojn senhalte.

Ĉirkaŭe ĉe la mezo de tiu supreniro, oni preterpasas du malgrandajn

rokojn, elstarantajn el la neĝo. La pli alta el ambe estis antenelonge

frakasita, ĉar ĝiaj fragmentoj dise kuŝis ĉiuflanke sur la freŝa neĝo

je distanco ĝis kelkaj futoj. Kaj ĉar certe neniu homo venis tie por

ekkrakigi tiun rokon per pulvo, aŭ ĝin dispecigi per fera frapmaso, oni

ne povas dubi, ke tio estis efiko de fulmo.

La lasta parto de la ascendo inter tiuj roketoj kaj la montpinto estis,

kiel supozite, la plej laciga por la spiro; tamen, mi fine atingis la

tiom longe deziratan celon. Ĉar dum tiu duhora laciga ascendo mi

konstante havis antaŭ la okuloj la preske tutan videblan parton de la

pintego, la alveno ne estis por mi subita surprizo; ĝi eĉ ne donis al

mi tian kontenton, kian oni povus imagi; la plej vigla, plej dolĉe

sento estis por mi la ĉeso de la malkvietoj, kies objekto mi estis;

efektive, kvaze incitis min la daŭro de tiu lukto, la memoro kaj la

ankore emocia sento mem de la penoj kaŭzitaj al mi de tiu venko. En la

momento, kiam mi atingis la plej altan punkton de la neĝo kronanta tiun

montpinton, mi pli kun kolera ol kun plezura sento piedpremis ĝin.

Cetere, mia celo estis ne nur atingi la plej altan punkton, sed precipe

fari observojn kaj eksperimentojn, kiuj sole donus ian valoron al tiu

vojaĝo, kaj mi tre timis, ke mi nur parton de tio povos fari, kion mi

projektis. Efektive mi jam estis spertinta, eĉ sur la plataĵo, kie ni

tranoktis, ke en tiu malpeza aero ĉiu zorge farata observo lacigas,

tial ke oni nevole haltigas la spiron; kaj tiu spirreteno kaŭzas

sentumon des pli malagrablan, ke la aermaldenso postulus enspirojn pli

oftajn; mi estis devigata ripozi kaj enspiri post ĉiu perinstrumenta

observo, kvaze mi estus farinta rapidan supreniron.

Tamen viglan kontenton donis al mi la grandioza spektaklo, kiun mi

havis antaŭ la okuloj. Verdire malpeza vaporo flosanta en la malsupraj

aerregionoj forprenis de mi la vidon de la plej malaltaj kaj distancaj

objektoj, kiaj la Francaj kaj Lombardaj ebenaĵoj; sed ne multe bedaŭris

mi tiun perdon; kion mi precipe venis por vidi, kaj kion mi plej klare

vidis, tio estis la tuto de ĉiuj altaj montpintoj, kies organizon mi

jam de longe deziris koni. Mi ne povis kredi je miaj okuloj; al mi

ŝajnis esti sonĝo, vidi sub miaj piedoj tiujn majestajn montsuprojn,

tiujn timindajn pintegojn, la Sudpinton, la Argentieron, la Giganton,

kies eĉ la bazoj antee estis por mi tiom malfacile kaj danĝerplene

alireblaj. Mi ekkomprenis iliajn rilatojn, ilian interligon, ilian

strukturon, kaj unu sola rigardo forigis dubojn, kiujn jaroj da laboro

ne povis klarigi.

Dume, streĉis miaj gvidistoj la tendon kaj starigis en ĝi la tableton,

sur kiun mi intencis fari la eksperimenton de akvoboligo. Sed, kiam mi

volis aranĝi kaj observi miajn instrumentojn, mi estis devigata

ĉiumomente interrompi mian laboron por okupi min nur pri la zorgo

spiri. Se oni konsideras, ke la barometro montris nur dek ses colojn

kaj unu linjon, kaj sekve ke la aero posedis apene pli ol duonon da sia

kutima denso, oni komprenos, ke tiun mankon ni devis kontraŭagi per

enspiroj pli rapidaj. Nu, tiu rapido akcelis la sangmovon des pli, ke

la arterioj jam ne ricevis de ekstere la kutiman kontraŭpremon; ni do

ĉiuj havis febron.

Kiam mi restis tute senmova, mi spertis nur iom da svensento, malfortan

vomemon. Sed, kiam mi penis aŭ fiksis mian atenton dum kelkaj momentoj

sinsekve, kaj precipe kiam mi antaŭen kliniĝante kunpremis mian

bruston, tiam mi estis devigata ripozi kaj rapidspiri dum du aŭ tri

minutoj. Similajn sentumojn spertis miaj gvidistoj. Ili havis nenian

apetiton; kaj verdire, nia manĝprovizo, kiu tute frostis dumvoje, ne

estis tre taŭga eksciti ĝin; ili eĉ ne zorgis pri la vino, nek pri la

brando. Efektive, ili estis konstatintaj, ke la fortaj likvoroj

pliakcentas tiun malbonstaton, sendube tial, ke ili ankore pli

rapidigas la sangmovon. Nur freŝa akvo alportis komforton kaj plezuron,

kaj ni bezonis tempon kaj penon por havigi fajron, sen kiu neniom da

akvo estis ricevebla. Kelkaj el miaj gvidistoj, nekapablaj toleri pli

longe tiujn diversajn suferojn, malascendis la montegon la unuaj por

reĝui aeron pli densan.

La pinto de Monto-Blanka estas speco de azendorso, aŭ longforma kresto

direktata de oriente okcidenten, proksimume horizontala en la plej alta

parto kaj dekliva ĉe ambe ekstremaĵoj laŭ anguloj da dudek ok ĝis

tridek gradoj. Tre mallarĝa estas tiu kresto, preske tranĉa ĉe sia

supro, tiom ke du personoj ne povus tie marŝi duope; tamen, ĝi

plilarĝiĝas kaj rondiĝas malsuprenante eŝten, kaj westflanke ĝi similas

antaŭtegmenton, elstarantan norden. La tuta supro estas plene kovrita

de neĝo: el ĝi vidiĝas neniu rokaĵo, escepte ses- aŭ sepdek klaftojn

pli malsupre. Estus nature kredi, ke la plej alta pinto de la Alpoj sin

trovas apud ties centro, aŭ almene meze en la larĝo de la pramontara

amaso. Tamen, ne estas tiel. De la Mont-Blank'a pinto oni konstatas, ke

pli multaj estas la altaj suproj sude, Italflanke, ol norde,

Savojflanke; sekve tiu altega pinto staras preske ĉe la norda rando de

la pramontara tutaĵo. Tial multe pli bela kaj interesa estas la

spektaklo Italflanke; la sekundariaj montaroj norde, kronataj per la

blua kaj unuforma linio de l'Jura, prezentas nenion grandan nek

diversaspektan; kaj niaj ebenaĵoj, eĉ nia lago, oblikve vidataj tra la

horizontaj vaporoj, prezentas nur malfortajn nuancojn kaj

nedistingeblajn objektojn. Male, ĉe la suda flanko, la horizonto estas

ĝis vidlimo kovrata de altaj montpintoj diverse formataj kaj

grupigataj, miksataj de neĝoj kaj rokoj kaj tratranĉataj de verdaj

valoj; la tuto aspektas tiom strange kiom belege. Sed precipe, kiel mi

jam diris, la pintoj kaj la glaciejoj de la Mont-Blank'a apudaĵo estis

por mi spektaklo samtempe plej rava kaj plej instrua.

Oni demandis, ĉu pro la alto de Monto-Blanka oni ne povus de ĝia pinto

ekvidi la maron. Ni certe ne povis distingi ĝin; sed, eĉ se ĝi estus en

la sfero de nia vidradio, ni estus ĝin ne vidinta pro la vaporo

flosanta sur la horizonto. Tamen, se ekzistus nur ebenaĵoj inter

Monto-Blanka kaj la maro, oni povus de tiu montpinto vidi la bordojn de

la Ĝenova golfo, kaj eĉ dek du mejlojn transe, kvankam ili kuŝas je

distanco da kvindek ses mejloj; tio neniel estus kontraŭa al leĝoj de

optiko kombine kun kurbeco de l'tero. Sed, ĉar la tuta golfo estas

borderita de montoj, ĉu de la Alpoj ĝis okcidento, ĉu de la Apeninoj

ĝis oriento, ŝajnas neeble vidi de Monto-Blanka la maron, nek eĉ de

maro la Monto-Blankan (kio estus pli facila, tial ke ĝia blanka pinto

sin projekcianta kontraŭ la ĉielbluo formus objekton pli videblan),

escepte se oni ĝin ekvidus tra iu montgorĝo aŭ iu malaltigita parto el

la montaro de la Ĝenova marbordo. Tamen, tiun pinton oni tre klare

povas vidi de la montsuproj, kiuj staras ĉe la marbordo; mi eĉ kredas,

ke mi ĝin rekonis de la Cauma monto, super Tulono. De interne de la

teroj oni povas vidi Monto-Blankan de tre granda malproksimo; de Diĵono

ekzemple, kaj eĉ de Langres, kiu distancas sesdek kvin mejlojn

rektlinie.

Blovis sufiĉe akra nordvento, kiu sur la tranĉa supro igis la froston

neagrabla; sed tuj kiam oni malsupreniĝis sube de la kresto, ĉe la

sudflanko, oni ĝuis komfortan temperaturon: la plimulto de miaj

gvidistoj dormis aŭ ripozis je sunvarmo sur siaj tornistroj, sternitaj

surneĝe. Vere, estas rimarkinde, ke sur ĉiuj altaj montsuproj, tuj kiam

oni estas ŝirmata kontraŭ la senpera impreso de l'vento, oni ĝin tute

ne sentas plu: en la malaltaĵo, male, eĉ kiam oni estas protektata

kontraŭ la rekta ago de l'vento, oni tamen perceptas ties refluojn kaj

reblovojn. Sendube la maldensa aero ne rebatas la venton, kiel faras

aero pli peza.

Kiuj atingis la supron de altaj montoj, al tiuj estas la fakto konata,

ke la ĉielo tie aspektas pli malhele blua, ol en la malaltaĵo. Sed ĉar

la esprimoj "pli" kaj "malpli" rilatas al nedifinitaj sentumoj,

konservataj en imago ofte trompa, mi serĉis rimedon por tieldire

kunpreni kun mi specimenon de la Mont-Blank'a ĉielo, aŭ almene de la

koloro prezentita al mi de ĝi. Tiucele, mi estis per lazurbluo aŭ bela

Prusbluo kolorinta paperbanderolojn je dek ses diversaj nuancoj, de la

plej malhela, markita per n-o 1, ĝis la plej pala, per n-o 16. El ĉiu

el tiuj banderoloj mi fortranĉis tri egalajn kvadratojn, kaj tiel mi

formis el tiuj nuancoj tri seriojn, tute similajn inter si; unun el

tiuj serioj mi lasis al S-ro Senebier en Ĝenevo, alian al mia filo en

Chamouni, kaj la trian mi kunprenis kun mi. Je tagmezo de la tago, en

kiu mi estis sur la montpinto, la ĉielo zenite de Ĝenevo aspektis kiel

la sepa nuanco; en Chamouni, inter la kvina kaj la sesa, kaj sur

Monto-Blanka, inter la unua kaj la dua, t. e. tute proksime al plej

malpala reĝbluo. Malgraŭ la forto de la ĉielkoloro la ombroj sur la

Mont-Blank'a pinto neniel ŝajnis koloritaj. Estas vere tamen, ke la

tiama horo ne estis favora por tia observo.

La granda puro kaj lumpenetreco de la aero, kiuj estas kaŭzoj de la

forte kolorita ĉielbluo, produktas sur la Mont-Blank'a supro strangan

fenomenon: la steloj estas videblaj je taghelo; tamen, por ilin vidi,

necese estas stari tute en ombro kaj eĉ havi super la kapo ombrotavolon

sufiĉe dikan; se ne, la tro forte lumigita aero dronigas la palan helon

de la steloj. La plej konvena loko por fari tiun observon dummatene

estis la deklivo, kiu suprenas ĝis la Mont-Blank'a ŝultro: kelkaj el la

gvidistoj asertis, ke ili de tie ekvidis stelojn; koncerne min, mi ne

pensis pri tio, sekve mi ne povis mem konstati tiun fenomenon; tamen la

unuanima aserto de la gvidistoj lasas nenian dubon pri ĝia realo. Alia

stranga efiko de la aerpuro kaj de la malpala ĉielkoloro, kiu rezultas

el ĝi, estas la teruro, kiun ĝi elvokis ĉe kelkaj gvidistoj dum unu el

la unuaj provoj faritaj por atingi la montpinton. Dum ili ascendis

krutan neĝdeklivon, ili subite ekvidis la ĉielon tra speco de fendaĵo,

kiu boris la supron de tiu deklivo; pro la nigra ĉielkoloro la fendo

ŝajnis al ili esti profundegaĵo: kaptitaj de granda timego, ili

retraŭiris kaj raportis en Chamouni, ke ili ne povis plu antaŭen, tial

ke vidiĝis antaŭe teruriga profundaĵo.

Sur la montsupro la neĝsupraĵo estas kovrata de maldika glacilako, kiu

fariĝas skvama per ekkrako. Sunfrapoj fandas la neĝojn supraĵe; kaj,

ĉar ĝi balde poste reglaciiĝas, tio formas specon de lako. Tuj kiam

vento iom forte ekblovas, ĝi ŝiras tiun lakaĵon, sublevas la skvamojn

kaj ilin flirtigas altege. Aldoniĝas neĝpolvoj, kiujn la vento

forblovas ankore pli facile. Oni tiam ekvidas de la najbaraj valoj

specon de fumo, kiu aspektas kiel nubo suprenanta el la montpinto laŭ

direkto de la vento. La enlanduloj tiam diras, ke Monto-Blanka fumas

sian pipon. Tiu flirtanta neĝo ruĝkoloriĝas ĉe la subiĝanta suno kaj

kelkafoje similas flamon de vulkano. Sub tiu glacilako la neĝo estas

sufiĉe firma, kaj, kvankam oni povas profundigi en ĝin bastonon, ĝi

tamen kontraŭstaras sufiĉe forte. La deklivoj sube de la pinto, kiuj

estas ekspozataj al pli forta ago de la sunradioj, fandiĝas pli

profunden; kaj reglaciiĝante poste dum la nokto, ili formas pli dikan

kruston, kiu povas subteni homon senkrake en kelkaj lokoj, sed en aliaj

ĝi rompiĝas sub la piedoj. Sub tiu krusto, precipe en la krutaj

deklivoj, oni trovas farunan kaj nekoheran neĝon, en kiun oni tamen

eniĝas nur duonkrure, tial ke oni tiam renkontas alian pli fortan

kruston; tamen, kiam oni surpaŝas neĝojn tute farunajn, oni

enprofundiĝas ĝiszone, kiel mi ĝin dumvintre spertis.

Oni ofte esprimis deziron scii, kioma estas la diko de la neĝĉapo, kiu

kovras la Mont-Blank'an pinton. Sed, ekzistas nenia rimedo por ĝin

certigi; estus necese, ke tiu ĉapo estu ie tratranĉita; sed tio ne

estas: ĝi malsuprenas ĉiuflanke per deklivoj pli-malpli longaj, kiuj

nenie montras iom klare la dikon de la neĝo. Sur la Goûté'a montkupolo

la neĝĉapo estas nete tranĉita ĉe la eŝta flanko, kaj tiu tranĉo estas

borderita de la ortangulaj neĝ- kaj glacimasoj, kiujn mi priparolis kaj

nomis "serakoj". Tiuj masoj, glitintaj aŭ ruliĝintaj de la supro de tiu

tranĉo ĝis la malsupro de la plataĵo trapaŝita de ni, prezentis dikon

da nur dek du futoj; sed verŝajne ilia supra parto, maldika kaj

nekohera, rompiĝis survoje.

Poste mi serĉis proksime de la pinto iun alian lokon, ĉe kiu oni povus

vidi neĝtavolon vertikale tratranĉitan super roko, kie ne okazas

lavangoj, kaj kies neĝoj povas esti konsiderataj kiel produktaĵo de la

rekte el la ĉielo neĝado. Super la dekstra ŝultro de Monto-Blanka mi

trovis tian tranĉaĵon, kies diko estis ĉirkaŭe tridek unu klaftoj aŭ

cent naŭdek futoj. Nu, ĉar falas pli da neĝo sube de la pinto ol sur la

pinto mem, mi verŝajne estos pli supere al vero ol sube, asertante ke

la diko de la ĉiamaj neĝoj sur la Mont-Blank'a pinto ne superas ducent

futojn, kaj tio estas la maksimumo, al kiu ĝin reduktas la ventoj, la

elvaporiĝo kaj la fandiĝo, ĉu funda, ĉu supraĵa. Oni do ne kredu, kiel

supozis kelkaj personoj, ke tiu diko kreskas senĉese. Tie ĉi, kiel en

multaj aliaj okazoj, la kaŭzoj kreskigaj estas limigataj de la kaŭzoj

detruaj, kvaze la Naturo fiksus al si limojn ne transpaŝendajn.

Kiam oni observas de proksime iun el tiuj grandaj neĝtranĉoj, oni

rimarkas, kiel mi jam faris sur la Buet'a montpinto, ke ili estas

laŭtavole aranĝitaj. La interno[TR2] de tiuj tavoloj estas markita per

brunaj strioj, produkto de la polvo kaj tero transportitaj de la vento,

precipe dumsomere, kiam la fandiĝo de la neĝo malkovras grandajn areojn

da teraĵo. Mi havis tre oportunan okazon fari tiun observon ĉe la

flankoj de la belega krevaĵo, en kiun estis falinta la piedo de mia

barometro. Mi konstatis, ke ju pli profunde kuŝas tiuj tavoloj, des pli

maldikaj ili fariĝas per la kunaj efikoj de premo kaj fandiĝo

produktitaj de la trapenetro de la akvoj; tamen tiu maldikiĝo ne estas

regula pro la nekonstanto de la pojare falinta neĝkvanto, kiel anke de

la kaŭzoj kiuj produktas la maldikiĝon. Mi provis nombri tiujn

tavolojn, kaj mi atingis ĝis dek naŭ; sed la oblikvo de la

krevaĵflankoj, en la lokoj kie ĝi mallarĝiĝas, igas la nombradon

necerta; kaj cetere, el tio oni povus konkludi nenion, ĉar la fundon

oni ne povis vidi.

Neniajn bestojn ni vidis proksime de la pinto, krom du papilioj: unu

estis malgranda faleno griza, kiu surflugis la unuan neĝplataĵon; la

alia estis tagpapilio, kiu ŝajnis al mi esti "mirtelo"; li traflugis

sur la lasta deklivo de Monto-Blanka, ĉirkaŭe cent klaftojn sube de la

pinto. Mi kelkafoje povis konstati kiumaniere tiuj insektoj penetras

sur la glaciejojn. Flirtinte sur la apudaj herbejoj, ili aventure

flugas super la neĝo aŭ la glacio; kaj, se ili perdas vidon de la tero,

ili iras ĉiam pli antaŭen, kaj ne sciante kie ripozi, ili flugas

subtenataj de la vento ĝis la plej altaj montsuproj, kie ili fine falas

pro laco kaj mortas surneĝe.

La vegetaĵo, kiun mi renkontis ĉe la plej granda alto, en perfekta

stato kaj provizata je distingeblaj floroj, estas la _"silene

acaulis"_, aŭ _muska sileno_. Floritan faskon da ili mi trovis en

rokfendo, apud kiu mi tranoktis dum mia reveno, je proksimume mil

sepcent okdek klaftoj super maro. Sed malgrandajn tuberozajn likenojn

mi vidis ĝis sur la plej altaj rokoj.

Iuj vojaĝantoj, mi ne scias kial, kredas, ke niaj sentumiloj, kaj

precipe la gustumaj kaj la flaraj, ne ricevas la samajn impresojn sur

la montaro, kiel en la malaltaĵo. Koncerne min kaj ĉiujn, kun kiuj mi

vojaĝis sur ĉiualtaj montoj, ĝis la Mont-Blank'a pinto, ni neniam

trovis ian diferencon, kvankam ni intence eksperimentis ĝin: pano,

vino, viando, fruktoj, likvoroj, ĉiam ŝajnis al ni tute posedi la

kutimajn gustumon kaj odoron; kaj en la principoj de fiziko aŭ de

fiziologio troviĝas nenio, kio povus antevidigi alian rezulton. Se la

sono estas pli malforta, tio venas ne de malfortiĝo de la aŭdorgano,

sed de la maldenso de la aero, kiu malpliigas ties streĉon kaj

vibroforton, kaj ĉe izolita montpinto krome efikas anke la foresto de

eĥoj kaj de sonoj rebatitaj de solidaj objektoj. Tiuj kunigitaj kaŭzoj

efektive igis la sonojn rimarkinde malfortaj sur la Mont-Blank'a pinto;

pistolpafo tie ne bruis pli, ol Ĥina petardo en ĉambro.

Fakton sufiĉe surprizan mi observis, nome ke por kelkaj individuoj

ekzistas perfekte difinita limo, trans kiu la aera maldenso estas al

ili tute netolerebla. Mi ofte kunprenis kun mi kamparanojn, cetere tre

fortikajn, kiuj, atinginte difinitan alton, subite malsaniĝis tiom, ke

ili nepre ne povis ascendi pli supren; kaj ebligi al ili transiri tiun

limon povis nek ripozo, nek likvoroj, nek plej vigla deziro atingi la

montpinton. Ekkaptis unujn korbatoj, alian vomoj, aliajn sveno, aliajn

alta febro, kaj tiuj akcidentoj ĉiuj foriĝis, tuj kiam ili spiris aeron

pli densan. Mi vidis da ili, kvankam malofte, kiujn tiu ekmalsaniĝo

devigis halti je okcent klaftoj super maro, aliaj je mil ducent, kelkaj

je mil kvin- aŭ sescent; pri mi, kiel pri la plejmulto de la Alpanoj,

mi estas senteble atingita nur je mil sepcent klaftoj; sed trans tiu

limo, eksuferas la plej ekzercitaj homoj, tuj kiam ili sin movas iom

rapide.

Naturo ne intencis la homon por tiuj altaj regionoj; frosto kaj aera

maldenso forpelas lin; kaj, ĉar li trovas tie nek bestojn, nek

plantojn, nek eĉ metalojn, nenio altiras lin; scivolemo kaj vigla

deziro instruiĝi, sole povas instigi lin survenki momente la ĉiuspecajn

obstaklojn, kiuj malfaciligas la penetron tien.

Mi tamen restis sur la montpinto ĝis la tria kaj duono posttagmeze, kaj

kvankam mi ne perdis eĉ unu momenton, mi dum tiuj kvar kaj duono horoj

ne povis fari ĉiujn eksperimentojn, kiujn mi ofte estis fininta en

malpli ol tri horoj ĉe la marbordo. Mi bedaŭris, ke mi devis foriri, ne

plenuminte tutan mian projekton; sed nepre urĝis gajni tempon, por esti

certa pasi antenokte la danĝerajn lokojn transpaŝendajn. Cetere, mi

kunprenis la esperon ripari tiujn mankojn en pli oportuna, kvankam

malpli alta, loko, kiu tamen estos multe pli alta, ol iu ajn el tiuj,

kie oni ĝis nun provis similajn eksperimentojn. Oni vidos, en mia

vojaĝo al Giganta montpasejo, ĝis kiu grado estis tiuj esperoj

realigataj.

Je la tria kaj duono mi kun granda bedaŭro forlasis tiun belegan

belvederon. En tri kvaronhoroj mi atingis la rokon, kiu formas ŝultron,

eŝte de la pinto. La malsupreniro de tiu deklivo, kies ascendo estis

tiom peniga, estis facila kaj agrabla; nek tro hardita nek tro mola

estis la neĝo, kaj ĉar dum la malascendo la korpmovoj ne premas la

diafragmon, ĝi ne ĝenas la spiron, kaj oni ne suferas pro maldenso de

la aero. Cetere, tiu deklivo estas larĝa kaj malproksima je la

profundegaĵoj; sekve ĝi nenion prezentas, kio povus timigi aŭ prokrasti

la marŝon. Sed ne estis same por la malsupreniro, kiu kondukas de la

ŝultrosupro ĝis la plataĵo, kie ni estis tranoktintaj. Tre peniga ĝin

faris la deklivkruto kaj la netolereble rebrilata de la neĝo sunhelo,

kiu nin frapis en la okulojn kaj kiu ŝajnigis pli terurigaj la

profundaĵojn lumigitajn de ĝi sub niaj piedoj. Cetere, kiom la firmo de

la neĝo igis nian marŝon malfacila dum la mateno, tiom ĝia molo,

produktita de la sunbrilo, estis al ni maloportuna dum la vespero, tial

ke sub la moligita supraĵo ĉiam troviĝis fundo hardita kaj glita.

Ĉar ni ĉiuj timis tiun malsupreniron, kelkaj el la gvidistoj estis, dum

mi faris miajn observojn sur la pinto, serĉintaj iun alian pasejon; sed

vanaj estis iliaj klopodoj: ni estis devigataj sekvi malascende la

saman vojon, kiun ni uzis ascende. Tamen, dank' al la zorgo de la

gvidistoj, ni ĝin faris sen iu ajn akcidento, kaj tion en malpli ol unu

horo kaj kvarono. Tie, ni preterpasis la lokon, kie ni estis, se ne

dormintaj, almene ripozintaj la antean nokton; kaj unu mejlon pli

antaŭe ni ankore pasis ĝis la roko, apud kiu ni estis haltintaj

dumascende. Mi decidis tranokti tie; mi streĉigis la tendon kontraŭ la

suda ekstremaĵo de tiu roko, en vere stranga situacio. Ĝi staris

surneĝe, rande de tre kruta deklivo, kiu malsuprenas en la neĝan valon,

superitan de la Goûté'a[TR3] montkupolo kun ties serakkrono, kaj

finiĝantan sude ĉe la Mont-Blank'a pinto. Malsupre de tiu deklivo

etendiĝis larĝa kaj profunda krevaĵo, kiu nin apartigis de tiu valo kaj

ĉion ensorbegis, kio falis de la ĉirkaŭaĵo de nia tendo.

Tiun postenon ni elektis por eviti lavangdanĝeron kaj por provizi en la

rokfendoj ŝirmejojn por la gvidistoj, tiamaniere ke ni ne estu dense

amasigitaj en la tendo, kiel ni estis la antean nokton.

Dumvespere mi okupis min observante la barometron, kies nivelalto

montris por tiu roko alton da mil sepcent okdek klaftoj. Mi serĉis tie

vegetaĵojn, kaj mi trovis faskon da silenoj, pri kiuj mi jam parolis.

Mi amuziĝis rigardante la nubamason, kiu flosis sub niaj piedoj, super

la valoj kaj montoj malpli altaj ol ni. Tiuj nuboj, anstataŭ[TR4]

prezenti platajn aŭ glatajn surfacojn, kiel oni ilin vidas de malsupre

supren, montris formojn tre strangajn, turojn, kastelojn, gigantojn,

kaj ili ŝajnis sublevataj de vertikalaj ventoj, blovantaj de diversaj

punktoj el la sube lokataj regionoj. Super ĉiuj tiuj nuboj, mi vidis la

horizonton, borderitan de dustrian randaĵon: la malsupra strio estis

nigreruĝa, kiel sekiĝinta sango; la supra, pli hela, el kiu ŝajnis

supreni flamo matenruĝa, malegala, diafana kaj diverse nuancita.

Ni poste vespermanĝis gaje kaj tre bonapetite; post kio mi pasigis

bonegan nokton sur mia malgranda matraco. Nur tiam ĝuis mi je la

plezuro esti plenuminta tiun entreprenon, projektitan de ante dudek sep

jaroj, t. e. dum mia unua vojaĝo al Chamouni, en 1760; projekto, kiun

mi ofte forlasis, kaj refaris, kaj kiu estis por mia familio konstanta

temo de zorgo kaj malkvieto. Tio fariĝis por mi kvaza malsano: ne povis

miaj okuloj rigardi Monto-Blankan, videblan de tiom da najbaraj lokoj,

sen ke mi spertu specon de dolora korpremo. Kiam mi ĝin atingis, mia

kontento ne estis plena; ankore malpli, je momento ekvojaĝi; mi tiam

nur tion vidis, kion mi ne sukcesis fari. Sed, en la noktsilento,

ripozinte je mia laciĝo, kiam mi rememoris la faritajn observojn, kiam

precipe mi reelvokis la belegan Alpspektaklon, gravuritan en mia cerbo,

kiam fine mi konservis la bone pravigitan esperon finfari sur la

Giganta pasejo tion, kion mi ne povis fari kaj verŝajne neniu povos

fari sur Monto-Blanka mem, mi ĝuis veran kaj nemiksitan ĝojon.

La 4-an de aŭgusto, kvaran vojaĝtagon, ni ekmarŝis nur je ĉirkaŭe la

sesa matene. Post unu horeto ni atingis la dometon. Ni estis devigataj

poste malsupreniri neĝdeklivon kvardeksesgrade klinitan kaj trapasi

larĝan krevaĵon sur tiel maldika neĝponto, ke ĝi havis nur tri colojn

da diko ĉerande; unu el la gvidistoj, kiu marŝis iom flanke de la vojo,

enprofundigis unu el siaj kruroj en la malplenaĵon. Post unuhora marŝo

sube de la ŝirmdometo ni renkontis krevaĵojn, kiuj estis formiĝintaj

sur nia vojo, kaj, por eviti ilin, ni devis malsupreniri kvindekgradan

deklivon. Kiam ni poste eksurpaŝis la glaciejon, de ni trapasendan, ni

trovis ĝin tute ŝanĝita dum tiuj kvardek ok horoj, tiom ke ni ne povis

rekoni la vojon, kiun ni estis sekvintaj dumascende; la krevaĵoj estis

plilarĝiĝintaj, la pontoj rompiĝintaj; ofte ne trovante trairejon, ni

estis devigataj retraŭveni sur niajn paŝojn: ankore pli ofte, ni devis

uzi la ŝtupetaron por trapasi krevaĵojn, kiujn ni neniel povus trasalti

sen tiu helpo. Tute proksime al haveno mankis la pieda apogo al unu el

la gvidistoj, kiu glitis ĝis rando de fendaĵo, kien li preske falis kaj

kie li perdis unu el la stangetoj por la tendo.

En tiu terurplena momento, ega glaciaĵo falegis en grandan krevaĵon kun

bruego, kiu kvaze skuis la tutan glaciejon kaj tremigis la tutan

karavanon. Sed fine ni atingis la firman rokon je la naŭa kaj duono

matene, ŝirmitaj je ĉiaj pluaj peno kaj danĝero. Ni bezonis nur du

horojn kaj tri kvaronojn de tie ĝis Prieuré de Chamouni, kie mi havis

la kontenton reveni kun ĉiuj miaj gvidistoj en perfekta sano.

* * *

Samtempe gaja kaj kortuŝa estis nia alveno: ĉiuj parencoj kaj amikoj de

miaj gvidistoj venis ilin kisi kaj gratuli pri ilia reveno. Mia edzino,

ŝiaj fratinoj kaj miaj filoj, kiuj pasigis kune en Chamouni longan kaj

malkvietigan tempon atendante nian reaperon, kelkaj amikoj venintaj el

Ĝenevo por ĉeesti nian revenon, ĉiuj esprimis en tiu feliĉiga momento,

sian kontenton, des pli vigle kaj kortuŝe, pro la pasintaj timoj kaj

laŭ la grado de intereso, kiun ni estis inspirintaj.

Mi pasigis ankore unu tagon en Chamouni por fari kelkajn komparajn

observojn, post kio ni ĉiuj ĝoje revojaĝis Ĝenevon, de kie mi revidis

Monto-Blankan kun vera plezuro kaj ne spertante plu tiun penan kaj

malkvietan senton, kiun antee ĝi kaŭzis al mi.

Ascendo al Monto-Blanka en 1787 · 第 5 / 8 题