Parto V

Mi nun estis reĝo super tri viroj, kiel ankaŭ mastro de la insulo, ja!

mi fiere povis diri, “Ili ŝuldas al sia reĝo sian vivon, kaj ĝin

oferus por mi, se mi ilin ordonus tion fari.” Sed mi ne antaŭvidis, ke

mia regado tiel baldaŭ finiĝos. Nun ni devas doni iom da nutraĵo al

Karlo kaj Jafo, tial ni buĉis kaj rostis kapridon, kaj ĉirkaŭ ĝi ni

kvar poste sidiĝis, kaj mi laŭeble feliĉigis ilin.

Post kelke da tagoj Karlo tute fortiĝis, kaj mi ordonis lin, ke li

fosu iom da tero por semejo, ĉar estis certe, ke por nutrigi du buŝojn

plu, ni nun bezonos plimulte da greno. Tial ni dissemis en la semejon

la tutan provizon da greno, kiun ni havas, kaj kelkatempe ni kvar

havas da laborado tiom, kiom ni povas fari. Kreskiĝinte la greno

maturiĝis, kaj ni eltrovis, ke ni havas sufiĉon.

Mi projektis, ke Karlo kaj Jafo reveturu al la kontinento por allogi

kelkajn el la blankaj homoj, ĵetitaj sur tiean bordon, por ke ili

loĝiĝu kaj vivu inter ni; tial ili pretigis la boaton, kaj kunprenis

du pafilojn, kaj nutraĵon ĝisdektage. Mi ordonis, ke ili revenu post

semajno, kaj alproksimiĝante, elpendigu signon por ke ni sciiĝu, kiuj

alvenas.

Unu tagon Vendredo ĝojege alkuris al mi kaj diris, “Ili veni returne!

Ili veni returne!” Mejlon de la bordo vidiĝis velboato veturanta

alteren, sed mi sciis, ke tiu ĝi ne povas esti, ĉar la boato estas

aliflanke de la insulo. Mi ankaŭ vidis tra mia vidilo ŝipon

malproksimen enmare. Troviĝis dekdu viroj boate; tri ĉenligitaj, kaj

kvar havas pafarmilojn.

Baldaŭ mi vidis, ke unu el la viroj levis sian glavon antaŭ la

ĉenligitaj viroj, kaj mi sentis ke ĉio ne estas ĝusta. Poste mi vidis

ke tri viroj antaŭe ligitaj estas senligitaj; kaj surteriĝinte, ili

kuŝiĝis en la ombron arban. Baldaŭ mi estis ĉe ilia flanko, ĉar ilia

malĝoja kaj ĉagreniĝa vidiĝo min memorigis pri la unuaj horoj, kiujn

mi travivis ĉe tie-ĉi kie ĉio envolviĝis en malgajo.

Mi aliris al tiuj-ĉi viroj kaj diris:

“Kiuj vi estas, sinjoroj?”

Ili ektimis pro mia voĉo kaj stranga vestaĵo, kaj ekmovis kvazaŭ ili

volus forkuri de mi. Mi diris, “Ne timi min, ĉar eble amiko estas

apude, kvankam vi ne tion pensas.” “Tiuokaze li certe estas sendita el

la ĉielo,” diris unu el ili gravmiene, kaj samtempe demetas la ĉapon

antaŭ mi. “Ĉia helpo venas de ĉielo, sinjoro,” mi diris. “Sed kion mi

povas fari, por vin helpi? Vi vidiĝas kvazaŭ vi havas ŝarĝon da

plenkaŭzo enbruste. Mi vidis, antaŭe, ke unu el la viroj levis sian

glavon, kvazaŭ li intencas mortigi vin.”

La larmoj fluis malsupren la vizaĝo de la malfeliĉulo dum li diras,

“Ĉu tiu-ĉi estas dio aŭ homo?” “Ne dubu pri tio, sinjoro,” mi

respondis, “Ĉar Dio ne venus en laŭa vestaĵo. Ne, ne timu — nek

troaltigu viajn esperojn; ĉar vi vidas nur homon; tamen, unu kiu

laŭeble faros ĉion, por helpi vin. Via parolado montras, ke ni estas

samlandanoj. Sciigu al mi tion, kio okazis al vi.”

“Nia afero, sinjoro, estas trolonga por ĝin diri al vi, dum tiuj, kiuj

volis mortigi nin, restas tiel proksime. Mia nomo estas Paŭlo.

Iomvorte, sinjoro, mia ŝipanaro elĵetis min el mia ŝipo, kiun vi tie

vidas, kaj min lasis tie-ĉi por morti. Mi povis apenaŭ farigi ilin, ke

ili englavingu siajn glavojn jam eltiritajn por min mortigi. Ili

elmetis min kun la du jenaj viroj, mia amiko, kaj la ŝipoficiro.”

“Kien ili iris?” mi demandis.

“Tien, en la arbaĵeton apudan. Mi timas, ke ili min ekvidis kaj aŭdis;

tiuokaze mortigos nin.”

“Ĉu ili havas pafarmilojn?”

“Ili havas kvar pafilojn; unu, en la boato nun.”

“Nu, lasu al mi ĉion fari!”

“Estas du viroj pli malbonaj ol la ceteraj” li diris. “Krom tiujn, la

aliaj reveturigis la ŝipon.”

Mi juĝis, ke estus plej bone, se mi regparolus al Paŭlo, kaj mi diris,

“Se mi savos vian vivon regiĝos du aferoj, kiujn vi devas plenumi.”

Sed li legis miajn pensojn, kaj rediris, “Savinte mian vivon, faru

laŭvole pri mi kaj mia ŝipo, kaj veturigu ĝin, kien vi plaĉos.”

Mi konkludis, ke la du boatgardoj estis surtere, tial tuj ordonis

Vendredon, ke li alportu la remilojn, la velojn, kaj la pafilojn. Nun

la ŝipo estis kvazaŭ en miajn manojn. Kiam la viroj revenis al la

boato, ili koleregiĝis, ĉar la boato nun nek havas velon nek remilojn,

kaj ili ne sciis kiamaniere atingi la ŝipon.

Mi aŭdis ilin interparoli, ke tiu-ĉi estas stranga insulo, ke koboldoj

venis al la boato kaj forprenis la velojn kaj remilojn. Mi povis vidi,

ke kolerege ili kuris tien-reen; jen sidiĝis boate, jen reiris

surteron.

Kiam ili aproksimiĝis, Paŭlo kaj Vendredo deziris ke mi tuj ataku

ilin. Sed mi deziris indulgi ilin, kaj mortigi malmultajn laŭeble. Mi

ordonis ke du viroj, laŭteren rampu manepiede, por ke oni ilin ne

vidu; kaj, alproksimiĝinte ilin, ne pafu ĝis mi ĝin ordonos.

Baldaŭ tri el la ŝipanaro alproksimiĝis. Ĝistiam mi nur aŭdis iliajn

voĉojn; sed, alproksimiĝinte, ke mi ilin povis vidi, Paŭlo kaj

Vendredo leviĝis kaj pafis. Du viroj falis mortpafitaj, la du plej

malbonaj el la ŝipanaro, kaj la tria forkuris. Je la pafilbruo, mi

alkuris, sed estis tiel malluma, ke la viroj ne povis eltrovi, ĉu ni

estas tri aŭ tri dudekoj.

Okazis, kiel mi deziris, ĉar mi aŭdis ke la viroj demandis: “Al kiuj

ni devas kapitulaci, kaj kie ili estas?” Vendredo respondis, ke Paŭlo

estas kun la reĝo de la insulo, kiu havis viraregon. Pri tio, unu el

la ŝipanaro diris, “Se Paŭlo indulgos niajn vivojn, ni kapitulacos.”

“Tiuokaze” Vendredo daŭrigis, “vi sciiĝos la reĝan volon.” Tuj Paŭlo

parolis al ili: “Vi konas mian voĉon; se vi demetos viajn armilojn, la

reĝo indulgos viajn vivojn.”

Ili nun ĵetis sin sur la genuojn por indulgigi la vivon. Mi zorgis, ke

ili ne vidu min, kaj promesis al ili, ke ili vivos, sed ke mi elektos

kvar el ili por veturigi la ŝipon, kaj ke la ceteraj estos firme

ligitaj por certigi la fidelecon de la kvaro. Tiel mi montris al ili,

kia severega reĝo mi estas.

Kompreneble, mi baldaŭ liberigis ilin, kaj instruis ilin por anstataŭi

min sur la insulo. Mi diris al ili pri ĉiuj miaj vivmanieroj, instruis

ilin kiel zorgi pri la kaproj, prilabori la farmon, kaj fari panon. Mi

donis al ili domon, pafarmilojn, laborilojn, la du katojn; fakte, ĉion

escepte Polo kaj mia oro.

Kiam mi sidis sur la supro monteta, Paŭlo alproksimiĝas. Li etendis la

manon por elmontri la ŝipon, kaj kun kortuŝeco ĉirkaŭprenis min, kaj

diris: “Mia kara amiko, jen via ŝipo! ĝi tute estas la via, kaj ĉio

kio estas en ĝi.”

Mi okulrigardis la ŝipon, kiu restis duonmejlon de la terbordo ĉe la

enfluejo rivereta, kaj apud la loko, kie mi surterigis mian floson.

Ja, tie ĝi kuŝas, la ŝipo, kiu estas liberigonta min kaj alportos

min, kien mi elektos aliri. Ĝi havas la velojn laŭvente, kaj la flagoj

balancis siajn gajajn strekojn en la venteto. Tia vidaĵo ĝojvenkis

min, kaj mi svenfalis. Tiam Paŭlo elprenis boteleton, kaj donis al mi

trinkon, sed longtempe mi ne povis paroli.

Tiam Vendredo kaj Paŭlo surŝipiĝis, kaj Paŭlo rekomandis la ŝipanaron.

Ni ne ekveturis tiunokte; sed morgaŭtagmeze mi forlasis la insulon —

tian dezertan insulon, kie mi pasigis tian grandparton de mia vivo —

netute trioble dek longajn jarojn.

Reveninte al mia kara naskiĝlando, ĉio ŝajnis al mi stranga kaj nova.

Mi iris al mia antaŭa hejmo en Jorko, sed tie ne troviĝis iuj el miaj

parencoj, kaj malĝoje mi eltrovis sur iliaj tombŝtonaj la malĝojan

sciigon pri ilia sorto.

Pensante kompreneble, ke mi jam mortiĝis, ili testamentis al mi nek

siajn riĉaĵon nek bienon, tial mi tre bezonis ian enspezon, ĉar mi

kunprenis nur malmulte da mono kun mi de la insulo. Jen malriĉeco, mi

havis la bonŝancon renkonti mian bonamikon, kiu iam enprenis min en

sian ŝipon. Li nun trograndaĝis por labori, kaj lia filo nun estris la

ŝipon. Li unue ne rekonis min, sed baldaŭ rememoriĝis pri mi post kiam

mi diris al li, kiu mi estas. Mi eltrovis de li, ke la bieno, kiun mi

aĉetis survoje insulon, nun estas multevalora.

Ĉar ĝi estis malproksime, mi ne ŝatis iri tien kaj loĝi tie, tial mi

decidis ĝin vendi, kaj post kelke da monatoj mi ricevis por ĝi tiel

multe da mono, ke mi subite fariĝis riĉulo.

Semajnoj, monatoj, kaj jaroj pasiĝis. Mi havas bienon, edzinon kaj du

filojn, kaj mi neniel estas juna; sed mi ne povis forigi fortan

deziron, loĝante en miaj pensoj tage kaj en miaj sonĝoj nokte; ke mi

ankoraŭ unufoje vizitu mian karan insulon.

Mi nun ne plu devas laboradi por nutraĵo aŭ por vivtenado; ĉio, kion

mi devas fari, jene: instrui miajn filojn kiel saĝiĝi kaj boniĝi, kaj

mem vivi komforte kaj observi kiel mia riĉaĵo pligrandiĝas tagon post

tago. Tamen, la dezirego reiri al miaj terdometoj envolvis min laŭnube

kaj mi ne povis ĝin forpeli de mi; tiel vere estas: “Kiu ajn en osto

ennaskiĝis, ne el karno eliriĝis.”

Fine mortiĝis mia edzino, kio estis frapego, kaj mia hejmo nun estas

tiel malgaja, ke mi decidis ree ekiri surmaron; kaj, kun Vendredo

vojaĝi al tiu dezerta insulo, kie loĝas miajn esperojn tutajn.

Mi kunprenis provizon, ilojn, vestaĵojn, kaj similaĵojn laŭspace,

ankaŭ lertmetiistojn por loĝi sur la insulo. Ekveturante, ni havis

favoran venton, sed ununokte, la ŝipoficiro min sciis, ke li observis

fulmon kaj aŭdis pafegon. Je tio, ĉiuj kuris al la ferdeko, de kie ni

vidas grandan lumon, kaj, ĉar ne estas tero en tiu direkto, ni sciis

ke ŝipo certe brulas surmare iomproksime, ĉar ni aŭdis pafbruon.

La vento ankoraŭ estis favora, tial ni veturis al la proksimeco, kie

la lumo vidiĝis, kaj post duonhoro, klariĝis al ni, ke marmeze brulas

ŝipo granda. Mi ordonis ke oni pafu kvin pafojn, kaj poste ni atendis

la ektagiĝon. Sed noktmeze la ŝipo eksplodis, la flamoj forŝutis, kaj

la ŝiprestaĵo subakviĝis. Ni elpendigis lanternojn kaj daŭrigis la

pafadon tutanokte por sciigi ke iu helpos ilin.

Je la oka horo morgaŭtagmeze, ni eltrovis per vidilo ke du el la

ŝipboatoj, plenaj de viroj, restas enmare. Nun vidis nin la viroj

enboataj, kaj penis laŭeble, ke ni vidu ilin, kaj duonhore, ni atingis

ilin.

Nepriskribebla, la sceno, kiu okazis, kiam la malfeliĉaj Francoj (tiaj

do ili estis) atingis ŝipbordon. Pri malĝojoj kaj timoj, ĉio tuj

priskribiĝis — sopiroj, ekĝemoj kaj larmoj fariĝas la tutaĵo ilia, sed

tia ĝojkaŭzo vere estis tromulte por homoj malfortaj.

Kelkaj ĝojkriegis kvazaŭ ili krevu la ĉielon, aliaj ploregis kaj

tordis la manojn kvazaŭ en la profundegaĵo de malĝojo, kelkaj

dancadis, ridadis, kantadis, sed ne malmultaj estis mutaj, malsanaj,

malfortaj, svenantaj, aŭ duonfrenezaj, kaj vidiĝis du aŭ tri, kiu

dankis Dion.

Inter la stranga grupo troviĝis juna Franca pretro, kiu penis laŭeble

kvietigi ilin, kaj mi observis ke li alproksimiĝas al kelkaj el la

ŝipanaro, kaj diris al ili: “Kial vi kriegas, kaj elŝiras la harojn,

kaj tordas la manojn, miaj kunuloj? Via ĝojo estu kora kaj plena,

esprimu ĝin liberege, kaj ĉesigu tiujn-ĉi falsgestojn; levu la manojn

laŭdante; laŭtiĝu via voĉo ne kriegante sed dankhimnante al Dio, kiu

vin helpis el tia granda danĝero, ĉar tion fari aldonos pacon al via

ĝojo.”

Morgaŭan tagon ĉio troviĝis normala, tial mi dividis kun ili mian

provizon, kaj ilin surbordigis sur renkonitan ŝipon, survoje al

Francujo, ĉiujn, krom kvin, kun la pretro, deziris kunigi sin kun mi.

Sed ni nelongtempe veturis, kiam ni renkontis ŝipon ventegpelitan

enmaron, la mastoj perditaj, kaj ol ĉio pli malbone, ĝia ŝipanaro ne

havis uncon da viando nek pano dum dek tagoj. Mi donis al ĉiu iom da

nutraĵo, kiun ili manĝis kvazaŭ lupoj, sed timante ke trosato kaŭzus

la morton, mi haltigis ilin.

Troviĝis en la ŝipo junulo kaj junulino, pri kiuj la ŝipoficiro juĝis,

ke ili jam mortiĝis, kaj li ne havis la korforton por iri al ili. Mi

eltrovis, ke ili malfortiĝis pro malsato, kaj estas kvazaŭ en la

makzeloj de la morto; sed post iom da tempo ili ambaŭ resaniĝis, kaj,

ĉar ili ne deziris reiri al ilia ŝipo, mi kunprenis ilin. Tial mi jam

havis surŝipe ok pli ol tiam, kiam mi ekveturis.

Post tri monatoj de mia hejmforlaso, mi ekvidis mian insulon, kaj bone

alterigis la ŝipon flanke de la rivereto, apud mia antaŭa domo.

Irante al Vendredo, mi demandas, ĉu li scias, kie ni nun troviĝas. Li

ĉirkaŭrigardegis, kaj baldaŭ, kunefrapante la manojn, diris: “Ha, jes!

Ha, tie! Ha, jes, ha, tie!” Baldaŭ li ekdancis tiaĝojege, ke mi lin

apenaŭ povis deteni sur la ferdeko. “Nu, kion vi pensas, Vendredo,” mi

diris, “ĉu ni tie-ĉi trovos ilin, kiujn ni lasis?”

Tutmute li staris tempeton, sed kiam mi parolis pri maljuna Jafo (kies

filo Vendredo estas) la larmoj fluis malsupren lian vizaĝon, kaj lia

koro malĝojiĝis.

“Ne, ne,” li diris, “Ne plu, ne, ne plu.”

“Kial vi tion scias?” mi demandis, sed li skuis la kapon, dirante,

“Ho, ne, ho, ne, li morti longe, li grandaĝa viro.”

Ĵus tiam liaj akraj okuloj ekvidis kelke da homoj ĉe la supro monteta,

kaj li diris, “Mi vidi virojn, tie, tie, tie!”

Mi ne povis vidi signon pri ili, sed ordonis pafi tri pafojn por

anonci, ke ni estas amikoj, kaj ni baldaŭ ekvidis fumon suprenirantan

ĉe la flanko rivereta. Tiam mi ordigis la boaton, levis pacflagon, kaj

surteriĝis kun Vendredo, la franca pretro kaj kelkaj el la ŝipanaro.

Ni ĉiuj havis armilojn, ĉar ni ne sciis ĉu troviĝus malamikoj sur la

insulo, sed poste eltrovis, ke singardemo ne estas necesa. La unua

viro, kiun mi ekvidis ĉe la rivereto, estis mia malnova amiko, Karlo

de Hispanujo, kiun antaŭe, mi prenis el la manoj de la ruĝaj homoj.

Mi komandis al ĉiuj boate, ke ili ne surteriĝu, sed Vendredon mi ne

povis deteni, ĉar li ekvidis maljunan Jafon. Ni staris rigardante lin,

kiel li kvazaŭ flugas al la maljunulo laŭsage, kaj ĉirkaŭprenas lin,

karesis kaj sidigas lin en la ombron; poste, li forstaras spaceton por

rigardi lin tutanime en okuloj, simile al oni rigardas artverkon.

Tiam, mano en mano li kondukas lin tien kaj reen laŭ la marbordo,

iafoje venante al la boato por alporti al li kukon aŭ trinketon da

rumo; poste, li residigis lin sur la teron, dancadis ĉirkaŭ li, dume

dirante al li strangajn rakontojn pri ĉio, kion li vidis de kiam li

kaj maljuna Jafo laste kunestis.

Karlo kaj liaj amikoj portis pacflagon laŭ la mia, kaj unue, Karlo ne

eltrovis kiu mi estas; sed, kiam mi parolis kun li lialingve, li

suprenĵetegis la brakojn, kaj diris, ke li hontas ne rekonante la

vizaĝon de la viro, kiu foje venis por savi lin. Li kore premis mian

manon, kaj poste kondukis mi al mia antaŭa domo, kiun li nun

transdonis al mi.

Mi ne eltrovus la lokon pli malfacile se mi neniam loĝus tie: la arboj

estis tiel multaj kaj densaj, ke neniu povis atingi la domon alie ol

laŭ tiaj kaŝitaj vojetoj, kiujn povis eltrovi nur tiuj, kiuj ilin

faris. “Kial vi konstruis tian fortikan palisaron ĉirkaŭ vi?” mi

demandis; sed Karlo respondis, ke mi mem konsideros ke estas necese

tion fari, certe post kiam mi aŭdas pri ĉio kio okazis.

Tiam li venigis la antaŭajn ŝipanojn de la ŝipo de Paŭlo, sed mi ne

povis diveni, kiuj ili estas, ĝis Karlo diris, “Jen, sinjoro, estas

kelkaj el la viroj, kiuj ŝuldas al vi al vivon.”

Tiam, ili vice venis al mi, ne kvazaŭ antaŭe, malĝentila ŝipanaro, sed

simile al altranguloj, kiuj estas kisontaj la manon de sia reĝo.

La unua afero por mi estis aŭdi pri ĉio kio okazis sur la insulo de

kiam mi ĝin lasis.

Taŭgas, ke mi jen paŭzu mian rakonton por diri ke kiam mi estis

lastfoje sur la insulo, mi elsendis Karlon kaj Jafon al la kontinento

por allogi kelkajn el la amikoj de Karlo, kiuj ĵetiĝis tien sur la

marbordon survoje de Hispanujo. Kompreneble mi tiam neatentis, ke ŝipo

troviĝas tiel proksime por alporti min al mia naskiĝlando. Tial,

reveninte al la insulo, Karlo kaj Jafo trovis, ke mi jam foriris, kaj

anstataŭ ol mi, jen troviĝis kvin fremduloj.

Tiuj-ĉi kvin viroj estis parto da ŝipanoj, kiuj elĵetis Paŭlo el lia

ŝipo. Du el ili, kies nomoj estas Samo kaj Jo, ne estis tiaj

malbonuloj kiel siaj kunuloj, kiuj estis bando da friponegoj, kies

ĉefo estis nomita Vilhelmo. Forirante de la insulo en la ŝipo de

Paŭlo, mi kunprenis Samon kaj Jon surŝipe, sed ĵus kiam mi estis

ekveturonta, ili eniris unu el la boatoj de la ŝipo, kaj reveturis al

la insulo por kuniĝi kun siaj tri amikoj.

Mi nun estas rakontonta, precize laŭ mi ĝin aŭdis de Karlo, ĉion, kio

okazis sur la insulo de kiam mi ĝin forlasis. Vidante, ke siaj du

kunuloj revenis por kuniĝi kun ili, Vilhelmo kaj liaj anoj bojkotis

ilin, nek permesis al ili loĝi kun ili nek partopreni en la nutraĵo.

Tial Samo kaj Jo devis vivi laŭeble por si mem per severa laborado,

kaj ili domiĝis flanke de la insulo, kie ili konstruis kabanon kaj

budon, kaj elfaris farmon.

Por ke mi estu justa al Vilhelmo mi ĉi-tie devas diri, ke, kvankam li

estis malbonulo, li faris du bonfaraĵojn, kiam Karlo kaj liaj amikoj

revenis al la insulo: li donis al ili nutraĵon por manĝi, kaj li metis

en la manojn de Karlo mian letereton, kiel ankaŭ longan rulpaperon,

sur kiun mi jam elskribis, kiamaniere ili povos baki panon, zorgi pri

la kaproj, dissemi la grenon, sekigi la vinberojn, kaj fari potojn kaj

argilvazojn, laŭ mi faris.

Dum iom da tempo Karlo kaj lia anaro prosperis en mia antaŭa hejmo:

ili havis la uzon de ambaŭ domo kaj kaverno, kaj en-el-iris laŭvole.

Karlo kaj Jafo faris la laboron, sed pri Vilhelmo kaj liaj anoj, ili

nenion faris esceptinte mortpafi birdojn ĉe la marbordo. Nokte

reveninte hejmon, ili sendankeme manĝis de ĉia bonmanĝaĵo en la domo,

plie agis laŭ la hundo en la stalo de la bovo: ne dezirante manĝi, ili

ne permesis la ceterajn manĝi. Ne decus paroli pri tiaj aferetoj, sed

pro ili fine okazis disputego kun la ceteraj, kaj ilia malamo tiom

kreskis, ke karno kaj sango ne pli longe povis tion elporti.

Reveninte de la kontinento, Karlo — kiun mi nun nomos “ĉefo” ĉar li

ĉefis la ceterajn — volas permesi, ke la kvin viroj el la ŝipanaro de

Paŭlo loĝu en la domo, kiel bonamikoj; sed, la tri friponoj ne volis

aŭdi pri tio; tial la ĉefo donis al Samo kaj Jo grenon por dissemi,

kaj iom da pizoj, kiun mi antaŭe lasis sur la insulo; ili baldaŭ

lernis fosi, kaj planti, kaj fari plektbarilojn ĉirkaŭ la kampo, laŭ

tiu, kiun mi priskribis por ili; kaj, vivi virte.

Tion observante, la tri malbonuloj estis ĵaluzaj; ektedis kaj ekenuis

ilin; dirante, ke la insulo al si mem apartenas; kaj neniu, ne pagante

luprezon, havas rajton starigi konstruaĵojn sur ĝi. Samo kaj Jo unue

pensis, ke tio estas ŝerco; kaj diris, “Venu, sidiĝu, kaj rigardu,

kiajn belajn domojn ni konstruis; kaj diru al ni, kiom da luspezoj vi

deziras, ke ni pagu, kaj en kia monspeco vi preferas ĝin ricevi.”

Sed Vilhelmo baldaŭ klare montris, ke ili ne ŝercas; ĉar, li

ekbruligis torĉon, kaj ĝin almetis al la domtegmento, kaj ĝin

bruligus, se Jo ne tuj surmetus sian piedon sur la torĉon kaj estingus

ĝin. Tio, tiom furiozigis Vilhelmon, ke li lin atakis per stango, kiun

li tenas en la mano, kaj nun okazis kruelega batalado, kiu finiĝis

tiamaniere, ke la tri friponoj forkuregis. Sed tempete, ili revenis

kaj piedpremis la grenon, kaj mortpafis la kapridojn.

Fine la malamo de Vilhelmo kaj liaj anoj tiom pligrandiĝis, ke

ununokte, ili ekiris kun pafarmiloj por mortigi Samon kaj Jon

dumdorme. Sed veninte al iliaj kabanoj, ili neniun trovis; kaj

Vilhelmo diris, “Ha! jen la nesto, sed la ‘birdoj’ forflugis!” Tiam

ili disrompis ĉion kion ajn ili povis ruinigi, ne lasante bastonon,

nek signon por montri kie la kabanoj antaŭe staris; kaj ili elradikis

ĉiujn arbetojn, kaj disĵetis ilin renverse.

Aŭdante pri la friponaĵojn, la sango de Karlo kaj liaj anoj ekbolis;

sed ĉio, kion Vilhelmo diris, estas, “Al vi sinjoroj ‘Aĉuloj’ de

Hispanujo, ni faros tiel same, se vi ne ŝanĝos viajn manierojn.” Tiam

Karlo deprenis iliajn pafilojn kaj tranĉilojn, kaj ordonis, ke ili

estu ĉenligataj. Sentante tian pikan venĝon, la tri friponoj baldaŭ

malvarmetiĝis, kaj deziregis paciĝon, kaj rericevi siajn armilojn, kaj

liberiĝi. La ĉefo diris al ili ke li iutempe liberigos ilin; sed ke li

ilin ne domigos, kaj ke li ne redonos la pafilojn antaŭ ol tri aŭ kvar

monatoj.

Fine, ili petegis ke Karlo kaj liaj anoj ilin reenmetu, kaj donu al

ili panon por manĝi, ĉar ili ne havis alie ol ovaj nutraĵon ĝisnune.

Sed la ĉefo diris, ke li neniom cedos ĝis poste ili ĵuros rekonstrui

la kabanojn detruitajn. Tiam ili alĵuris.

Unu tagon Vilhelmo kaj liaj du kamaradoj kaprice iris al la kontinento

por kapti kelke da ruĝaj homoj, kaj hejmporti ilin por sklavoj, por ke

ili faru la tedlaboron.

Ĝoje Karlo deziregus forestigu tiajn virojn, pri kiuj li neniam povis

konfidi, sed bonafide diris al ili, kiel malsaĝa li konsideras la

projekton. Tamen, ili estis decidaj, kaj li donis al ili el la provizo

ĉion, kion ili bezonos, kaj boategon por la veturo; kaj ilin

adiaŭante, neniu pensis, ke ili revenos al la insulo. Sed jen! post

tri semajnoj ili ja revenis. Ili diris, ke ili trovis teron post du

tagoj, kaj la ruĝaj homoj donis al ili radikojn kaj fiŝojn por manĝi.

Ili kunportis ok gesklavojn, tri virojn kaj kvin knabinojn, doninte

antaŭe al la bonmastro hakilon, fosilon, ŝraŭbon, kaj malnovan

ŝlosilon.

Koncerne tiuj-ĉi junaj sklavinoj Karlo kaj la ceteraj viroj ne deziris

edziĝi kun ili, tial la kvin viroj el la ŝipanaro de Paŭlo lotis, kaj

ĉiu ricevis unu kiel edzinon, sed la sklavoj faris la laboradon,

kvankam ne estis multe da laboro por ili. Tamen, unu el ili forkuris

al la arbetaĵo, kaj ni ne povis lin trovi; kaj ĉar kelkaj el la

sovaĝaj gentoj alvenis sur la insulo por festeni kaj dancadi, Karlo

iom timis, ke li reiris kun ili, kaj reveninte hejmon sendanĝere, li

certe diros sian genton pri la loĝejoj de la blankuloj.

Unu nokton Karlo sentis tre malkvieta enanime, kaj tute ne povis

dormi. Li kuŝiĝis sed ne trankviliĝante li leviĝis kaj rigardis

eksteren. Li ne povis vidi ion, ĉar la nokto estis tro malluma, kaj li

rekuŝiĝis. Sed ne estas ripozo. Ne sciante la kaŭzon de tia senripozo,

li vokis unu el siaj kunuloj, parolante al li pri liaj timoj “Kion vi

diras!” respondis li “eble sovaĝa gento surteriĝis, kaj ilia

boatbruado vin maldormigis.”

Tiam ili rapidis al la supro monteta, kien mi ofte iris; de tie ili

vidis tra vidilo boataron da pli ol dudeko da boatoj, plenaj je viroj

havante pafarkojn, sagojn, bastonegojn, glavojn lignajn, kaj similajn

batalilojn; kaj certiĝis, ke la alvenantoj estas bando da sovaĝuloj;

venante por rabegi la blankulojn.

Iliaj boatoj ankoraŭ estis malproksime enmare, tial Karlo kaj anoj

havas kelke da horoj por pripensi tion, kion faru. Lia nombro estante

tiom malmulta, Karlo konsideris saĝe kaŝi kaj gardi.

Unue, ili sendanĝeriĝis la edzinojn kaj provizojn en la arbaro

densparte. Tiam, tuj kiam ili vidis, ke la ruĝuloj surteriĝis kaj

aldirektis la iradon, ili enpelis la kaprojn en la arbaron por vagadi

laŭvole, por ke la ruĝaj homoj opiniu ilin sovaĝaj.

Tuj Karlo kaj anoj grupiĝis, memstare kaj brave. Du virinojn oni ne

povus deteni, kiuj ekiris por batali pafarke. Karlo, ĉefo de la insulo

ĉefis, sed li nomis Vilhelmon, komandanton de unu grupo, ĉar li nun

montris tiom da fideleco, saĝeco kaj akra sento, ke ĉiuj juĝas bone

pri la lerteco kaj fervoro.

Ne havante armilojn por ĉiuj, la ĉefo donis al la sklavoj, longan

stangon najlpintan, kaj hakilon iliaflanke. Ili postenis en la

arbetaĵo apud la loko sur kiu antaŭe staris la kabanoj bruligitaj, kaj

tie ili atendis la ruĝajn homojn.

La kontraŭuloj nun alpaŝis kun maltimaj kaj kruelegaj mienoj; ne orde

sed amase diskure, al la loko kie Karlo atendas ilin. Kiam la unua

bando tiom alproksimiĝis, ke ili estas en pafspaco, Karlo ordonis, ke

siaj anoj pafu unuigite sur ilin; por ke tiuj, unue aperante falu

mortigitaj, kaj ke teruro kaj timego ekkaptu la ceterajn.

Tiam la ĉefo kaj grupo eliris el la arbarlimo, kie ili ĝis tiam

atendis, kaj tiam triflanke atakis la malamikojn pafilkape, glave,

bastone, tiel brave, ke la ruĝuloj laŭte ekkriegis kaj forkuris

laŭeble. Ĉar la ĉefo ne volis postsekvi ilin, ili sendanĝere revenis

marbordon, kie kuŝas iliaj boatoj.

Sed ne finiĝis ilia malvenkego; ĉar, tiutage blovis granda ventego,

tial la boatoj ne povis ekveturi; kaj, tiunokte ia alfluo ŝovis la

plej multon da la boatoj tiel alte surteron, ke ili apenaŭ povis

surmariĝi, kaj la ondoj disrompis kelke da ili.

Tagiĝon, vidante, kiel troviĝis la aferoj, ia ĉefo diris: “Se ni

permesos tiujn virojn, ke ili eniras en siajn boatojn kaj reiras, ili

sciigos al ia ceteraj el la gentoj surkontinentaj, ke ni estas tie-ĉi,

kaj militoj neniam finiĝos tiel longe kiel ni vivos; sed, se ni ilin

detenos tie-ĉi, kaj agos bone al ili, ili ne malutilos nin.” Tial, por

certigi, ke ili ne lasu la insulon, la ĉefo ordonis ke iom da ligno de

seka arbo alportiĝu, kaj bruligu la boatojn.

Tion vidante, la ruĝuloj kuris ĉirkaŭ ia tuta insulo kun laŭtaj

kriegoj freneze, tiel ke Karlo unue ne scias kion fari pri ili; ĉar,

ili piedpremis la grenon, kaj elŝiras la vinberujojn ĝuste kiam la

vinberoj maturiĝis, kaj faris multe da difektaĵo.

Fine la ĉefo sendis la maljunan Jafon por diri al la ruĝaj homoj

sialingve; ke, bone estos al ili; ke, indulgos lian vivon; ke, donos

parton da la insulo al ili por loĝejo, se ili restos laŭlime, kaj

grenon kaj rizon por planti, kaj panon por manĝi ĝis la rikolto.

La malfeliĉuloj treege ĝojis, ĉar ili ricevas tiajn bonajn pacigojn,

kaj ili baldaŭ lernis fari ĉiuspecojn da objektoj el kano kaj ligno,

kiel seĝoj, skabeloj kaj litoj; kaj ili ĉion faris lerte, post kiam

instruiĝis. De tiam ĝis mi revenis al la insulo ne vidis miaj amikoj

sovaĝulon.

Kiam mi aŭdis tiun rakonton de Karlo, mia koro frapas rapide pro la

grandaj danĝeroj, kiujn ili travivis; sed mi ĝojis ĉar nun loĝas pace

tiuj gentoj de la Granda Raso en tia spaceto sur mia insulo, kiu unue

ne enhavis iun krom mi.

Mi miris pro la ŝanĝo sur la insulo; la arboj kreskiĝinte, dometoj

konstruiĝinte, kaj la granda parto de la tero kulturiĝinte. La dometo

de Vilhelmo ja estis artverko; ĝi havas fortikajn fostojn ĉe la

kvaranguloj; la muroj kaj la tegmento estis faritaj el kanoj arte

plektitaj; ĝi havas tegmenton rizpajlan, kaj grandegan folion supre

por ĝin ŝirmi kontraŭ la sunbrilo.

Mi nun diris al Karlo, ke mi ne venis por forpreni lian viraron, sed

por alkonduki homojn, kaj por alporti ĉion tian, kion ili bezonos, por

ke ili povu gardi siajn domojn kaj kuraĝigi iliajn korojn.

La morgaŭan tagon mi faris festenegon, kaj la kuiristo de la ŝipo

venis surteron por ĝin pretigi. Ni alportis kelkajn postkvaronojn da

salbovaĵo kaj porkaĵo, pelvon da punĉo kaj iom da biero kaj francaj

vinoj; Karlo donis al la kuiristo kvin kapridojn por rosti; tri,

elsendonte al la ŝipanaro por ke ili siaparte povu festeni freŝviande

de la terbordo.

Mi donis al la viroj tutan vestaron, ambaŭ por varmaj kaj malvarmetaj

tagoj; robojn kaj ŝalojn por la edzinoj; ne estas neceso por mi diri,

kiom ili ĝojis pro tiaj donacoj. Tiam mi elprenis sufiĉan provizon da

iloj; ĉiu viro ricevante fosilon, rastilon, hakilon, levilon, segilon,

tranĉilon, armilaron kaj ĉion, kiom ĉiu eble bezonos.

Vidante, ke regas bonvolo ĉiuflanke mi kondukis surtere, la

gejunulojn, kiujn mi antaŭe prenis el la duonmorte de malsato. La

knabino estis edukita zorge, kaj ĉiuj ŝipanoj ŝin laŭdas. Ambaŭ ŝi

kaj la junulo deziris resti sur la insulo, laŭe la franca pretro;

tial mi donis al ĉiu pecon da tero, sur kiu ili konstruis tendojn

kaj garbejojn.

Mi estis alkondukita kun mi lertmetiistojn al la insulo, unu el kiuj

povis elfari ĉiajn aferojn, tial mi nomis lin “Jako de Ĉiametio.”

Unu tagon la franca pretro demandis min ĉu mi lasos Vendredon sur la

insulo. “Ĉar per li,” li diris, “mi povus paroli al la ruĝaj homoj

ilialingve, kaj instrui ilin pri la diaj aferoj; kaj, ĉu estas necese,

por mi diri, ke tio estas la kaŭzo, pro kiu mi venis ĉi-tien.” Mi

sentis, ke mi ne lasus Vendredon por la tuta mondo, tial mi respondis,

ke se mi decidus lasi lin, mi estus certa, ke Vendredo ne lasus min.

Eltrovinte, ke ĉio estas bonstata sur la insulo, mi rebonstatigis mian

ŝipon, por ke mi unufoje plu lasu tiun terbordon.

Irante fine al la ŝipo, la junulo, pri kiu mi ĵus parolis,

alproksimiĝas kaj diras, “Sinjoro, pretron vi kondukis ĉi-tien kun vi,

kaj dum vi ankoraŭ ĉeestas ni deziras la edziĝon de du el ni.” Ŝajnis

al mi certe, ke unu estas la junulino, kaj ke la junulo deziras edziĝi

kun ŝi. Tial mi parolis iom varmvoĉe kaj diris al li, ke li bone

pripensu la aferon, ĉar la junulino ne estas edukita samrange laŭ li.

Sed ridetante li diris, ke mi juĝas malprave; estas Jako de Ĉiametio,

por kiu li petegas.

Tion aŭdante, mi multe ĝojis, ĉar mi sciis, ke la junulino estas

laŭeble bona, kaj mi juĝis, ke Jako estas bona; tial, samtage mi donis

ŝin al li, por ke ŝi estu lia edzino. Ili estis havontaj pecegon da

tero por kreskigi rikolton sur ĝi, kaj domon, kaj budojn por iliaj

kaproj kaj provizoj.

La insulo nun estis planata jene: Okcidentparto resti senkultura, tiel

ke surteriĝante, la sovaĝaj gentoj povos veni-deiri, neĝemante iun.

Malnova domo esti por la ĉefo kaj ĉiuj la arbetaĵoj nun etendante ĝis

la rivereto; sudparto por la blankuloj; kaj la nekulturita parto de la

insulo por la ruĝuloj kies boatojn ni bruligis.

Mi pripensis, ke estas unu donaco, pri kiu mi jam ne pensis, nome la

libro de la Dia Vorto; kiun mi sciis, donos al ili novan forton por

laborado, kaj helpos al ili elporti la tentojn de la vivo. Tial mi

ordonis, ke ĉiuj kolektu ĉirkaŭ mi, kaj levante tiun-ĉi Ĉeflibron, mi

diris, “Ĝin ŝatu! Ĝin metu al la koro! ĉar ĝi enhavas vortojn, kiuj

elvenis el la lipoj de Kristo nia Sinjoro, kiujn Li parolis al ni ame,

por nin tiri al Si mem. Ĝisnune, vi ne havis tian libron sur la

insulo. Sendube, tiuj-ĉi riĉaj kampoj; tiuj-ĉi riĉaj rikoltoj; tiuj-ĉi

brilaj ondoj, kiuj lavas la bordojn ĉirkaŭante vin, pruvos al vi, ke

estas Granda Dio, Dio de amo; sed, tia evidentaĵo ne estas sufiĉo, ne

dirante al ni pri la saĝeco kaj la amo de Dio; kaj nin lasas en

mallumo pri la mondo venonta, mondo brila pro amo kaj paco; kaj, kiel

ĝin atingi.”

Nun estinte sur la insulo unu monaton; kvinan tagon de Majo mi denove

ekveturis kun mia bona Vendredo, ĉiuj dirinte al mi, ke ili restos ĝis

mi revenos por forporti ilin.

Ferdeke, mi ĵetis longan rigardon sur ilin, kaj tiam kaŝis mian

vizaĝon en la manojn.

Veturinte tri tagojn, kvankam la maro estis glata kaj trankvila, mi

vidis, ke ŝajnas iom nigra ĝi unuloke, kaj aŭdis, ke unu el la ŝipanoj

krias “Teron!” Sciante, ke la terbordo ne estas proksima, mi ne povis

diveni la kaŭzon; tial mi ordonis la ŝipoficiron, ke li supreniru la

maston ĝispinte por eltrovi per la vidilo tion. Li malsupreniris kun

la malbonnovaĵo ke troviĝas multe da dudekoj de boatetoj plenaj je

sovaĝuloj, rapide alproksimiĝantaj kun kruelegaj mienoj.

Venante pli proksimen, mi komandis, ke la veloj estu faldataj, kaj la

ŝipo haltigata, kaj sciante, ke la plejmalbonaĵo, kiun tiuj viroj

povos fari, estus nian ŝipon bruligi mi mallevigis la boatojn,

alligante unu al la antaŭa kaj unu al la posta parto de la ŝipo.

Tiamaniere ni atendis la malamikon, kaj tempete ili nin atingis,

intencante, mi pensis, nin ĉirkaŭi. Unue ili ektimegis pro la grandeco

de la ŝipo, sed baldaŭ tiom alproksimiĝis, ke niaj ŝipanoj signodonis

lin, ke ili foriĝu, neintence, tio kaŭzis batalon kun ili. Ili pafis

sur niajn boatojn nubon da sagoj, kiujn niaj ŝipanoj detenis per

tabuloj por ŝildoj. Ni ne pafis sur ilin, kaj post duonhoro ili

foriĝis enmaron, kaj poste denove revenis al ni.

Mi ordonis, ke miaj ŝipanoj ordigu la pafilojn, kaj sin kaŝu por esti

sendanĝeraj pri la sagoj, se ili pafus; tiam mi sendis Vendredon sur

la ferdekon por alvoki la sovaĝulojn ilialingve, kaj demandi, kion ili

intencas. Eble ili ne komprenis, kion li diras, sed tuj, kiam li

ekparolis, mi aŭdas lin ekkrii, ke ili estas pafontaj. Estis tro vere;

ili flugigis densan nubon da sagoj, kaj al mi estis profunda malĝojo

ke Vendredo falas mortpafita. Neniu alia estis proksime, sed li estis

mortpafita per tri sagoj, kaj tri plu falis apuden. Mi tiom

freneziĝis, ke mi ĝojus subakvigi ĉiujn ilian boatojn, tial mi

allasis, ke la viroj ŝargis kvin pafilojn per kugletaĵo kaj kvin per

kuglaĵo, kaj mi redonis al ili tiel kruelegan pafadon, kiel ili antaŭe

neniam vidis.

Tiam stranga sceno montriĝis al niaj okuloj, kaj neniaj vortoj povas

priskribi la teruron kaj timegon, kiuj ekkaptis ilin ĉiujn, ĉar la

plejmulto el iliaj boatoj estis fendataj kaj subakvigataj — tri aŭ

kvar per unu pafo. La ceteraj forveturis remileble.

Ni enprenis unu malfeliĉulon, kiu naĝis vivsave, sed lia parolado

estis tiel stranga, ke kornbruo laŭ multe sciigus al mi. Unue, li ne

volis manĝi aŭ paroli, kaj timante ke li mortsopiru, por kuraci lin,

ni lin forportis boate, kaj ĵetis en la maron, kaj signodonis al li,

ke ni ne savos lian vivon, se li ne parolos kaj manĝos: Li naĝis

ĉirkaŭ kaj ĉirkaŭ la boato, kaj fine signodonis, ke li faros kiel ni

al li ordonos, tial ni enprenis lin en la boaton.

Post lerniginte iom da vortoj, li diris al mi, ke lia gento kaj kvar

plu alvenis kun reĝoj por batalegi.

“Sed kial,” mi diris, “kaŭzis ilin alproksimiĝi al ni?” Al tio li

rediris, “por ke vi vidu batalegon.”

Tiel, pro tio, mortiĝis Vendredo, kiu tiomjare, estis tiel bona kaj

fidela al mi! Mia koro malleviĝis pro malĝojo. Ni envolvis lin en

mortkitelon, kaj kun profunda malĝojego, entombigis lin en la maro.

Favoran venton, ni veturis al Ĉiuj Sanktuloj Golfeto, kaj tie ni

trovis la unumastŝipon, kiu ni antaŭe alkondukis tien de la hejmlando,

kaj kiun mi intencis alsendi al mia insulo kun viroj kaj provizaĵoj,

post kiam mi sciiĝus, kiel troviĝis ĉio tie.

Ĉar unu el miaj ŝipanoj deziregis reiri al la insulo en ĝi, mi diris,

ke ĉiuokaze li tion faru, tial mi transdonis al li por lia sklavo la

ruĝulon, kiun mi havas sur la ŝipo. Mi ankaŭ eltrovis, ke unu viro,

timante la eklezion Hispanujan, ĝojus, se tie li kun edzino kaj du

filinoj loĝus sendanĝeraj; tial mi alkondukis ilin surŝipon, kaj

sendis kun ili tri laktobovinojn, kvin bovidojn, unu ĉevalon, kvar

ĉevalidojn, kaj dudekon da porkoj: ĉiuj, mi poste aŭdis, alvenis

sendanĝere. Lasinte mian insulon nun por ĉiam mi nun nenion plu diros

pri ĝi. Mia vivrestaĵo pasiĝis pleje en landoj laŭ malproksimaj de

hejmo. De la Golfeto de Ĉiuj Sanktuloj mi veturis rekte al Bona

Espero. Tie mi lasis la ŝipon, por resti surtere.

Mi tuj amikiĝis kun diverse viroj de Francujo, kaj du Hebreoj, kiuj

antaŭe venis al la promontoro por komerci. Mi trovis, ke iom da

komercaĵoj, kiujn mi alportis kun mi de la hejmo multege valoras, kaj

vendante ilin, mi gajnis multan monon, kaj mi aĉetis alteprezajn

ŝtonojn, ĉar tiuj postulas nur malgrandan spacon.

Pasiginte naŭ monatojn ĉe la Promontoro de Bona Espero, ni pensis, ke

estus la plej bona afero, kiun ni povas fari, dungi ŝipon, kaj

velveturi al la Spicaj Insuloj por aĉeti kariofilojn; tial ni dungis

ŝipon kaj virojn por ĝin veturigi, kaj ekveturis. Ni veturis de

haveno al haveno diverse, aĉetis kaj vendis komercaĵojn, kaj pasigis

ses jarojn en tiu-ĉi parto de la mondo.

Fine ni pensis, ke ni foriros kaj serĉos novajn scenejojn; kaj baldaŭ

ni renkontis strangan klason da homoj, kiel vi diros, leginte tiun-ĉi

rakonton, kaj rigardinte la ilustraĵojn.

Surteriginte, ni aĉetis grandan domon kanan, kiu kavas ĉirkaŭ ĝi altan

kanan palisaron, por eksteradi ŝtelistojn, da kiuj, ŝajnis al mi,

estas multe en tiu lando. La nomo de la urbo estas Ĉingo, kaj ni

eltrovis, ke la foiro kiu teniĝis tie unu fojon ĉiujare ne okazos ĝis

post tri aŭ kvar monatoj; tial mi ordonis, ke la ŝipo reveturu al la

Promontoro, ĉar ni intencis nun restadi iom da tempo en tiu parto de

la mondo, por iri ĉirkaŭrigardante de loko al loko, kaj poste reveni

al la foiro de Ĉingo.

Mi unue iris al urbo tre vidinda, iom de la terbordo, konstruis kun

rektaj stratoj kvadratangule.

Sed mi devas diri, ke reveninte al mia naskiĝa lando, mi miregis pro

la flataĵo de miaj konatoj pri la riĉeco kaj komerco tiuparto monda,

ĉar, mi trovis, ke la viroj estas nur amaso da sklavaĉoj, kiuj povas

fanfaroni nur pro malmulto da artoj aŭ lertaĵoj, kaj ke iliaj manieroj

estas preskaŭ tiel krudaj kiel tiuj de la ruĝaj homoj, kiujn mi lasis

sur mia insulo.

Kia estas ilia komerco kompare al la nia, aŭ de Francujo aŭ Hispanujo?

Kiaj estas iliaj havenoj kun malmulto da ĵonkoj kaj barkoj, kompare al

niaj multenombroj ŝiparoj? Unu el niaj militŝipoj povus subakvigi

ĉiujn iliajn ŝipetojn, unu vico da Francaj soldatoj venkus ĉiujn

iliajn bravulojn; mi estas dirota la samon pri iliaj havenurboj, kiuj

ne povos elteni unu momenton tian sieĝon, kia ni sieĝus ilin. Post tri

semajnoj ni venis al ilia ĉefurbo, kie ni havigis grandan provizon da

teo, ventumiloj, ŝaloj, pletoj, kaj kruda silko, kion ni metis sur la

dorsojn de niaj muloj, kaj ekiris norden. Estis kun ni kelke da riĉaj

Skotoj, kiuj venis tien por komerci.

Sciante, ke survoje ni eble renkontus ĉiuspecajn riskojn, ni kunprenis

viraron por deteni la sovaĝularon, vagante de loko al loko tra la tuta

lando. Ni havis kvin gvidistojn, kaj ĉiujn niajn monerojn ni kunmetis

en unu monujon por aĉeti nutraĵon survoje, kaj por pagi niajn

gvidistojn.

Ni elektis ĉefon por komandi, se estus necese batali por la vivo, kaj

ni multe bezonis lian lertecon.

Ĉiuflanke, ni vidis homojn fabrikante tasojn, pelvojn, kaj botelegojn

ĉiaforme elpenseble el bela argilo, kaj tio estas la argilaĵo, kiu

havas tian famon: la ĉefkomercaĵo en tiuparto monda.

Unu objekton, diris la gvidisto, li montros al mi, kiun oni ne povas

vidi aliloke (kaj kiun mi vere ne povis ridmoki, kiel pri multaj

aferoj, kiujn mi vidis tie), jen estas domo tute konstruita el samaĵo

laŭ la teleroj kaj tasoj, kiujn ni uzas, sed multe pli bela. “Kiel

granda estas tiu-ĉi domo?” mi demandis, “Ĉu ni povas meti ĝin sur

muldorson?” “Sur muldorson!” respondis la gvidisto, “Ja, du dekoj da

homoj loĝas en ĝi.” Tiam li kondukis nin por vidi tiun-ĉi strangan

vidaĵon, kiu vere estas granda domo, konstruita per palisetoj, sur

kiuj estis pendigitaj plataĵojn el la plej bona materialo, kiun oni

povas fari el argilo. Ĝi havas brilan glazuron sur ĝi, kiu brilas en

la sunlumo kvazaŭ vitro. Ĉe la flankoj de la domo estas folioj kaj

helikformaj ornamoj, pentritaj per blua kolorilo, kaj la ĉambraj muroj

estis faritaj el malgrandaj platoj en ĉianuanca ruĝaj, bluaj, kaj

verdaj koloroj, kun iom da oro sur ili diverse tre strangforme, sed

farita bonguste; kaj ĉar la sama speco de argilo estis uzita por

kunigi la platojn, oni ne povas vidi, kie ili kuniĝas. La plankoj de

ĉiuj ĉambroj estas samaĵoj, kiel ankaŭ la tegmento, sed tiu-ĉi estas

tute nigra por deteni la varmegon de la sunradioj. Se mi havus pli

multe da tempo, mi estus ĝojinta vidante plu pri tiu-ĉi stranga loko,

ĉar estas fiŝlagetoj, aleoj kaj kortoj, ĉiuj faritaj simile.

Tiu stranga vidaĵo min detenis du horojn de miaj kunuloj; reveninte al

ili, mi pagis punmonon al nia ĉefo, ĉar li kaj la ceteraj tiel longe

atendis pro mi; ja ni multe riskis, ne restinte kun la ceteraj.

Post du tagoj ni atingis la Grandan Muron, kiu estis konstruita kiel

fortikaĵo por gardi la landon kontraŭ la sovaĝularoj, libere vagantaj

tra la ebenaĵoj okcidente. Ĝi sin etendas la tutan longecon de la

lando, kaj turnas, kaj tordas, kaj estas tiel alta, ke estas supozita,

ke malamikoj ĝin ne povus suprenrampi; se tiel, nenia muro ilin povus

halti.

Nia ĉefo permesis, ke kelkaj el ni iru por ĉasi, kiel ili ĝin nomas,

sed kio estas tie por ĉasi krom ŝafoj! Sed estante sovaĝaj kaj

rapidaj, ili ne estas malbona ĉasaĵo, kiel baldaŭ montriĝis; ili iras

arege.

Dum tiu-ĉi ĉaso ni renkontis kelkajn sovaĝularojn, pri kiuj mi jam

parolis. Bandoj da ili vagas de loko al loko, por rabi kaj mortigi

ĉiujn, kiujn ili renkontas. Ili ne konas lertmilitadon, nek

strategion, iliaj armiloj estas nebonaj; iliaj ĉevaloj nur malbonaj,

malgrasaj bestoj; tute ne taŭgaj por tedlaboro.

Tuj kiam tiuj viroj nin ekvidis, ili kornblovas kelke da notoj, kies

sono estis tute nova al mi. Ni pensis, ke ili alvokis siajn anojn al

si, kaj, tiel estas; ĉar, baldaŭ, laŭa bando venis por kunigi kun ili,

kaj laŭ mia opinio ĉiuj estis malproksimaj mejle.

Tuj kiam unu el la Skotoj, kiuj estas kun ni, aŭdis la kornblovegon,

li diris, ke ne perdu tempon sed staru en vicon, kaj ilin ataku. Mi

diris al li, ke ni batalos la friponojn, se li nin komandus.

Ne viciĝante, ili staris disamase, kaj rigardis nin sovaĝe. Sed

vidante, ke ni atakos, ili pafis sagojn, kiuj kvankam boncelite, nin

ne atingas. Ni haltis por pafi, tiam alrajdis laŭeble por ataki ilin,

glavon enmane, komanditaj de la kuraĝa Skoto.

Tuj kiam ni atingis ilin, ili kuregis dekstren kaj maldekstren, sed

tri el ili, ĉiu havante glavegon, sin defendis kaj laŭeble penis

revoki la ceterajn. Nia Skoto rajdadis proksimen al ili, kaj

pafiltenile deĵetis unu de lia ĉevalo, mortpafis alian, kaj la tria

forkuris. Tiel finiĝis la batalo. Ĉio kion ni perdis, estis la

ŝafĉasaĵo; neniu estis vundita.

Tiamaniere ni iris de loko al loko; fine vojaĝis al la ĉefurbo de la

nordaj maroj, ĝuste unu kaj duonon jarojn de kiam ni lasis Ĉingon.

Fine mi enŝipiĝis por mia hejmlando, kiun mi lasis antaŭ dek jaroj,

naŭ monatoj kaj tri tagoj.

Kaj nun mi finos tiun-ĉi historion pri mia vivo. Havante la aĝon de

tri dudekojn da jaroj, mi sentas, ke alvenas la tago, pri kiu mi

preĝas, mi eniros en la maron de paco kaj amo, kiu ne havas ondojn aŭ

bordojn escepte tiujn de feliĉeco senfina.

Robinsono Kruso · 第 11 / 12 题