L. ZAMENHOF, el "Fundamenta Krestomatio".

Celo - aim; simile - like; fantomo - phantom, apparition; sorto - fate;

moko - mockery; elekti - to choose; flanko - side; guto - drop;

frapi - to strike; bori - to bore; signo - sign; atingi - to attain;

laca - weary; semo - seed; cxesi - to cease; admoni - to exhort;

koro - heart; vento - wind; subita - sudden; velki - to wither;

desxiri - to tear from, pluck off; akiri - to acquire;

provi - to make trial of; hardi - to harden.

* * * * *

EL LA PAROLO DE D-RO. L. L. ZAMENHOF.

EN LA GUILDHALL, URBO LONDONO,

La 2lan de Auxgusto, 1907.

. . . La dua kulpigo, kiun ni ofte devas auxdi, estas tio, ke ni

esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Cxar tiuj esperantistoj, kiuj

traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon

kaj fratecon inter la popoloj kaj cxar laux la opinio de la gentaj

sxovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraux cxio, kio ne estas

nia, tial ni laux ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras,

ke la esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontraux tiu cxi mensoga,

malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas

per cxiuj fibroj de nia koro! . . .

Vi staras nun antaux miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfelicxa

patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel

juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj songxoj, vi, kiun nenia alia

parto de la tero iam povos anstatauxi en mia koro, vi atestu, kiu vin

pli multe, pli kore kaj pli sincere amas: cxu mi, idea esperantisto,

kiu revis pri frateco inter cxiuj viaj logxantoj, kvankam mi devis

bedauxrinde forlasi vin, simile al multaj centoj da miloj da aliaj viaj

filoj--aux cxu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili,

kaj cxiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj aux sklavoj!

Ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni gxuste

vian sencon! Kiam via sankta nomo cxesos esti armilo en la manoj de

diversaj malhonestuloj! Kiam fine cxiu homo ricevos la rajton kaj la

eblon algluigxi per sia tuta koro al tiu peco da tero, kiu lin naskis!

Longe dauxros ankoraux malluma nokto sur la tero, sed ne eterne gxi

dauxros. Venos iam la tempo, kiam la homoj cxesos esti lupoj unuj

kontraux aliaj. Anstataux konstante batali inter si, elsxiri la patrujon

unuj al la aliaj, perforte altrudi al si reciproke siajn lingvojn kaj

morojn, ili vivos inter si pace kaj frate, en plena interkonsento

ili laboros sur la tero, sur kiu ili vivas, kaj kontraux tiuj krudaj

fortoj de la naturo, kiuj ilin cxiujn egale atakas. Kaj kune kaj

interkonsente ili celados cxiuj al unu vero, al unu felicxo. Kaj se iam

venos tiu felicxa tempo, gxi estos la frukto de konstanta kaj senlaca

laborado de tiuj homoj, kiujn vi vidas nun en cxi tiu cxambrego kaj

kies nomo, ankoraux tre malmulte konata kaj tre malmulte sxatata, estas

"esperantistoj."

The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians · 第 158 / 167 题