El "Pola Antologio".
... Iom pli malproksime kusxis flava grenkampo. Malalta barilo apartigis
gxin de l' konstruajxoj kaj de l' malgranda placeto antaux ili.
La barilo formis angulon kaj en la loko, kie kunigxis du gxiaj oblikvaj
duonoj, gxi havis pordegon, altan, largxan kaj en tiu momento tute
malfermitan.
Ni proksimigxis al la malalta barilo. Anjo ne havis ankoraux suficxe
da tempo por apogi al gxi sian ombrelon kaj jam en la flava domo oni
malfermis la pordon kaj viro starigxis cxe la sojlo kaj lauxte demandis:
--Cxu vi iras eksterlandon?
Ni komprenis. La barilo, malzorge konstruita el kurbaj bastonoj, estis
io pli grava, ol limo de kampara proprajxo...
Cxi tiu barilo apartigis du naciojn, du landojn, du civilizaciojn.
La sekalo, kreskanta post gxi, estis jam germana sekalo; la cejanoj,
kiuj, kiel bluaj lumetoj, bruletis inter la spikoj, estis jam germanaj
cejanoj.
Germana estis ecx la vento, fluganta de tie kune kun la miela odoro de
l'konvolvoloj...
Kompreneble, Anjo devis rifuzi al si la ricxigon de sia bukedo per
germanaj floroj kaj sxi tuj sciigis pri gxi la lauxte demandantan viron.
Li reigxis domon trankviligxinta, sed sendube dek kelkaj paroj da
viglaj, kvankam nevideblaj okuloj observis cxiujn niajn movojn.
Kun stranga sento ni komencis rigardi cxirkauxe.
--Kial?--demandis Anjo, largxe malfermante la okulojn--sekve la spiko,
kiu elkreskis tie cxi el grajno alportita de tie de la vento, estas nia,
sed milionoj da aliaj spikoj, gxiaj fratoj, estas fremdaj nur tial, ke
ili kreskas unu pasxon pli malproksime?
Mi penis klarigi al sxi, ke tio cxi estas tute natura, ecx necesega.
--Por kiu?
Anstataux respondo mi levis la sxultrojn.
Okupataj de la penso pri la divido, ni turnis la okulojn al la cxielo,
sercxante ankaux sur gxi liman linion.
Sed la cxielo estis nur unu, nedividita.
Ni rigardis la sunon.
Ankaux la suno estis nur unu, nedividita.
En la sama momento papilio, kiu sidis proksime de ni sur la barilo kaj
jen etendis, jen altiris siajn rugxajn flugiletojn kun argxenta subajxo,
rapide levigxis kaj transflugis al la germana flanko.
Gxi longe flirtis tie super la balancigxantaj spikoj kaj trovinte amikon
aux amikinon ankoraux pli trankvile revenis.
Samtempe kelke da hirundoj, antauxsentante proksimigxon de fulmotondro,
komencis kun lauxta pepado rondflugi malproksimen kaj senpune trans la
limon...
-- Vi vidas!--ekkriis Anjo kun infana triumfo.-- La hirundoj kaj
papilioj no konsentas la "necesecon," pri kiu vi tiel sage parolis.
Cxi tiuj senkonsideraj vortoj malgxojigis min.
-- Ah, Anjo, Anjo!--diris mi riprocxe,--cxu vi forgesis, ke la homo
estas pli sagxa kreitajxo, ol la flirtemaj birdoj kaj papilioj
senpripensaj?...