El "Prozo el Danaj-Norvegaj Auxtoroj".
Estis premante varmege, la aero vibris pro varmo, kaj krom tio estis
tiel kvieta, nenio alia sin movis, ol la kokcineloj tie sur la urtikoj,
kaj kelke da velkitaj folioj, kiuj kusxis sur la herbo kaj kurbigis sin
kun etaj ekmovoj, kvazaux kuntiritaj de la sunaj radioj.
Kaj tiu homo sub la kverko, li kusxis spiregante kaj melankolie,
senespere li rigardis supren al la cxielo. Li kantetis iom, kaj cedis,
fajfis per la busxo kaj cedis ankaux je tio, turnis kaj returnis sin,
rigardis malnovan talpan teraltajxeton, kiu tute helgrizigxis pro
sekeco. Subite eta, ronda, nigra makulo vidigxis sur la griza tero,
ankoraux unu, du, tri, kvar, multaj, ankoraux pliaj, la tuta altajxeto
farigxis malhelgriza. La aero estas nur longaj, malhelaj strekoj, la
folioj klinigxis kaj balancigxis, sibleto, plilauxtigxante gxis siblego,
sonis,--akvo fluegis teren.
Cxio briletis, fajretis, kraketis. Folioj, brancxoj, trunkoj, cxio
brilis de akvajxo, cxiu guteto falanta teren, herben, sxtonen, cxien,
disrompigxis kaj dissxprucis en milojn da etaj perloj. Malgrandaj gutoj
pendis tie iom da tempo kaj farigxis grandaj gutoj, malsuprenfalis
tien cxi, unuigxis kun aliaj gutoj, formis fluetojn, malaperis en
sulketojn, enfluis grandajn truojn kaj elfluis malgrandajn, forkondukis
polvon, lignajxetojn kaj foliopecojn, fiksigxis sur rifojn kaj denove
liberigxis, turnigxis kaj ree surrifigxis. Foliojn, ne estintajn kune
de la tempo, kiam ili estis burgxonoj, kolektis la akvajxo; musko,
neniigita de sekeco, eksxvelis kaj farigxis mola, cxifa, verda kaj
sukplena; kaj sximo kiu preskaux farigxis polvo, disvastigxis en graciaj
makuloj, kun brilo kiel silko. La konvolvoloj lasis plenigi siajn
blankajn kalikojn gxis la rando, interpusxis ilin kaj versxis la akvon
sur la kapojn de l' urtikoj. La dikaj, nigraj arbarlimakoj afablege
rampis antauxen kaj rigardis danke la cxielon.
Kaj la homo? La nudkapa homo staris meze en la pluvo, lasante la gutojn
sibli en harojn, brovojn okulojn, nazon, busxon, kraketis per la fingroj
je la pluvo, iom levis iafoje la piedojn, kvazaux li intencis danci,
ekskuis iam kaj iam sian kapon, kiam tro multe da akvo estis en la
haroj, plengorgxe kantis senpripensante tion, kion li kantis, tiel plene
la pluvado lin okupis.