El "Bulgaraj Rakontoj".
Klime perdis la vojon, la blovegoj estis kovrintaj cxion: valojn,
montetojn, vojojn, kampojn. Li eliris hieraux cxe bona vetero el la
vilagxo, kaj nun ?... Dum tutaj horoj li vagadis en Pirin-monto kaj
li ne scias, kie li trovigxas, kien li iras, kion li renkontos. Li
komprenis nur unu: ke malproksime, malproksime li estas de sia vilagxo,
en nekonataj montaj dezertoj, en la regno de l'sovagxaj bestoj kaj de la
pereo...
Subite li ekvidis tra la krepusko multajn nigrajn ombrojn, kiuj iris
senbrue sur la negxo. Kio estas tio cxi? Cxu lupoj? Ili estas tuta
aro kaj venas de la dekstra flanko; ili bojas... Li ekkuregas. La
malsata aro rapide lin sekvas kun sovagxaj bojoj... Kiom da tempo
li kuris, li ne memoras... Antaux li cxiam nudajxo, cxiam dezerto,
cxiam negxa kampo. Subite Klime vidas, ke antauxe ekmovigxas io, lumaj
punktoj brilas kaj lin renkontas: la bestaro elsendis kelkajn lupojn
por fermi lian iradon... Klime vidis teruran, neeviteblan morton...
Tiam li ree ekkuregis kiel frenezulo maldekstren, al nova direkto, sur
ia krutajxo malsupren, kaj post li la lupoj... Li dufoje implikigxis
je sia skarpo, kiu trenis, kaj li ekfalis. Trovigxinte en la valo,
Klime gxoje vidis, ke li eniras en ian vilagxon... Kia gxi estas, cxu
pomaka, cxu kristana,--li ne pensas, cxar la luparo lin persekutas
ecx tien cxi. Gxi iras post liaj kalkanoj... Li ensxovigxis en ian
pordegon, kiun, versxajne, la ventego malfermis, kaj li alkuris al la
fenestro, kiu lumis. Kaj la lupoj ankaux kuras post li. Klime sxovis
malgxentile la pordon kaj eniris en nekonatan domon. Li ekgxemis: li
vidis bulgaran, kristanan domon, kaj la sanktfigurujon, kaj antaux gxi
la sanktlampeton...la flamo malklare briletis kaj estingigxis ankoraux.
El la krepusko eliris iaj homoj. Li cxirkauxrigardis mirege. Kie li
trovigxas?
Subite Klime ekscias, ke li estas en sia hejmo.
La Cxiopovanto estis direktinta liajn vagadojn al lia vilagxo, al lia
domo, kiam li pensis, ke li iras en tute malsaman direkton.