VENTEGA NOKTO.

El "Nord-germanaj Rakontoj".

La ventego kriegis kaj bruegis dum la malluma nokto kaj blovege pelis

la foliojn antaux si. Kia sonado estis en la aero! De malproksime venas

la ventego, el la regiono, kie estas la altaj montoj kaj la granda

akvo, el la malvarma nordo. Cxio, kion gxi ekkaptas dumvoje, devas

kunflugi. Gxi pelas la foliojn alten, tiel ke ili kirle flugas kaj en

sia timo saltas unu super la alia. Jen gxi permesas al ili dum memento

rekonsciigxi, ili opinias, ke nun cxesis la sovagxa pelado, ke ili

povas trankvile mallevigxi teren--jen la sovagxulo ree ekkaptas ilin

kaj la ludo denove komencigxas. Nun gxi estas en la torfejo; tie gxi

trovas nenion kun kio gxi povus petoli; tiam gxi atakas pluvnubon kiu

jxus volis ekpluvi--pusxegas en gxian flankon, gxis gxi tuj disflugas.

Jen la blovulo venas en la arbaron kaj furiozas inter la arboj, kiuj

gxemas kaj krakas. Ankoraux salton, kaj nun gxi estas cxe la lerneja

domo, kiu staras kasxite en arbetajxoj inter la du vilagxoj. Ho, kiel

gxi gxojkriegas ekvidante la malnovan kadukan domon! Tie cxi mi devas

enigxi! Per cxiuj pordoj gxi bruegas kaj skuas ilin, provante malfermegi

ilin. Sed vane. Ecx ne la lignan kovrilon de la truo en la frontono gxi

povas desxiri, kvankam la rustigxintaj hokoj preskaux ne plu povas teni

gxin. Sed almenaux gxi klakas kaj frapegas per gxi tiom, ke la edzino de

la instruisto vekigxas.

The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians · 第 147 / 167 题